You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Gazeto Andaluzia 19
Januaro - Marto
Asocio kontraŭ la angligo de la hispana lingvo
José Carlos Pérez Romero
Lucena (Kordovo)
Homoj bezonas krei grupojn ĉar izolece oni ne povas plenumi
kelkajn taskojn, ĉu pro la fakto, ke oni bezonas grandan klopodon, ĉu
pro la daŭro de la tasko, kiu foje estas pli granda ol la vivo de ununura
homo.
La plej grava karaktero de kelkaj el tiu grupoj, kiel asocioj, ne
baziĝas sur la fakto, ke oni serĉas ĉefe monon por la membroj, sed ja
oni deziras atingi celon kiu estas konsiderata ege interesa por ĉiuj aŭ
por la plejmulto el la homoj. Tiel, se oni rigardas la administraciajn
registrojn kie estas devige enskribi tiujn asociojn, ni vidas, ke ekzistas
multaj grupoj kaj pri multaj temoj: helpemaj, sciencaj, kuracistaj,
sportaj, juraj, kulturaj, artaj, politikaj...kaj ankaŭ ekzistas asocioj kies
celo esence lingvistika. Kelkaj el ili havas kiel celon favorigi la
instruadon de konkreta eksterlanda lingvo -aŭ de ĉiuj lingvoj-; aliaj
defendas unu aŭ aliajn lingvojn -hispanaj- kontraŭ unu aŭ alia: ekzistas
ankaŭ asocioj por lingvo-instruistoj; ankaŭ aperas asocioj kies celo
estas la adopto de universala, neŭtrala lingvo, kiel esperanto... Rilate ĉi
tion, tiu asocio kiu ne ekzistas estas tiu kiu celas eviti ion kio laŭvide
estas okulfrapa: ke la angla lingvo ne estas reale neŭtrala universala
lingvo kiel tiu kreita de D-ro Zamenhof.