19.06.2013 Views

Renato Corsetti, Esperanto estas facila.pdf - Svisa Esperanto-Societo

Renato Corsetti, Esperanto estas facila.pdf - Svisa Esperanto-Societo

Renato Corsetti, Esperanto estas facila.pdf - Svisa Esperanto-Societo

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

paĝaro Lernu! per sia rubriko “Vorto de la tago”, kiu rekomendas amason

da nenecesaj vortoj: lokalizi, delico, akomodi, fetoro, sukuri ks.

Kunmetado estas la kerno de la esperanta vortfara sistemo. Ni ne donu

al komencantoj listojn de novaj vortoj parkere lernendaj; anstataŭe ni

montru al ili, kiel surbaze de malgranda radikaro, ili povos mem esprimi

preskaŭ ĉiujn normale bezonatajn konceptojn.

Anna Lowenstein

La Fundamento sen peno sed kun prudento

Multaj el la problemoj en la pasinta kaj en la nuna mondo venas el

laŭvorta interpretado de sanktaj libroj. Ankaŭ la Fundamento estas

iusence la sankta libro de la parolantoj de Esperanto. Ĝi estas en tiu

senco sankta, ĉar kiel Zamenhof diris en la Antaŭparolo: “Neniu persono

kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento eĉ la

plej malgrandan ŝanĝon!” Ĝi, do, estas la normodona lingva libro por la

komunumo de la esperantistoj.

Do, se iu volas scii, kiel teorie devus funkcii Esperanto, oni ne povas fari

ion alian ol legi kaj relegadi la Fundamenton kaj klopodi eltiri la regulojn.

Tio estas esence la sama laboro, kiun faras lingvistoj, kiam ili devas

kompreni la regulojn de iu ajn lingvo en la mondo, nur ke ilia tasko estas

iom pli malfacila. Ne disponante pri skribita teksto same aŭtoritata, ili

devas aŭskulti la parolantojn de ekzemple aŭstralia praloĝanta tribo,

registri ilin kaj poste analizi la lingvon.

Ni provu vidi, kion la Fundamento legata sen antaŭjuĝoj povas instrui al ni

en la kampo de vortoj kaj vortaroj. Tiujn instruojn vi trovos en la konsiloj

pri unuopaj vortoj en ĉi tiu libro.

6

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!