You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Gazeto Andaluzia Aprilo - Junio

25

ro

Paĝoj pri Nia Historio

Notoj pri Esperanto kaj Andaluzio

Alfredo Saralegui y Casellas.

Anĝelo de la almeriaj maristoj

Sur pasinta numero de nia

revuo ni jam parolis pri Serafín Baudín

Agüero, tiu granada studento kiu lernis

la internacian lingvon komence de la

20-a jarcento kiam li studis en la

Universitato. Post fini siajn studojn li

eklaboris kiel instruisto, unue en la

jaena vilaĝo La Guardia, kie li senlace

disvastigis esperanton. Lia dua laborposteno

estis la urbo Almerio. Ĉi tie,

ankaŭ kiel instruisto, li redaktis la

revuon “La Edukado”, la unua bulteno

en esperanto kiu fakis pri instruaj

temoj

Alfredo Saralegui y Casellas

1883 - 1962

En Almerio Serafín Baudín

disvastigis kaj instruis la lingvon kaj

samtempe li kontaktis kun tiuj almerianoj kiuj scipovis esperanton. Ĉi

tiel, en la monato Septembro 1913, li sukcesis organizi la unuan

oficialan grupon esperantistan en Almerio, kie li estis la unua

prezidanto. Aliaj elstaraj membroj de la ĵus naskita grupo estis la

prestiĝa almeria kuracisto Francisco Cordero Meca kaj la barelisto José

Belmonte Bretones, unu el la ĉefaj reprezentantoj de la laborista

movado en Almerio. La grupo ricevis kiel oficialan nomon Grupo

Esperantista Verda Stelo de Almerio. Oni ekorganizis tiam elementan

kurson de la internacia lingvo Esperanto, okazanta ĉe la strato Espejo

10, tie oni instruis la lingvon ĉiunokte de la 9-a ĝis la 10-a horo.