La sanktulo - Associação Paulista de Esperanto
La sanktulo - Associação Paulista de Esperanto
La sanktulo - Associação Paulista de Esperanto
Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
(Daŭrigo de la paĝo 19)

Jair Salles instruis per “Ekspresa Kurso”. La

lastan tagon de la kongreso oni okazigis viglan

debaton kun partopreno de multaj ĉeestantoj

pri la temo de la kongreso, sub kunordigo de

la Prezidanto de EASP, Genildo M. Coelho. La

vesperon de la meza kongresa tago, oni aŭskultis

altnivelan violonan kaj gitaran ludadon kaj

kantadon, fare de José Inácio, Ivan Guimarães

kaj Pedro F. Silva.

Paralele al la oficiala programo, okazis

rapidaj demonstroj de kalkulado per abako,

fare de José Linck. Dum la kongreso funkciis

Libroservo de EASP kaj de Eldonejo “Oportuno”,

kie oni lanĉis du librojn: “Geedza Kanzono”,

(rakontoj) de Machado de Assis kaj “Breno kaj

Lilika” (infanlibreto), respektive traduko kaj

originalaĵo de Paulo S. Viana. Amarílio Carvalho

vendadis siajn Esperantoĉemizojn kaj Mirna

Duarte intervjuis plurajn kongresanojn por

sia radiprogramo “Parolu, mondo!”

Post la fermo oni vizitis la monumenton al

Zamenhof en proksima placo, kaj tie oni fotis

parton de la kongresanaro. Por la proksima

kongreso en la Ŝtato San-Paŭlo, en 2009, sin

proponis grupo el la urbo San-Karlo.

LAMPIRO 122 2008

20 La

Amo, stranga amo

(Daŭrigo de la paĝo 5)

Ŝi ankoraŭ floras, ankoraŭ fluas en

ŝia trunko la suko, kiu eble povus

revigligi min, revivigi min por pliaj

printempoj, por pliaj floroj, por ke mi

plu fruktu... Sed mi jam putriĝas senmova,

senforta kaj sen espero iam ĝermi.

Estas necese akcepti ĉion. Ne estas

malfacile akcepti. Fariĝi akceptata

estas ĝenerale pli komplekse. Estis

jaroj kaj jaroj da kunvivado. Ne, ne da

kunvivado: da komplicado. Jes, ni ĉiam

estis komplicoj unu de la alia. Estis necese

akcepti. Sed, kiam mi pensis diri al ŝi, ke

mi eĉ sentas min feliĉa pro ŝi, pro niaj

infanoj, pro ŝia vizito, pro ĉio, ŝi stariĝis.

Kun okuloj ŝvelintaj pro tiom da

plorado, kun la floroj ankoraŭ ĉemane,

ŝi milde rigardis min, mallevis la nigran

vualon sur sian belan vizaĝon kaj per

simpla gesto, metis la florojn

sur mian tombon kaj foriris.

BEL konferencoj 2009

Poços de Caldas

februaro (dum karnavalo)

Pliaj informoj:

Paulo S. Viana psviana@terra.com.br

João Otávio Veiga jveiga51@yahoo.com.br