Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Gazeto Andaluzia 5

Aprilo - Junio

BONVENON EN JAENO !

Jaena Esperanto-Asocio

Kongreso: Solena kunveno de samcelanoj aŭ samprofesianoj,

el unu aŭ el diversaj landoj, por diskuti komunajn literaturajn,

sciencajn, politikajn, ekonomikajn demandojn.

Jen la difino aperanta sur Plena Ilustrita Vortaro pri tio kion ni

invitas al vi fari dum ĉi tiu semajnfino en Jaeno. Kompreneble, la

difino ne nepre devas esti akceptita laŭvorte, kaj tiel estus preferinde

demeti la “solenecon” de la kongreso. Anstataŭ tio ni preferas diri

“amikema kunveno”; same la afero pri “samaj celoj” ne devas esti

komprenita tiel, pro la fakto ke, kiam ni ĉiuj lernis la internacian

lingvon, niaj celoj estis tute malsimilaj. Iuj pensis pri la monda paco,

aliaj pri pliigo de la vojaĝ-eblecoj, kelkaj eĉ pri nova lingvo lernota.

Do, unuvorte ne estas dezirinde, ke ni ĉiuj pensu same rilate

esperanton. Do, el la andaluzia vidpunkto, kongresi havas alian

signifon, oni povas difini ĝin kiel la uzo de komuna lingvo por paroli

pri ĉio, absolute ĉio, eĉ por diboĉi se oni trovas la taŭgan momenton.

En Andaluzio, bedaŭrinde, ni ne disponas pri multnombraj

eblecoj praktiki la internacian lingvon. Pro tio ni devas profiti tiujn

malfotajn okazintaĵojn por paroli-paroligi kaj aŭdi-aŭdigi la

zamenhofan lingvon. Krome, tiel ni montros al la ĉirkaŭanta socio, ke

ni ekzistas. Do, la organizantoj de ĉi tiu 15-a Andaluzia Kongreso de

Esperanto bonvenigas vin al ĉi tiu modesta sed revema;

malmultenombra sed grandega; mallonga sed daŭra kongreso de

esperanto en la plej suda lando de Eŭropo: Andaluzio.

Multaj el vi ne vizitis Jaenon antaŭe. Nia celo estos ankaŭ

montri nian malgrandan urbon, eta ja, sed

vizitinda kaj ĉefe ĝuinda. Verkisto diris iam,

ke la mondo estas tio kio ĉirkaŭas Jaenon,