Riverego #112 - Société québécoise d'espéranto

esperanto.qc.ca

Riverego #112 - Société québécoise d'espéranto

MEKARO pli kaj pli popularaJoel AmisFestante sian dekjariĝon ĉi-jare en Otavo, kie ĝi komenciĝis, MEKAROallogis la plej grandan nombron da partoprenantoj en sia historio !La réunion régionale MEKARO a fêté son dixième anniversaire à Ottawa,avec un nombre record de participants !MEKARO (Mez-Kanada Renkontiĝo) aliras la ideonde Esperanta renkontiĝo iom maltradicie —anstataŭ prelegoj, kunsidoj, koncertoj ktp., dumMEKARO oni kunekskursas, kunmanĝas kajkuntrinkas en agrabla Esperanta etoso dum oniesploras urbon en Meza Kanado (t.e. Kebekio aŭOntario, alterne). Partopreninte diversajnEsperanto-aranĝojn tra la jaroj, mi trovas laformulon de MEKARO refreŝiga — kaj, juĝante laŭla kreskanta populareco de la aranĝo, ŝajne tiuformulo estas sukcesa !MEKARO 2013, la tria MEKARO por mi, revenis alla loko, kie ĝi naskiĝis antaŭ dek jaroj — la belaĉefurbo de Kanado, Otavo, kie kolektiĝis 49esperantistoj el Kanado (proksimume duono elKebekio kaj duono el Ontario) kaj Usono.Post enloĝiĝo ĉe la Universitato de Otavo, nipromenis al la bazaro Bytown, centro derestoracioj kaj trinkejoj proksime al la urbocentrode Otavo. De tie ni daŭrigis al la Domo Laurier, kieni lernis pri la vivoj de du el la plej gravaj ĉefministrojde Kanado, Wilfrid Laurier kaj WilliamLyon Mackenzie King. Tamen estis dum grupapromenado tra trankvila loĝkvartalo de la bazaroal la Domo Laurier ke okazis neatenditamiskompreno. Vidis nin ortodoksa juda familio,2


kaj la patro de la familioaliris nin kaj suspektemedemandis : « Kio estas lacelo de ĉi tiumanifestacio » ! YvesBellefeuille, organizantode la aranĝo kaj gvidantode la promenado, provisklarigi al li, ke ne temaspri manifestacio kaj ke nihavas nenian politikancelon. Do se vi pensas, keneniu atentas priEsperanto, provutrapromeni loĝkvartalonkun verdstela flago ! (Misupozas, ke la verda stelode nia flago kredigis al li,ke temas pri iaislamisma / kontraŭisraela/ por-palestinamanifestacio !)Vespere, post abunda sinfarĉado(almenaŭmiakaze :-) ) ĉe bongusta hinda bufedo, nikonatiĝis kun la pli malluma flanko de Otavo dumnokta fantompromenado — ekskurso, dum kiu onivizitas diversajn lokojn en la urbo kaj rakontasĈe la domo de LaurierMalliberejo-junulargastejo : supozeble, la plejhantita loko en Nord-Ameriko3historiojn pri verajokazintaĵoj kaj lasupozeblaj fantomrakontojligitaj al tiuj historioj.Surprize por multaj, Otavo— certe ne la plejmalnova urbo en Nord-Ameriko — de longe estashejmo de la (supozeble)plej hantita konstruaĵo enNord-Ameriko — la otavamalliberejo, kie, interalie,okazis la lasta pendumoen Kanado, dum la 1960-ajjaroj. Ĉi tiu malliberejo,fakte, nuntempe estasjunulargastejo, kie mi (kunmia edzino Ĵenja, laredaktorino de LaRiverego) tranoktis dunoktojn dum nia vizito alOtavo en 2008. Kredu lafantom-rakontojn aŭ ne,sed dum tiu restado nivere sentis la pezanenergion de tiu loko, sufoka, konsterna etoso, kiusentigas la suferojn travivitajn tie. Mallonge, mi nerekomendas tranokti tie (krom se viaj nervoj


konsistas el ŝtalo).La amuza policistoLa duan tagon, frumatene antaŭ la oficialakomenco de la programo, Ĵenja kaj mi iris promeniĉirkaŭ la parlamentaj konstruaĵoj. Tie, antaŭ laParlamentejo, ni renkontis suprize amikeman kajamuzan policiston (temis pri vera deĵorantapolicisto de la Reĝa Kanada Rajda Polico . Lientuziasme rakontis al ni diversajn aferojn, donisturismajn konsilojn, kaj, post kiam li eksciis, ke mioriginas el Usono, li afable « rememorigis » minke, kvankam ni estas bonaj amikoj nun, estasKanado, kiu gajnis la militon kontraŭ Usono en1812.La oficiala programo en la dua tago komenciĝisper vizito al la Kanada Muzeo pri Civilizacioj. Tieestas plej diversaj ekspozicioj pri (ĉefe) kanadajĈe Merle kaj Guypopoloj, ekde indiĝenoj ĝis lastatempajenmigrintoj. Estis ankaŭ speciala portempaekspozicio pri vuduo — afero, kiun oni oftekonsideras « nigra magio », ligita al vudu-pupoj kajzombioj, sed kiu fakte estas vera religio kaj plenakredsistemo, kiu kombinas afrikajn elementojnkun katolikaj elementoj.Posttagmeze ni faris ŝip-ekskurson sur la riveroOtavo, kaj vespere ni estis invititaj al la hejmo deMerle Hecht kaj Guy Matte (plus la ĉarmahundeto Stella !) por pikniko (kiu, pro la pluvo,okazis en ilia domo anstataŭ en la ĝardeno). Nimanĝis, trinkis, babilis, kaj, akompanate per lalerta pianludado de Jeremy Bass, eĉ kantis —plurlingve ! Koran dankon al Merle kaj Guy pro laafablega gastigado (kaj kompreneble ankaŭ alStella, kiu eltenis la ĉeeston de grandega amasego4


La gastigantinoj :Merle kaj Stellada homoj en siadomo !) !Lundon, la lastaprogramero deMEKARO estis vizitoal la MuzeoBytown, kiu situasen historiakonstruaĵo apud lakanalo Rideau. Tieni lernis pri lakonstruado de lakanalo — kaj lasuferoj, epidemioj,mortoj ligitaj al tio.Ni ankaŭ lernis, keen la frua tempo de Otavo, la urbo havis iom« sovaĝan » reputacion — multaj trinkejoj,putinejoj kaj krimo, tute male de la trankvila,respektinda (kaj iomete pruda) reputacio denuntempa Otavo !Ĉu sonas amuze ? Bedaŭrinde, la ĉi-jara MEKAROjam pasis. Sed vi havos la okazos partopreni lavenontjaran MEKARO-n en la kebekia urboŜerbruko (Sherbrooke), kiu unuafoje gastigos laaranĝon. Bonvenon al ĉiuj !tlhIngan Hol DaH mugh bing!*Bing nun tradukas la klingonan!Senŝerce ! Bing Translator, de Microsoft, nun ofertasaŭtomatan tradukadon al kaj el la klingona, kaj kunla latina kaj la klingona alfabeto. Sed ankoraŭmankas Esperanto ! http://www.bing.com/translator5


Pli ol trionon de nia tri-semajna vojaĝo ni restis enKioto, sed mi havas impreson, ke plej ege mankisal ni tempo ĝuste en Kioto, ĉar preskaŭ ĉiutage detie ni ekskursis al la ĉirkaŭaj urboj. Sed eĉ kunkelkaj monatoj oni nepovas viziti ĉiujnvidindaĵojn de lamalnova japanaĉefurbo, kie troviĝaskvinono de ĉiuj NaciajTrezoroj de Japanio. Miagvidlibro skribas, ke ĝihavas tiom da templojkaj sanktejoj, ke lavizitantoj post iom datempo en Kioto sentasiuspecan « templanlaciĝon », kiam oni neplu povas distingi laUkrainio… en Japanio !Ĵenja (Yevgeniya) AmisParto IV (fino; legu la komencon en La Riverego 109)Pendant notre visite à Kyoto, nous avons visité le restaurant Kiev, appelé ainsiil y a 40 ans pour honorer le jumelage entre ma ville natale, Kiev, et l’anciennecapitale du Japon, la ville de Kyoto.Gion estas inter malmultaj lokoj, kie oni ĝis nunpovas havi la bonŝancon kaj vidi veran gejŝon !6templojn. Kaj vere, ene de kelkaj tagoj mi vidistiom da Mondaj Heredaĵoj de UNESKO, kiom mividis en mia tuta vivo ĝis tiam ! Ni vidis lasanktejon kun miloj da torijoj, la brilantan orantemplon, kiurespeguliĝas entrankvila lago, ni vidis latemplon de 1001Budhoj, kaj ni vidisgigantajn or-fiŝegojn« gardantajn » lakastelon Niĝo. Ni spektissep tradiciajn artojn enla teatro en la historiadistrikto Gion, kie (seoni bonŝancas) oni ĝisnun povas vidi verangejŝon, preskaŭendanĝerigitan specion.


Mi havis tre surrealan sperton en la restoracio« Kievo » en nia lasta vespero en Kioto, kien ni iriskun niaj karaj gastigantoj, Minoru kaj Masako. Mianaskiĝ-urbo Kievo kaj Kioto estas ĝemel-urboj, kajpor marki tiun ĝemeliĝon, Kievo havas Kiotostraton(kie mi, cetere, naskiĝis !) kaj parkondediĉitan al Kioto, kun aleo de kelkcent sakuraarboj.En Kioto, aliflanke,troviĝas restoracio Kiev,kiu en 2011 festis sian 40-jariĝon. Ĝi situas en lafestema kvartalo Gion, surla sesa etaĝo de sufiĉemodesta konstruaĵo.Elirinte el la lifto, oni tujvidas la rusan kaj ukrainanflagojn, rusajn pupojn kajukrainajn brodaĵojn. Ladirektoro de la restoraciomem salutis nin kajmontris la pentraĵojn deKievo — fakte, en 2011 li vizitis Kievon okaze de la40-jara jubileo de ĝemeliĝo ! La restoracio memestis fondita de lia patro, granda ŝatanto de larusa kaj ukraina kuirarto. Oni nomis ĝin « Kievo »pro la peto de la urba registaro tuj post laĝemeliĝo de la urboj, en 1971. Mi ekparolis anglekun kelnero — juna japana viro en ukraina broditaĉemizo, kaj lia reago surprize ĝojigis min : « Mi neparolas la anglan, bonvolu paroli kun mi ruse ».Kiel evidentiĝis, li studis en Moskvo kelkajn jarojn(li rimarkigis, ke li studis trans la strato de Kremlo,kaj fiere nomis sin ruso). Post kelkaj frazoj en larusa, li « saltas »… en la ukrainan lingvon ! Miakapo tute rifuzas akcepti tion kaj mi volas pinĉimin por certigi, ke mi nedormas aŭ ne halucinas : mineniam imagis aŭdi japanon,en Kioto, paroli kun mi en(bona, eĉ !) ukraina lingvo ! Lakelnero mem estas tre feliĉa,ĉar fakte li neniam antaŭeparolis en la ukraina kunhomo el Ukrainio krom kun siainstruisto, al kies lecionoj lidevis veturi kelkajn horojn alalia urbo (ĉar, evidente,Tahira Masako (maldekstre) kaj Minoru,ukrainaj instruistoj nekun « ukraina » kelneroabundas en Japanio).Manĝinte la « ekzotikaĵojn » el mia mondopartokaj trinkinte la rusan bieron, ni ĝisrevidas laposedantojn. Minoru diras al niaj novaj amikoj« Ĝis la revido » en la ukraina (kion mi instruis al liantaŭ kelkaj minutoj). Li iomete misprononcasunu vorton… kaj nia « rusa » kelnero tuj saltaskorekti ĝin. Vere, mia kapo eksplodas !7


Uĵi: la tea urboLa urbeto Uĵi situas inter la du malnovaj ĉefurboj:Nara kaj Kioto. En la malnova tempo ĝi servis kielkampara ripozejo por nobeluloj, kajliteraturemuloj konas ĝin kiel scenejon por lajapana klasikaĵo de la 11a jarcento kaj la unuaklasika « psikologia » romano — La Romano priGenĵi. Plena je historio kaj temploj, Uĵi estas ankaŭfama pro la produktado de la plej bonkvalita verdateo en la tuta Japanio. Fakte, Uĵi estas lulilo de tekultivadoen Japanio, kaj nia gvidantino, s-inoAjkaŭa, atentigas, ke eĉ kutimaj apudstratajornamaj arbustoj estas te-arboj ! Ni trapasas latean straton, kie oni vendas teon kaj manĝaĵojnfaritajn el teo : verdteajn dolĉaĵojn, verdteajnMonumento al la aŭtorino deLa Romano pri Genĵinudelojn, verdteajn kosmetikaĵojn, kaj ni certe nepovas rezisti la tenton de la bongustega verdteaglaciaĵo ! Kelkaj el la butikoj estas ege antikvaj —fakte, en Uĵi trovigas la plej malnova te-vendejoen Japanio, kaj eble en la mondo, servanta la teonjam 850 jarojn !La plej fama vidindaĵo de Uĵi estas la feniksa halode la templo Bjodoin, konstruita en 1053. Ĝi estastiom fama, ke ĝia bildo troviĝas sur la dek-enamonero ! Spegulanta sin en la lageto kun lotusoj,ĝi estas vere majesta, kaj oni povas nur imagi, kielĝi aspektis, kiam ĝi estis farbita, en sia frua tempo.La templo reprezentas la paradizon, kiel oni imagisĝin en la 10-11a jarcento. En la antikva tempo nurnobeluloj povis eniri la halon por kontempli laLa feniksa halo de la templo Bjodoin8


tiean Budhon: la ordinaruloj devis kontentiĝirigardi ĝin de trans la lago (ni faris kiel ordinaruloj,sed pro la alia kialo : la vico por eniri estis trolonga).Irante laŭ la Uĵi-rivero, ni vidas kaĝojn kun birdojkormoranoj — ekde ĉ. la deka jarcento oni uzastiujn birdojn por fiŝkapti, sed nun ili servas ĉefepor « kapti » la turistojn, kiuj tre ŝatas sperti lakormoranan fiŝkaptadon. Jen kiel tio funkcias: onimetas ringon sur la kolon de la kormorano, al kiuestas ligita ŝnuro ; la birdo plonĝas por kapti lafiŝon, kaj reportas ĝin al la fiŝkaptisto. La birdopovas gluti malgrandajn fiŝojn, sed la pli grandajnĝi devas redoni al sia « mastro ». Oni ne povas neadmiri la elpensemon de la genia pigrulo, kiuinventis tiun metodon !Osaka: la urbo de akvoOsako estas la tria plej granda urbo en Japaniopost Tokio kaj Jokohamo, kaj la « eta » Osakoguberniohavas tiom da loĝantoj, kiel la tutaKebekio: ĉirkaŭ ok milionojn. Elirante, NittaTakamiĉi, nia gvidanto, montras al ni la ĵusinstalitan akvan (!) horloĝon. La falanta akvomontras ciferojn kaj la vortojn : « Osakostacidomo». Mi vidis sunhorloĝojn plurfoje, sedKun niaj bonegaj ĉiĉeronoj en Osakofontano, kiu montras tempon per falanta akvo —tion, verŝajne, oni povis elpensi nur en Japanio !La akva horloĝo, fakte, honoras unu el laneoficialaj nomoj de Osako : la urbo de akvo. Oninomas ĝin tiel pro ĝia haveno, rivero kaj kanaloj,diras al ni nia ĉiĉerono, kiu aldonas, ke, ironie, latrinkakvo en la urbo mem venas de alia regiono,ĉar la akvo en Osako ne estas sufiĉe pura…La plej fama vidindaĵo de Osako estas la belegakvinetaĝa kastelo, originale konstruita en la 16a9


Osako-kastelojarcento. Sed foje okazas, ke la plej belajkonstruaĵoj estas ligitaj al multaj kruelaĵoj kajmurdoj. En la kastelo mem oni montrasdesegnaĵojn, kiuj povus konkurenci kunnuntempaj hororfilmoj kaj kiuj rakontas pri lasangoverŝaj bataloj kaj sieĝoj de la tempo deŝogunoj.Ni rimarkas, ke Osako havas tute alian etoson ol lapli solena Kioto: eble, ĉar homoj portas pli gajajnkolorojn, aŭ eble ĉar estas stratmuzikistoj, kiujn nine vidis en iuj ajn aliaj urboj (Nitta rimarkas, keoni malpermesas ilin ankaŭ en Osako, sed kiam lapolico venas, ili rapide forkuras). En Osako onipromenas pli rapide ol en Kioto, kaj ni rapidekaptiĝas en la kaoso de la osaka homfluego. « Latempo estas mono », oni dirus al vi en ĉiujkomercaj urboj, kiel Osako. Kaj en tiu urbo oni jafaras monon : ne nur figure dirite, sed ankaŭ tutelaŭlitere : la japana monfarejo troviĝas ĝuste enOsako. Tre amuzas nin, kiam, elirante el larestoracio, ni petas preterpasanton foti niangrupon, kelkaj homoj kun ĝojo salutas nin angle,farante « V »-signon kaj dirante « Cheese » ! Jes,la osakanoj ja estas amikemaj kaj ŝatas amuziĝi !« La homoj en Osako estas tre sinceraj », klarigasnia kunĉiĉeronino, s-ino Hirai. Laŭ ŝi, kiotanoj fojediras, ke osakanoj estas tro abruptaj, sed estassimple, ĉar ili estas sinceraj kaj honeste diras siajnopinojn, ne tro pensante pri la formalaĵoj kajceremonioj. Aliflanke, oni ankaŭ povas komprenila pli formalajn kaj singardajn kiotanojn: ĉarloĝante en la imperia ĉefurbo, kie la politikajventoj ofte ŝanĝiĝas, estas saĝe esti diskretaj prisiaj sintenoj, ĉu privataj aŭ politikaj.Tokio kaj JokohamoLa lasta parto de nia vojaĝo estas la Kantooregiono,kie troviĝas la plej grandaj urboj, Tokiokaj Jokohamo, kaj survoje oni preterpasas lamonton Fuĵi. Niaj kiotaj gastigantoj — gesinjorojTahira — eĉ helpas al ni ŝanĝi la bileton por sidi ĉe1010


Spirprena vido al Tokio deEsperanto-klubejola ĝusta flanko por vidi ĝin ! Niestas tre impresitaj, ke lakonduktoroj kaj aliaj laborantojde Ŝinkanseno portasuniformojn, kiel en aviadiloj, kajili riverencas ĉiam, enirante kajelirante la vagonon. Fakte, ne nurla « veraj » laborantoj de lajapana fervojo estas tiom respektemaj al laklientoj : eĉ la desegnitaj hometoj en la vendaŭtomato« riverencas », kiam vi elprenas labiletojn el la vendmaŝino, kaj se la vojo estasfermita pro konstruado aŭ riparado, ĝi oftemontras bildon de riverencanta desegnohometo,partonpetanta pro la ĝeno !1111Niaj gastigantoj en la Kantoo-regiono estas famaEsperanto-paro — gesinjoroj Doi : Ĉieko kajHirokaz, ambaŭ tre aktivaj en Japana Esperanto-Instituto. De ilia bela domo en Jokohamo niĉiutage trajnas al Tokio, kiu situas ĉirkaŭ unuhoron for de Jokohamo. Eĉ se mankas tempo vidiĉiujn vidindaĵojn, kiuj abundas en Tokio kajJokohamo, ni spertas ion multe pli gravan por ni :babiladon kun la lokanoj, ĉar ni ĉiutagerenkontiĝas kun malsamaj Esperanto-grupoj (jaTokio havas dekon daEsperanto-kluboj !). Niestis invititaj de tri kluboj,kaj ĉie la gastamo de ĉiujklubanoj estas vereekstermezura !Jokohamo situas apud lamaro, kaj mi rimarkas, keLudante ŝamisen — tradician tie malpli da homoj ol enjapanan muzikilonKioto portas sunombrelonkaj estas plisunbruniĝintaj ol en aliaj lokoj. Oni ĝuas lanaĝadon en la varma maro, kaj la infanoj amuzassin plene volviĝante per la amasoj da marplantokuŝantaj sur la bordo. La unuan matenon enJokohamo ni iras al « Plezur-insulo » : amuzparko,kiu staras sur la artefarita tero. Fakte, grandaparto de la urbo mem staras sur aldonita tero, kaj


la domoj, kiuj situis tuj apud la maroantaŭ kelkdek jaroj, estas nun tremalproksime de la maro. Ĝuste surla « Plezur-insulo » mi spertis ionekstreme malplezuran : la unuan enmia vivo veturon per rul-tobagano(mia edzo restis atendi min sube porfeliĉe spekti miajn suferojn). La rultobaganoiras malrapide supren,centon da metroj super la maro, kajtiam ĝi ĵetiĝas suben. Mia mondokelkfoje renversiĝas, mi kriegas plejlaŭte ol ĉiuj kaj preĝas, ke ĝi rapidefiniĝu. Du minutoj da infero, kaj —neniam plu !Nian lastan tagon en Tokio ninakompanas la junuloj de RondoKorno. Originale ĝi estis klubo porblinduloj, sed ĝi transformiĝis porinkluzivi ĉiujn. La junuloj portas ninal la belega parko Ŝinĝuku-Gjoen, kieni trinkas ceremonian teon en lamalnova te-domo, konstruita en1906, kaj al ŝinto-sanktejo, dediĉitaal la spirito de la imperiestro Meiĵi.Tradicie, en ŝinto-sanktejoj troviĝasaro da ofer-bareloj da sakeo — entiu ĉi templo, aldone al la tradiciaDe supre: ceremonia teokaj dolĉaĵoj; deziramuleto;sake-bareloj1212sakeo estis ankaŭ vicoj da vinboteloj— por simboli la periodon deŝanĝiĝo kaj « eŭropiĝo » de Japaniodum la tempo Meiĵi (1852–1912). Entiu ĉi sanktejo ni vidas plej multajnlignajn preĝ-amuletojn (aĉeteblajnde ties vendejo) kun deziroj, skribitajen ĉiuj eblaj lingvoj en la mondo. Ĝifunkcias tre facile : vi aĉetas la lignantabulon, skribas sur ĝi vian dezironkaj lasas ĝin sur la speciala stando.Kiam la loko pleniĝas, oni bruligas la« dezirojn ». Oni ankaŭ povas aĉetiamuletojn kun aŭguroj : se la aŭguroestas bona, vi portas ĝin hejmen ; sene, vi lasas ĝin en la speciala lokopor « malbonaj » aŭguroj, tiel ke laaŭguro ne realiĝu. Ĉu japanoj estassuperstiĉaj ? Eble iomete ! Aŭ ebletio estas simple por amuziĝi.La junuloj laste portas nin al lakvartalo Haraĝuku — fama pro sianeortodoksa modo kaj hararanĝoj.Ĝi estas la loko, kie naskiĝis la falsviktorinajvestaĵoj. Ni vidas kelkajn« lolitojn » kun pufaj pupecaj roboj,blondaj perukoj kaj eĉ kelkajn« punkajn » lolitojn : kun same


pupecaj roboj kaj altegajŝuoj. Kaptitaj en lamultkolora homamaso,ni trairas la svarmon detiu junuleca kvartalo poratingi la trankvilecon deartistaj kafejoj kajgalerioj tuj apud ĝi. Tieni ĝuas bongusteganmalvarman kafon surmalferma teraso kajmodernajn artaĵojn.Punka « lolito »Nian Esperanto-plenantokiumadon finas lavizito al JEI — la fama Japana Esperanto-Institutofondita en 1919, en la akompanado de ĝialaborema direktoro, s-ro Iŝino. Tiu bela kvin-etaĝakonstruaĵo kun belaj malhelverdaj brikojapartenas al JEI, kaj ĝi situas en la komercakvartalo Ŝinĝuku, kie loĝas 17 140 personoj surunu kvadrata kilometro, kaj kie troviĝas la plejokupata trajnstacio en la mondo. Ni vidas la« trezorejon » de JEI : ĝian bibliotekon kundekmilo da libroj, multaj el kiuj tre raraj kaj netroveblaj aliloke (ni vidis la eldonon de AmerikaEsperantisto de 1912 !).***En la japana lingvo, kiam oni demandas, kiel vifartas, oni ofte respondas « Mi fartas bone, dank’al vi ». Ĝuste tiu esprimo tre impresis min…Preskaŭ unu jaron post nia vizito al Japanio mi nepovas ne pensi pri niaj amikoj, gastigantoj,ĉiĉeronoj kaj klubanoj, kiuj igis nian viziton alJapanio tiom agrabla kaj neforgesebla. Dum lavizitoj al kelkaj kluboj oni kantis por ni belanjapanan kanton, kiu nomiĝas « Ruĝlibelo ». Mitrovis ĝin en la reto kaj mi ŝatas foje reaŭskulti ĝinkaj mense reveni al Japanio kaj rememori la karajnvizaĝojn de ĉiuj niaj amikoj… Vere, nia restado enJapanio estis perfekta… dank’ al japanajesperantistoj !En la oficejo de JEI1313


The Universal Language : « Ŝajnas vera filmo »Renato CorsettiThe Universal Language est un court métrage sur l’espéranto du metteur enscène américain Sam Green. On peut acheter le DVD (en anglais, avec sous-titresen 19 langues) du site web officiel du film: esperantodocumentary.com.Mia patrino, antaŭindustria kamparanino,konvinkis min, kiam mi estis infano, ke estas plibone diri la veron ol mensogi. Verŝajne same agisla patrino de Sam Green. Tamen estasgranda diferenco inter Sam kaj mi. Likapablas diri la veron bele. Li kapablasartisme prezenti aferojn, kiuj tuj iĝas tedaj,se mi provas klarigi ilin per punktoj kajsubpunktoj. Pro tio la filmo The UniversalLanguage prezentas la veron pri Esperantoen tre alloga maniero. « Ŝajnas verafilmo » estis unu el la admiraj komentoj kiujn miaŭdis de tempo al tempo.Pri la enhavo mi ne havas plendojn. Tia estas laEsperanto-mondo, plena je japanaj ĵonglistoj,ridetantaj gejunuloj, strangetaj maljunuloj,hungaroj loĝantaj en Japanujo kaj svedoj kun trolonga barbo, ktp. Apud ĉi tiuj iom pli filmecajpartoj estas eĉ tro seriozaj kontribuoj de trekonataj esperantistoj, Humphrey Tonkin,Arika Okrent kaj mi mem, kiuj klarigas alĉiuj la ideajn bazojn de Esperanto kaj dela Esperanto-movado. Krome Sammeritas laŭdojn pro la esploroj, kiujdonis al li la solan ekzistantan filmetonde Zamenhof, kiu klinas sin al la publikokaj plurajn aliajn ĉarmajn historiajndokumentojn. La ĉapelo deKlara Zamenhof konkurencas kun la ĉapeloj dealiaj virinoj, kiuj partoprenis la marŝan procesionen la 30-aj jaroj en Stokholmo dum la tiamaUniversala Kongreso.Aliflanke, verkante recenzon pri la filmo, mi sentasla bezonon respondi al la kritikoj, kiuj mi aŭdis en1414


pluraj lokoj : « Mi neniam montros tiandefetisman filmon ! », « Oni ne rajtas prezenti ninkiel klaŭnojn. Ni estas tre seriozaj okupiĝantoj prilingvaj rajtoj ! ».Sur kio baziĝas tiujmalpozitivaj komentoj ?Unuflanke homoj nekonscias pri kiom iliestas ridindaj, ĝis ilividas sin en filmo. Sed lasatiro de Sam neniamestas malbonintenca,kaj kiel mi jam rimarkis,ĝi prezentas nin kiel ni estas kaj kun iom dasimpatio, neniam kun la malica ĝuo detrui larolantojn en la filmo.Duaflanke, mi kredas, ke homoj atendis ionmensogan kiel propagandecan televidan filmeton.Do, reklamistoj havis patrinojn, kiuj ne tiomtransdonis al ili la virton de la vero. Pro tioreklamaj filmoj asertas aferojn, kiujn ĉiujsanmensaj homoj ne povas kredi : Trinku tion, kajvi iĝos bela ! », « Aĉetu tiun aŭtomobilon, kaj vibaldaŭ iĝos potenca kaj feliĉa ! ». Simple nialkutimiĝis al tio, ke varbaj paroladoj devas estimensogaj almenaŭ parte.Bone ekipitaj per reklamajlertoj, multaj esperantistojne hezitas anonci, ke« Esperanton oni lernassen peno en du tagoj ! »,ke « La milito-problemojĉie en la mondo solviĝus,se UN disvastigusEsperanton al ĉiuj lernejoj de la mondo ! », ke« Esperanto estas la lingvo de paco kaj evoluo !Kial oni ne lernas ĝin en Afriko, por solvi siajnproblemojn? » ktp.Simple kelkaj esperantistoj ne povas percepti laapenaŭajn ridetojn en la anguloj de la buŝo de lahomoj, al kiuj ili parolas, kaj kiuj restas skeptikaj jetiaj asertoj, kiel mi antaŭ la promeso, ke mi iĝosbela, se mi aĉetos difinitan trinkaĵon.1515


Mi vere opinias, ke la filmo The UniversalLanguage povas konvinki homojn lerni Esperantonpli ol aliaj varbaj materialoj, kiujn ni produktis kajproduktas. Ĝi estas realisma(ekzemple pri la rolo de la anglalingvo) sed puŝas homojn aliĝi al la« plibonigantoj de la mondo pro laplezuro plibonigi la mondon ».Mi ankaŭ povas kompreni lakorpremon de la esperantistojantaŭ la malgaja realaĵo de lanederlanda insulo, en kiu en la 30-aj jaroj estis pli da parolantoj olnun. Oni ne volus eĉ en sonĝo vidila scenon de la esperantisto, kiurefaldas sian flagon kaj diras « Laangla venkis ! » Sed tio estas larealaĵo de Nederlando, kaj kontraŭ tio estasamaso da junaj homoj en la filmo, kiuj parolas prila estonteco. Kaj kion diri pri la firma opinio de lamaljuna Baldur Ragnarson: « Mi mem ne vidos lavenkon de Esperanto, sed ĝi certe venkos ! »Eble estus aldoninta pozitivan noton al la filmo laĉeesto de afrika klaso de tre junaj lernantoj deEsperanto. Tiaj klasoj oftas en Afriko. Same oniestus povinta aldoni iom pli dakomputilmaniuloj, kiuj komputilumasen Esperanto. La reto, unu el lalastatempaj faktoroj de la renesancode Esperanto, ne ĉeestas en la filmo,tiom kiom ĝi povus ĉeesti.tedas ilin.Malgraŭ tio mia juĝo estas daŭre trepozitiva. Temas pri la sola seriozafilmo pri la fenomeno Esperanto, verakaj konvinka. La subtitoloj en deko danaciaj lingvoj, certe igas ĝin taŭga porutiligado en kunvenoj kaj komunikilojtra la mondo. Ĝi konvinkas homojnpri la valoroj de Esperanto kaj neTiu ĉi artikolo unue aperis en Usona EsperantistoLa DVD kun subtitoloj en 19 lingvoj aĉeteblas de la oficialaretejo de la filmo aŭ de libroservoj de UEA aŭ Esperanto-USA. Eblas ankaŭ aĉeti ciferecan elŝuton de la retejo de lafilmo.1616


La deziro interkompreniĝiSilvano la Lacerto AuclairDes langues interslaves immédiatement compréhensibles... pour les Slaves.Kelkfoje, kiam mi prezentis Esperanton alkrokodiloj, tiuj ekrespondis al mi, ke ja temas pritiu lingvo, kiun ĉiuj tuj komprenas sen antaŭalernado. Mi miris, kaj poste devis seniluziigi ilin,ke, ne, kvankam facile lerneblan, Esperanton onidevas tamen lerni por kapabli kompreni ĝin.Estus ja tute neeble, pro la grandega diverseco kajvarieco de la homaj lingvoj, elpensi tian lingvon,ĉu ? Tamen, se oni limigus sin al kelkaj parencajlingvoj, la afero iĝus multe pli pensebla. Oni eĉpovus konsideri, ke lingvo kiel Interlingua,kvankam prezentata kiel mondlingvo, estus tialingvo por latinidlingvanoj.Latinidaj lingvoj tamen estas pli diversecaj ol estasla slavaj lingvoj, kaj oni ja klopodis krei plurajnlingvojn, kiuj estus tuj kompreneblaj al ĉiuj Slavojkaj povus helpi unuigi ilin — kvankam tio estastikla politika temo, ĉefe se oni memoras, ke pli olduono de la slavlingvanoj parolas... la rusan.Diversaj projektojKiam mi ekinteresiĝis pri la afero, mi unuemalkovris la lingvon slovio. Kun faciligitagramatiko, ne malkiel tiu de Esperanto, kaj skribitakompreneble en du alfabetoj, la latina aŭ la cirila,laŭ ĉies plaĉo (cetere kiel ĉiuj aliaj similajprojektoj), ĝi laŭdire estus komprenebla senperede ĉiuj Slavoj. Tamen, pli longa esplorado ĉediversaj fontoj igis min konkludi, ke, kiel enpezperdaj kaj harrekreskaj reklamoj, la asertoj dela uzantoj estus falsaj. Ve ! Aliaj projektantoj diraspri slovio, ke temas pri kripligitaj rusaj vortoj kunEsperanteca neslava gramatiko.Eĉ la kreanto de slovio ŝajne lasis tiun projektonkaj pasis al versio nomata foje slovianski kaj fojenovo-slovianski.Multe pli serioza al mi aspektis la klopokomalantaŭ la projekto nomata foje slovianski (fi !sama nomo por du lingvoj !) foje medžuslovjanski1717


(laŭvorte : interslava). Ties evoluigintoj konservisslavecan gramatikon, kun nomaj genroj kaj ses aŭsep kazoj, molaj kaj malmolaj konsonantoj, verbajaspektoj, kaj vortare klopodis trovi la komunajnformojn inter la praslava lingvo kaj la nunajdiversaj lingvoj.sonojn, kiuj ekzistas en nur kelkaj slavaj lingvoj,sed en formo, kiu igas ilin rekoneblaj porparolantoj de alian lingvoj. En tiu supera aro eĉekzistas la tute neslava litero å, por noti sonon, kiuestas ie a kaj aliloke o. Nu, ĉu temas pri unu aŭpluraj lingvoj ?La rezulto tamen ne estas trekonvinka, kvazaŭ tiuj lingvistoj neestus estintaj kapablaj fari decidojn.Ili ja konas pli bone la lingvojn olmezuma slavlingvoparolanto, kiu nepovas scii, kiuj formoj ekzistas ennajbaraj lingvoj, sed tio ne klaremontriĝas. Ili fakte kreis ne lingvon,sed simple aron da rekomendoj.Unue, la lingvo havas du nivelojn : bazan, porneslavoj, kiuj volus grandtrajte komprenislavlingvajn tekstojn kaj konversaciojn, kajelturniĝi en slavaj landoj (Ĉu oni primokus tiun ?Mi ne scias.), nomatan slovianto (ĉiam tiu aludo alEsperanto, ĉu ne ?), kaj superan, por plikompleksa komunikado inter slavlingvanoj.Ekzistas ankaŭ du niveloj de ortografio, la unuapor sonoj, kiuj ekzistas en ĉiuj slavaj lingvoj, kajpreskaŭ tute konvena por mesaĝetaj sistemoj (kuncz, sz kaj zs por č, š kaj ž), kaj la supera por montriLa flago de slovioEĉ pli stranga estas la ebleco doniregionan guston (sudan, nordan,orientan aǔ okcidentan) al la lingvo,laŭ la celata aŭd/legantaro. Ĉu unuaǔ kvar lingvoj ? Tiu gustigo povasestas farita aŭtomate se oni uzasformon nomatan naučnymedžuslovjanski, t.e. sciencainterslava, kiu estas plena je kromsignoj. Inter tiukaj la normala lingvo troviĝas nivelo nomatamedžuslovjanski plus...Konkludo : la solvo aspektas preskaŭ tiel ĥaosakiel la nuna problema multlingva situacio.EzemplojLa nura teksto, kiun mi trovis en preskaŭ ĉiuversio, estis la famega preĝo Patro nia. Jen ĝi enkelkaj varioj, ĉiam en latinaj literoj. Aliajn vi povostrovi ĉe la koncernaj retejoj.1818


En slovio :Nasx 1 otec ktor es om nebes,Sviatju es tvoi imen.Tvoi krolenie pridib.Tvoi vola bu na Zemla takak om nebes.Darij nams nasx denju hleb.I uprostij nams nasx grehistakak mi uprostime tamktor grehijut proti nams.I ne vestij nams vo pokusenie,no spasij nams ot zlo.Medžuslovjanski plus :Otče naš, ktory jesi v nebesah,nehaj svęti sę imę Tvoje.Nehaj prijde krålevstvo Tvoje,nehaj bųde volja Tvoja, kako v nebě tako i nazemji.Hlěb naš vsjakodenny daj nam dneś,i odpusti nam naše grěhi,tako kako my odpušćajemo našim grěšnikam.I ne vvedi nas v pokušeńje,ale izbavi nas od zlogo.Medžuslovjanski :Otče naš, ktory jesi v nebesah,nehaj sveti se ime Tvoje.Nehaj prijde kralevstvo Tvoje,nehaj bude volja Tvoja, kako v nebe tako i nazemji.Hleb naš vsjakodenny daj nam dnes,i odpusti nam naše grehi,tako kako my odpuščajemo našim grešnikam.I ne vvedi nas v pokušenje,ale izbavi nas od zlogo.Por alia komparo, trovu la nombrojn unu ĝis deken ĉiuj naturaj, konstruitaj kaj fikciaj slavajlingvoj : http://steen.free.fr/interslavic/numbers_1-10.html1. Kiel Esperanto, slovio povas uzi ikson por anstaǔsupersignon. Medžuslovjanski ankaŭ proponas kelkajn solvojn.1919


Recenzo de la tradukisto:La putino de Babel, de Fernando Vallejo« Vivu la pastromortiga revolucio ! » estisbrukriego en La virgulino de la murdistoj (Lavierge des tueurs, Paris, Belfond, 2000), la plejkonata romano de Fernando Vallejo. Per Laputino de Babel li akcentas sian luktomatĉonkontraŭ la Eklezio.Por iuj, La putino de Babel estas edukeseo. Fakte,kvankam skribita kun historia kaj akademiarigoreco, por Fernando Vallejo ĉi verko lia ne estaseseo, sed ja manlibro aŭ kompendio pri la krimojfaritaj de la romkatolika eklezio en la nomo deKristo. Ĝi neniel estas verkita per tipa « tradiciastilo » de esplora verko ; male, Vallejo ĝin verkisen unua persono, samkiel siajn romanojn. Larakontisto verŝis en la esploritaĵon ĉiujn siajnsentojn.La esprimon, kiu estigis la titolon, tamen neelpensis la aŭtoro ; ĝi devenas de la Apokalipso :Luis Elíver CastroL’auteur de cet article a traduit en espéranto le livre La putain de Babel, publié en 2008par le Colombien Fernando Vallejo. Ce dernier livre de Vallejo n’a pas encore été traduiten français. Il s’agit d’une critique à la fois érudite et radicale des trois grandes religionsmonothéistes. Luis Castro nous présente avec verve cet ouvrage imposant.2020« Babel la granda, la patrino de la malĉastistinojkaj de la abomenindaĵoj de la tero » (Βαβυλὼν ἡμεγάλη, ἡ μήτηρ τῶν πορνῶν καὶ τῶνβδελυγμάτων τῆς γῆς) (Apokalipso 17:5). Tia estisidentigita de la albigensoj la Eklezio de Romo.La celo de ĉi verko estas evidenta : ekbreĉegi lamilsepcentjaran potencan institucion.Kiumaniere ? Per kleremo, per senmaskigo de ebleiamaj viktimoj — la prakristanoj —, kiuj, depostekrajdo sur la ĉaro de la potenco detempe de laimperiestro Konstanteno, mem fariĝispersekutantoj nome de sia entelekio : Dio.La bazo mem de la tuta kristanismo ne saviĝas, ĉarunu el la centraj tezoj de la verko estas lanepruvebleco pri iama Kristo, kiu montriĝasmiksaĵo el pramitoj el Oriento. Tiel do, de laantaŭkristanaj religioj ĝis la enterigo de Wojtyłakaj la antaŭkalkulita supreniro de la papo


Benedikto la 16a sur la pontifikan seĝon, ĉio estaspritraktita kaj kaŭstikstile rakontita de FernandoVallejo.De kiam datiĝas la plej malnovaj kopioj de laevangelioj ? Kiumaniere estis elektitaj la libroj porla kanono ? Kiuj estis la plej elstaraj okazintaĵoj deĉiuj el la ok krucmilitoj ? Kiam estiĝis la unuajkontraŭjudaj buleoj ? Kiomkatolikaj estas lamistersinistraj artifikoj ĉe la Istituto per le Opere diReligione aŭ Vatikana Banko ? Respondoal tiuj demandoj ne facilas, se La putinoestas la unua libro, kiun vi legas. Ĝienhavas multe da informoj kaj aludoj elhistoriografio, filozofio, diozofio (t.e.teozofio), diologio (t.e. teologio),filologio, ekzegezo, ŝemida lingvistiko,paleografio, hagiografio, arababeletristiko, geografio, ktp. Krome, tra latuta libro enestas citaĵoj en la latina kaj lagreka. Ankaŭ en la hebrea kaj la aramea.Samkiel troveblas disaj eltiraĵoj en laitala, la angla, la franca, la germana, la okcitana kajla araba. Kuraĝe, La putino ne ŝparas ankaŭsenmaskigon de Islamo kaj ties historio. Friponaĵojel la Korano estas ade cititaj kaj pridiskutitaj. Samekiel tiuj el la Biblio, fare de la papoj kaj lafipotenculoj (estintaj kaj estantaj). Ili estasdenuncitaj laŭmerite.Resume, en La putino ne estas sakra bovino…krom la bovinoj mem ! Efektive, bestodefendo(krom la hispana lingvo) konsistigas la nuran ideondefendatan de Vallejo, laŭ li. Tial la verko ne nurdenuncas la elverŝadon de homa sango fare de latri ŝemidaj fanatismoj, sed ankaŭ tiun de bestasango. Vegetarismaj religioj kaj la iam-tiampartianoj de vegetarismo ene de kristanismo memestas ankaŭ pritraktitaj.La ĉi-supra fakto kaj la ada legado de Laputino elvokas ĉe mi jenon. En la rakonto deJorge Luis Borges titolita Pierre Menard,aŭtoro de Donkiĥoto, iu verkisto skoldas lafrancan aŭtoron Paul Valéry, sciante, ke laskoldo estas la ekzakta malo de tio, kion liopinias pri Valéry. Ĉu Vallejo skoldas laEklezion, dum fakte li estas pli ardakredanto ol iu ajn el « la tuta travestiitaklerikaro » ? Prave lia amiko EduardoEscobar (alia kolombia verkisto) senmaskigeskribis al li publike : « Via lasta satirafiŝo,Fernando, La putino de Babel, implice evidentigasla riĉaĵojn ŝuldatajn de ni al katolikismo malgraŭties krimoj : iun arton, iun arkitekturon, iunmuzikon, iun pensadon, iun poezion. Klerapersono kiel vi ne povus preteratenti tiujniluminajn aspektojn de la Eklezio krom cele alprofito de la kasregistrilo ĉe la librovendejoj. »2121


Aliaj opinioj:Neniam tiom da malbono estis tiel bone priskribita. —William Ospina, kolombia verkisto.Estu dankema, ke vi ne estos forbruligita pro ĝia aĉeto. —César Jaramillo, en sia rezenco pri La putino en la ĵurnalo ElTiempo.Kiu legos ĝin, tiu sinmortigos de rido! — Radioelsendo« Observatorio Racionalista ».Tie [en Hispanio] ĵus estis eldonita libro de Fernando Vallejo,La putino de Babel, pro kiu, se verkita de mi ĉi tie enPortugalio, oni nun havus min pendumita de ĝiaj avenulampoj.Ĝi estas tiel denunc- kaj kritik-perforta, ke ĝi estasaŭtenta eldetruilo. — José Saramago, portugala verkisto.Fernando Vallejo naskiĝis en Medelino (Antjokjo),Kolombio. Krom La putino de Babel, li verkis dekromanojn, du prisciencajn verkojn (nome, unu prila darvina teorio kaj la alian pri fiziko), manlibronpri gramatiko de la literatura lingvaĵo, kaj trivivpriskribojn de tri kolombiaj verkistoj (respektivepri la poetoj Porfirio Barba Jacob, José AsunciónSilva, kaj la kolombia lingvisto Rufino José Cuervo,lia plej ĵusa verko). Ekde la 70aj jaroj li loĝas enMeksiko, kie li verkis ĉiujn siajn librojn kaj reĝisoristri filmojn. Kelkaj el liaj libroj jam estas tradukitajen multajn lingvojn.Vallejo estas tamen tre dubema rilate al latradukado de sia verkaro. Li nur verkas « por lahispana ». Kaj efektive lia riĉa, ekvilibrata prozo,kiu ne elsubigas sin al la formaleco de la literaturalingvaĵo, sed ankaŭ ĉerpas el la parolo, nefacileelhispanigeblas en iun ajn lingvon. Svenja Becker,unu el liaj ĝis nun du verkaraj germanigistinoj,rifuzis tamen esti timigita kaj prezentis germanantransigon, kies chefa manko estas, ke la facileco dela originalo estas perdita en multaj lokoj.La originala 320-paĝa eldono aperis en 2007 enMeksiko sub la hispana titolo La puta de Babiloniaĉe Eldonejo Planeta. Feliĉe, estas alveninta la horoekkonigi tiun verkon tra Esperantujo. Kiam temaspri traduko, nia lingvo ne nepre estas devigataalfluigi la lingvajn ecojn aŭ kulturajn pensvojojnrilatajn al la nacia deveno de la tradukisto, kielkutime okazas en nacilingva tradukado. Mi iomesploris la manieron, kiel la verkaro de Vallejoestis transigita en lingvojn, kiel la franca kaj lagermana, kaj mi diru, ke, dank’ al la specialajtranslingvigaj ecoj de Esperanto, ĝi estas fakte laideala lingvo por plej fidele transigi verkiston ĉitian,t.e. ne verkantan por Kolombio aŭ Meksikio,sed por Hispanlingvujo, kaj kiu tamen restas treantjokjeca !Pensiga verko por kredantoj kaj nekredantoj. Fakte,tre utila por la seminariistoj, kiuj povus eltiri el ĝigrandan profiton, se esplori, ĉu temas pri tendencasterkpamfleto aŭ vera manlibro pri krimoj.2222


Esperanto-renkontiĝoj20-27a de julio 2013: Universala Kongreso Rejkjaviko, Islando12-14a de oktobro : 20a ARE (Silver Bay, Lake George) Novjorkio, Usono17-19a de majo 2014 : 11a MEKARO Sherbrooke, Kebekio16-18a de majo 2015: 12a MEKARO Toronto, Ontario21-23a de majo 2016: 13a MEKARO Granby, Kebekioprovizore: 14a MEKARO (2017) : Kingstono (Ontario) ; 15a MEKARO (2018) : Montrealo (Kebekio)Montrealaj Esperanto-Kunvenoj (MEK)Vendredo 13a de septembro 2013, 18 h* Commensal (sube) : Jarkunveno de ESKVendredo 27a de septembro 2013, 18 h* MEDO : haitia manĝo (alportu ion !)Vendredo 11a de oktobro 2013, 18 h* Commensal (sube)Vendredo 25a de oktorbo 2013, 19:30 h* MEDOVendredo 8a de novembro 2013, 18 h* Commensal (sube)Vendredo 29a de novembro 2013, 19:30 h* MEDOVendredo 14a de decembro 2013, 17-22 h* Commensal : 154a datreveno de Zamenhof* Noto : manĝo je la 18-a , babilado ekde 19 h 30Commensal St-Denis (restaurant végétarien / flexitarien ) : 1720, rue St-Denis (entre de Maisonneuve et Ontario, metro « Berri-UQAM »). MEDO (Montreala Esperanto-Domo) : 6358-A, rue de Bordeaux • Montréal • H2G 2R82323


Esperanto-Societo Kebekia | Société québécoise d’espérantoLa Riverego estas eldonata de la Esperanto-Societo Kebekiakvarfoje dum la jaro : marte, junie, septembre kaj decembre.Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la autoroj mem. Onirajtas kopii la artikolojn, kun nepra indiko de la fonto.Senpage por la membroj de la ESK. UEA-kodo de la Societo:kebk-d.Redaktado kaj grafiko : Yevgeniya Amis (riverego(ce)esperanto.qc.ca). Korektado kaj lingva konsilado : SilvanoAuclair kaj Francisko Lorrain. Estraranoj de ESK : NormandFleury (prezidanto), Ian Wheeler (vic-prezidanto), SylvainAuclair (sekretario-kasisto), Suzanne Roy (konsilanto), DenDrown (konsilanto).Limdato por la venonta eldono / Échéance pour leprochain numéro : 2013.8.20La Riverego (Le Fleuve) est publié par la Société québécoised’espéranto quatre fois par année, en mars, juin, septembreet décembre. Dépôts légaux aux Bibliothèques nationales duCanada et du Québec. Premier trimestre 1986. ISSN 1923-1067. Le contenu des articles est sous la responsabilité desauteurs. La reproduction des articles est permise avec mentionobligatoire la source. Gratuit pour les membres de la Sociétéquébécoise d’espéranto.Rédaction et graphisme : Yevgeniya Amis (riverego(à)esperanto.qc.ca). Correction : Sylvain Auclair et François Lorrain.Administrateurs de la SQE : Normand Fleury(président), Ian Wheeler (vice-président), Sylvain Auclair(secrétaire et trésorier), Suzanne Roy (conseillère), DenDrown (conseiller).6358-A, rue de Bordeaux • Montréal • H2G 2R8 | info(ĉe)esperanto.qc.ca • www.esperanto.qc.caEn plus de la Société québécoise d’espéranto, il existeau Québec plusieurs clubs d’espéranto. Pourajouter votre club à cette liste ou annoncer une activité,écrivez-nous à riverego(à)esperanto.qc.caMontreala Esperanto-Domo (MEDO)6358-A, rue de Bordeaux, Montréal, H2G 2R8Vidu retejon por vidi kiel atingiVoir site web pour un plan d’accèsBiblioteko nepre kun antaua rendevuoBliothèque sur rendez-vous seulement2424Pasporta ServoAliĝu tuj, se vi volas estigastiganto kaj bonvenigiesperantistojn ce vi :www.pasportaservo.org.Vi povas ankau kontaktiJenja Amis(yevgeniya.amis(ĉe)gmail.com), kiu estas laperanto por Kanado.

More magazines by this user
Similar magazines