Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
2

Malnovegaj hom-specoj

Grupo de internaciaj sciencistoj esploris malnovegajn restaĵojn de homoj en Sud-

Afriko, proksime al Johanesburgo. Ili trovis restaĵojn de du hom-specoj:

Australopithecus africanus, kiu vivis antaŭ 2-3 milionoj da jaroj, kaj Paranthropus

robustus, kiu vivis antaŭ 1,2-2 milionoj da jaroj. A.africanus plej eble estis antaŭ-ulo de

la modernaj homoj, sed P.robustus verŝajne ne estis nia rekta antaŭ-ulo.

Per detala esploro de la dentoj, la sciencistoj povis malkovri, en kiu

regiono la homoj plen-kreskis. Ili malkovris, ke la viroj plej-parte vivis kaj

mortis en la sama loko, kie oni trovis iliajn dentojn, sed ke la virinoj venis

de pli malproksime.

Tio similas al la viv-maniero de ĉimpanzoj: la viroj restas ĉiam en la sama

grupo, sed la inoj for-iras. Goriloj, aliflanke, ne

faras tion: la ĉefa viro tenas ĉiujn inojn ĉe si, kaj

la aliaj viroj devas foriri.

La sciencistoj atentigas, ke ili ne povas esti tre certaj pri la

signifo de tiuj malkovroj, ĉar la esploro estis malgranda.

Tamen la rezultoj estas interesaj, kaj montras, ke indus pluesplori

pri tiu temo.

Anna Löwenstein – Britujo/Italujo

Fonto: BBC http://www.bbc.co.uk/news/science-environment-13609260

scienco : tuto de scio

esplori : rigardi, por malkovri ion nekonatan aŭ kaŝitan

detalo : ero, malgranda parto de io

signifi : havi kiel sencon

rezulto: la fina stato

temo: tio, pri kio oni parolas, pensas, skribas
La ĉokolada kuketo

Mi ĉiam perdas ĉion. Ĉiam mi malhavas ion gravan. Eble mi

povus perdi eĉ la kapon. Ĉi tiun fojon mi perdas laboron, bonan

laboron, pro peco de kuketo.

Mi ricevis laboron kiel sekretariino de ĉefo en la urba malsanulejo. Ĉio estas jam preta,

oni diras. Mi devas nur veni duan fojon por viziti la ĉefon mem. Unuafoje li estis for kaj

ne povis renkonti min.

Je la deka horo kaj duono mi devas alveni tien. Kutime mi ĉiam

malfruas, sed je ĉi tiu grava okazo mi havas tro da tempo por la

irado. Do mi devas atendi duonan horon en la malsanulejo. Mi

decidas trinki tason da kafo en la kafejo ĉe la ĉefa pordo. Kun la

kafo mi aĉetas ĉokoladan kuketon.

La kafejo estas plenplena de atendantoj. Tamen mi trovas liberan tablon, kie mi metas

mian kafon. Kompreneble mi lasis mian mansaketon ĉe la kaso kaj devas reiri por preni

ĝin. Feliĉe neniu fiulo jam ŝtelis ĝin.

Mi revenas kaj vidas, ke maljuna eksterlandano kun grizaj haroj prenis lokon ĉe mia

tablo. Nu ja, nenio direbla; ĉe ĉiuj tabloj sidas iu. Mi prenas mian kuketon. Tiam mi

tamen tre surpriziĝas.

En la kuketo estas bela spuro de dentoj. Mankas al ĝi unu peco. Kaj mi scias, kie estas

tiu peco. Antaŭ la maljunulo staras taso da kafo kaj nenio plu. Tamen mi klare vidas lin

maĉi kaj gluti ion. Li ankaŭ rigardas mian kuketon kaj videble ruĝiĝas. Nu, li vere

havas kialon ruĝiĝi!

Feliĉe, mi ne timas bakteriojn. Do mi decidas ne permesi al tiu aĉa fremdulo ĝeni mian

trankvilon. Kun ŝajna ĝuo mi manĝas la reston de mia ĉokolada kuketo. La kafon mi

vere ĝuas. Dume la viraĉo plu rigardaĉas min. “Eble vi kutimas ŝteli”, mi pensas, “sed

en mia lando vi ne plu faros tion!”

Fine li foriras, kiel hundo kiun mi batis. Sed ĉu li revenas? Jes, li revenas kun propra

ĉokolada kuketo. Ĉi-foje li do aĉetis ĝin, ne ŝtelis ĝin. “Bone”, mi ridetas al li, “do vi

lernas”. Li metas sian kuketon antaŭ si kaj ektrinkas sian kafon.

Tiam bona ideo kaptas min. “Okulon pro okulo, denton pro dento”, diras la Biblio, ĉu

ne? Mi rapide prenas lian kuketon kaj mordas unu pecon el ĝi. Mi ĝuas tiun pecon kaj

remetas la reston antaŭ lin. Poste mi sidas trankvile sur la simpla seĝo.

Mi rigardas la fremdan viron kun rideto. Tiam li vere foriras. Sendube li komprenas, kiu

hejmas ĉi tie. Li lasas siajn kuketon kaj kafon.

Tiam mi vidas, ke estas tempo iri al mia estonta laborejo por renkonti la ĉefon. Facile mi

trovas la lokon. Tie mi devas plu atendi dek minutojn antaŭ la pordo de la ĉefo.
Mi provas elparoli lian nomon, kiu estas de fremda deveno.

Fine mi povas iri en lian ĉambron. Li mem ne estas tie, do mi eksidas por plu atendi. Mi

metas mian mantelon sur la seĝon. Tiam io falas el ĝia granda poŝo. Falas ĉokolada

kuketo!

Ĝi estas mia kuketo, do tiu kuketo, kiun mi aĉetis en la kafejo.

Sendube ĝi falis en la poŝon, kiam mi portis mian kafon al la kafeja tablo, sed tiam mi

ne vidis tion. Mi rigardas ĝin kaj vidas, ke neniu mordis ĝin.

Ĝuste tiam venas la ĉefo, enmigrinto kun grizaj haroj. Li eble plu pensas kun bedaŭro

pri siaj du ĉokoladaj kuketoj, el kiuj li povis manĝi nur unu solan pecon.

Rakonto el 1988 de Sten Johansson - Svedio. Li mem faciligis ĝin por Facila

Vento.

sekretario: oficisto por korespondado, protokolado

taso: trinkujo sufiĉe malalta, kun larĝa malfermaĵo, ofte kun tenilo

ĉokolado: dolĉaĵo el kakao kaj sukero

trovi: ekvidi, ekrimarki (post serĉado)

kaso: monkesto; monrimedoj, monhavo

surprizi: veni aŭ fari ion neatendite; mirigi per io neatendita; mirigi, ĉar neatendita

spuro: postsigno

maĉi: dispremi en la buŝo per la dentoj

gluti: traigi el buŝo tra gorĝo al stomako

bakterio: unuĉela vivaĵo, kiu reproduktiĝas per dupartiĝo

ĝeni: (iom) malhelpi al iu

ĝui: senti grandan plezuron; ricevi plezuron/utilon de io

Biblio: sankta libro de kristanoj

mordi: premi per la (antaŭaj, tranĉaj) dentoj

mantelo: longa vesto kun aŭ sen manikoj, kovranta la aliajn vestojn

migri: iri de unu loĝloko al alia (malproksima) loko, por ekloĝi tie

bedaŭri : diri aux pensi: “estas malbone, ke tio okazis tiel”
Mi estas Klaus

La komencanto-kurso en Esperanto komencis jam en

decembro. La instruisto kaj la lernantoj jam konis unu la

aliajn.

En februaro mi venis, kaj mi estis nova lernanto. Mi salutis ilin

per la vortoj: “Bonan vesperon, mia nomo estas Klaus”. Ĉiuj

lernantoj kaj la instruisto ridis kaj ridis. Mi ne komprenis, kial

ili ridis.

La instruisto diris: «Mi nomiĝas Heinz». Li petis al la lernantoj: “Sciigu viajn nomojn”. La

unua lernanto diris: «Mi estas Klaus». La dua persono diris: «Mia nomo estas Brigitta.»

La tria persono diris: «Mi nomiĝas Waltraud». Kaj alia parto-prenanto de la kurso diris:

«Mi estas Klaus».

Nun mi sciis, kial ili ridis en la komenco. Tri lernantoj de la kurso nomiĝas «Klaus».

Denove ĉiuj ridis. Kaj nun ankaŭ mi ridis.

Ni parolis pri la bela nomo «Klaus».

Karaj legantoj, vi pensas, ke la rakonto finiĝis. Ne, ĝi ne finiĝis.

– Mi estas ankaŭ lernanto en ret-kurso kaj mi havas instruiston por la korektado de miaj

lecionoj.

Li estas simpatia homo. Li havas bonan nomon. Divenu lian nomon.

Klaus Santozki – Germanio

simpatio: favora inklino al alia persono

diveni: kompreni, solvi sen scio
Lernu lingvojn – II

Miaj gepatroj sendis min al la kurso de angla lingvo. Tamen

post kelkaj monatoj la kurson oni fermis. Mi lernis en baza

lernejo. Oni instruis tie ankaŭ la rusan lingvon. Mi jam

parolis ĝin, sed en lernejo mi lernis skribi kaj legi.

Poste en meza lernejo ankaŭ oni instruis nur la rusan

lingvon. Mi komencis labori. En 1956-a jaro mi iris al la kurso

de angla lingvo. Mi lernis unu jaron. Mi komencis duan jaron.

Sed mi devis por la kurso tre multe pagi. Mi rezignis.

Mia patro diris – iru al la kurso de Esperanto. Estis jaro 1958. La kurso daŭris tri

monatojn. Neee! Ne pensu ke mi jam komencis paroli! Mi nur komprenis tekston

skribitan. En 1959 jaro mi denove iris al dua kurso. Mi finis ĝin post tri monatoj.

Jam pli bone. Mi komprenis homojn kiuj malrapide parolis kaj mi komencis paroli. En la

klubeja biblioteko estis multaj libroj. Multajn mi tralegis. Mi devis ofte serĉi vortojn en

vortaro. Tiel mi lernis novajn vortojn.

En 1961 jaro nin forlasis mia avino. Kun kiu paroli en rusa lingvo? Estis neniu. Mi

komencis aĉeti unu rusan revuon kaj aŭskulti rusan radion.

Toeko – Teodor Konopka, Pollando

rezignis [decidi ne plu fari ion].

trajno [fer-vojaj vagonoj ligitaj kun lokomotivo]

Pasis jaroj. En 1984 jaro mi veturis per trajno kun rusaj

virinoj. Mi interparolis kun ili kaj… estis tre bone! Ili diris

ke mi bone parolas! Dudek tri jarojn mi ne parolis la

rusan!

Mi vojaĝis ankaŭ kelfoje al Germanio kaj ankaŭ tie ne

estis problemoj kun la germana lingvo. Ĉu mi havas

specialan kapablon pri lingvoj? En sekvonta artikolo mi

skribos pri miaj spertoj kun Esperanto.
Lernu lingvojn – III

En la jaro 1959 okazis en pola ĉefurbo Varsovio la 44-a

Universala Kongreso de Esperanto. Mi ne parto-prenis ĝin.

Multaj eksterlandaj esperantistoj veturante al Varsovio traveturis

ankaŭ mian urbon. Mi povis aŭskulti ilin kaj paroli.

Mi multe korespondis per poŝto kun homoj el la tuta mondo.

Sed estis tre malfacile veturi al alia lando. Pro tio mi interparolis

esperant-lingve preskaŭ nur kun miaj geamikoj el mia urbo.

Venis jaro 1987. Denove okazis la Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio.

Tiu-foje mi aliĝis kaj veturis al Varsovio. Estis miloj da homoj el la tuta mondo. Mi

interparolis kun homoj el preskaŭ 30 landoj. Mi komprenis ĉiujn kaj ili komprenis min!

En la jaro 1989 estis politika ŝanĝo en Pollando, poste ankaŭ en kelkaj aliaj eŭropaj

landoj. Fariĝis facile viziti aliajn landojn.

En la jaroj 1993, 1994, 1997 kaj 2000 mi kvarfoje vizitis Estonion por partopreni

esperantajn aranĝojn. Mi denove povis multe paroli en Esperanto, sed ankaŭ en la rusa

kaj en la germana lingvoj kun ne-esperantistoj. Multaj homoj en tiu lando parolas la

rusan kaj la germanan. Nun helpis al mi ankaŭ la scio de aliaj lingvoj.

En la jaro 2005 mi partoprenis la Universalan Kongreson en Vilno, ĉefurbo de Litovio,

najbara lando. Same tie, okazis multaj interparoloj en tri lingvoj; Esperanto, rusa kaj

pola. En Litovio multaj homoj konas la rusan kaj la polan lingvojn. Dum tiu kongreso mi

unuafoje renkontis homojn kun kiuj mi antaŭe interparolis skribe per komputilo. Estis

tre plezure.

Mia tria Universala Kongreso estis en 2009 en Bjalistoko (Pollando). Mi denove renkontis

miajn malnovajn geamikojn kaj ankaŭ geamikojn el inter-reto.

Lingvo estas kiel ilo. Ĝi kuŝas en la ŝranko kaj vi nur devas zorgi ke ĝi

estu pura kaj preta por funkcii. Lingvon ankaŭ vi devas purigi kaj poluri.

Vi devas legi; laŭte, por ke via buŝo alkutimiĝu prononci fremdajn

vortojn.

Toeko – Teodor Konopka, Pollando

korespondi: interŝanĝi leterojn

najbara:apuda,

komputi: per elektronika aparato (komputilo) plenumi taskojn

inter-reto: tutmonda reto por komputiloj

ŝranko: meblo fermebla per pordo

poluri: brilige froti

laŭte: forte sonante; aŭdeble malproksime

prononci: elparoli; formi vortojn (parolsonojn) per la buŝo
Vivo en kamparo

Dum longa tempo la homo vivadis en kamp-aro, en la naturo.

La malnov-tempa homo vivis per ĉasaĵoj kaj nature kreskantaj

plantoj . Li kunvivis kun bestoj kaj aĵoj de la naturo. Poste li

lernis mem prilabori plantojn kaj kuiri bestojn por faciligi sian

vivon. Li ĉiam havis la emon vivi en grupoj, sed tiuj grupoj

estis malgrand-nombraj – familioj aŭ grupoj de familioj. Tiu

longa tempo de la historio profunde markis la homan pensmanieron:

la homo estis parto de la naturo kaj la naturaj aĵoj

estis parto de lia pens-maniero.

Ĝis la 19-a jarcento, granda parto de la homaro vivis en

kamparo; urboj estis ankoraŭ malgrandaj. Tiam okazis

grava ŝanĝo en la historio: la industria revolucio, kiu

komenciĝis en Anglujo kaj rapide disvastiĝis tra la tuta

mondo. Ĝi profunde ŝanĝis la vivmanieron.

Inter aliaj ŝanĝoj, la urboj multe kreskis kaj amaso da

homoj iris al ili. Nuntempe, post iom pli ol unu jarcento,

nur malgranda parto de la homaro vivas en la kamparo.

Pro tio, la nuna homo perdis ligon kun malnovaj aĵoj, kiuj riĉigis

lian pens-manieron. Nuntempe, oni vidas multajn infanojn, kiuj

neniam persone vidis kokinon aŭ bovon – nur per televido aŭ

kino, aŭ sur siaj teleroj, kiel manĝaĵo… Ili neniam aŭdas kanton

de birdoj, ili neniam sin banas en riveroj, ili neniam promenas

per ĉevalo, ili neniam prenas oranĝon rekte el oranĝ-arbo, ili

neniam varmigas sin apud fajro, sub steloj.

Ĉar homoj gardas nur tion, kion ili amas, tial ili nun ne plu gardas

la naturon. Pro industriaj interesoj, oni mortigas arbarojn, malpurigas riverojn kaj

marojn kaj mortigas bestospecojn.

La homo jam ne rimarkas ke li mortigas parton de si mem. Mortigante la naturon, li

mortigas la lokon, en kiu li vivis dum longaj jarmiloj. Tio certe kaŭzos danĝerajn

ŝanĝojn en nia Tero, kaj al ni mem.

Estas do saĝe, ke ni iom revenu al la naturo. Ni instruu niajn infanojn denove ami kaj

estimi ĝin. La naturo dankos, kaj la infanoj certe estos pli feliĉaj.

Paŭlo Sergio Viana

ĉasi= postkuri iun/ion por provi kapti tiun/tion

planto= vivaĵo ne kapabla movi sin de loko al loko – ne besto

industrio= farado de produktoj el neprilaboritaj aĵoj

revolucio= rapida ŝanĝo

kino= domo, kie oni montras filmojn

oranĝo= frukto