17.11.2016 Views

CERNOBILO FOREVER / ESPERANTO

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

“La atoma pupo” – Infanĝardeno de Pripjatj – Ukrainujo – Foto fare de Alain-Gilles Bastide – 2005

Cernobilo / 1986 - 2016

Cernobilo forever

VOJAĜLIBRO EN INFERO

de

Alain-Gilles Bastide

La atoma pupo

kaj la kontribuo

de

Juri Bandaĵevski

Eldono: Photographisme-Photomorphisme

Traduction en ESPERANTO par Sylvain Barrier

Enseignant en chimie et responsable pédagogique dans une

école d’ingénieurs, à Compiègne (France). Parle l’espéranto

depuis 2004. Membre du conseil d’administration d’Espéranto-

France depuis 2013, du bureau depuis 2014, secrétaire générale

depuis 2015. Rédacteur d’Esperanto-Aktiv’, la lettre d’information

mensuelle d’Espéranto-France.

A traduit en espéranto de nombreuses chansons françaises. Collabore

à la traduction avec les Kompanoj (groupe français), avec

NoProblem (groupe tchèque), avec Kore (chanteur français),

avec Gijom Armide (artiste français).

ESPERANTO

Tradukita ESPERANTEN de Sylvain Barrier

Instruisto pri kemio kaj studiestro en altlernejo, en Compiègne

(Francujo). Esperantiĝis en 2004. Komitatano de Espéranto-

France de 2013, estrarano de 2014, ĝenerala sekretario de

2015. Redaktoro de Esperanto-Aktiv’, la ĉiumonata informletero

de Espéranto-France.

Esperantigis multajn francajn kantojn. Kunlaboras pri tradukado

kun la Kompanoj (franca bando), kun NoProblem (ĉeĥa grupo),

kun Kore (franca kantisto), kun Gijom Armide (franca artisto).

Cernobilo forever

La atoma pupo

Tiel bela tago…

Vilaĝo Ĉernobilo, Ukrainujo

La tago estas sunoplena. La ŝtono dormas ŝtonan dormon. La mondo sidas en kutima indiferenteco.

Maljuniĝanta ulo meditas pri sia promesita forpaso. Li ĵus sentis sian kvindekon da jaroj kaj li diras al

si, ke pli kaj pli ne plu estas tempo perdota: li ridetas pro tiu memdiro ĉar estas evidentaĵo! Evidentaĵo

ekde lia naskiĝo, kaj li bezonis kvindek kvin jarojn por ĝin asimili. Neniam tro malfruas por taŭge agi!

Eĉ se nur por fari infanon aŭ lasi infanon nin fari. Mallonge, la feliĉa maljuniĝanta juna ulo forlasas sin

sub la unuaj sunradioj de la naskiĝanta somero. Kaj subite, ial: Ĉernobilo… Jes, sed ne... la morto,

la penso pri lia feliĉa morto… Jes, sed ne… Ĉernobilo, dorsa flanko de lia feliĉa penso, do malfeliĉa

penso! Morto eskapas de li… Li kredis – helpe de la ĝuado de la suno – ke li sukcesis persone akcepti

senti sin pereema varo. Li pensis, laŭ intima kaj serena konvinko, ke li povos ludi sole, en la registro

pli malpli gaja kaj komuna de sia paso sur la tero kiel rondiro ĉirkaŭ karuselo. Ĉernobilo! Lia penso

flankenglitas… Ne plu temas pri li, pri vi, pri la aliaj… De la specio li sin sentas respondecigita… Tiu

fika homa specio! Li estas el ĝi! Ĝi sufokas lin, ĝi subpremas lin kaj neniigas lin: la homa specio, kiu

ne ekkomprenas, ke Ĉernobilo estas la unua akto de ĜIA MEMMORTIGO.

Jean-Pierre Dupuy, la 20-an de junio 2014 – ĈERNOBIL’ FOREVER. Legadraporto.

Fotogramo – Eksplodsimulaĵo

ĈERNOBILO – Ukrainujo – 26an de aprilo 1986 – 1a23 matene

Dezirante testi la eblecon de plia energiproduktado kaze de urĝa malŝalto de reaktoro, magilernantoj

de la nukleoindustrio eksplodigas la reaktoron n-ro 4 de la Nuclear Power Plant

(Nuklea Centralo) de Ĉernobilo.

Je la 1a23 kaj 49 sekundoj la eksperimento fariĝas malbona kaj BUM!!!

La malnova sperto de homo, ties kulturo kaj ties filozofio, ties reprezentosistemo, ĉiuj ties

sensoj estis surprizitaj de Ĉernobilo. La molekulaj, fizikaj kaj psikologiaj konsekvencoj de la

eksplodo transfaligis la homaron en alian mondon.

La antaŭa mondo ne plu ekzistis. Ni ĉiuj fariĝis Ĉernobilanoj.

Superflugo super la eksplodinta reaktoro n-ro 4 – senaŭtora

(…) Kun mia kolego Legasov, ni superflugis

super la reaktoro per helikoptero

kaj mia unua reago jenis:

“Se, kiel la kredantoj diras, infero

ekzistas, mi povas diri, ke ĝi estas

tie antaŭ miaj okuloj” (…)

Vasilij Nesterenko

Kinoteatro de Pripjatj

Oni ŝatus kredi, ke tio okazis longe antaŭe.

Sed ne veras. Tio nur komenciĝas.

Cernobilo forever

Dum tiu bilda vojaĝo en radioaktivaj teritorioj, mi provos vidigi la nevideblon ankaŭ al vi. En la silento de bildoj, mi

rakontos al vi verajn fabelojn de Ĉernobilo.

Tiuj estas rakontoj je la memoro de ĉiuj, kiuj estis oferitaj – aŭ kiuj plenkonscie oferis sin – por provi ĉirkaŭlimigi

la sinistron. Rakontoj je la memoro de la unuahoraj fajrestingistoj kaj de ĉiuj “likvidintoj”, kiuj kolektis la

apokalipsajn ŝtonrubaĵojn kaj konstruis “sarkofagon” por enfermi ilin.

Ili estas Herooj de la homaro.

Sen ili, oni tre verŝajne vivus, en du trionoj de Eŭropo, same kiel la 9 milionoj da homaj kobajoj, kiuj ankoraŭ postvivas

nun en la “Laboratorio de l’ infero”, ankaŭ konata kiel la “Triangulo de l’ Morto”.

La unua misio por la soldatoj de la armeo mobilizita en la katastrofo

estis kolekti ĉiujn fotojn, aŭ filmojn, kiujn la homoj eble

faris pri la eksplodo kaj pri la sekvintaj eventoj. Filmoj, fotiloj,

kameraoj, ĉio estis konfiskita kaj/aŭ detruita. Ne estas bagatela

detalo. La soldatoj nur obeis la ordonojn de stelplenaj generaloj

kaj aliaj plejsuperaj estroj de Sovetunio, tiuj, kiuj difinis celojn kaj

strategion por atingi ilin.

Estas la unua akto de la milito.

Malpermesita memoro

Ni provu imagi dum momento la surprizon, la konsternon, la

nekomprenon de ĉiuj-ĉi homoj, de ĉiuj-ĉi familioj, fronte al anksiaj

soldatoj, kiuj volas unue konfiski kaj detrui iliajn memorigajn

fotojn kaj malhelpi al ili fari pliajn.

La armeo sukcesis. La memoro estis konfiskita. Estos neniu aŭ

treege malmultaj bildoj de la atoma elmigrado, de la senfinaj vicoj

de busoj kaj de kamionoj, de militistaj eskortoj, de trajnoj kaj

de ŝipoj. Neniu aŭ treege malmultaj bildoj de la evakuado de la

loĝantaro. Nek de la envojigo de centmiloj da laboristoj kaj da

soldatoj. Ne pli de la uzado de la dekoj da miloj da tunoj da fero,

da sablo, da cemento, transportitaj en la Zonon por konstrui la

plej gigantan kaj groteskan sarkofagon de la mondo.

Necesas meti Ĉernobilon ekstervide.

Neniu bildo de tiu frenezo. Ili estus danĝero por la menssano de

la loĝantoj. Kaj por la atoma potenco.

Do mi diris al mi, ke se ne ekzistas bildoj de la estinteco, eble

estas de la estonteco.

“Fermu la lukojn kaj rekuŝu vin!

Estas fajro ĉe la centralo. Mi tuj revenos…”

Jen kion la fajrestingisto Ŝiŝenok diras al sia edzino Elena, kiam je la 1a30 dum la nokto de la

26a de aprilo, oni vokas lin kontraŭ fajro.

(…) Ili ekiris tiaj, kiaj ili estis, en ĉemizo, sen siaj baŝtolaj kostumoj, neniu avertis ilin. Oni vokis

ilin kvazaŭ kontraŭ ordinara fajro. (…) rakontas Elena…

Kelkaj supreniris kun li sur tion, kio restis de la central-tegmento, por malhelpi, ke la bitumo

kovranta ĝin ekfajru. Estis treege varme. La bitumo komencis bruliĝi. Per siaj piedoj, ili forpuŝis,

en la faŭkan truon de la eksplodinta reaktoro, disĵetitajn pecojn de grafitaj bastonoj. Neniu

mezurilo povis mezuri la radiadojn tie. Ĉi-tie oni povas resti nek unu sekundon, nek frakcion de

sekundo. Homo simple ne rajtas esti tie.

Ili batalis tutan nokton. Dum kvin horoj, ĝis la fino de vivo. Je la 7a matene, ili estas

transportataj al la ultra-moderna malsanulejo de Pripjatj. Ili estas nigraj. Kiel bruligita ligno. Karbonigitaj

de ene. Pufigitaj. Oni apenaŭ vidas iliajn okulojn. Elĉerpitaj sed konsciaj. La radiado

portata ene de ili blokas ĉiujn mezurilojn. Ili estas piloj aŭ, pli ĝuste, atomaj ruboj. Ili estas

urĝege transsenditaj al Moskvo, al la malsanulejo n-ro 6, ĉe Ŝĉukinskaja strato, kie ĉiuj mortas,

kompreneble, sekrete kaj sub observado, en kelkaj horoj kaj kelkaj tagoj.

Ili estas la unuaj ekstremaj kobajoj mergitaj en la atoman fajron. Ili estas la unuaj fajrestingistoj-soldatoj

oferitaj en Ĉernobilo, Herooj de la Mondo. Ili malhelpis, ke la fajro disvastiĝu al la

aliaj reaktoroj, tiel malebligante certan super-damaĝegon, atoman katastrofon kun monstraj

konsekvencoj.

* “La preĝpeto. Ĉernobilo, kronikoj post la apokalipso” Svetlana Aleksjeviĉ

Monumento je la fajrestingistoj – Starigita de la vilaĝaj loĝantoj, sen iu ajn kontribuo de la aŭtoritatoj aŭ de la nuklea premgrupo.

Kievo. Je la 7a matene

• Komputila grafiko: Javier Sicilia

Fonto: UN

Trideko da partoprenantoj en la 1-a Somera

Universitato pri Ĉernobilo (Kievo, Ukrainujo – de

la 22-a ĝis la 28-a de aŭgusto 2005), studentoj,

prelegantoj kaj organizantoj eniras la buson disponigitan

de la ŝtata agentejo (Chernobyl lnter

Inform en Kievo), kiu mastrumas la vizitojn al la

katastrofozono.

La silento estas kompreneble aparta.

Ekzakte kiel montras la foto. Mi diras al mi, ke ni

estas sur la ĝusta vojo tial ke ni provos foti tion,

kio ne lasas sin vidi.

La ŝoforo informas pri la tuja foriro al la apokalipsozono.

Kaj trankviligas ĉiujn anoncante, ke ni paŭzos

por kafumi. Survoje.

132 km* da rekta vojo kaj da senfinaj arbaroj, malplenaj kaj silentaj.

Kaj la motora zumado. Foje, la vojo iom vigliĝas kaj lasas sin

imagi kiel ĝi estis en frua 1986, agordita de jarcentoj, kaj libera

vivi kun la naturo.

Kiam la foresto iĝas bildo

Ni renkontpasas kelkajn pezajn lignajn ĉarojn, muntitajn sur aŭta

radakso, kun grandaj pneŭhavaj radoj, tirataj de ĉevaloj. Ĉe la

arbarrando, kamparanoj proponas sian fungorikolton. Estas de

ĉiuj specoj, grandaj, kolorplenaj, splendaj. La kantareloj estas

kiel sunaj makuloj. Ĉe la vojrando, la infanoj mansignas al ni.

Kun granda ridmieno.

Iom pli fore, la 27-an de aprilo 1986, nin haltigas giganta

trafikŝtopiĝo de kamionoj kaj tankoj. Ili ĉiuj iras al la centralo.

Elveturiĝintaj, la homoj agitiĝas, nervozaj, hastemaj, febraj,

kvazaŭ ili ne vere scias kion fari, paralizitaj, stuporigitaj. Kelkaj

surhavantaj blankajn kombineojn, maskojn, aspektas kvazaŭ

roluloj de Stelaj Militoj.

Ni estas haltigitaj por ke ni lasu pasi senfinan busvicon, kiu iras en

la kontraŭa direkto, al Kievo. Pluraj centoj. La unuaj estas plenaj

je infanoj. Aliaj sekvas kun panikiĝantaj patrinoj, kiuj alkroĉiĝas

al la fenestroj provante ne perdi sian idaron el la okulo.

Oni povas legi sur iliaj vizaĝoj demandon, al kiu neniu povas respondi,

la konsternon, la miskomprenon… kaj ne la timon, sed,

en la okuloj, la teruron.

Teruro, kiu polvigis mian miraĝon. Ni jam antaŭeniris kvindekon

da kilometroj. La vojo estis daŭre rekta. Kaj malplena.

* Flugdistanco (rekta linio): 93 km

Televida ekrankopio – raportaĵo pri Ĉernobilo – ARTE

Kontrolpunkto

ĉe la eniro en la sekur-perimetron, preskaŭ tute evakuitan. La

pasaĝeroj, kiuj je la antaŭa tago pretigis sin por la “ekskurso”

kun tro da biero kaj da vodko iomete malfacile elbusiĝas.

Ni spiru grandan spiraĵon…

Trankvile. La ekskludzono, granda cirklo radiuse 30-km-a

ĉirkaŭ la eksplodinta reaktoro, estas ankoraŭ unu horon for.

Ĉio, kion ni lernis pri Ĉernobilo, nutris nian imagon kaj niajn

zorgojn. La dozometroj reagis de temp’ al tempo. Sed nenio

grava, ŝajnas, kiam oni ĵus pasas sen restadi tro longe.

Tieulo klarigas al mi:…

“Ĉi-tie oni lavis ĉiujn veturilojn elirante el la zono. En la kajuto tie,

la homojn oni lavis. Ofte necesis lavi ilin plurfoje antaŭ ol lasi ilin

pasi. Kaj ĉiel, oni lasis ilin ekstereniri malgraŭ la kontraŭa rekomendo

de la maŝino. Tiu unuo ankoraŭ funkcias, sed nun oni nur

mezuras, oni ne plu lavas. Krom se tio vere nepras. Oni informos

vin pri tio kiam vi revenos…”

Ni fintrinkas nian unuan atoman kafon kaj ni reiras en la buson.

Hej! Ni unue vizitos la NPP (Nuclear Power Plant, la nuklean

centralon, de Ĉernobilo), montrofenestron kaj orgojlaĵon de la

nuklea industrio de Sovetunio.

En Pripjatj, la tagon post la eksplodo, la loĝantaro ankoraŭ

ricevis, senscie, centoble la maksimuman permesitan radiadodozon.

La aŭtoritatoj, panikiĝintaj mem, intence mensogis

por eviti ĝeneralan freneziĝon. La unua decido evakui la

loĝantaron estis interrompita tiucele. Ĉiuj spontaneaj iniciatoj

de la lokaj aŭtoritatoj kaj de la loĝantoj, por protekti la infanojn,

estis blokitaj de la ĝenerala komandantaro. Oni diris ke,

kiel prevento, nepras gardi la infanojn en lernejoj, ke oni ne

lasu ilin eksteren kaj sen varto.

Kaj ĉefe, ne forgesi fermi la fenestrojn, lavi la plankojn.

Krom tio, neniu paniko, ĉio bonas!

Dumtempe la urbon enokupis la polico kaj la armeo.

Ni ne haltos ĉe la situo de Ĉernobilo 2, kiun ni vidas ĉe nia maldekstro. La busŝoforo

eĉ ne malrapidiĝas. Jen la antenoj de la radaro Duga-3. La malgranda (90 m-a alte

/ 250 m-a larĝe) estis malmuntita de ŝakristoj de surradiita ŝtalo. (Vidu la verkon LA

ZONO de la franca fotisto Guillaume Herbaut). La granda (150 m-a alte / 400 m-a

larĝe) plu staras, preta por aŭskulti mesaĝojn, kiujn ĝi ne plu povas aŭdi.

La apero de ĉi-tiuj antenoj meze de la arbaro efikas kiel relativigo de la dimensioj. Por

kiuj ankoraŭ dubis, ni eniras la gigantecon. La supermezuron.

Ni ĵus eniris la koron de la militzono. Milito je ankoraŭ neniam vidita

speco, kie ne eblas ŝirmi sin de la nevideblaj kugloj de nevidebla malamiko. Neniu

rifuĝo: nek sur tero nek sur akvo nek en aero.

La tutmonda milita doktrino, kiu regis la militon, kiam la antenoj de la radaro Duga-3

estis konstruitaj (1960), estis tiu de la “malvarma milito”. Estis la M.A.D. (Mutual Assured

Destruction, t.e. reciproka certigita detruo). Pli simple, tiu signifas, ke la unua el la

militantoj, kiu uzos la atombombon ricevos pliajn responde. Ni troviĝas en malinstiga

doktrino, por ke la mondo ne estu konscie kaj reciproke detruita. Angle, MAD signifas

FRENEZA.

La kolapso de Sovetunio, kvin jarojn post Ĉernobilo, vokis por ŝanĝo en la milita doktrino.

La nova, kiu regas la hodiaŭan mondon, estas N.U.T.S. (Nuclear Utilisation

Target Strategy, t.e. Cela Strategio de la Nuklea Uzado). La nuklean armilon povas uzi

la landoj, kiuj posedas ĝin, sur strategiaj celoj. La doktrino fariĝis ofensiva. Klare, iu

potenco arogas al si la rajton uzi la nuklean armilon, sur celoj konsiderataj de si strategiaj.

Angle, NUTS signifas DISTONDITA.

Enirante en la NPP-on, por la lasta versto disigante nin de la nulpunkto de la frakasiĝo, la supermezuro

konfirmiĝas. Por imagi la skalon, mi proponas, ke ni metu Smurfon (de Peyo) en petrolrafinejo.

Tio donas al ni la skalon de homo en tiu forlasita atoma rafinejo, en kiu ni troviĝas. En

tiu interplektaĵo de gigantaj tuboj rustkovritaj kaj flikitaj, se ni momente plurestas en la komiksa

analogio, ni neeviteble pensas pri la aŭto kaj la eksperimentaj aranĝaĵoj de Gastono Lafuŝ’ (de

Franquin).

Se, subite, la bando de Mad Max (de James McCausland k. George Miller) ekaperus por kaperi

nian buson, ni ne estus pli surprizitaj. Ĉu scienco!? Ĉu fikcio!?

La monstro ĉeestas. Meze de la Mondo. Kiam oni konas ĝin iomete, oni scias ke necesas

alproksimiĝi kviete. Ĝi povas vekiĝi iam ajn. Ĉe la piedo de la reaktoro malmontrita

al la rigardoj, niaj naztruoj estas sekaj kaj metala gusto instaliĝas en la gorĝo. La besto

estas vundita, sed viva. Ĝi ronkas. Aŭ ĝi stertoras. Ĝi manĝas la betonon, kiu malebligas

al ĝi vidi la ĉielon. Ĝi foje roras. Ĝi plu disradiadas. Ĝi konsumas sian tombŝtonon de ene.

Ĝi estas nedetruebla. Kaj estas nenio pli malbona, laŭdire, ol nedetruebla vundita besto.

La malmultaj bildoj de ĝia konstruo, viditaj re kaj re dum mia preparado por tiu rendevuo,

rulumas en mia kapo. Post la unuaj fajrestingistoj, 800 000 homoj laboros tie por konstrui

tiun sarkofagon kaj provi purigadon de la plej poluitajn areojn. Okcent mil soldatoj! Oni

kromnomis ilin la “malgrandaj verdaj robotoj”; rekviziciitaj kaj sciplene oferitaj de la

Soveta Armeo kaj de la internacia premgrupo por la atomo. Ili ĉeestis por provi likvidi

Ĉernobilon.

Oni nomas ilin la “LIKVIDINTOJ”. Ili estis veturigitaj el ĉiuj anguloj de Sovetujo.

Konstru-laboristoj, inĝenieroj, helikopter-pilotoj, maristoj, kamion- kaj trajn-ŝoforoj, ministoj,

ranhomoj, kantinistoj kaj putinoj… Ili restos surloke kelkajn minutojn, kelkajn horojn,

kelkajn tagojn aŭ kelkajn monatojn depende de la intervenareoj por la taskoj asignitaj al

ili. Poste ili estos resenditaj al forgeso, tutfunde de sia kamparo, por morti tie nevideblaj.

Centoj mortis dum la kelkaj monatoj post sia ĉeesto en apokalipsujo. Dum la sekvaj jaroj,

dekoj da miloj sekvos ilin. Dudek jarojn post la katastrofo, almenaŭ 350 000 jam ne plu

ĉeestas ĉi-tiun mondon. Kaj la aliaj daŭre mortas.

Ni scias, kion kaŝas la sarkofago, sed ne, kion ĝi enhavas. Du teorioj frontas unu la alian

pri kio restas el la atoma brulaĵo, en tiu interplektaĵo de tre radioaktivaj ŝtonrubaĵoj, kiun

neniu povas precize esplori. Ĉu cento da tunoj, t.e. la plejmulto de la 192 tunoj, per kiu

la reaktoro estis ŝarĝita momente de la fatala eksperimento? Aŭ ĉu nur kelkaj tunoj, aŭ

eĉ kelkaj kilogramoj, la tuto de la nuklea brulaĵo tiukaze forvaporiĝus dum la eksplodo?

SARKOFAGO: Etimologie la tombego, en kiu la antikvuloj metis la korpojn, kiujn ili ne volis forbruli,

kaj farita el ŝtonaĵo, kiu laŭ oniaj kredoj havas la econ konsumi la korpojn. (…)

Ĉi-tie, en Ĉernobilo, la malo okazas. Sian tombon konsumas la korpo, la

forpasinto.

200 m2: Jen la adiciita surfaco de la promaljuniĝaj fendoj en la betona monumento. La ekvivalento de grandega

truo. Ja estas la projekto konstrui sarkofagon por la sarkofago. Sed la mono atribuita al la projekto

malaperas ĉiufoje tra la labirinto de korupteco. Kaj estas pli malfacile trovi likvidontojn aŭ “volontulojn” por

la konstruejo. Do kio? Ĉernobilo, ĉu problemo de la estinteco? Ĉu vera koŝmaro por la estonteco?

La scienca respondeculo, Anatolij Aleksandrov, deklaris, ke tia reaktoro estos la plej sekura iam konstruita.

“Ni povus konstrui ĝin sur la Ruĝa Placo,” li diris. Li eĉ prognozis, ke akcidento tia kia la okazinta, nur eblis

okazi, laŭ mi-ne-scias-kiuj sciencaj kalkuloj kaj sekretaj datumoj, je unu ŝanco el 2 milionoj. (Estas unu ŝanco

el 130 milionoj gajni en loterio, tamen tio okazas preskaŭ ĉiuj semajnoj. Sed ne estis loterio en Sovetunio. Li ne povis scii.)

Ni restas dekkvinon da minutoj ĉe la lito de la malsanulo… Kiel ĉiuj, kiujn ĝi konsumis, ĝi konsumas sin

mem. Kiel dekoj de miloj da homoj, kiuj konstruis ĝin, ĝi suferas pro “antaŭtempa maljuniĝo”, klasika sindromo

de tro grava eksponado al radiadoj. (Jam observita en la efektoj de la atombombadoj de Hiroŝimo

kaj Nagasako, sur la loĝantaroj forte eksponitaj al radiadoj). Homoj mortas pro tio dum abomena agonio pli

malpli longa, de kelkaj horoj ĝis kelkaj jaroj, sed ĉiam laŭ la sama scenaro:

(…) “La nudaj ostoj vidiĝis. Lia tuta korpo disiĝis. La tuta dorso… La koksostojn eblis tuŝi per la mano. Mi

enmetis mian manon kovritan per ganto por malinfekti kaj mi eltiris de tie… restaĵojn de ostoj, kiuj disiĝis.

Ostaĵo disrompita, putrinta. Li konsciis pri ĉio. Li nur petis morti rapide” (…) *

* “La Ofero” Emanuela Andreoli kaj Wladimir Tchertkoff – Atesto de S-rino Saragovec, edzino de la likvidinto Anatolij

Saragovec, kiu rakontas liajn lastajn momentojn…

Urĝe mobilizitaj, centoj da ministoj estis rekviziciitaj el ĉiuj minejaj regionoj de Sovetunio, por fosi, sub la ĵus

eksplodinta reaktoro, reton de galerioj. Temis pri instalado de malvarmiga sistemo por frostigi la grundon per

likva nitrogeno, kaj definitive estingi la incendion. Absolute nepris malhelpi, ke la fandiĝanta nuklea brulaĵo

traboru la betonan slabon sub la reaktoro kaj eniru la subkuŝantajn ĉambrojn plenajn je akvo. Nepris agi

rapide, tre rapide. La ritmo estis infera, same kiel varmego kaj radioaktiveco. Teorie ĉiu ministo, nudtorsa,

sen masko, devis fosi nur kelkajn minutojn; kaj reiri for, ĵurante neniam rakonti al iu ajn kion li vidis, en la

profundoj de sia granda Rusio, kun lia sanrekordilo utilanta kiel nova pasporto:

li venis kiel Ruso, li reiras kiel Ĉernobilano.

Inter 600 000 kaj 1 miliono da “likvidintoj” laboris

por la enterigado de Ĉernobilo. Ili estas neitaj, ekster kontrolado kaj

ekster statistikoj, kaj de la loka estraro, kaj de la Unuiĝinta Naciaro

(UN), de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kaj de Internacia Atomenergi-Agentejo

(IAEA). Ili ne ekzistas. Rekoni, ke ili ekzistis, estus

rekoni, ke ili estis oferitaj. Estis decidita de altrange oferi la trupojn.

La maŝinaro por purigi ne ekzistis. La robotoj paneis. Do ili inventis

la homrobotojn.

La sarkofago finitas. La lastaj likvidintoj subskribas sian verkon.

Ili purigis nudmane la eksplodromperojn. Ili enspiris plenpulme la

polvon de la tero, kiun ili devis enterigi. Jes, vi bone legis. Enterigi la

teron! Sur tre vastaj surfacampleksoj, ili senŝeligis la kamparon de

la poluita tero. Per ŝoveliloj, ŝpatoj, traktoroj, ili konsistigis grandajn

terrulojn. Kiel gazonruloj disvolvendaj en la ĝardeno, aŭ planktapiŝaj

ruloj. Same. Tie, estas terruloj kun ĉio, kion ĝi entenas vivantan ĝis

20-cm-a profundeco, kiujn ili ŝarĝis sur kamionojn kaj transportis en

grandajn truojn por ilin enterigi. Surrealista, ĉu ne!? Ili segis la arbojn

kalcinitajn de la atomo, envolvis la trunkojn en plasto kiam ĝi disponeblis,

kaj poste enterigis ankaŭ ilin. Kiel eble plej profunde.

Ili lavis la surradiitajn domojn per akvo, kiu estis ankoraŭ pli tia. Iliaj

trupoj bivakis en milittendaj vilaĝoj, sur grundoj jam ne priloĝeblaj.

Ili akvumis la vojojn por enfiksi tien la mortpolvojn, kaj ke pasu la

sinsekvojn da etaj verdaj homoj.

25 jaroj post ilia rekvizicio por intervenado en apokalipsa zono, la

postvivantoj el tiuj likvidintoj kaj ties familioj estas komplete forlasitaj

al si mem, disigitaj en kamparoj, pri kiuj oni neniam parolas, tiuj foraj

kamparoj de Imperio, kiun la atomo eksplodigis. Ili savis la mondon

kaj la mondo forgesis ilin.

Kiuj estas tiuj, kiuj lasas ilin tiel kompatinde morti? Kiuj estas, en la

cinika maŝinaro de la organizita forgeso, de la memorforviŝo, tiuj,

kiuj plue neas ilin? Tiuj, kiuj decidis, ekde la komenciĝo, likvidi la

likvidintojn kaj ties idarojn.

Ili havis neniun protekton

ILI ENTERIGIS TUTAJN VILAĜOJN KAJ

KOLĤOZOJN, centojn kaj centojn. Per

tankoj ŝanĝitaj en buldozojn, ili faris

truojn antaŭ la domojn, kaj poste puŝis

ilin enen, kun iliaj meblaroj kaj iliaj

memoraĵoj.

Ili movis la loĝantaron kaj la brutaron.

130 000 homoj evakuitaj. Ili havis

kiel ordono mortigi la dombestojn, kaj

organizi batuojn por finmortigi tiujn,

kiuj surprizitaj kaj malfidemaj preferis

apliki fuĝstrategion.

Ili konstruis la sarkofagon de la

diskrevita reaktoro. Ili havis neniun

protekton. Nek fizika. Nek psika. Kelkaj

kriis pri bagateleco, hurlis pri senutilo.

Iuj aliaj pri krimo.

Piedpilko kaj vodko helpis ilin elteni.

Apud la reaktoro n-ro 4, je la momento

de la eksplodo, la konstruado

de la reaktoro n-ro 5 jam estis

ja progresinta. Mi trovas nek la

vortojn, nek la spacajn analogiojn

por priskribi la dimension. Ĝi devis

esti la plej granda, la plej potenca

reaktoro de la mondo, verŝajne la

plej sekura, eble la plej bela, eĉ

la plej forta. La plej “ĉia”.

Bedaŭrinde por ĝi, ĝi estis ankaŭ

la plej proksima al la epicentro de

la eksplodo. Sur ĝin refalis la plej

altaj koncentriĝoj de radionukleidoj.

Hodiaŭ ĝi estas nenio pli ol

nur la plej granda forlasita konstruejo

de la Mondo.

Ankaŭ la plej radioaktiva.

Ĉe la rando de ege radioaktiva akvujo, la kamenoj de la reactoro n-ro 5 neniam supreniros ĝis la

ĉielo. La akvo brilas kaj sonigas la dozometrojn. Estas la malbenita akvo de la sorĉistoj: netrinkebla,

nefiltrebla, malpermesita kontraŭ naĝado. Akvo de morto.

En la evakuitaj kaj malpermesataj zonoj,

en la Slavgoroda regiono, de Belorusujo,

mi renkontis viron, kiu vivis tutsole en sia

domo trafe en la kamparo. Viro, kiu rifuzis

foriri. Li estis tie, enfosita en senfina novalo

de herbaĉoj, de arbaroj, de ekstempaj

elektraj fostoj kaj de forlasitaj kolĥozoj.

Enirejo al la kolĥozo Kujbiĉeva – Belorusujo

Sidante ĉe la enirejo al sia ĝardeno, li spektis

nin alproksimiĝi. Li ne moviĝis. Lia grizbluaj

okuloj brilis. Ili vere brilis. Kiel blankaj

reflektoroj lumigitaj en la taghelo. Neniu plu

venas vidi lin. Milicanoj kelkfoje kaj fremduloj,

kiuj starigas al li demandojn pri lia sano

kaj mezuras lin, ĉiam hastemaj reiri for.

Jam de semajnoj li vidis neniun. La homoj

ne venas ĉi-tien, ili timas. Plej malfacilas,

li diras, ke estas neniu por kunbabili. Li tre

malbone dormas. Tiam nokte, li aŭskultas

la lupojn kaj parolas al la steloj. La ĉielo ne

plu estas la sama ekde la akcidento, oni

vidas en ĝi multe pli da steloj ol oni vidis

antaŭe. “Kiel en la dezerto” laŭdire. La Lakta

Vojo tiel belas, tiel densas.

Li preskaŭ ne plu iras al la vilaĝo ĉar oni

traktas lin tie kvazaŭ pestulo. “Ili diras, ke

mi devenas de l’ teritorio de l’ diablo.” Li sin

nutras per sia ĝardeno, per aero kaj per

iom da ŝtelĉaso. La putakvo estas ĉiam

klara. Kaj li sentas sin laca. Pli kaj pli laca.

Li scias, ke li baldaŭ mortos.

KolKhozo ^ Kujbiceva ^

MEMORMONUMENTO AL LA ENTERIGITAJ VILAGOJ

“La tekniko estis elprovita: la buldozo (tanko

ŝanĝita en buldozo) unue elfosis gigantan

kavon antaŭ la domo, kaj poste puŝis ĝin

enen. Tiel, tutaj vilaĝoj estis enterigitaj. Oni

aŭdis la bruojn de l’ vazaro, kiu sin rompas,

de l’ speguloj kaj de l’ vitraĵoj, kiuj diskrakas,

la dispremitaj mebloj… Ĉio okazis tre

rapide, ĉio ŝajnis nereala, neebla…”

Atesto citita de Igor Kostin en “Ĉernobilo / Konfesoj de raportisto”

– Eldono Les Arènes

“KOLĤOZO KUJBIŜEVA” – SLAVGORODA regiono – Belorusujo – MEMORMONUMENTO al la 700 vilaĝoj enterigitaj post la katastrofo de Ĉernobilo – Malfe

UKRAINUJO: Bazar / Borutino / Buda-Varoviĉi / Buliv Ŝaĥi / Ŝevĉenkovje / Denisoviĉi / Dibrova / Fabrikivka / Ganivka / Golubjeviĉi / Grezlja / Ĵuravlinka / Ĵovtnevje / K

/ Megiliska / Narodiĉi / Nova / Markivka / Novij / Mir / Nozdriŝje / Oleksandrij / Osika / Perejzd / Peremoga / Polis’kje / Puĥovje / Red’kivka / Rizkij Rogij / Rudnja Baza

idorij / Tarasij / Vas’kivci / Velijki Kliŝi / Velijki Min’kij / Velijki Ozera / Velijki Ĉeremelj / Vilĉa / Vijstupoviĉi / Jasen / Zavodjne / Zvizdalj / Andrijvka / Bazar / Benivka

umins’kje / Dovgij / Lis / Fabrijkivka / Galuzja / Ganivka / Glinka / Golubjeviĉi / Gorodĉan / Gorodijŝe / Grezlja / Ilinci / Ilovnicja / Ivanivka / Ĵuravlinka / Ĵurba / Ĵovtnj

god / Korolivka / Koŝarivka / Koŝivka / Kotovs’kje / Kocjubins’kje / Kupuvatje / Kovŝilivka / Krasnje Maŝivka / Krasnje Maŝivka / Krasnje Tovstolis / Krasnje Tovstolis

alenivka / Mali / Kliŝi / Mali / Min’ kij / Malijnka / Martinoviĉi / Meĵijliska / Mlinij / Moŝanicja / Motijli / Narodiĉi / Nova Krasnijcja / Nova / Markiva / Novje / Ŝarnje

ripjatj / Plutovijŝje / Polis’kje / Puĥovje / Prilisnje / Red’kivka / Riĉijcja / Rizkij / Rogij / Rud’kij / Rudnja / Rudnja Bazars’ka / Rudnja Gerevci / Rudnja Grezljans’ka

Rozsoĥa / Rozsoĥivs’kje / Rozsoksa / Selec’ / Severivka / Sloboda / Solotijnje / Sosnivka / Stanovijŝje / Stara / Krasnijcja / Stare / Ŝarnje / Stari / Ŝepelijĉi / Starovi

/ Lis / Usiv / Varovijĉi / Vas’kivci / Velijki Kliŝi / Velijki Min’kij / Velijki Ozera / Velijkij Ĉeremel / Vesnjanje / Vilŝanka / Vilĉa / Volodimirivka / Vozljakovje / Vistupoviĉi

Azariĉi / Babaki / Baranovka / Barki / Barsuki / Barsuki / Baturovka / Bajluki / Beĵkov / Belimovo / Belij Kolodec / Berezovka / Bezboĵnik / Borec / Borki Barsukovo / Bo

/ Danĉenkova / Sloboda / Dedovskij / Deniskoviĉi / Djagov / Dobrodejevka / Dobrijn’ / Dobrijn’ka / Dubenec / Dubovec / Dubrovka / Drobnica / Druĵba / Ermaki / Fanzov

Gorovaja / Guŝi / Guta / Guta Koreckaja / Gremuĉka / Griva / Grivki / Groznij / Ĵuravki / Ĵovnec / Kalininje / Kalinovka / Kamen’ / Kamenka / Karna / Katiĉi / Ĥalejevi

Starovijŝkovo / Kolpinij / Komarij / Kor’ma / Korĉi / Kurganjev / Staroviŝkovo / Kurganovka / Kustovka / Kuznec / Kovali / Kozlovka / Krasnaja / Krinica / Krasnaja / Za

Lesnoj / Uvelskoje / Ljubin / Ljubinje / Lisje / Maŝkinskij / Makariĉi / Maĥanovka / Makusij-1 / Malev / Malinovka / Malojudebnoje / Mamaj / Manjuki / Manjuki / Medvedi /

/ Melnica / Nikolajevka / Nikolsk / Nivij / Novaja / Aleksejevka / Novaja / Derevnja / Novaja / Ĵizn’ / Novaja / Komarovka / Novij / Mir / Novij / Rasvet / Novij / Svet / Nov

/ Novje / Fajki / Novje / Katiĉi / Orel / Osov / Uŝerpje / Uletovka / Uneĉa / Unoŝevo / Uveĉje / Pajomij / Paluĵskaja / Rudnja / Pavlovka / Pen’ki / Peretin / Perevoz / P

Barsukovo / Proĥorovka / Prudovka / Rasadniki / Razdolje / Revoljucjonij / Svet / Rogov / Rogoveĉ / Roĵnij / Rubanij / Rudjna Demen’ / Rudnja Vorobjevka / San’kovo

/ Spiridonova / Buda / Staraja / Rudnja / Starij / Vijŝkov / Staronovickoje / Starje / Boboviĉi / Stepana / Rasina / Stolbunka / Stolpenko / Svjack / Sviderki / Svistok / Svi

/ Ljadij / Velikij / Bor / Velikojudebnoje / Veliĉka / Veprino / Verbovka / Vereŝaki / Vertebij / Veselaja / Roŝa / Vjaĵnovka / Viĥolka (Katiĉje) / Vladimirovka / Vnukoviĉi / V

/ Zaverŝa / Zavodo-Koreckij / Zajcev / Zelenij / Klin / Zlotnickij / Ĥutor / Zlinka / Znanje / BELORUSUJO: Akŝinka / Amelnoje / Andrejevka / Antonovka / Babĉinje /

ernoviĉi / Dubeckoje / Dubrova / Dubrovka / Dovljadij / Dragotijn’ / Dron’ ki / Dvoriŝe / Garustij / Gluhoviĉi / Gorboviĉi / Goroŝkov / Guta / Gridni / Gruŝevka / Hizij

Kul’ŝiĉi / Kulaĵinje / Kulikovka / Krasnojeznamja / Krasnoselje / Krijuki / Ljadij / Ljudvinov / Lipa / Lomaĉi / Lomijŝ / Lozovica / Lozovica / Malinovka / Malij / Hotimsk / M

/ Novji Stepanov / Okopij / Omel’kovŝĉina / Omel’kovŝĉina / Oroviĉi / Osipovka / Ostroglijadij / Oĉeso / Rudnja / Uŝaki / Uglij / Uhovo / Ulasij / Penoje / Perestinec / Pe

ka / Rudnja / Ŝljagina / Rudnja / Udalevskaja / Rovniŝje / Salabuda / Saltanovka / Samoteviĉi / Saviniĉi / Saviĉi / Sebroviĉi / Selickaja / Simonovka / Sivinka / Skalinje / S

Teŝkov / Tihin / Titovka / Tul’goviĉi / Vasiljevka / Velikibor / Veprinje / Veprij / Verhovaja / Sloboda / Vetuhna [Vetugna] / Vorobjobka / Vorotec / Vijdevo / Vijgrebnaja

alinivka / Karpilivka / Ĥriplja / Kolesniki / Kolosivka / Korolivka / Kotovs’kje / Loznicja / Lubarka / Listvinivka / Malenivka / Mali Kliŝi / Mali Min’ki / Malinka / Martinoviĉi

rs’ka / Rudnja Grezljans’ka / Rudnja Osoŝnja / Rudnje / Radovels’ka / Rozsoĥivs’kje / Selec’ / Severivka / Sloboda / Solotinje / Stanoviŝje / Starje / Ŝarnje / Stebli /

/ Bober / Borutijnje / Buda / Buda-Varoviĉi / Budimlja / Buliv / Burjakivka / Bovijŝje / Biĉkij / Ŝaĥij / Ŝevĉenkovje / Ŝijŝjelivka / Deleta / Denisoviĉi / Derkaĉi / Dibrova /

evje / Kalinivka / Kamjanka / Karpilivka / Ĥutir / Zolotnijv / Ĥriplja / Ĥristinivka / Ĥutir / Zolotnijv / Klivinij / Koŝajvka / Koŝivka / Kolesnikij / Kolosivka / Kapaĉi / Koroja

/ Kriva / Gora / Ladiĵiĉi / Leliv / Lisnictvo / Jakoveckje / Ljubarka / Ljudvjika / Lokot’ kiv / Lubjanka / Loznijcja / Lijps’ ki / Romanij / Listvijnivka / Maŝeve / Malaĥivka /

/ Novij / Mijr / Novoŝepeliĉi / Novosilkij / Nozdrijŝje / Obijĥodij / Oleksandrij / Omelnikij / Opaĉijĉi / Osijka / Otaŝiv / Usiv / Pariŝiv / Perejzd / Peremoga / Pihoc’kje /

/ Rudnja Ilinec’ka / Rudnja Ĵerevci / Rudnja Kalijnivka / Rudnja Osoŝnja / Rudnja Povĉans’ka / Rudnja Povĉans’ka / Rudnja Radovels’ka / Rudnja Veresnja / Roziĵdĵe /

lja / Stebli / Stepkij / Steĉanka / Stovpijĉnje / Sijdorij / Tarasij / Ĉapajevka / Ĉerevaĉ / Ĉernobil / Ĉernobil-2 / Ĉervonosilka / Ĉistogalivka / Tereĥiv / Teremci / Tovcij

/ Jampil’ / Janiv / Jasen / Zalisja / Zamoŝnja / Zapilja / Zavodnje / Zvizdal / Zimovijŝje / RUSUJO: Aleksandrovka / Aleksandrovski / Andrejevka / Peĉevaja / Antonovka /

rok Manjukovo / Borok Novomestovo / Borozenŝina / Borŝevka / Bukovec / Buldinka / Burosovka / Bujan / Ŝamrij / Ŝelovij / Ŝijrjajevka / Ŝijtikov / Log / Dalnij / Klin

ŝina / Fedorovka / Fedorovka Unoŝevo / Gasanova / Sloboda / Gatka / Glinoje / Gliboĉka / Golota / Gordejevka / Gorlaja / Sosna / Gorka / Gorodeĉnja / Gorodok /

ĉi / Ĥarminka / Kipen’ Uŝerpskij / Kipen’ Roĵnovskij / Kljukov Moĥ Sinekolodec / Kljukov Moĥ Vnukoviĉe / Knjazevŝina / Kojanij / Koĵuĥovo / Kolodeckij / Kolodeckij

rja / Kasnij / Kamen’ / Krasnij / Luĉ / Krisnij / Ostrov / Krasnje / Orlij / Kriŝtopov / Ruĉej / Kriniĉnoje / Krivoj / Sad / Krutoberezka / Krilovka / Larnevsk / Lesnovka /

Medvedovka / Medveĵje / Miĥalevka / Miĥajlovka / Miĥajlovka Katiŝje / Mirnij / Moŝok / Morozovka / Moskovŝina / Muravinka / Muravinka Nesnojevka / Neteŝa / Niĵnjaja

ojaleksandrovka / Novodroĵensk / Novoje / Mesto / Novomiĥajlovka / Novonovickaja / Novoreĉica / Novosergejevka / Novovelikij / Bor / Novozibkov / Novje / Boboviĉi

etrova / Buda / Petrovka / Pisarevka / Pisarki / Podeba / Podprudnja / Podslavuŝka / Pokon’ / Pokrovka / Polek / Pojanij / Poplavij / Popovka / Progres / Proĥorenko

/ Saviĉka / Savickij / Log / Savkin / Ĥutor / Selec / Senoje / Sinjavka / Sinjavka-2 / Sinij / Kolodec / Smelij / Smjalĉ / Snovskoje / Sofjevka / Sugrodovka / Sukrin Polon

stok Ĉaĥov / Ĉeĥov / Ĉeretovka / Ĉigraj / Ĉiĥovka / Teremoŝka / Tislenki / Tuganij / Trigolov / Trostan’ (Trostan’) Torfeltirejo « Rekta » / Vaĵijca / Vasiljevka / Velikje

oronova / Guta / Viŝkov / Jagodka / Jagonoje / Jalovka / Jamiŝje / Jasnaja / Poljana / Zaborje / Zaglodje / Zalipovje / Zamijŝevo / Zajozerje / Zareĉje (Snov) / Zaseĉnij

Bahan’ / Bartolomejevka / Belobereĵkaja / Rudnja / Berezjaki1 / Berezjaki2 / Besed’ / Besedij / Boguŝ / Bor’ba / Borŝevka / Boroviĉi / Buda / Danilejevka / Deraĵnja /

/ Hlevno / Horoŝevka / Hutor / Sergejev / Hvoŝevka / Jakuŝevka / Jaseni / Jasenok / Irinovka / Ĵarelij / Ĵerdnoje / Karpoviĉi / Koĵuŝki / Kolijban’ / Kolijban’ Kosickaja /

amnik / Manujilij / Ĵeleznica / Masanij / Melovka / Mhiniĉi / Miĥajlovka / Miĥalevka / Mokroje / Moloĉki Neĵihov / Nudiĉi / Novaja / Elnja / Novje / Gromijki / Novji Majdn

tropolje / Pirki / Pobuĵje / Pogonoje / Popsujevka / Posudovo / Potjosij / Puginje / Pristanskoje / Proletarskij / Raŝev / Radinje / Reĉki / Roĵava / Romanovka / Rudenmolegovskaja

/ Rudnja / Speiĵje / Staraja / Buda / Staroje / Zakruĵje / Starje / Gromijki / Starji / Stepanov / Strumen’ / Tarasovka / Ĉapajevka / Ĉikaloviĉi / Ĉudjanij /

/ Sloboda / Zagorje / Zakopitje / Zalesje / Zareĉje / Zarĉje / Zavodok / Zolotnino / …...........................................................................................................................

rmo de la eŭropa ekspozicio por la 20-jara datreveno de Ĉernobilo, organizita de la CCCB de Barcelono / AGB – 2006 – Ekspozicia format: 8 m × 80 m

Ni forlasis la epicentron

de tiu sennoma mikspoto

por reveni al la vilaĝo

Ĉernobilo, pikniki ĉe

la haveno. Ni kunportis

nian manĝaĵon, “nian

etan korbon,” kiel Léo

Ferré kantis. Ĉiel, neniu

vere malsatas.

La hebeteco ne

disflugiĝas, la spirado

restas malrapida. Neprobabla

ombro miksiĝas

kun la bildo. La nevideblo

lasas sin aŭ igas sin

foti. Ĝi ludas kun la lumo

kaj la speguloj.

Atoma pikniko.

Jen kvieto en kvieto. Nur la dozometroj krakadas, kiam oni proksimigas ilin al la akvo. Ne serĉu la boatojn de fiŝkaptistoj. Ne plu estas ili. Nek boatoj.

Nek fiŝkaptistoj. Ne serĉu la flosantajn trinkejojn por regali vin per bonaj frititaj fiŝaĵoj kaj lokaj fungoj. Ne plu serĉu la pacon, estas la malpermesita

haveno de senvenka milito.

Ĉi-tie, la lasta batalo, ekokazinta de la 27-a de aprilo 1986, nur finfiniĝis je la fino de decembro 1988. Centoj da grandegaj barĝoj transportantaj

tunojn kaj tunojn da sablo, da fero, da kamionoj kaj da tankoj, da homoj kaj da vodko, ŝtopis la havenon antaŭ ni. Bruo ĉiamis tagnokte. La aero odoris

dizeloleon. La birdoj forflugis. La malamiko ĉie ĉeestis kaj oni ne vidis ĝin.

Kaj disvenkis la havenon la atomo.

Vilago ^ Cernobilo. ^

Ukrainujo. 12 000 logantoj ^

Centjara vilaĝo prisemita de centoj da etaj daĉoj duonkaŝitaj en la arbaro, apud la rivero Dnepro. La

lando de grandaj arbaroj, de abunda naturo, de pomoj, de fungoj, de mirteloj. Vastaĵo por ĉasado kaj

fiŝkaptado. La altranguloj de Sovetunio ŝatis veni ĉi-tien por ripozi. Estis antaŭe. En alia mondo.

Kelkajn tagojn post la eksplodo, kiu varmigis la nokton je la 26-a de aprilo 1986 kaj prilumis ĝin per

nerealaj turkisaj kaj bluaj koloroj, la ĉi-tiea tempo estis forprenita. Necesis forlasi la vilaĝon. Por ĉiam.

Ĉion lasi. Ŝiri la fotojn, la historion kaj la memorojn. Kaj la vilaĝo foriris.

“Nia vivo fariĝis nur el atomaj rubaĵoj. Ni mem fariĝis tiaj.”

Hodiaŭ, Ĉernobilo ŝrumpis al kelkaj parceloj “purigitaj”, kie enlimigas sin la administraro kaj la viciĝantaj

deĵorantoj pri kontrolo kaj bontenado de la NPP. Oficiale neniu plu havas la rajton loĝi en la vilaĝo, sed

kelkaj pliaĝuloj, kiuj rifuzis foriri aŭ kiuj revenis, kaŝas sin en la arbaro, “estas kvar aŭ kvin” oni diras.

Misteroj kaj legendoj en sorĉistina lando.

Eĉ juna paro, alveninta el la urbo, instaliĝus tie kelkajn monatojn antaŭe, kaj infano ĵus naskiĝus en ilia

kabano. Estus la unua infano naskiĝinta en loko, kie estas malpermesita al homo vivi.

Nekutime. Timige. Absoluta sekreteco.

La kreskaĵo aspektas malfacile penetrebla. Ni moviĝas malrapide. Pjotr kunportis libron fare de Tolstoj.

Li parolas al mi pri la korespondo, inter la verkisto kaj Gandhi.

“Ni pli bone aŭskultu ilin anstataŭ forpeli aŭ mortigi ilin” li diras al mi.

La atomsorĉistoj do eĉ rompis la lumon. Estas vere, ke la okulo sekiĝas kiel la gorĝo, kaj perdas

ĝiajn kromatajn markojn. Estas opalesko en la kontrastoj. Mi dirus, ke la okulo sentas, pli ol ĝi

vidas, ke io malĝustas. La video ja registras. La viola, la turkisa kaj la bluaj invadas miajn bildojn.

Kompreneble mi kontrolas la agordojn de miaj aparatoj. Pjotr rigardas min. Li ridetas kaj diras al mi:

“Vi vidu… kiel mi diris vin… ili eĉ rompis la lumon!”

“…Estis koloraj makuloj* ĉie en la kamparo. Kelkaj tre grandaj kaj dekoj

da aliaj pli malgrandaj. Ili estis nigraj, ruĝaj, bluaj, blankaj. Ĉiuj tre glimaj.

Brilegaj. Neniam, en memoro de multaĝulo, ni vidis ion similan. Pli poste,

ni lernos, ke la atomon ni vidis kaj ke ni estis bonŝancaj ĉar, normale, oni

ne vidas ĝin.

Ni vokis la milicon, sed ĝi venis nur frue posttagmeze. Bedaŭrinde, pluvis

dum la plejparto de la mateno kaj, kiam ili alvenis, ĉiuj makuloj malaperis.

La milicanoj elprenis mezurilon, kiun oni neniam vidis tie. Aĵo, kiu ne ĉesis

sonori. Ili ĉiuj ŝajnis timigitaj kaj ili diris al ni, ke nepras tuj foriri, ke oni

ne povas vivi ĉi-tie, ke oni neniam povos plu vivi ĉi-tie. Neniu kredis ilin,

kaj ni ĉerestis. La morgaŭon, la militistoj revenis. Ili evakuis la loĝantaron.

Ni demandis nin, kiun malamikon ili postĉasis!? Nenio ŝanĝiĝis ĉi-tie. Ĉio

trankvilis. Estis ja metala gusto en la buŝo, la gorĝo iritita, la nazo seka, la

okuloj plorantaj, la infanoj vomantaj… sed pri la alio, nenio ŝanĝiĝis. (…)

Kaj kelke da tempo poste, ili komencis enterigi la vilaĝojn. Kaj eĉ la teron!

Kiel vi povas konsideri ion ajn tian? Enterigi vilaĝojn!!! Enterigi la teron! (…)

Al ili diris mi, ke mi restos en mia domo. Ili enterigu min kun ĝi, se ili volas

sed mi ne foriros. Kaj ili lasis min tie.

Mia domo ne estis tro tuŝita, ili diris. Estas danĝera ĉio ĉirkaŭ ĝi. Sed tamen

mi ankoraŭ iras tien, la fungoj abundas kaj bongustegas. Mi longe atendis

la revenon de la homoj. Mi pensis, ke neniu eliras por ĉiam kaj ke ili iam

revenos. Sed neniu revenis.”

“Mi nun scias, ke neniu revenos.”

* La poluado pro radionukleidoj surgrunde dissemitaj, kromnomiĝas “leopardmakula

poluado”. La malhelaj makuloj sur la felo de la leopardo estus la forte poluitaj areoj.

La cetero estus normala.

Alia bildo ilustranta la deponadon de tia poluado estas tritikokampo post forta ŝtormo.

Laŭ tre hazarda maniero, ie tie, en areoj, la tritiko kuŝas en la kampo.

La arbaro, iĝinta kanibala, estas digestanta la vilaĝon. La domoj, malliberaj en la

arbaro, diseriĝas. Estas sorbitaj. Ombroj kelkfoje svingas sur la muroj, kiel forkurantaj koboldoj.

Ĉi-tie ne plu estas odoroj en la arbaro. La juniperujoj, la pomarboj, la floroj de

la arboj aŭ de la ĝarden-vestiĝoj ne plu havas odoron…

Kiam malfeliĉo alvenas, la homo

ne ŝatas pensi kaj rekoni, ke ŝli

respondecas pri la hororo, kiun

ŝli generis. Ŝli ŝatas nek ĉesiĝi

nek rezigni, eĉ se ĉio konverĝas

por demonstri al ŝli, ke ŝli estas

sur vojo al apokalipso. Pro ŝlia

feroca avideco, ŝli plue konsideros

la venontan katastrofon ebla

nur kiam ĝi estos enirinta la realon.

Neniu ŝatas pensi pri ĉio ĉi.

Mi sekvis sunradion, kiu gvidis

min enen de malgranda domo.

Estis nur paperfolioj kovrantaj la

plankon. Leteroj eligitaj el kartonaj

skatoloj, krevitaj, putrintaj.

Korespondaĵo de alia tempo,

kiam la amvortoj ne estis atomaj

ruboj. Kiel mi rakontos ĉion ĉi?

Mi scivolas ĉu eblas transdoni la

memoron de katastrofo al homoj,

kiuj estas ĝiaj futuraj viktimoj.

Ĉernobilo inaŭguris mekanismon de neeblan funebron, la funebro-procezo porĉiama.

Ĉu anĝeloj iĝuntaj ogroj?

Tamen ne la atomo formanĝis tiun domangulon. Nek trikapa apro. Nek gigantaj formikoj. Nek ŝtonvermoj. Ĉu anĝeloj iĝuntaj ogroj?

“Estas la ŝakristoj pri radioaktivaj materialoj” Pjotr diras al mi.

“Ili rekuperas ĉion, kion ili povas kaj revendas ĝin al la lokaj aŭ internaciaj merkatoj. La ŝakrado estas organizita kaj ĝenerala, estas ĉiuventa

sekreto ĉi-tie. Pro la forigo de domangulon, la domo rapide kolapsos mem. La malkonstruo ne estas tre teda kaj ili simple kolektos poste.

Ne forgesu, ke ni troviĝas en loko, kie oni ne povas resti longtempe, kaj kie ni ne povas fari bruon.”

Kiom da domoj, tiom da tragedioj. Tiom da konfiskitaj revoj. Tiom da vivoj transformitaj en disvenkiĝoj.

Anna vivis en tiu domo de la Lenina Strato, en Ĉernobilo, kun Anatolij, kun

sia edzo, kiam la reaktoro eksplodis.

Ŝi memoras ĉion, ŝi diras al mi. La blua lumo en la nokto. Kaj frumatene, la fosforeskaj

koloraj makuloj sur la grundo kaj la arboj. La mirego. La silento. La timemo.

Poste, la timo. Kaj la vagado… Estis la komenco de dumviva koŝmaro.

Ŝi memoras ĉion, ŝi ripetas. Kiam la mondo transfalis.

“Karina, nia unua infano naskiĝis en 1988, du jaroj post la katastrofo. Ŝi estis

normala, la kuracistoj diris al ni. Feliĉe. Tiel, ni povis pasigi kelkajn monatojn

kredante ilin. Sed bedaŭrinde, la aferoj tre rapide komplikiĝis. Unue, jen Anatolij

malsaniĝis. Ekde lia reveno de la zono, kie li laboris kiel likvidinto, li ne

tre bone fartis. En la aĝo de 28, li aspektis 40-jara. Nepris amputi lin je unu

kruron, dum li jam havis problemojn marŝante per la du… do vi imagu! Kaj

poste li mortis. Estis malpeziĝo por ĉiuj. Ĉefe por li. Ĉe mia flanko, mi devis

esti operaciita tri fojojn pri tiroido kaj pri ganglionoj. Ne tro gravis. Mi povis

prizorgi mian filinon”

Anna memoras sian vagadon tra la koruptita labirinto de la ukraina administrado,

de la postkuro post flegado, post medicinaĵoj. Ilia vagado tra la urbo, kie

la gvidopunktoj ne estas tiaj de la kamparo. Iliaj disigitaj familioj sekve de la

evakuo de la vilaĝo. La malakcepto de la loĝantoj, kiuj rigardis kaj traktis ilin

kiel la pestuloj…

“Karina malsaniĝis la someron ĵus antaŭ ol ŝi estis 8-jara. Estis leŭkemio. Ŝi

restis mortanta dum 6 jaroj. Mi faris ĉion por savi ŝin. Sed antaŭ ol problemo

solviĝis, alia leviĝis kaj tio, kion ni pensis finita, rekomenciĝis”

Anna demandas sin kiel ŝi ankoraŭ vivas. Kiel ŝia korpo kaj ŝia kapo rezistis

ĉion-ĉi? “Jen Karina donis al mi la forton”… De malsanulejoj al kuracejoj, ŝi

renkontis dekojn da malsanaj infanoj, ofte orfaj aŭ forlasitaj infanoj, kun nekonataj

malsanoj, tute neimageblaj, nekredeblaj, monstraj… Tiam, ŝi komencis

prizorgi ilin pli kaj pli. Ŝi diras al mi, ke ŝi amas ilin tiom, kiom ŝi amis Karinan.

Kaj ili tiom bezonas nin.

Fotoj: Magdalena Caris - Novinki -

Malsanulejo por Malsanaj Infanoj

Je la naskiĝo, ne estis bebo, sed sako ĉiuflanke fermita, sen iu fendo.

Nur la okuloj estis malfermitaj. (…) Neniu piĉo, neniu pugo kaj unu

nura reno (…) Mi aŭdis la kuracistojn parolantajn inter si, “se oni montras

tion en televido, neniu patrino plu volos naski” (…) Oni faris al ŝi

sidvangojn. Oni estas formanta al ŝi vaginon (…) Oni liberigas ŝian

urinon ĉiun horduonon, per manpremoj, tiel ke la urino trapasas tra la

etetaj truoj en la vagina areo (…) estas la nura infano, kiu postvivis tiel

kompleksan patologion.” * (…)

* La plena rakonto legeblas en “La preĝpeto” de Svetlana Aleksjeviĉ

Hodiaŭ, en tiuj regionoj,

la tombejoj plenplenas pro malgrandaj blankaj ĉerkoj.

Ĉirkaŭ Minsko, Belorusujo, la ebenaĵo tiel grandegas,

ke ĝi ŝajnas senfina. Kampoj ĝis nevidebleco,

arbaroj ĝis neniama eliro, basenegoj kvazaŭ

gigantaj speguloj kuŝitaj en malplena kamparo, por

ke la ĉielo sin spektu silente.

Dudekon da kilometroj for de Minsko, Novinki

estas mezepoka spektaklo de fenomenuloj, renovigita

dank’ al la konsekvencoj de la teknologia

progreso. Estas medicina-psikiatra malsanulejo

por infanoj 4- ĝis 17-jaraj, plejparte forlasitaj ekde

ilia naskiĝo, tiom la gepatroj terurigitis malkovrante

ilin. Malfacile imageblas, ĉu ne?

Ili estas ĉi-tie iom pli ol 200. Maksimuma enhavebleco

kaj sen akvo aŭ gaso ĉe ĉiuj etaĝoj. Havantaj

malsanojn kaj misformaĵojn nekonatajn de la

medicino, sen ebla resanigo. Ili vivas fiksitaj aŭ

rampantaj surplanke. Ĉu malsanuloj? Ĉu pacientoj?

Ĉu kobajoj? Le Mondo havas neniun referencsistemon,

kiu ebligus imagi la infanojn de Novinski.

La Mondo ne volas koni aŭ rekoni ilin, verŝajne pro

tiu sama teruro, kiun iliaj gepatroj ne povis elteni.

Anna rakontas al mi la unuan fojon, kiam ŝi alvenis

al Novinki. “Mi vidis malgrandan infanon, etetan,

kiel 6-monata suĉinfano, dum li havis 3 jarojn. Li

Ne rigardi. Ne vidi. Kaj tamen…

havis tute nigran kaj tute rigidan hararon kaj tre

larĝajn malfermegajn okulojn. Ŝajnis, ke li fiksrigardis

bildon, eble scenon kiun li jam vidis, bildon kiu

gardis lin ekde lia naskiĝo en stato de konstanta

teruro. Li kvietiĝis, nur kiam oni prenis lin en la brakojn.

Tie li kaŭriĝis, li kuntiris sin kaj trankviliĝis”…

Anna parolas al mi pri la rigardoj el silento kaj

nekompreno en malgajoputoj, pri la trudkiteloj en

kiuj oni enfermas la infanojn por kontroli ilian furiozon,

pri la grandegaj ridmienoj, profundaj kiel la

Fotoj: Paul Fusco –Magnum Photos – Novinki

koro, pri la ploroj pro neripareblaj suferoj kaj pri la

ekridoj kelkfoje, kiujn ekigis ludo aŭ multe da tenereco.

Anna rakontas al mi la elĉerpiĝon de la permanentaj

flegistinoj, la flegteamojn, la dediĉon de la

kuracistoj, la mankon da rimedoj je ilia dispono.

Ŝi parolas al mi pri la longaj vintraj monatoj, kiam

estas tre malvarme. Ĉefe surplanke.

Pri la plumbgrizaj ĉieloj, la vento kaj la neĝo, kiuj

dronigas la urbon Novinki en vitra silento, nur

disŝirita de krioj kaj kelkfoje de luphurlado.

Urbo Pripjatj – Ukrainujo – 50 000 logantoj ^

Vivo kaj morto de la urbo Pripjatj, modela vilaĝo, urbo montrofenestra al

la ĉiopovo de la Soveta Imperio, futureca urbo, reva urbo, koŝmara urbo,

nuklea vilaĝo. (1974-1986)

56 000 homoj vivis tie en 1986, en la plej granda komforto, disponantaj esceptan

infrastrukturon kaj ĝuantaj la plej bonajn salajrojn de tuta Sovetujo.

Dum la nokto de la 26-an de aprilo 1986, je la 1a23, giganta eksplodo

skuis kaj vekis la urbon. Turkisblua brilo plenigis la nokton, kaj lumfasko

supreniris pli alten ol la ĉielo. La reaktoro n-ro 4, for je 2 km laŭ birdflugo,

plu estis nur grandega faŭkanta truo fajranta.

La Fajroalarmo ekiĝas pro realo superanta la fikcion, kiu ĵus startis.

Kiom imagas tiam, ke post nur 36 horoj, ili devos foriri, nepre foriros kaj por

ĉiam? Kiom konscias, ke ilia vivo kaj ke la tuta homaro estas transfalantaj

de revo al koŝmaro?

De lumo al nokto.

Dum la mateno de la 27-a de aprilo 1986 …

La plej junaj jam ludis en sabloskatoloj.

De ĉi-tie, de la tegmentoj de Pripjatj, aŭ de iliaj fenestroj kaj balkonoj, la loĝantoj

observis la fajregon. La lumo estis nereala. La alarmo, kiu sonoris, estis tiu por

simpla fajrego. Do ne estis danĝero kontempli tiun eksterordinaran spektaklon.

En la matena nebulo, je la ektagiĝo, multaj infanoj ekrajdis sur iliajn biciklojn por

iri vidi la fajregon de pli proksime. Ili povis alproksimiĝi je kelkcent metroj. Kaj

poste ili iris al la lernejo. La plej junaj jam ludis en sabloskatoloj.

Ĉe la rando de la rivero, la fiŝkaptistoj instaliĝis kiel ĉiumatene. Kiam ili rehejmeniris,

ĉirkaŭ tagmezo, kun siaj malgrandaj korboj plenaj je fiŝoj, ili estis nigraj.

Bruligitaj de la atomo. La radioaktiveco estis pli ol 200 000-oble supera al la

natura radioaktiveco. Sed neniu avertis ilin prie.

Dum la mateno de la 27-a de aprilo, la armeo eniras la urbon. En sciencfikciaj

kombineoj, maskitaj, provizitaj per strangaj mezuraparatoj, la militistoj ekokupas

ĝin. Tankoj poziciiĝas ĉe la vojkruciĝoj, ĉirkaŭ la centralo kaj ĉirkaŭ la malsanulejo…

La streĉiĝo kaj la zorgo kreskis, ĉio-ĉi ne estis tre normala. La laŭtparoliloj elsendis

mesaĝojn, kiuj celis esti trankviligaj. Kaj ankoraŭ neniu parolis pri la radiadoj.

Poste, je la 2-a posttagmeze, kiam estis anoncite al la loĝantoj la ordono tuj

evakui la urbon, la homoj komencis diri al si, ke vere temis pri io multe pli grava

ol simpla fajrego.

Trideko da horoj poste, Pripjatj estis malplenigita je siaj loĝantoj. FOREVER.

“Ne necesas krii. Parolu normale. Vidu… ili eĉ rompis la sonon!”

Pjort ne volis akompani min sur la tegmenton de la plej alta konstruaĵo en la

urbo, “tro poluita kaj ne plu estas lifto” li ŝercas. Li diras al mi, ke li ne rajtas

lasi min tutsola, ke se okazas al mi io li perdos sian postenon. Mi serĉas

argumentojn por trankviligi kaj konvinki lin. Fine, post kiam mi aŭskultis liajn

rekomendojn al ekstrema singardo, kaj ke mi ĵuris al li absolutan sekretecon,

li konsentas, ke mi foriru sen li en la domego.

16 etaĝoj grimpendaj por alveni, kie mi certis havi la plej bonan vidpunkton

al la regiono, kaj kie mi povos plej bone imagi la nokton de la 26-a de aprilo

1986 kaj la morgaŭan evakuadon de la urbo. Tiuj momentoj kiam la homaro

transfalis.

Tremetoj pro la malpleno plena je ĉeestoj ĉirkaŭ mi, absolutan koncentriĝon

en la momento, mi malrapide supreniras. Ie tie, la dozometro anoncas 100-

oble pli ol la normalo. Ĝi estas freneza.

La sarkofago estas tie, kvazaŭ sur la manplato. Ĉirkaŭe, ene de 30-km-a

radiuso, la teritorio estas evakuita kaj malpermesita. Neniu. Neniu ekde 20

jaroj. Neniu ĝis la nebuloj de l’ tempo. Silento pro atoma dezerto.

Mi alproksimiĝas al la rando por averti Pjotr, ke mi senprobleme alvenis. Mi

ekvidas lin ĉe l’ piedo de la konstruaĵo, leganta sian Tolstoj fumante cigaredon.

Mi ĵetas iun “Hola!” de tie supre, kiu tondras kvazaŭ mi hurlis kvankam

mi apenaŭ laŭtigis la voĉon. Multobla eĥo revenas al mi, metala, akuta.

Porplezure, mi reas kriante. Imprese!…

“Ne necesas krii. Parolu normale. Vidu… ili eĉ rompis la sonon!” Pjotr diras

al mi ridegante. Li ofte ridas, mia ĉiĉerono. Mi pensas, ke li estas iom freneza.

Kiel la dozometro.

La bieno de la atomdioj.

Mi scivolas, ĉu mi ne fariĝis la viktimo de

tempobobelo? Ĉu mi alteriĝis en la Bieno de

la Dioj? (Komiksalbumo de Asteriks, fare de

Goscinny / Uderzo).

Ŝajnas al mi, ke la arboj kreskas kaj fariĝas

gigantaj en kelkaj sekundoj, kiel tiuj devenantaj

de la magiaj glanoj speciale traktitaj

de la druido Miraklomiks, por ke la arbaro

rapide forigu la Romian okupacion.

Haltante ĉe la etaĝoj

Nur kelkajn tagojn post la evakuado, la prirabado de la urbo komenciĝis.

20 jaroj poste, la atomvulturoj lasis nur malmulte. Ĉio estis ŝtelita,

recikligita, vendita kaj revendita, plenŝtopita je radionukleidoj.

Paŭzante en la etaĝoj, mi eniris apartamentojn hazarde. Mi elektis tiujn,

kies pordo estis fermita. Mi volis sonorigi. Ŝajnis al mi tute malkonvene

eniri sen esti invitita.

Mi pensas pri tiu rakonto de ulo, kiu

aĉetis ĉapelon ĉe bazaro en Kievo, kaj

kiu tre baldaŭ eksuferis pro kapdoloroj,

kies devenon nek li nek la kuracistoj

komprenis.

Kaj kiu mortis kelkajn monatojn poste

pro fulmrapida kancero.

Ĉe la cerbo.

Ĉe la 7-a etaĝo, mi trovas arbojn kaj filikojn,

kiuj kreskas rekte sur la planko, sur

la betono, en tio, kio estis hotelĉambro…

Ne plu estas fenestroj sed la radiatoroj

ankoraŭ ĉeestas, eble ĉar ili tro pezas, aŭ

ĉar ili sonorigas la dozometron tre laŭte.

Kiu scias.

Mi povis imagi, en kinoskopo, la amasbombado de

la urbo kaj de la regiono, ĝis nevidebleco, fare de

la frenezaj radionukleidoj. Iĝinte nevideblaj kaj silentaj,

misiloj, erigaj bomboj, kontraŭpersonaj teraj

minoj, flamĵetiloj kaj aliaj tankoj, tiuj diablaj murtrapasantaj

artifikaĵoj de novtipa milito renkontis

neniun reziston, nek de la naturo nek de loĝantaro.

Transportitaj de la ventoj, precipititaj sur la grundon

de la pluvo, tiu armefloto insideme atakis teritoriojn

kaj popolojn, kiuj nek aŭdis nek vidis ĝin veni. Ĝi

venenis kaj mortigis milojn kaj milojn da homoj.

Plej vundeblas al la radiado la infanoj. La atakoj

de tiuj nevideblaj armeoj estas sendoloraj. La unua

tempo estas kvazaŭ nenio okazis. Tio igas tre malfacila

konscii pri la amplekso de la malvenko kaj

de la damaĝoj. Nepros ke iom da tempo pasu, por

ke homoj ekkonsciu, kaj ke la suferado komenciĝu.

Dum la tagoj sekvantaj la eksplodon de la reaktoro,

la armefloto de l’ nuklea apokalipso konkeris

vastajn teritoriojn de la Imperio, kaj establis

porĉiamajn okupacibazojn en multaj landoj, for,

tre for de la fronto. *

* (Norvegujo / Laplando / Francujo / Italujo / Nordafriko…

ktp. Vidu Atlason de la Criirad).

Pjotr min rakontas pri tiu atoma nenies-lando, grandaj

samcentraj cirkloj 30- kaj 100-km-aj radiuse ĉirkaŭ la

sarkofago. Trans tiuj zonoj, multaj landoj, kolĥozoj kaj

vilaĝoj estis evakuitaj kaj malpermesitaj, entute teritorio

ampleksa kiel Libano. Bonfortuno por ŝtelistoj kaj

ŝakristoj ĉiutipaj.

La unuahoraj rabistoj, ekde la tagoj sekvantaj la

evakuadon, venis preni la valoraĵojn forlasitajn dum la

forfuĝo. Ĉio, kio povus esti revendita rapide kaj je la plej

bona prezo, tuj retroviĝos ĉe la malgrandaj bazaroj: la

personaj posedaĵoj facile transporteblaj, la vazaro, la

iloj, la bagatelaĵoj, la infanaj ludiloj, la vestaĵoj…

Kiam oni scias, ke la pluŝaj ludiloj aparte retenas specife

la radionukleidojn… “Mi pensas pri ĉiuj tiuj infanoj,

kiuj endormiĝis ridmiene kun siaj urĉjoj, en

siaj radioaktivaj piĵamoj el evakuitaj zonoj… estas

fie” Pjotr diris.

Kinoteko de Pripjatj / Kulturcentro

Jarojn post monatoj, faciligitaj de la mafistrukturo de

Sovetunio, rabado kaj ŝakrado sisteme instaliĝis. Plej

grandaj kaj pezaj eroj, matracoj, mebloj, fridujoj, kuirfornoj,

radiatoroj, ktp., estas eltiritaj de la mortzonoj,

por forvendiĝi ĉe pli malpli malproksimaj bazaroj de

la Imperio. Kaj poste, ĉio, kio povas utili, fenestroj,

pordoj, vitroj, brikoj, tubaroj… ĉio estas reprenita. Ĉio

malaperas. Ĉio fariĝas nevidebla.

Kelkajn kilometrojn for de Pripjatj, en la tombejo por

militmaŝinoj Raĵoka, la plej granda poluita ŝtalstoko en

la planedo akumuliĝis. Grandega trezoro taksita je ok

milionoj da tunoj de radioaktiva ŝtalo: tankoj, kamionoj,

veturiloj, helikopteroj, ambulancoj, busoj… Hodiaŭ

80% da la trezoro, t.e. 6 milionoj da tunoj, malaperis.

Kaj senlace la mafio pri radioaktiva ŝtalo daŭrigas sian

murdan laboron, ŝirmite de la malpleno kaj de la silento

de la malpermesitaj teritorioj.

En la homa historio, Pripjatj estas la unua

grava urbo falinta al la malamiko kaj tute

evakuita en kelkaj horoj. En tiu novtipa milito,

kie la malamiko estas nevidebla kaj la

armiloj silentaj, la homo havas rifuĝejon

nenie. Nur restas al li la fuĝo. La forfuĝo. La

disvenkiĝo. La malracio.

Dum la tagoj kaj semajnoj, kiuj sekvos, en la

tuta regiono, estas evakuitaj miloj da vilaĝoj

laŭ la samaj kondiĉoj. 130 000 homoj estos

por ĉiam ŝiritaj el siaj hejmoj, sia lando, sia

historio kaj sia tempo. Ili estos parkitaj tie aŭ

aliloke, for. Neniu volis akcepti ilin, ĉiuj timis

ilin. Ili estis surradiitaj, la “Ĉernobilanoj”,

tiuj homoj devenantaj de l’ lando de la diablo.

Malrilatindaj rifuĝintoj.

Auditorium / Centre culturel - Pripyat

Muzikĉambro / Kulturcentro – Pripjatj

Ili tre rapide devis fronti la unuajn malsanojn

realportitajn de la fronto, trovi la medikamentojn,

fronti la ĥirurgiajn operaciojn, senlace

batali por iĝi rekonitaj de la aŭtoritatoj

kiel sinistroviktimoj, sen laboro, sen mono,

malakceptitaj de ĉiuj… Kelkaj reloĝigaj planoj

organiziĝis. Dometaroj en la kamparoj,

betonaj turoj en la urboj, eĉ novaj urboj. Tie

ili estis kungrupitaj. Engetigitaj.

Poste, la aŭtoritatoj forgesis ilin. Ili ne ekzistas.

Okazis nenio grava en Ĉernobilo. La

mekanismo de la programita nescio, de la

neado de la katastrofo, de la likvidado eĉ de

ties memoro ekstartis.

Je la mateno de la 26-a de aprilo 1986,

la lernejo estis malfermita, kaj la lernejanoj

studantaj. Ili ricevis sendolore, mi

tion rediras, plurmiloble la akcepteblan

dozon de radiado. Dekoble estus jam tro

por infanoj. Do…

Eĉ ne valoris la penon averti ilin.

La ĉefa zorgo de la aŭtoritatoj estis eviti

la panikon. Ili sukcesis, tiel farante la

unuan amaskrimon de la civila nuklea

energio.

Hodiaŭ estos la antaŭlasta mateno de

vivo de tiu lernejo, antaŭ la anonco pri la

urba evakuado. Ne estas trejnekzerco.

Estas urĝa stato. Senkompata. Nehumana.

Kaj en la morgaŭon, la infanoj ne iros

al la inaŭguro de la Amuzparko, kiun

konstruis la urbo por ili. Estis planita

inaŭguri ĝin la 27-an de aprilo. Devus

esti festotago. La sorto, la fato aŭ la

sorĉistinoj decidis alie.

Pripjatj – Amuzparko

Kalendara koincido: la 27-an de aprilo 1986 devis esti la inaŭgurotago de la amuzparko

de Pripjatj. La infanoj atendis tiun tagon de longa tempo. La tago antaŭ la akcidento,

dum ili endormiĝis, la Granda Radego turniĝis en iliaj sonĝoj, kaj ili jam postĉasis unu

la alian per bufraŭtoj.

Neniu el ili imagis, ke dum ilia dormado la atomsorĉistoj tuj rompos iliajn sonĝojn. Vekitaj

meze de la nokto pro la grandega eksplodo, nepris al la infanoj lerni, ke oni povis

fulmrapide pasi de belsonĝo al premsonĝo, de trankvileco al timego. Ilia tempo kaj iliaj

revoj ĵus estis konfiskitaj.

La 27-an de aprilo, je la 2a posttagmeze, dum freneza kuro, kiu ĵus komenciĝis, ili

superplenigis busojn, sen rajti kunpreni siajn fetiĉojn aŭ siajn ludilojn, aŭ siajn hejmtaskojn.

Nenio. Senesperaj patrinoj malhelpis la foriron de la busoj alkroĉiĝante al ili. La

soldatoj devis trude fortiri ilin de la veturiloj. Kaj kiam la buso akiris rapidon, ili postkuris

ĝin, la brakojn al la ĉielo. La aero estis metala.

Poemo de Jacques Prévert – “Foira festo” en lia kolekto “Paroloj” (Paroles)

Feliĉa l’ kor’ de l’ mondo

Sur sia sanga ŝpruc’

Feliĉa l’ festa gurdo

Blekanta en la polvo

Per sia citronvoĉ’

Popularan refrenon

Sen rimoj kaj sen cel’

Feliĉaj la amantoj

Sur la reltoboganoj

Feliĉa l’ rufulin’

Sur blanka la ĉeval’

Feliĉa la brunul’

Ŝin atendante ridetante

Feliĉa l’ funebra vir’

Starante en nacel’

Feliĉa l’ dika dam’

Kun sia fluga kajt’

Feliĉa l’ idiot’

Rompante la vazaron

Feliĉa en kaleŝo

Iu eta infan’

Malfeliĉaj la rekrutoj

Tuj antaŭ la pafej’

Celantaj al kor’ de l’ mond’

Celantaj al propra kor’

Celantaj al kor’ de l’ mond’

Ekridante.

Julio 2005 – Lernejo 1

La konstruaĵo de la Lernejo 1 estas la unua kolapsinta

en Pripjatj. Ĝi duparte tranĉiĝis mem,

preskaŭ 20 jaroj post la evakuado. Spuro de la

baldaŭa estonteco de la urbo.

“Mi ne ŝatas la arkitekturon de la novaj urboj… ili

ne fariĝos bela ruinoj” la franca poeto Jacques

Prévert diris al mi iun tagon.

Ne eblas paŭzo ĉi-tie.

Oni ne devas longe resti, kie oni troviĝas, kaj oni ne havas alian elekton ol plusekvi

la vojon al lokoj, kie la homo ne rajtas vivi. Pjotr informas min, ke ni havas

tempon por pasi tra la stadio kaj la infanĝardeno antaŭ la sunsubiro.

Survoje li rakontas al mi la kampanjojn post la teritoria evakuado por ekstermi

la dombestojn. Imagu la frontlinion de armeo de blankaj skafandroj postĉasanta

katojn, hundojn, kortobirdojn kaj enteriganta ilin en komunajn tombfosojn kun

radioaktivaj ruboj!

Li parolas al mi pri la mutacioj de la flaŭro kaj de la faŭno. De la cikonioj, kiuj

neniam revenis, kaj de la pinoj kiuj, kie ili mortis, neniam rekreskis. “La malinformigan

planon volus kredigi al ni, ke la naturo estas pli fekunda kaj pli sana ekde kiam

la reaktoro eksplodis. Ke la atomo estas la solvo kontraŭ dezertigado! Kia ŝerco!”

Ekflamigante sian 15-an ĉi-tagan cigaredon, li diras al mi: “Ĉi-tie, en tiuj regionoj,

vi vidas aĵojn, kiujn la aliaj ankoraŭ ne vidis sed, kiujn ili baldaŭ alfrontiĝos. Vi

estas en la kerno de l’ atoma kaptilo. Viaj bildoj komprenigu al tiuj, kiuj ilin vidos,

ke ili tre baldaŭ devos mallerni kiel plori”

Enabismigitaj monumentoj

Neprobablaj piramidoj

La stadio – Pripjatj

Jen la stadio de Pripjatj. Atoma versio de Angkor,

Palenque aŭ Chichen Itza. Sed ĉi-tie la ĝangalo

ne havas ŝvitecan humidon, la odoroj nenion

odoras, kaj la birdoj ne plu kantas. Ĉi-tie, samkiel

tie for, la lokoj estas markitaj per subita foresto.

Per devigita forlaso. Per trudita elmigrado.

Tie-for, la konstruaĵoj estis ŝtonaj kaj la diaĵoj

adoritaj. Tie-ĉi ili estas sablaj, cementaj kaj feraj.

Kaj la Homo volis kapti la lokon de la Dioj. Tie-for

estis omaĝo, tie-ĉi defio.

Tie-for jen jarmilaj vestiĝoj de forpasinta civilizacio,

tie-ĉi jen freŝaj spuroj de defalinta homaro.

Ĉernobilo ankaŭ rompis la limon inter la

realo kaj la nerealo. La rompo estas genetika,

psikagenetika. Estas disŝiro de la kredoj kaj la

nuligo de ĉiuj filozofiaj skemoj.

“Tial ni ĝojos vidante homajn spurojn, ne alian

homon nur spurojn”.

La Preĝpeto / p.53 / Svetlana Aleksjeviĉ

La lasta nokto de la Malsanulejo de Pripjatj

estis treege malkvieta.

Tumulta batalpretigo.

Tie, dum la nokto, alvenis la unuaj vunditoj,

kaj je la frumateno, la nesaveble brulvunditaj

fajrestingistoj, kaj pli poste la kanfiŝistoj. Kaj

horojn post horoj, pli kaj pli da homoj suferantaj

pro fortaj naŭzoj, kiuj akompanis infanojn

sangantajn el la nazo, plendantajn pro kapdoloroj

vomante ĉien-disen…

Neeblis akcepti

ĉiom da homoj

La radioaktiveco, per kiu ŝarĝiĝis

Vasja Ŝiŝenok kaj Titenok (la du unuaj

fajrobrigadanoj, kiuj pasigis sep horoj

sur tio, kio restis de la eksplodinta

reaktoro), tiel fortis, ke la muroj de iliaj

litĉambroj saturis la mezurilojn. Same

tiuj de la fiŝkaptistoj. Ilia nivelo de radioaktiveco

estis eĉ ne mezurebla. Oni

neniam tion vidis. Urĝoj por la eniroj.

Sed pli rare, urĝoj ankaŭ por la eliroj.

Ĉiuj kuracistoj, flegistoj kaj medicina

dungitaro de la urbo estis mobilizitaj

dum la nokto. Tiuj estos la unuaj

ekkomprenantaj la amplekson de la

katastrofo. Tute superŝutitaj. Neeblis

akcepti ĉiom da homoj. La medicinaĵoj

ankaŭ fariĝis danĝeraj atomaj rubaĵoj.

La kuracilaro paneis.

Kiom da delireskaj scenoj okazis ĉitie

dum la lastaj 30 horoj de la urbo

Pripjatj!

Unuflanke estis nur fajro, aliflanke

mankis tempo.

Malsanulejo de Pripjatj / Porinfana etaĝo

Olimpika naĝejo – Pripjatj

Kaj por malstreĉi la etoson, la ukrainaj radioj elsendadis ŝercajn historiojn

La Verĥovna Rada (Ukraina Supera Konsilio,

la Parlamento) kunsidas. Je la tagordo, diskutoj

pri la agrikulturaj kapabloj de la landoj apud

la ĉernobila zono. Deputito proponas, ke tie oni

plantu terpomojn; ĉiuj indignas… tamen ne, ne

akcepteblas. Alia proponas pomojn; tio ne elteneblas.

Tria diras: Plantu ni tabakon; tiel oni povos skribi

sur la paketo “LA MINISTERIO PRI SANO

AVERTAS JE LASTA FOJO…”

(Ŝerca historio)

La konsekvencoj de la ĉernobila katastrofo sur

la cerbo kaj la metabolo de la infanoj estis tre negativaj.

Radiado kaŭzis zorgodonajn perturbojn.

Ĉu vi scias, kiel la infanoj nun faras por kalkuli

ĝis 33?… Ili kalkulas laŭ la fingroj de siaj manoj.

(Alia ŝerca rakonto)

Ili ĉiuj fuĝis.

La ĉefsekretarioj, la prezidantoj,

iliaj kunlaborantoj, la kuracistoj,

ĉiuj respondeculoj, ĉiuj estroj, ĉiuj

“aŭtoritatoj” forfuĝis. Ili lasis tie la

loĝantaron al si mem, kiel kobajoj,

kiel ratoj. Kaj ili foriris kun la kaso

kompreneble. Aliaj anstataŭis ilin,

plenigis siajn poŝojn kaj foriris.

“Kiel la scienculoj, la fakuloj, kiuj pasas

vidi nin ĉiun tagon de Sankta Neniamo.

Ili kunportas sian manĝaĵon,

nin spektas, nin traktas kiel la pestuloj,

kaj reforiras rapide. Ni estas laboratoriaj

bestoj. Ĉu foriri? Sed kien?

Ĉi-tie ni devas krevi.

Homoj altrangaj tiel decidis.”

Ĉio, kion mi legis kaj spektis pri la katastrofo, pri ties mastrumado

kaj konsekvencoj, dum la dujara preparado por mia

vojaĝo al la atomaj zonoj, reaperis en tiu enmemiĝejo.

Mi renkontis multajn el la agintoj de tiu tragedio (ĵurnalistoj,

fotistoj, atestintoj, universitatanoj, filmistoj, verkistoj, filozofoj,

scienculoj, asocianoj, NRO, likvidintoj, viktimoj…) laborantaj

por malkaŝi ties realaĵon, por denunci ties konsekvencoj,

por rompi la silenton, kiun la krimuloj, la barbaroj, la frenezaj

psikopatoj de la poratoma premgrupo kaj la estraro altrudis

ekde la morgaŭo post la eksplodo. Multaj ankoraŭ vivas kaj eĉ

plu havas respondecojn, ĉu sovetianoj, ĉu anoj de IAEA* kaj

de la agentejoj komplicaj kun UN, kiel ekzemple MOS*, silentigi

pri la kontrakto kun IAEA, kies ĉefa laŭstatuta celo estas

“la akcelado kaj la kresko de la kontribuo de atomenergio al la

paco, la sano kaj la prospero tra la tuta mondo.”

Ja la samaj uloj unue decidis tuj klasifiki Ĉernobilon kiel

“STRIKTE SEKRETA” dosiero. Kaj poste forigi kaj preventi

la bildojn, dissemi la agintojn kaj atestintojn de la katastrofo,

likvidi la likvidintoj, oferi milionojn da vivoj, organizi la misinformadon

por trompe kredigi al la Mondo, ke Ĉernobilo ne estis

katastrofo, sed nur ne tiel grava akcidento. Estiĝu la tuta malestimo

de la mondo kontraŭ ĉiuj tiuj mensoguloj cinikaj kaj

sinistraj, kiel nia mizera franca Pellerin† (li ne ripozu pace),

urĝe sendita al la fronta tranĉeo de la amaskomunikiloj por

kredigi la Francojn, ke la radioaktiva nubo el Ĉernobilo haltis

ĉe niaj landlimoj! Estu malbenitaj ĉiuj, kiuj laboris por silentigi

tiujn provintajn savi vivojn, kaj pli malbone, por haltigi ilin.

Estu ankaŭ punitaj, kun ili, ĉiuj kiuj pensis, starigis kaj disvolvis

la organizitan nescion, kaj kiuj decidis malmultnombraj,

tagon post tago, pri la sorto de miliardoj da personoj.

La termino de Krimo kontraŭ la Homaro neniam havis

tiom da signifo. Nepras por ili, ke remalfermiĝu la tribunalo

de NURENBERGO.

Muzeo pri Ĉernobilo / Kievo

En la apartamento de Ljusja Ŝiŝenok (la edzino

de l’ unua fajrestingisto suprenirinta sur la tegmenton

de l’ eksplodinta reaktoro), jen la malgranda

adorejo prizorgita de ŝi por la memoro

de la fajrestingisto Ŝiŝenok, mortinta ĉe la atoma

fajro kun Vaŝĉuk, Kibenok, Titenok, Pravik kaj

Tiŝiĉura, deĵorintaj tiun nokton.

Ĉiuj postmorte medalitaj per la medalo por

Herooj de Sovetunio.

“Tamen, de la vidpunkto de la mensa

sano, la plej kontentiga solvo

por la estonteco de la pacemaj uzoj

de la atomenergio estus vidi novan

generacion leviĝi, kiu lernintus

akomodiĝi kun nescio kaj necerteco

kaj kiu, citante Joseph Addison,

angla poeto de la 18-a jarcento,

“scipovus rajdi en uragano kaj estri

ŝtormon.”

Teknikaj raportoj, n-ro 151, MOS – Ĝenevo, 1958, p.45

(…) Ekde la komenciĝo de la nuklea erao: “32

milionoj da personoj viktimaj pro la industria

nuklea milito. Milde taksita nombro.” (…)

Rosalie Bertell

FONTOJ

RAJTIGOJ:: FATRAS / Jacques Prévert / Editions GALLIMARD / Magnum Photos

Svetlana Alexievitch

Wladimir Tcherkoff

Vassily Nesterenko

Grigori Medvedev

Youri Bandajevski

Bella et Roger Belbéoch

Michel Fernex

Rosalie Bertell

Jean-Pierre Dupuy

Guillaume Herbaut

Magdalena Caris

Paul Fusko

Adi Roche

Danielle Mitterrand

Igor Kostine

Robert Polidori

Lioussia Chichenok

Tania Kibenok

Criirad

Acro

Sortir du Nucléaire

Greenpeace

Université de Caen

Kiev-Mohyla-Académie

Musée de Tchernobyl - Kiev

ARTE / A2 / FR3

Wikipedia

Jean-Philippe Desbordes

Peter Watkins

SPECIALAJ DANKOJ

Olivier Azam

Laure Guillot

Boris Perrin

Pascal Boucher

Jean-Pierre Dupuy

Claude Nori

Patrick Chapuis

Roland Desbordes

Youri Bandajevski

Dominique Charles

Jean-Claude Zylberstein

Stéphanie Loïk

Aurore James

Piotr, mon guide

FIN

Foto: Alain-Gilles Bastide

Kara Alain-Gilles,

Por la homaro, Ĉernobilo estas vundo ne cikatriĝanta, eĉ post 20 jaroj.

Kaj ne cikatriĝonta dum tre longa tempo. Estas konstanta rememorigo

de l’ danĝero de l’ atomenergio kontraŭ ĉiuj vivantaĵoj sur la Tero. Kial

Ĉernobilo estas danĝera por la homaro, eĉ hodiaŭ?

Juri Bandaĵevski – 05/09/2005 – Minsk, Belorusujo

Mi renkontiĝas kun Juri Bandaĵevski, ĉe li, en

Minsk. Li ĵus eliris el la malliberejo kelkajn semajnojn

antaŭe. Li vivas en hejmaresto.

Juri B. estos la unua persono vidinta la foton “La

atoma pupo”, kiun mi ĵus fotis kelkajn tagojn antaŭe

en Pripjatj. Li estas kortuŝita. Ni kunbabilas pri ĉio

kaj eble nenio, tiel la studentino akompananta min

kiel tradukisto estas impresita.

Mi fotas kelkajn portretojn de Juri B. Li montras

al mi sian sekretan stokon de laboratoriaj musoj

sur sia balkono, tre senpacienca rekomenci siajn

esplorojn.

Je mia foriro, mi diras, ke kompreneble mi tre ĝojus

se li sendus al mi leteron, artikolon, kunlaboraĵon

por mia projekto “Ĉernobilo Forever”.

Mi ricevis ĝin tri semajnojn poste.

Vidu: http://tchernobyl.verites.free.fr/

Unue, pro la graveco de ĝia influo sur ĉiu vivantaĵo en la epicentro de

la katastrofo. (…) 104 000 km² el la surfacareo de Belorusujo, Ukrainujo

kaj Rusujo kun ekstreme danĝera denseco de radioaktiva poluo.

Pli ol 3,8 milionoj da personoj loĝis en la indikitaj teritorioj je l’ momento

de l’ akcidento. Grandega nombro da homoj, kiuj troviĝis malproksime

de l’ eksplodloko de la reaktoro n-ro 4 de la nuklea centralo en 1986,

viktimiĝis pro la terura influo de l’ atomenergio, kiu forŝteliĝis.

Due, pro la negativa specifeco de l’ influo sur la organismo de l’ homoj.

Granda nombro da radioaktivaj substancoj liberiĝis en la biosferon

(…), kun malsamaj diseriĝaj daŭroj, de jodo mallonge vivdaŭra, kies

duoniĝa tempo daŭras 8 tagojn, ĝis plutonio longviva, kies duoniĝa tempo

daŭras 24 390 jarojn. Tamen, la radioaktiva elemento superreganta

pro ĝia kvanto estas cezio-137, kies duonvivo daŭras 30 jarojn. Ĉiujĉi

radioaktivaj elementoj, ne nur je la unuaj tagoj de la katastrofo, sed

ankaŭ de 20 jaroj, eniras la homan korpon, ĉu rekte, ĉu per la radioaktiva

radiado dum diseriĝo. Ili kompreneble efektas tre malutile sur la

vivesencaj organoj.

Dum la unuaj monatoj post la akcidento, estis submetitaj al la plej granda

radiado la likvidintoj, ĉefe pro la ekstera radioaktiva radiado. Multe da

ili grave malsaniĝis, kaj iuj, malmulttempe poste, mortis pro la radiadomalsaneca

sindromo.

La loĝantaro vivanta en teritorioj, kiujn tuŝis la katastrofo de Ĉernobilo,

eksponiĝas al konstanta radioaktiva influo, uzante poluitajn manĝovarojn.

Jen la ĉefa danĝero de l’ katastrofo de Ĉernobil’.

Dum la postĉernobila periodo, estis grandega kresko de l’ nombroj da

koraj, endokrin-sistemaj kaj ali-sistemaj malsanoj, enorma kvanto da

infanoj kun denaskaj disvolviĝo-difektoj. La kresko de l’ nombro da malignaj

tumoroj atingis ekstreme danĝeran nivelon.

Trie, Ĉernobilo estas danĝera pro tio, ke ĝi ne kaŭzis viglan reagon de la

loĝantaro, kiel ĝi okazas kaze de tragedioj tiaskalaj. La homoj akceptis

Ĉernobilon, ili estas eksponitaj al ties terura influo, kaj postulas neniun

sekurigan mezuron, por si mem, sed ankaŭ precipe por siaj gefiloj kaj

genepoj. (…) Ĉernobilo paralizis la volon de l’ homoj. La ŝtatpotenco

kreis reprezentaĵon de la aflikto tiel, kiel ni kredu al la problemsolvado.

Eĉ hodiaŭ, Ĉernobilo ne indignigas la homojn. De nun, timigitaj de la

ekzistanta ŝtatpotenco, ili eĉ konsentas morti pro la malsanoj kaŭzitaj

de la radioaktiveco. Kaj eĉ se alvokoj sin aŭdigas en la socio favore al

la protektado de la homoj viktimaj pro la efektoj de radioaktiveco, oni

silentigas ilin, por ne kompromiti la mensogojn de l’ ŝtatoj. (…)

La devo de la kuracisto kaj de la san-profesiulo konsistas en defendi

la homarajn vivon kaj sanon. Tiu defendo plenumiĝas, ne nur per la

helpdonado, sed ankaŭ studante la influon de la variaj mediaj faktoroj

sur la homa loĝantaro, kaj akirante lernadon por pli bone protekti kaj

flegi ĝin. (…)

Profesoro Juri Bandaĵevski – Minsk – Okt. 2005

Photo: Patrick Chapuis - 2012

LA AŬTORO Alain-Gilles Bastide

(…) Liaj esploradoj fokusiĝas al la interrilato

inter bildoj kaj tekstoj kaj la movigado de

fiksbildoj. Serge Daney, en la franca taggazeto

“Libération”, priskribis lian verkon kiel

novan fotografan lingvaĵon, en kiu la skalaj

kaj spacaj variadoj, la interrilatoj inter bildoj,

tekstoj kaj dispozicio, la “forestanta” bildo, la

ritmo… aranĝiĝas laŭ la formo de originala

propono kaj prezentas novan rilaton inter

fotografo-teksto-grafika dezajno kaj kinarto.

La “foto-poezio” – plurformeca agado, kiu

ebligas la kombinon de formoj kaj agmanieroj

apriore diverskonsistaj – estas la motoro

de la laboro de Alain-Gilles Bastide, ekde la

komenco en 1968. Ekde la fruaj 1970-aj, li

partoprenas en multnombraj festivaloj kaj

fotografaj kunsidoj. Kun sia unua granda

raportaĵo (AMOCO-CADIZ – 1978), “La

marée était en noir” (“L’ amara mar’ vestiĝis

nigre”), li subskribas kontribuojn en revuoj

tra la tuta mondo. Poste, li gvidas sian duan

raportaĵon, pri la eksplodo de la naftoplatformo

“IXTOC-ONE” en la Meksika Golfo,

dezajnitan kiel vojaĝlibron, “Le rêve en bleu

d’Esteban” (“La revo el la blua de Esteban”).

Estis okazo de ekspozicioj tra Francujo. Kritikoj

parolas pri “libro, kiu bruligas la platformojn”

(ZOOM) kaj liajn bildojn reprenas

kaj eldonas la revuo “Paris-Match” kaj la

tutmonda gazetaro, kiu promocias lin ja

malgraŭ li mem “elstara raportisto”.

Li iris al Ĉernobilo en 2005 por fini aŭtoran

raportaĵon pri la temo “Spuroj”. La Memorlibro,

kiun li finpretigis en Belorusujo por

tributi al la 700 vilaĝoj enterigitaj post la katastrofo,

malfermis la eŭropan ekspozicion

“Iam… Ĉernobilo”, organizitan en 2006 de

la Muzeo pri Nuntempa Arto de Barcelono

(CCCB) por la 20-a datreveno de la reaktoreksplodo.

Jean-Pierre Dupuy

Je mia eta filo Noé…

• La teksto de Alain-Gilles Bastide “Ĉernobilo Forever” Vojaĝlibro en infero, originale

en la franca “Tchernobyl Forever” Carnet de voyage en enfer, estas tradukita:

germane, japane, angle, itale, hispane, norvege, esperante, kaj majae.

• Adaptita al la teatro de Stéphanie Loïk, Teatro de Labradoro por la Nacia

Scenejo de Martiniko estrita de Hassane Kassi Kouyaté. Marto 2016.

* Jean-Pierre Dupuy

Teknika kaj Pedagogia Konsilisto pri Popoledukado pri teatro ĉe la Ministreco

por Junaĝo kaj sportoj. Teatrulo: komediisto/ enscenigisto. Fotografio kaj vidaj

kaj plastikaj artoj koincidas kun la plejparto de ties zorgoj kiel la eksperimentado

de novaj formoj por la mastrumado kaj la esprimado de la socia ligilo.

Finprintita de Pulsio.net en februaro 2016. Printita en EU

• Distribuita de «Les Mutins de Pangée» www.lesmutins.org

Pri

En 2000, revene al Francujo post 20 jaroj pasintaj en Latina Ameriko, mi ekverkis fotan

trilogion pri la temo “Spuroj”. Tiam mi vivis inter Parizo kaj Havano. Mi havis en la okuloj

ĉiutage la spurojn de la estanteco, aŭ tiujn de la pasinteco. Parizo, la estanteco, la tempo

por antaŭeniranta moderneco, la betono kaj la asfalto, la grafikaj kodoj de la blanka-kajnera

ordo… Havano, la koloroj de la pasinteco, la interrompita tempo, tiu de la reveno al

la sablo en la anarkio de la ruinoj… Demandante al mi kie mi povus trovi spurojn de la

venonteco, pensis mi pri Ĉernobilo. Mi imagis la konfiskitan, ŝtelitan tempon, la subitan

malplenecon, la forlason, la venenigitan grundon…

Mi legis la libron “La preĝpeto - Ĉernobilo: Kronikoj post la apokalipso” de Svetlana

Aleksjeviĉ, kaj mi tuj komprenis ke ja tie-for trovos mi spurojn de la venonteco. Mi preparis

mian vojaĝon dum 2 jaroj, legis kaj spektis multon da kio estis publikigita pri la subjekto;

mi renkontis homojn verkantajn pri Ĉernobilo, pri ĝia historio kaj pri ĝiaj konsekvencoj.

En 2004, la unua misio de NeRegistara Organizo, kiu devis forporti min en tiun regionon,

estis nuligita je la lasta momento. En 2005, al mi oni komisiis en programo de la Universitato

de Caen la fakon bildo de “Unua Universitato de Ĉernobilo” en Kievo. Mi proponis

al la studentoj (francaj / ukrainaj / rusaj / belorusaj) labori pri la temo de la memoro kaj de

la nevideblo. La laborgrupo “Ĉernobilo Forever” finfine povis okazi.

Kiam la Universitato finiĝis, mi restis tutsole surloke. Mi traserĉis kaj trovis la forlasitan

pupon, kiun pariza profesorino vidis, dum universitata misio, 10 jarojn antaŭe, en la ruinoj

de Pripjatj. Mi trovis, tute hazarde, en la regiono de Slavgorod*, la pejzaĝo pri kiu mi

premsonĝis por realigi iun

Memormonumenton al la Enterigitaj Vilaĝoj. Kaj mi renkontiĝis kun homoj, kiuj rakontis al

mi siajn historiojn kaj sian ĉiutagan vivon, antaŭ kaj post la katastrofo, kaj mi fotis centojn

da bildoj de ombroj kaj trudita forlaso.

Revene al Parizo mi “muntis” serion da 20 bildoj por la 3a ĉapitro de mia trilogio “Spuroj”.

Mi donacis la foton pri “La atoma pupo” al CRIIRAD (Komisiono por sendependaj

esploro kaj informado pri radioaktiveco), por editigi poŝtkarton kaj kontribui al kolekti

monon por la projekto de laboratorio Criirad-Bandaĵevski en Minsko. En 2006, le CCCB

(Centro pri Nuntempa Kulturo) de Barcelono, kiu organizis la eŭropan ekspozicion por

la 20-jariĝo de la katastrofo, “Iufoje Ĉernobilo…”, iĝis akiranto de “Kolkoze Kujbiĉeva”,

mia Memormonumento al la 700 vilaĝoj enterigitaj en Ukrainujo, Belorusujo kaj Rusujo.

Poste, de ekspozicioj al prelegoj aŭ al publikigaĵoj, informcelaj kaj solidaraj, Ĉernobilo

Forever vojiradis.

Kaj mi diris al mi, ke iam eble, se mi trovos taŭgajn vortojn, mi verkos notlibron pri tiu

vojaĝo kun la centojn da bildoj dormetantaj en mia memoro, kaj en tiu de la komputilo.

Nur en 2012 – 7 jarojn post mia ĉeesto en “la zono”* – dum historio pri konfiskita

infano enŝlosis min en pli malvarma vintro, komencis mi verki kaj realigi la maketon de la

Vojaĝlibro, aŭskultante la kantaĵon Mister Tambourin Man*.

En 2013, apenaŭ post la fino de la ekzemplero “0”, mi ricevis proponon pri publikigado je

la nomo de pariza eldonisto. Mi klarigis al li, ke publikigado havas senson nur se ĝi povas

generi rimedojn por la tieaj infanoj, surlokaj, en la malbenitaj teritorioj, kie ili utilas kiel

eksperimentaj kunikloj. Neniel oni imagu ĝin kiel la eldono de foto-“albumo”.

* Slavgorod, sudoriente de Belorusujo, koncentraĵo da enterigitaj vilaĝoj / * Vd. la libron de Guillaume Herbaut La Zone (franclingve, La zono) / * Mister Tambourin Man, kantaĵo de Bob Dylan, en The

Kaj Ĉernobilo Forever iĝis la koncepto de kampanjo por partoprena financado: “Lumdiskolibro

por internacia sanitara operacio”. 414 monoferintoj igis el ĝi sukceson kaj permesis

la eldonon de kolektiva verko ĉirkaŭ Ĉernobilo Forever. La partoprenintaj aŭtoroj, Jean-

Pierre Dupuy / Wladimir Tchertkoff / Emanuela Andreoli / Michel Fernex / Jean Gaumy /

Jacques Prévert / Patricia Jean-Drouart kunportis kun mi siajn aŭtorrajtojn profite al la

infanoj malsanaj pro la radiadoj, en Belorusujo.

En 2014, la teksto de la vojaĝlibro Ĉernobilo Forever ege bonŝancis pro la renkontiĝo kun

Stéphanie Loïk* kiu sinproponis fari el ĝi teatran adapton. En 2016, Ĉernobilo Forever

estas produktita de la Nacia Scenejo de la Martiniko kaj de la Teatro de Labradoro.

En 2016, Ĉernobilo Forever aperos en librovendejoj, en la franca kaj iĝos disponibla en

pluraj lingvoj sur bitlibraj platformoj. Mi denove dankas ĉiuj, kiuj ebligis kaj akompanis la

disvastigon de tiu laboro. Tiuj de hieraŭ, tiuj de hodiaŭ kaj kompreneble tiuj de morgaŭ.

Miaj aŭtorrajtoj plu estos mia modesta kontribuo por generi rimedojn por la damnitoj de la

poluitaj zonoj de Ĉernobilo… de Fukuŝimo… kaj morgaŭ de iu aliloko, kiu tiukampe, ne

dubu, neniam tre foras.

La bildoj kaj la vortoj de ĉi-tiu libro estas por ili.

Alain-Gilles Bastide. Parizo Okt. 2015

Royal Album en 1966

* La verkon Ĉernobilo Forever adaptis al teatro Stéphanie Loïk.

VOJAĜLIBRO EN INFERO

La historio de Ĉernobilo ekde la reaktor-eksplodo la 26an de aprilo 1986 ĝis nuntempe, kiel ĝi estis ankoraŭ neniam rakontita.

Ĉi-tie, ni estas en la faktoj, la atestoj, ni estas en simpla, humila ĉiutaga vivo, en la Homo laŭ la senso de unuopo kiel de Homaro. Ĉio,

kion rakontas tiu libro ververas. Kaŝitaj verecoj, vualitaj kiam ili ne estas malpermesitaj, aŭ verecoj kiujn ne eblas vidi.

Hodiaŭ, dum 30 jaroj pasis ekde la katastrofo, aŭtoro/foto-ĵurnalisto rakontas al ni Ĉernobilon kiel ni neniam imagis ĝin. Kaj ne estas

fikcio. Estas Ĉernobilo, kaj tio estas ja Forever.

Noto de la eldonisto

(...) Ni ĵus eniris la koron de la militzono. Milito je ankoraŭ neniam vidita speco, kie ne eblas ŝirmi sin de la nevideblaj kugloj de nevidebla malamiko.

Neniu rifuĝo: nek sur tero nek sur akvo nek en aero.

(...) Je la mateno de la 26-a de aprilo 1986, la lernejo estis malfermita, kaj la lernejanoj studantaj. Ili ricevis sendolore, mi tion rediras, plurmiloble

la akcepteblan dozon de radiado. Dekoble estus jam tro por infanoj. Do… Eĉ ne valoris la penon averti ilin...

(...) Kun mia kolego Legasov, ni superflugis super la reaktoro per helikoptero kaj mia unua reago jenis: “Se, kiel la kredantoj diras,

infero ekzistas, mi povas diri, ke ĝi estas tie antaŭ miaj okuloj” Vassili Nesterenko. 27 avril 1986

(...) Ĉernobilo ankaŭ rompis la limon inter la realo kaj la nerealo.

La rompo estas genetika, psikagenetika. Estas disŝiro de la kredoj kaj la nuligo de ĉiuj filozofiaj skemoj.

(...) La malnova sperto de homo, ties kulturo kaj ties filozofio, ties reprezentosistemo, ĉiuj ties sensoj estis surprizitaj de Ĉernobilo. La molekulaj, fizikaj kaj

psikologiaj konsekvencoj de la eksplodo transfaligis la homaron en alian mondon.

Extraits de Tchernobyl Forever. Texte et photographies: Alain-Gilles Bastide

Édition à compte d’auteur Alain-Gilles Bastide • Gestion/Administration: Association Photographisme-Photomorphisme • PARIS - 2015 •

© Droits réservés pour tous pays.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!