Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Gazeto Andaluzia Aprilo - Junio
9
ro
ITALAJ VAKERAJ FILMOJ EN ALMERIO
La italaj vakeraj filmoj,
ankaŭ konataj laŭ la anglaj
vortoj “spaghetti western”,
estas subĝenro de la vakeraj
usonaj filmoj, ili populariĝis
dum la 60-aj kaj 70-aj jaroj de
la pasinta jarcento.
La nomo “italaj vakeraj
filmoj” devenas de la fakto, ke
preskaŭ ĉiuj ili estis
Clint Eastwood en
produktataj de italaj aŭ
La bonulo, la malbelulo kaj la malbonulo.
hispanaj filmo-kompanioj,
foje de kunproduktadoj de ambaŭ landoj kaj eĉ de Germanio. Kun la
celo malpliigi la kostojn de la filmo oni elektis por la filmado naturajn
scenejojn de Andaluzio, konkrete ĉe la dezerto Tabernas en Almerio.
Malgraŭ la fakto, ke oni realigis ĉi tiujn filmojn per malalta
buĝeto, kelkaj el ili atingis grandan sukceson kaj eĉ konsiderataj kiel
majstraj verkoj, ekz. “La bonulo, la malbelulo kaj la malbonulo”,
reĝisorita de la itala Sergio Leone en la jaro 1966 kaj filmita, inter aliaj
scenejoj, en Almerio.
Ĉefa karakterizo de ĉi tiuj filmoj ankaŭ estis la ekzisto de
malpuraj etosoj kie loĝas kaj fi-agas krudaj roluloj al kiuj mankis ia
moralo kaj etiko kun ĉefa celo: la atingo de mono. Same, en ĉi tiaj
filmoj la morto kaj la perforto estas abundaj, tamen se vidataj per
nuntempaj okuloj ĉi tiuj violentaj scenoj estas preskaŭ infanecaj, ĉefe
pro la fakto, ke en la italaj vakeraj filmoj ne aperas sangaj scenoj.