Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Gazeto Andaluzia 21

Oktobro - Decembro

NACIAJ DOMAJNOJ ĈE INTERRETO

Domajna nomo estas la interreta nomo de ĉiu komputilo. La

domajnoj ne apartenas al ununura klaso, male ili iras el la plej alta

nivelo ĝis ĉiu aparta komputilo. La domajno de plej alta nivelo troviĝas

post la lasta punkto en la adreso de la komputiloj, kaj ili povas esti:

- Nacia domajno de plej alta nivelo.

- Ĝenerala domajno de plej alta nivelo.

La ĝeneralaj domajnoj de plej alta nivelo estas uzataj de

specifaj klaso de organizoj, ekzemple:

- .com por komercaj organizaĵoj.

- .info por amasmedioj, ĵurnaloj kaj revuoj.

- .gov por la usona registaro.

- .gob por alilandaj registaroj.

- .net por entreprenoj rilataj al interreto.

- Kaj multaj aliaj kiel .biz .mil .info ….

.net .es .com

.biz .fr .pt

.gob .uk .cat .jp

.cn .de .dk .za

La nacia domajno de plej

alta nivelo estas alpropigita por

landoj aŭ dependaj teritorioj. Ili

konsistas ĉiam el du literoj, kaj

pere de tiu finaĵo estas eble koni

la nacian aŭ teritorian devenon

de la interreta adreso. Tiuj du

literoj estis elektitaj laŭ la

internacia landokodo, kvankam

ekzistas kelkaj esceptoj.

Ni ĉiuj konas multajn

naciajn domajnojn de plej alta