Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Gazeto Andaluzia 35

Oktobro - Decembro

En la jaro 1812 oni deklaris Alosnon kiel vilaĝon kaj dum tiu

jarcento Alosno atingis grandan riĉecon dank’al la min-industrio kaj al

la komerco. Tamen la ĉesado de la minista aktiveco kaŭzis grandajn

malprofitojn en la ekonomia vivo de la urbo, kiu nuntempe serĉas

novajn ekonomiajn rimedojn ĉe la kampara turismo kaj en la terkulturaj

produktaĵoj de la nordo de la onuba provinco.

Aera vidaĵo de Alosno

Monumentoj

Preĝejo Nuestra Señora de Gracia.

Temas pri la plej grava

konstruaĵo en Alosno, starigita

inter la jaroj 1785 kaj 1793. Oni

konstruis sur pli antikva preĝejo

de la 16-a jarcento.