You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
VENTO veksilologia revuo en esperanto
Aŭstraliaj korbopilk-ludistoj montras
siajn flagojn en la Olimpiaj Ludoj
La korbopilka teamo de Aŭstralio atingis bronzan medalon okaze
de la pasintaj Olimpiaj Ludoj, Tokio 2020. Post la medalceremonio
la korbopilkistoj montris jenajn flagojn, la ruĝa-nigra-flava standardo
de la aŭstraliaj aborigenoj, tiu oficiala de Aŭstralio kaj sube tiu de la insuloj de
la Toresa Markolo.
18
Kunlaboru kun ni en la projekto krei fakan asocion
VENTO
• Se vi estas esperantisto kaj flag-amanto jen via nova asocio: VENTO. Niaj
celoj estas pritrakti flagsciencajn temojn kaj disvastigi la internacian lingvon
esperanton ĉe veksilologiaj rondoj.
• Niaj nuntempaj streboj estas oficiale fondi la asocion VENTO kaj peti
nian aliĝon al FIAV (Federacio Internacia de Asocioj Vexilologiaj). Helpu al
ni atingi tion.
• Ni petas nenian monan kontribuon, simple, legu la proponitan statuton
de VENTO kaj anoncu vian partoprenon en tutmonda kunsido de esperantistaj
veksilologoj okazonta post kelkaj semajnoj per interreto.