Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Gazeto Andaluzia 11

Aprilo - Junio

Vizitantoj ĉe la pordo de unu el

la dolmenoj.

Ni jam diris, ke la ĉeftemo de la Kongreso pritraktis naturajn

temojn. Tiel, Heidi GOES, flandrino kaj konata esperantistino ĉe

ekologiaj kaj vegetaranaj etosoj, parolis al ni pri arbara ĝardenado. Li

vojaĝis tra Afriko kaj Indonezio kaj eĉ helpis la disvastigon de la

internacia lingvo en ĉi tiu lasta lando. Post ĉi tiu prelego finiĝis la

programeroj en la kongresejo dum tiu tago, tiam la gepartoprenantoj

havis la ŝancon viziti la Muzeon de la urbo kaj promenadi tra la stratoj

de Antekero. Tie, ili vizitis malnovajn stratojn kie eblis vidi faŝadojn

de palacoj kaj nobelaj domoj, preĝejojn kaj la kastelon.

Lunde matene, la gepartoprenantoj iris per aŭtobuso viziti

specialan muzeon. Temas pri muzeo kiu reale estas, aŭ estis, oliv-olea

muelejo. La mondkonata kooperativa entrepreno DCoop havas en

Antekero gravan produkt-centron pri oliv-oleo kaj pro tio ili starigis tie

muzeon por montri la plej antikvan ilaron por elpreni tiun “verdan

oron” el la oliv-arboj. Ĉe la muzeo, kiu troviĝas je kelkaj kilometroj el

la urbo kaj konstruita sur antikva muelejo, gvidistino montris al ni

hispanlingve, kaj Rikardo F. Albert tradukis en esperanton, kiamaniere

oni eltiris el la olivoj la oleon jam ekde la romia epoko. Vespere estis

ŝanco denove por nia gastino Heidi GOES, kiu tiam montris al ni

fotografaĵojn, kompreneble de ŝi mem komentitaj, pri siaj vojaĝoj en

Angolon kaj Orientan Timoron.