You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Portreto de patrino

LAMPIRO 124 2009

2 La

Don Ramon Angel Jara

Episkopo de La Serena (¹ilio)

El la hispana tradukis portugalen: Guilherme de Almeida

El la portugala esperantigis: Osvaldo Pires de Holanda

Simpla virino ekzistas ke, pro la vastego de sia amo,

ŝi havas iometon de Dio;

kaj pro la konstanteco de sia sindediĉo ŝi havas multon

de anĝelo; ke estante juna, ŝi pensas kiel maljunulino kaj

estante maljuna, ŝi agas per ĉiuj fortoj de la juneco;

kiam malklera, plibone ol iu ajn saĝulo, ŝi malkaŝas

la sekretojn de la vivo, kaj, kiam saĝa, ŝi prenas sur sin

la simplecon de la infanoj;

malriĉa, ŝi scias riĉigi per feliĉo tiujn, kiujn ŝi amas,

kaj riĉa, sin malriĉigi por ke ŝia koro ne sangu vundita

de la nedankemuloj;

forta, tamen, ŝi tremetas antaŭ la ploro de infaneto,

kaj malforta, tamen, ŝi altiĝas antaŭ la braveco de

leonoj;

dum ŝia vivo, ni ne scias valorigi ŝin, ĉar sub ŝia ombro

ĉiuj doloroj malaperas kaj, post ŝia morto, ĉion, kio ni

estas kaj ĉion, kion ni posedas ni donus por revidi ŝin kaj

de ŝi ricevi ĉirkaŭbrakon, aŭ unu vorton de ŝiaj lipoj.

Ne postulu, ke mi diru la nomon de ĉi tiu virino, se

vi ne volos, ke mi malsekigu per larmoj tiun ĉi albumon:

ĉar mi vidis ŝin preterpasi mian vojon.

Kiam viaj gefiloj kreskos, legu al ili tiun ĉi paĝon,

ili kovros vian frunton per kisoj kaj diros, ke malriĉa

vojiranto, interŝanĝe de la luksa gastigado ricevita, lasis

ĉi tie por ĉiuj la portreton de sia Patrino.