Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Telefonado

La prefikso por Argentino estas +54;

de Argentino al eksterlando: 00 + landa

kodo + telefonnumero.

Gravaj numeroj: Ĝenerale (polico,

savobrigado, urĝa medicina helpo): 911.

Specife, polico: 101; ambulanco: 107.

Interreto

En multaj hoteloj, restoracioj, kafejoj

ktp troveblas senpagaj retkonektoj.

Kontraŭ pago en telefonejoj (locutorios).

Medikamentoj

Receptoj estu latine skribitaj. Tra la

urboj troviĝas diversaj apotekoj, kelkaj

funkciantaj 24-hore.

Sanservo

La publika sanservo estas senpaga.

Tamen, kongresanoj havu sanasekuron

por la daŭro de la vojaĝo. UEA ne respondecas

pri asekuro de kongresanoj.

Trinkmono

Estas kutimo doni trinkmonon al kelneroj,

hotellaboristoj kaj taksiistoj.

Trinkakvo

La kranakvo en Bonaero estas trinkebla.

Enurba trafiko

La metroo funkcias inter la 6h30 kaj la

22h30. La busoj funkcias 24-hore, sed

maloftiĝas inter la noktomezo kaj la 7-a

horo matene. La tarifoj varias inter 1,50

ARS (se uzi la karton SUBE, aĉeteblan en

kioskoj) kaj 3,50 ARS (se la pago okazas

per moneroj). Ne eblas pagi en la busoj

per monbiletoj, sed nur per moneroj!

Provizora programo

Jen la plej gravaj programeroj. La UEA-Estraro rezervas al si la rajton fari ŝanĝojn.

Sabato, 26 julio

Malfermo de la kongresejo je 9h00. Alveno

kaj registriĝo. Disdonado de dokumentoj.

Komitato de UEA. Unuafojaj Kongresanoj.

Libroservo. Movada Foiro/Interkona vespero.

Giĉetoj funkcias ĝis 18h00.

Dimanĉo, 27 julio

Solena Inaŭguro (10h00). Libroservo.

Inaŭguro de IKU/AIS. Ekumena Diservo.

Kongresa Temo. Paroligaj Kursoj. Hispana

Eksprese. Nacia Vespero.

Lundo, 28 julio

Libroservo. IKU-prelegoj. Paroligaj Kursoj.

Hispana Eksprese. Bankedo. Kongresa Balo.

Mardo, 29 julio

Libroservo. Tago de la Lernejo. IKU-prelegoj.

Kongresa Temo. Estraro respondas. Hispana

Eksprese. Paroligaj Kursoj. Landa Agado.

Delegita Reto. Societo Zamenhof. Teatro.

Merkredo, 30 julio

Tuttagaj ekskursoj. Kongresejo fermita.

Ĵaŭdo, 31 julio

Libroservo. Tago de la Libro. IKU-prelegoj.

Kongresa Temo. Esperantologia Konferenco.

Belartaj Konkursoj. Paroligaj Kursoj. Centra

Oficejo respondas. Urba Akcepto (nur por

invititoj). Koncerto.

Vendredo, 1 aŭgusto

Libroservo. Komitato de UEA. IKU-prelegoj.

Paroligaj Kursoj. Faka Forumo. Aŭkcio. Venontaj

UK-oj. Internacia Arta Vespero.

Sabato, 2 aŭgusto

Solena Fermo (10h00). Libroservo (ĝis

14h00). Fermo de la kongresejo (14h00).

57