25.04.2013 Views

Tamen Plu - Esperanto en Sudaŭstralio

Tamen Plu - Esperanto en Sudaŭstralio

Tamen Plu - Esperanto en Sudaŭstralio

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Tamen Plu

OFICIALA ORGANO DE ESPERANTO EN SUDAŬSTRALIO JUNIO 2009, JARKOLEKTO 27

Redaktanto: Bob Felby – tel (08) 8242 1460 – 6 Dorset Street, Semaphore Park. S.A. 5019

esperantobob@iprimus.com.au

Legeblas ankaŭ surrete: www.gazetejo.org

”Kial la knabo kunportis ŝtuparon al sia lernejo?”

”Ĉar lia estas altlernejo!”

Afta epizootio

(lingva buŝ-kaj hufmalsano)

Estas, en la plej nova eldono de la lingvoĵurnalo

”Budstikken” (La Sendito), eĉ tre fortaj batoj al Helge

Sander kaj la estraro de la Dana Agrikultura Lernejo.

Diras bovinbredisto al sia edzino: ”Sed kion li diras pri

niaj amataj bovinoj, Panjo?

”Mi ne scias, sed tio, kion li diras, sonas tre klere”

(klere = nekompreneble).

Tio supre citita estas ekzemplo pri tio, kion diros

ordinaraj danoj en la tre proksima estonteco, ĉar kiam

bestkuracistoj estontece praktikos en okcidentselandaj

vilaĝoj, ili bezonos interpretistojn, ĉar ek de nun oni edukos

la bestkuracistojn per kaj en la angla. Decidinte tion la

estraro de la Reĝa Bestkuracista kaj Agrikultura Lernejo

malfermas la vojon al komikaĵoj, kiuj memorigos onin pri

”Erasmus Montanus”, fama teatraĵo de Holberg

”Kompreneble esploristoj bezonos la anglan lingvon,

sed tio ne signifas, ke oni ne povas eduki ilin en la dana”,

skribas bestkuracisto Søren Nielsen, akuzante parte Helge

Sander parte la estraron de la Reĝa Bestkuracista kaj

Agrikultura Lernejo pri la problemoj okazontaj se oni

ignorante la danan transiros al la angla kiel instrulingvo.

Pluraj studentoj timas ke ili subite perdos la parolkapablon.

Aliaj timas deprimiĝon dum la specialtasko”.

Subkomprenate estas, ke estontece la specialtasko estu

verkita en belforma angla – malgraŭ la fakto, ke la plej

multaj finstudintaj bestkuracistoj praktikos en Danujo en la

dana lingvo, kompreneble. Juĝante laŭ la anglalingvaj

prelegoj, kiujn Søren Nielsen mem antaŭ nelonge aŭdis en la

Reĝa Bestkuracista kaj Agrikultura Lernejo, ankaŭ la faka

nivelo certe ne altiĝos. Pruvas esploradoj, ke la lernado

malpliiĝos je 40%-oj kiam oni instruas en fremda lingvo. Tio

efektive signifas, ke la plej multaj el la studentoj ne scios pri

kio temas la prelego de la instruanto kaj tial ili

miskomprenos preskaŭ ĉion, kion oni provos instrui al ili.

Samtempe kun sia tro malalta taksado de “la angla

malsano” Helge Sander bazas sian vizion por la dana

esplorado sur peradministrada pensado, kiu sin vivtenas per

modaj frazoj, eble ŝtelitaj for de manpilkludtrejnisto Ulrik

Wilbeck: “Ni estos la plej bonaj en la mondo”. En sia

artikolo “Kiom kostas gepatra lingvo?” Bent Pedersbæk

Hansen, prezidanto de Modersmål-Selskabet (societo por la

gepatra lingvo), montras kiom la sport- kaj peradministrada

pensado, kiu hodiaŭ gvidas danajn universitatojn, loĝas en

la lingvo. Ironie estas, skribas Pedersbæk Hansen, ke la

sandera universitato malgraŭ sia manpilkluda gvidfilozofio

jam tro longe subfosas ĉiun revon pri danaj esploristoj kiel

mondĉampionoj. Niels Bohr estus maldungita se li laborus

en universitato hodiaŭ. Nia granda fizikisto ne adaptus sin al

la burokrata ŝlimejo de mezuroj kaj regado, kiu jam forigis

la liberecon de instruistoj for de la pli altaj instruejoj. ”Fido

estas bona, sed regado estas pli bona”, opiniis Lenin, kaj

multo indikas, ke Helge Sander konsentas.

El ”Budstikken”

”La malsanulo akcidente batis al si la maldekstran

grandan piedfingron, kiu nun estas preskaŭ nefiksita. Ne estas

permesite al la flegistinaro eltiri ĝin, ĉar tio doloras.”

Pri niaj poŝtkartoj

En la Esperanto-elsendo de la radio 3zzz la 30an de

aprilo aŭdeblis rakonto de Katja pri nia nova poŝtkarto –

pri ĝia estiĝo, pri la serĉado de fotoj, pri la decidoj rilate la

uzotan paperon ks. La aŭskultantoj ricevis ankaŭ la nomon

de Audrey, al kiu oni sendu siajn mendojn. Ĝis nun nia

2

eklamo pri la poŝtkarto en ESK ne aperis, ni do ĝojas, ke la

publiko estis informita almenaŭ pere de radio.

K.S.

El medicina ĵurnalo: “Tiuj estas la malsanuloj, kiuj

restis kuŝantaj sur mia skribotablo.”

Malplialtiĝis la hotelprezoj en Bjalistoko

Mi ĝojas informi, ke UEA atingis malaltigon de la

prezoj de hoteloj kaj ekskursoj por la UK en Bjalistoko. La

mendoperiodo estas plilongigita ĝis la 13a de majo. Se vi jam

mendis kaj pagis, la prezdiferenco estos redonita al via

UEA-konto. Vi povos preni ĝin ĉe la UEA-kaso dum la UK

aŭ lasi ĝin en via konto por estonta uzo.

Laŭ la nova prezolisto, ekzemple la kosto de unulita

ĉambro en hotelo Gołębiewski estas malaltigita de 123 eŭroj

al 96 eŭroj , kaj la prezo de la duontaga ekskurso D4 de 40 al

34 eŭroj. Oni povas supozi, ke la prezomalaltigo rilatas al la

falinta kurzo de la pola valuto, sed klarigo mankas en la

mesaĝo dissendita de UEA.

Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, UEA jam

pasintjare faris kontrakton pri la loĝigo dum la UK kun la

pola turisma firmao Junio s.c. Biuro Podróży. En la

diskutejo de la komitato de UEA oni vaste kritikis la prezojn

de la loĝigo, kiuj estas klare pli altaj ol tiuj proponataj de la

koncernaj hoteloj kaj gastejoj je senpera rezervo. Dum la

kongresa semajno senpera rezervo ne eblos, ĉar praktike

ĉiuj loĝejoj jam estas rezervitaj de la agentejo.

Laŭ klarigo de la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta,

la altaj prezoj grandparte dependis de la fakto, ke la

interkonsento estis fiksita en eŭroj, sed poste la valoro de la

pola valuto falis pro la ekonomia krizo. Povas esti, ke UEA

nun sukcesis atingi novan interkonsenton pri la prezoj,

elirante el la nun validaj lokaj prezlistoj, sed ankoraŭ

mankas klarigo pri la subita prezomalaltigo.

Libera Folio

El medicina ĵurnalo: ”Manĝaĵon li ricevas de sia filo, kiu estas

profunde frostiĝinta.”

3

KIO ESTAS LA GAZETO?

LA GAZETO estas revuo mondkultura, sendependa,

esperantisma.

MONDKULTURA signifas ke la revuo publikigas

eseojn kaj artikolojn pri gravaj aspektoj de ĉiuj kulturoj

naciaj, popolaj, etnaj, tribaj kaj homgrupaj.

SENDEPENDA signifas ke la Redaktantoj publikigas

en LA GAZETO tekstojn kaj grafikaĵojn nur se ili estas

kuntaŭgaj kun la principo de neŭtraleco, tio estas: nur se ili

estas forme ĝentilaj kaj enhave stile objektivaj kiel eblas en

la homgrupo al kiu apartenas la aŭtoroj.

ESPERANTISMA signifas ke la Redaktantoj

konsideras la esperantistaron kiel kulture aŭtonoma

homgrupo.

Praktike: LA GAZETO estas 32 ĝis 36-paĝa, B5formata

revuo, aperanta ses fojojn jare. La baza abonprezo

estas 29 eŭroj, iom pli alta ekster Eŭropo. La revuo estas

mendebla ĉe la peranto de LA GAZETO (en Aŭstralio: 62

AU-dolaroj ĉe AEA-Libroservo, 143 Lawson Street,

Redfern NSW 2016, retadreso libroservo@esperanto.org.au

aŭ per ĝiro de 33,5 eŭroj al la UEA-konto ‘Zilah edzi-k’).

LA GAZETO ne estas redaktata por komencantoj, sed

multaj bonaj Esperanto-instruistoj ĝin uzadas pro la alta

lingva kvalito de la publikigitaj tekstoj. Dum la lasta jaro,

oni povis legi en LA GAZETO tekstojn de Detlev BLANKE,

Ed BORSBOM, Peter BROWNE, Christian DECLERCK,

Kris LONG, Trevor STEELE, Nicolino ROSSI,

YAMASAKI Seiko, HAGHIEV, Istvan L. TOTH, KURISU

Kei, HU Guozhi, David KELSO, Nicolao GUDSKOV, Gerrit

BERVELING, Andre CHERPILLOD, Jhak LE PUIL,

Eugene de ZILAH, Madeleine de ZILAH… kaj aliaj. Dum la

sama periodo estis priparolitaj pli ol 35 libroj eldonitaj en la

Esperanta aŭ en aliaj kulturlingvoj. Ĉiu kajero enhavas

ŝakproblemon de Algis KASPIRAVICIUS,

krucvortenigmon, kaj lingvajn ludojn de Nora CARAGEA.

La legantoj de LA GAZETO estas grandparte anoj de

OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-

Konferencoj) kaj estas en kontakto kun LA GAZETO kaj

inter si.

4

LA GAZETO volonte sendas provnumeron al tiu kiu

petas kaj donas sian precizan poŝtan adreson.

LA GAZETO, 12 sous la Ville, FR-55210 CREUE

(Francujo) gazeto.@aol.com.

http://www.lagazeto.com

El medicina ĵurnalo: ”La doloroj en la dorso montriĝas,

kiam la malsanulo kuŝas kun ambaŭ kruroj sur la dorso.”

Mi ŝatas ludi kun vi ?

Vizito al la Sudaŭstralia Muzeo

Sabaton la 18an de aprilo kvar elstaraj esperantistoj

renkontiĝis antaŭ la Sudaŭstralia

Muzeo. Unu el Hungarujo

(Sandor), alia el Anglujo (Pat),

unu venis el fora lando trans la

maro – Kanguruinsulo

(Helen, mi) kaj la lasta – tre

rapide babilanta Sylvie Roques el Francujo. Ni aĉetis

biletojn kaj ĉiuj estis pretaj eniri, kiam la gvidantino – mi,

Helen, haltigis ilin. Ŝi bonvenigis ilin kaj parolis iomete pri

la ekspozicio.

”Ĉi tiu ekspozicio estas

kolekto de fotoj de sovaĝejfotografistoj

el ĉie en la mondo. Ĝi

fakte estas la kremo de la

kremo laŭ la juĝistoj. Troviĝos

eble 100 fotografaĵoj.

Espereble vi unue kun ĝojo rigardos

la fotojn, poste mi petos vin elekti VIAN preferatan foton kaj

diri al ni la kialon.”

Tiam ili esperis ke ili rajtas eniri, SED ne. Mi (Helen)

havis aliajn petojn al ili.

”Sur tiuj ĉi paperpecoj mi skribis kelkajn frazojn.

Vi devos trovi la foton, kiu, laŭ vi, plej bone kongruas kun la

frazoj.”

Mi donis al ĉiuj ĉeestantoj kvar pecojn da papero

kun diversaj frazoj. Ekzemple:

”Mi ŝatas ludi kun vi!”

5

”Blua, blua, blua kaj malvarma.”

”Ĉi tiu gustas bone.”

”Ho, vi estas granda, mi petas vin ne forglutu min.”

”Atentu, atentu, foriru, mi surteriĝas.”

”Ĉi tie estas varme kaj humide.”

Finfine mi permesis al la esperantistoj eniri la muzeon.

Proksimume duonan horon ili serioze rigardis la fotojn. Ni

regrupiĝis kaj ekparolis komparante kaj debatante. Tiam ili

montris siajn plej preferatajn fotojn, kaj kion – laŭ ilia

opinio plej bone kongruis kun iliaj frazoj.

Interesaĵo: Ekzemple Sandor trovis multajn fotojn,

kiuj kongruis kun la frazo: ”Mi ŝatas ludi kun vi”. Multe da

ridado.

Post la vizito al la ekspozicio ni piknikis sur la herbejo

ekster la muzeo. Ĉiuj ĝuis la travivaĵon.

Helen

El medicina ĵurnalo: ”La oreloj estas nur malfacile

videblaj malantaû la cerumeno.”

La Templo de Bona Volo

estas aklamita kiel unu el la sep mirindaĵoj de

Braziljo.

De Paulo César Pereira

En Brazilo la organizaĵo Legio de Bona Volo jam

uzadas kaj apogadas Esperanton de antaŭ 60 jaroj. Ĉe la

multaj lernejoj de LBV oni instruas la internacian lingvon.

LBV estas la plej granda

organizaĵo siaspeca en Latinameriko,

kaj reprezentas la kontinenton ĉe la

Ekonomia Konsilio de Unuiĝintaj

Nacioj, angle: Ecosoc.

La prezidanto de la Legio de Bona Volo estas s-ro José

de Paiva Netto, fama ĵurnalisto

kaj verkisto, kiu tre subtenas la

Esperanto- movadon en

Brazilo.

La organizaĵo, kiu

6

havas filiojn en multaj landoj krom Brazilo, prizorgas, ĉe

siaj lernejoj, malriĉajn infanojn sed faras ankaŭ socian

agadon helpante malriĉajn familiojn. LBV havas filiojn en

Portugalujo, Argentino, Paragvajo, Bolivio k.a.

En la kampo de komunikado la organizaĵo dissendas

pacan kaj fratecan mesaĝon pere de radia kaj televida retoj.

Ĝia mesaĝo koncernas esperon, pacon kaj komprenon inter

ĉiuj civitanoj de la mondo, sendepende de ia religia kredo,

ĉar ĝia religia agado estas tute ekumena, respektanta ĉiujn

religiojn.

LBV konstruadis ankaŭ en la urbo Braziljo, la ĉefurbo

de Brazilo, la Templon de Bona Volo, granda kaj bela,

piramidforma konstruaĵo, kiu de antaŭ 20 jaroj estas la plej

vizitata monumento de la ĉefurbo de la lando, la oficialaj

esploradoj de la sekretariejo por turisma fako de la registaro

en Braziljo. Al la Templo de Bona Volo iras ĉiutage miloj da

homoj por preĝi kaj meditadi en tre paca kaj agrabla etoso.

Ankaŭ tie oni parolas la lingvon de Espero, Esperanton !

Por pli da informoj pri LBV bonvolu viziti la paĝaron:

www.bonavolo.com.

El medicina ĵurnalo: “La malsanulino estas graveda en

la 19a monato.”

Amuzo kaj Scienco

ILEI-konferenco estas ne nur kunveno de kolegoj kaj

interesitoj pri disvastigo de nia kara lingvo, sed ankaǔ taǔga

spaco por kunlaboro, novaj projektoj, komunaj agoj,

interŝanĝo de spertoj k.s. Jam kutima simpozio proponatas

por tiuspeca renkontiĝo, kiu povas iĝi forumo de ĉiuj fakaj

kaj sciencaj asocioj.

Kial? Ĉar: La laboro de ILEI indikas multe da

komuna enhavo kaj samcela orientiĝo kun aliaj fakaj kaj

sciencaj Esperanto-movadaj organizoj – edukadon per kaj al

Esperanto, kvankam ILEI koncentras sian atenton al la

pedagogiaj aspektoj. Ekzistas proksimaj kaj reciprokaj

rilatoj inter ili – la organizoj, kiuj agas en la kampo de

scienco kaj edukado. Komune tio signifas pluvivigon de la

Esperanto-komunumo kaj ne nur per formado de novaj

7

esperantistoj. Tio signifas kreadon de fundamentaj ŝtonoj

por komuna celo, ke Esperanto agnoskatu en akademia

medio kaj akademia medio taksu nian lingvon taǔga por

scienca komunikado. Laborante kune, ne dise, ni estas pli

fortaj kaj havas pli da ebloj por atingi niajn komunajn

celojn, eĉ por plifortigi niajn proprajn eblojn.

Konferenco de ILEI – la kleriga kaj eduka instanco de

la Esperanto-movado – estas tre taǔga kunveno por diskutoj

kaj interŝanĝoj de spertoj. Des pli, ke ĝi okazas ĉiun jaron,

kaj jam trapasis limojn de nur eǔropaj renkontiĝoj. Tio

donas eblon kunlaborigi pliajn personojn el la tuta mondo.

Do indas flegi kunlaboron, kiu donus rezulton gravan al la

tuta movado, kaj por la organizoj.

Estas ĉiam bone se oni diskutas kune. Se oni intencas

plibonigi la nunan situacion, tiam bezonatas klaraj celoj

propraj kaj komunaj: kiamaniere oni povas kunlabori kaj

helpi unu la alian. Kompreneble, tio povus prezenti kelkajn

avantaĝojn (kaj eble malavantaĝojn), sed oni devus zorge

pripensi kaj diskuti la aferon kune kaj komune.

Pli en http://www.ilei.info/konferenco/alvoko_krakovo_8.jpg

El medicina ĵurnalo: “Liaj ekskrementoj havas la saman

koloron kiel la pordoj de ĉambro 29.”

Ilustrinto de Auld pafmortigita

La 16an de aprilo en la Bolivia urbo Santa Cruz mortis

Eduardo Rózsa Flores (1960-2009), ilustrinto de la hungara

eldono (1987) de La Infana Raso.

Civitano de Bolivio, Hungarujo kaj Kroatujo, Rózsa

Flores akiris ian famon en la 90-aj jaroj kiel estro de

internacia brigado militanta flanke de Kroatujo, kaj kiel

protagonisto de la portreta filmo ’chico’ (2001). Li kaj du

kunuloj estis mortigitaj de boliviaj sekurecfortoj, kaj

suspektataj pri komploto mortigi la prezidiston de Bolivio,

Evo Morales.

El Libera Folio

8

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!