Eĉ se viando plaĉas al vi...
Vi povas helpi ĉesigi tian kruelecon.
Se ni nur malpliigus nian konsumon
da bestdevenaĵoj per duono, miliardoj
da bestoj evitus suferigadon.
Kontraŭstaru kruelecon
Pensante pri bienobestoj, ni ofte
imagas feliĉigajn, pentrindajn bildojn
de familiaj bienetoj.
Bedaŭrinde, tia revo ege malsimilas al
la efektivaĵo. Celante nur profiton, la
moderna industria agrokomerco
traktas bestojn kvazaŭ ili estus simple
sentomankaj varoj, kaj ne individuoj
kiuj povas suferi.
Hodiaŭ, la vivo por preskaŭ ĉiuj
bienobestoj estas mizera, kaj la morto
estas terura. En vastaj “fabrikobienoj”,
oni enŝlosas ilin en troplenajn kaĝojn
kie mankas spaco por piediri, sinturni
aŭ eĉ komforte kuŝi.
Oni suferigas la bestojn per dolorigaj
mutiloj, inkluzive de kastrado,
vostotranĉado, brulmarkado kaj
bekotranĉado—tute sen anestezo. En
la buĉejoj, lacaj laboristoj ofte fuŝas la
senkonsciigon antaŭ buĉado. Bestoj
rekonsciiĝas dum oni ilin senhaŭtigas,
senintestigas, senmembrigas aŭ
boligas.
Kaŝite de ni, tia sufero daŭradas—sed
ne ĉar ĉiuj homoj estas kruelaj.
Efektive, multaj homoj simple ne scias,
kio okazas. Ili ne scias, ke oni povas
facile konstraŭstari kruelecon kaj
samtempe plibonigi la propran sanon
kaj la sanon de la planedo.
“Kiam ni imagas bienon, ni bildigas scenojn pri
Old MacDonald kaj Charlotte’s Web, ne pri konstruaĵoj
enhavantaj 10 000 kokinojn... Kiam ni rigardas, ni
ŝokiĝas. Niaj kamparaj idilioj transformiĝis al fetoraj
fabrikoj.”
The Los Angeles Times
“The High Price of Cheap Food”, 2004-01-21
2
Birdoj
En dense pakitaj konstruaĵoj, kie ili
enfermiĝas la tutan vivon, birdoj suferas de
okul- kaj pulm-infektoj pro la intensa
sterkohaladzo. 1
“La usona ovprodukta kokino...
pasigas sian mallongan vivon
amasigita kune kun ses aliaj kokinoj
en kaĝo farita el drato, kies plankon
kovrus unu paĝo de ĉi tiu [New York
Times] gazeto. Ĉian naturan
instinkton de la besto oni malhelpas,
rezultigante diversajn kondutajn
‘malvirtojn’, kiuj povas inkluzivi
mortigon de samkaĝanoj kaj
frotadon de la korpo kontraŭ la
dratmaŝo ĝis ĝi senplumiĝas kaj
sangadas... La proksimume dekono
da kokinoj, kiuj ne povas elteni kaj
simple mortas, inkluziviĝas en la
kosto de produktado...”
The New York Times Magazine
An Animal’s Place, Michael Pollan, 2002-11-10
Sube: Novnaskitaj virkokidoj, profitdone senvaloraj
por la ovindustrio, mortas en rubujego malantaŭ
elkovejo. Kutime oni gasumas 3 aŭ faligas ilin en
pecetigilon, 6 kie ili disŝiriĝas dum ankoraŭ konsciaj.
Tiel pakite, birdoj ofte pikas unu la alian. Por
eviti malprofitojn, bienistoj fortranĉas parton
de la nervoriĉaj bekoj—sen ajna anestezo—
kaŭzante kaj akutan kaj kronikan doloron. 2
Poste, iuj birdoj, kiuj ne povas manĝi, mortas
pro malsato. 3
Sube: Oni fortranĉas, sen maldolorigilo, la
nervoplenan bekon de novnaskita kokido.
Tia procedo estas industria kutimo. 4
Kokinoj Amasigite en kaĝojn tiom
malgrandaj, ke ĉiu birdo havas malpli ol
ŝuskatolon da plankspaco, 4 la kokinoj suferas
de kontuzoj kaj abradoj. Multaj el la birdoj,
senmovigitaj, mortas pro soifo kaj malsato.
Ofte, longe putrantaj kadavroj troveblas en
la kaĝoj kun la vivantuloj.
Ŝia produktpovo malpliiĝinte, la kokinon oni
aŭ buĉas aŭ senigas de nutraĵo dum 5-14
tagoj, por ke ŝia korpo ŝokiĝu kaj komencu
novan ovodemetadon. Poste, ĉe la buĉejo,
multaj suferas de rompitaj ostoj dum
kaptado, transportado, aŭ katenado. 5
3
Bovoj
De 1940 ĝis 2002, la
laktoproduktado de bovino
pliiĝis pli ol 400% 7 , kaj ĉiujare, pluraj
bovinoj nun produktas pli ol 30 tunojn
da lakto. 8 Tiom da produktado rezultigas
infekcion kaj damaĝon al la mamoj. 9
Kiam ŝia laktoprodukto malpliiĝas,
bovino ne plu restas profitdona. Kutime
oni buĉas ŝin kiam ŝi atingas 5-6 jarojn, 9
kvankam ŝi povus vivi pli ol 20 jarojn.
Bovido ĉenita en budeto.
Bovidoj malofte rajtas mamnutri de siaj
patrinoj. 9 Multaj virbovidoj estas buĉataj
baldaŭ post naskiĝo. Aliaj estas bredataj
por bovidaĵo en budetoj, kie oni
enfermas kaj ĉenas ilin je la kolo. Post
18-20 semajnoj, oni buĉas ilin. 8
Porkoj
En la industria revuo
Hog Farm
Management (Administrado de
Porkbredejoj), John Byrnes konsilis:
“Ne atentu, ke porko estas besto. Traktu
lin same kiel aparaton en fabriko.”
La nuntempaj porkbredistoj jam faras
ĝuste tion. Kiel rakontis ĵurnalisto
Morley Safer en la televidprogramo 60
Minutes: “[Priskribante la filmon Babe]
Jen tiel, kiel usonanoj volas pensi pri
porkoj. Veraj porkoj neniam vidas
sunlumon dum siaj limigitaj vivoj,
neniam kuŝas en pajlo, neniam rulas en
koto. Ili vivas en etaj kaĝoj tiel
mallarĝaj, ke ili eĉ ne povas turniĝi.”
4
1. Diseases of Poultry, 1997
2. J. A. Mench, PhD, “The Welfare of Poultry in Modern Production
Systems.” Poultry Science Reviews 4. pĝ. 117.
3. B.E. Rollin, PhD, Farm Animal Welfare (Iowa State Univ. Press, 1995).
4. United Egg Producers. Animal Husbandry Guidelines for Animal Care
Certified U.S. Egg Laying Flocks. 2005.
5. Poult Sci, 2004;83:184–92.
6. USDA, Animal Welfare Issues Compendium, 9/97.
7. USDA NASS, Agricultural Statistics 2005.
8. USDA, Animal Welfare Issues Compendium, 9/97.
9. Scientific Farm Animal Production, 8a eldono, 2004.
Transportado
Kunpakite en kamionoj sentegmentaj, kie ili
suferas pro ekstrema vetero, bestoj devas stari
en sia propra sterko. Foje ili frostfiksiĝas al la
kamiono. 10 Ofte bestoj estas tro malfortaj aŭ
malsanaj por piediri, eĉ post batado aŭ
ŝokado per elektraj pikoj. Tiuj malsanuloj
nomiĝas downers (“falintoj”), kaj oni trenas ilin
al buĉejo per ĉenoj, aŭ oni forlasas ilin en
amasoj de la jam mortintaj.
“Tiu estis unu el la plej grandaj
virbovoj, kiujn mi iam ajn vidis. Li
estis ĉe la plej antaŭa parto de la
kamiono. Kian viglecon— laŭ sia
plejeblo, li vere provis eliri la
kamionon. Tri aŭ kvar
kondukistoj pikis lin preskaŭ
ĝismorte... sed liaj malantaŭaj
kruroj, liaj koksoj difektiĝis. Do ili
daŭris la pikadon. Post 45 minutoj
ili instigis lin de la antaŭaĵo ĝis la
malantaŭa klinaĵo de la kamiono...
Oni forlasas “falintan” bovinon morti ĉe brutokorto
en Oklahomo, dum ŝia ido rigardadas.
Fiŝoj
Sciencistoj, kiuj studas la
konduton de bestoj, jam trovis,
ke fiŝoj ja povas senti streson, timon, kaj
doloron. 11 Aldone al la nenombreblaj fiŝoj
mortigitaj de industria fiŝado, po 80 000
delfenoj kaj aliaj mar-mamuloj enretiĝas en
fiŝoretoj ĉiujare. La plejmulto mortas. 12
10. USDA, Survey of Stunning & Handling, 1997-01-07
11. Applied Animal Behaviour Science; 83:2, 2003-09-05
12. Science, 1999-05-14
5
Poste, ili katenis liajn antaŭajn
krurojn, kaj li falis de sur la
klinaĵo, falegis laŭte sur la
plankon. Mi ne sciis, kiom da
futojn li falis, sed li faris
grandegan bruon... Mi demandis,
‘Kial vi ne pafmortu la damnindan
estaĵon Kio okazas Kio pri la
‘Kodo de Etikoj’ La ulo respondis,
‘Mi neniam pafas. Kial mi pafu
bovon, kiu povas esti buĉota,
kiam restas bona viando tie’
Kiam mi unue komencis konduki
kamionojn, mi parolis pri falintoj
al alia kamionisto. Li diris, ‘Ne
ĉagreniĝu. Tio jam okazas dum
multaj jaroj. Ĝi daŭros la tuton de
mia vivo kaj via vivo. Do
trankviliĝu. Tio okazas. Vi iom
malĝojiĝos pri tio, kiel ankaŭ mi
iam sentis min. Simple ne pensu
pri la bestoj. Vi nur pensu, ke ili ne
povas senti...’”
Intervjuo kun Kanada brutaro-kamionisto
el la dokumenta filmo A Cow at My Table, 1998
Se buĉejoj havus vitrajn murojn...
Laŭ federala leĝo, oni devas
senkonsciigi mamulojn antaŭ buĉado
(krom koŝera kaj halala buĉadoj, kiuj
postulas, ke bestoj restu tute konsciaj
dum oni tranĉas la kolon). Jen kutimaj
metodoj de senkonsciigo:
•Oni pafas metalan stangeton en la
cerbon de la besto. Tamen, oni ne
povas facile celi cerbon de
baraktanta besto, do la stangeto
ofte maltrafas la ĝustan lokon. 13
•Per elektra kurento, oni kaŭzas
paroksismon, kaj poste tranĉas la
gorĝon. Se la kurentintenso ne
sufiĉus, la besto povus esti
paralizita sen perdi konscion. 14
Por pli facile manipuli ilin, kutime oni
paralizas birdojn per elektra ŝoko.
Tamen, neniu scias, ĉu la ŝoko vere
senkonsciigas la birdojn. 15 Laŭ iuj
fakuloj, la sperto povus esti “intense
doloriga.” 16
6
“Ĉe la moderna buĉejo kie Ramon
Moreno laboras, postulas 25
minutojn ŝanĝi vivantan bovon en
bovaĵon...
La brutoj devus esti mortintaj
antaŭ ol atingi Morenon. Sed tro
ofte, ili ankoraŭ vivis.
’Ili palpebrŭmis. Ili faris muĝojn’, li
diris mallaŭte. ‘La kapo moviĝis,
la okuloj estis plene malfermitaj kaj
ĉirkaŭrigardis.’
Tamen Moreno daŭre tranĉis. Je
malbonaj tagoj, dekduoj da bestoj
atingis lin, videble vivantaj kaj
konsciaj. Iuj transvivis ĝis la
vostotranĉilo, la ventoŝirilo, la
haŭtotirilo.
’Ili mortas,’ diris Moreno, ‘pecon
post peco.’“
The Washington Post
Modern Meat: A Brutal Harvest, 2001-04-10
Ĉiujare, multege da ankoraŭ-vivantaj
kokoj, meleagroj, anasoj, kaj anseroj
atingas la brogilon. Ili aŭ dronas aŭ
mortas pro boligado. 16,17
Kontraste al brutoj, oni senkonsciigas
porkojn kaj mergas ilin en bolilon por
moligi la haŭton. Tial, fuŝa senkonsciigo
kondamnas multajn porkojn al
brogadon kaj dronadon. Videfilmo de
porkbuĉejo en Iovao montras porkojn
kiuj muĝas kaj piedbatas dum oni
mergas ilin en la akvon. 14 7
“Ĉu ni, kiel homoj... havas la rajton
forpreni la vivojn de aliaj sentohavaj
organismoj, aparte kiam ne devigas
nin malsato aŭ dieta bezono, sed ni
tamen faras tion pro la iom bagatela
kialo—ĉar la gusto de viando plaĉas
al ni”
Peter Cheeke, PhD
Contemporary Issues in Animal Agriculture, 2004
Buĉotoj
Jen ŝafoj en amas' en veturilo,
En griza lana uniformo,
Sub hajla kugloŝtormo...
13. Meat & Poultry, 1997-03
14. “Modern Meat: A Brutal Harvest”, Washington
Post, 2001-04-10
15. “Humane Slaughter of Poultry: The Case
Against the Use of Electrical Stunning Devices,”
J Ag & Env Ethics, 1994-07
16. USDA FSIS Animal Disposition Reporting
System, 2002
17. USDA FSIS, Meat and Poultry Inspection Manual,
part 11
Supre: Laboristoj senhaŭtigas porkon. Sube kaj
maldekstre: Renverse pendigitaj per katenoj,
kokoj ĉe buĉejo estas mortigitaj po miloj ĉiuhore.
Povraj ŝafoj!
Vi en humilo
El viaj verdaj domoj
Iras al mort' sen epitafoj
Kvazaŭ vi estus homoj.
Marjorie Boulton
Esperanta Antologio: Poemoj 1887-1981
Rakontoj el malantaŭ la muroj
“Unu el la plej bonaj en Usono”
de CompassionateConsumers.org
En Aprilo de 2004, filmistoj de la grupo
Compassionate Consumers (“Kompatemaj
Konsumantoj”) dokumentis kondiĉojn ĉe
la ovproduktejo Wegmans Egg Farm, la
plej granda ovoproduktejo en Nov-Jorkio.
Tie ili trovis nenombreblajn kokinojn, kiuj
kovriĝis per sterko kaj abradoj. La
vivantulojn oni forlasis en etaj kaĝoj kun
putrantajn kadavrojn. Oni emas pensi, ke
temas pri aparte malbona produktejo,
sed bestkuracisto ĉe la eminenta
universitato Cornell diris ke, fakte, la bieno
estas “unu el la plej bonaj en Usono.” 18
La pli ol 700 000 kokinoj en tiu instalaĵo
neniam povas vidi la sunon, etendi siajn
flugilojn aŭ eĉ tuŝi la teron. Tiuj malmultaj,
kiuj sukcesas eskapi la kaĝojn, ofte dronas
en la fosaĵegoj por likva sterko sub la
kaĝoj.
Bedaŭrinde, tiaj kondiĉoj tute ne estas
maloftaj. Kiel la bestkuracisto konfirmis, la
granda plejmulto da ovproduktantaj
kokinoj suferas en tiaj statoj. Fakte,
proksimume 98% de la ovoj, kiujn oni
manĝas en Usono, venas de ĝuste tiaj
ovoproduktejoj.
Ĉe la supro: kokino parte senplumigita pro frotado
kontraŭ kaĝodratoj. Sube: “Angie”, kiun la filmistoj
savis de la ovproduktejo. Oni malzorgis ŝin tiel longe,
ke ŝiaj piedoj tegiĝis per malmolaj sterko-”botoj”.
18. “Activists Take on Wegmans.” Rochester Democrat &
Chronicle, 2005-06-02
8
“La problemo estas ne ‘ĉu ili povas
rezoni’ nek ‘ĉu ili povas paroli’,
sed ‘ĉu ili povas suferi’”
Jeremy Bentham
An Introduction to the Principles of Morals & Legislation, 1789
“Male al tio, kion oni eble aŭdas de
la industrio, kokoj estas ne
senmensaj aŭtomatoj, sed kondute
kompleksaj. Ili lernas tute bone,
havas riĉan socian organizon kaj
diversan vokaron. Cetere, iu ajn, kiu
prizorgas kortokokinojn, konas la
signifan malsimilecon inter iliaj
personecoj.”
Bernard E. Rollin, PhD
Farm Animal Welfare, Iowa State University Press, 2003
Plivastigu la rondon
Se ni aplikus al
bienobestoj tiujn
samajn leĝojn,
kiuj protektas
dorlotbestojn,
multaj nuntempaj
procedoj estus
kontraŭleĝaj.
Ĉu “dorlotbestoj” kaj
"bienobestoj" malsimilas
tiel multe, ke unu grupo
meritas protekton kontraŭ
krueleco, kaj la alia meritas
preskaŭ neniom
La mistraktado de bienobestoj daŭradas ĉar malmultaj homoj
konscias pri ĝi. Sciigite, multaj homoj konsterniĝas—ne necese ĉar
ili kredas je “bestaj rajtoj”, sed ĉar ili simple opinias, ke bonaj homoj
ne subtenu nenecesan suferigadon.
“Historie, dum nescio kaj bezono malpliiĝis, la
homaro plivastigis la etendon de siaj etikaj
kalkuloj, unue preter familion kaj tribon, poste
preter religion, genton, kaj nacion. Nuntempe,
eble ŝajnas neeble enporti aliajn speciojn pli
tute en la rondon de tiaj decidoj. Iun tagon,
post jardekoj aŭ jarcentoj, ĝi eble ŝajnus ne
pli neebla ol tio, kion ‘civilizita’
konduto postulas.”
The Economist
What Humans Owe to Animals, 1995-08-19
9
Kion ni povas fari
Kiam ajn ni elektas kompaton, ni faras ion
signifan por la bestoj!
Kontraŭstari kruelecon ne postulas grandan
oferon. Simple anstataŭu bestdevenajn
produktaĵojn kiam ajn eble.
Preskaŭ ĉiuj grandaj vendejoj nun vendas
bongustajn, senkruelecajn nutraĵojn. Dekoj da
proteinplenaj viando-anstataŭaĵoj haveblas,
inkluzive de frankfurteroj kaj hamburgeroj,
veganaj “kokaĵbuloj” kaj “viandbuloj”, kolbasoj,
kaj eĉ “viandtranĉaĵoj” por sandviĉoj. Anstataŭ
bovinlakton, provu bongustajn soj- kaj rizlaktojn
kaj glaciaĵojn.
“Kiam mi unue renkontis
vegetaranon, li diris, ke
dum 14 jaroj li ne manĝis
viandon.
Mi rigardis lin kvazaŭ iun,
kiu sukcesis reteni la spiron
dum tiu tuta tempo.
Hodiaŭ mi komprenas, ke
neniel stranga au severa
estas dieto sen viando.”
Erik Marcus
Vegan: The New Ethics of Eating, 1998
Simplaj manĝideoj
Matenmanĝo Avenflokoj • Grenaĵo kun
sojlakto • glacifruktaĵo • Krespoj • Panringo kun
tofu-kremfromaĝo • Rostpano kun konfitaĵo
Tofukirlaĵo kun vegana kolbaso • Fruktoplena
farunaĵo • vegana “ovaĵpano”
Manĝeto/Deserto Senlakta glaciaĵo,
jogurto, aŭ pudingo • Veganaj keksoj, torto aŭ
kuko • Freŝaj aŭ sekigitaj fruktoj • Nuksoj aŭ
semoj • Vegana “sekbovaĵo” • Brecoj aŭ
pufmaizo • Maizpanetoj kun saŭco • Clif Bar
10
Tag- aŭ Vesper-manĝo Sandviĉo
kun veganaj “viandtranĉoj” • Gren- aŭ sojhamburgero
• Vegana frankfurto • Vegana
pico • Arakidbutero kaj konfitaĵo sur pano
Nudeloj kun tomatsaŭco • Tofu-lasanjo
Bakita tempeh-, seitan- aŭ tofu-sandviĉo
Supo aŭ kapsikaĵo (sur nudeloj aŭ rizo)
Bakitaj, kaĉigitaj, aŭ frititaj pomoj • Tofu-,
tempeh-, aŭ seitan- kirlfrititaj vegetaloj
Plibonigu vian sanstaton
La plejmulto da vegetaranoj kaj veganoj
havas bonegan sanstaton! Ja, laŭ la
American Dietetic Association kaj la
Dieticians of Canada, vegetaranoj averaĝe
havas malpli da korpopezo, kolesterolo kaj
sangopremo, kaj ili malpli ofte suferas de
koromalsanoj, prostata kancero, kojla
kancero, kaj diabeto. 19
Per iom da planado, ĉiu povas ĝui sanigan
veganan aŭ vegetaran dieton. Aparte
gravas manĝi sufiĉe da vitamino B12, sed
multaj senkruelaj fontoj haveblas. Por pli da
informo, vidu “Staying Healthy on Plant-
Based Diets” ĉe VeganHealth.org.
19. Journal of the American Dietetic Association, 2003
Jun; 103(6):748-65
Elektu kompaton kiam ajn eble
Bonvolu kontraŭstari la kruelecon
de bestagrikulturo. Ĉiufoje, kiam vi
manĝas, vi povas malpliigi
nenecesan suferigadon.
Memoru: ne temas pri ĉio-aŭ-nenio!
Se ni simple manĝus malpli da
bestdevenaj produktaĵoj, ni
helpus eviti suferigadon por
multaj bestoj. Eĉ kun esceptoj
(ekz. manĝante kun parencoj aŭ ĉe
laborejaj kunvenoj) vi ankoraŭ
povas multe helpi, se dum la cetera
tempo vi evitas bestdevenajn
produktaĵojn kiam ajn eble.
11
Faru ion signifan por ili!
“Nia rilato kun bestoj estas samtempe sentimentala kaj brutala. En Usono,
duono el la hundoj ricevos kristnaskajn donacojn, sed malmultaj el
ni paŭzos por konsideri la mizeran vivon de la
porko—besto almenaŭ tiel inteligenta, kiel
hundo—kiu fariĝos la kristnaska ŝinko.”
The New York Times Magazine
An Animal’s Place, Michael Pollan, 2002-11-10
“Mi opinias, ke ĉiu havas la kapablon halti, pensi kaj diri, ‘Se mi
konus vin, mi ne manĝus vin.’
Kaj iel, la afero ja estas tiel simpla.”
Tom Regan, PhD
Profesoro de Filozofio, Ŝtat-Universitato de Norda Karolino
Ĉerpita el la dokumenta filmo A Cow at My Table, 1998
“Estas facile mallaŭdi la antaŭjuĝojn de niaj avoj, el
kiuj niaj patroj sin liberigis. Estas pli malfacile disigi
nin de niaj propraj vidpunktoj, por senpasie serĉi
antaŭjuĝojn inter niaj propraj kredoj kaj moroj.”
Peter Singer
Profesoro de Bioetiko, Universitato de Princeton
RECEPTOJ SENPAGE! OpposeCruelty.org
Eldonis:
UR-VEG
Vegetarana Edukado-Grupo
ĉe la Universitato de Roĉestro
Multe da fotoj, informo, kaj alia helpo venis de:
• Vegan Outreach: http://veganoutreach.org
• Farm Sanctuary: http://farmsanctuary.org
Vizitu nin rete, ĉe http://urveg.org