You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Gazeto Andaluzia 21

Julio - Septembro

Poezio

Fratinet’ María

Fratinet’ María,

morgaŭ estos festo,

do ni du ne iros

studi al lernejo.

La gainon belan

vi al vi surmetos,

la plej bonan jupon

kaj la kapo-reton.

Portos mi la bluan,

bon-kvalitan veston,

la ĉemizon novan

kaj la lan-ŝtumpretojn,

kaj, se suno brilos,

ĉapon el flanelo

(la avin-donacon

en la Pask-celebro)

kaj, de la najbaro,

medal-kolieron,

kiun li aĉetis

en foir-vendejo.

Ni la kirkon iros

kaj aŭskultos meson.

De l’onklin’ pot-venda

monon ni ricevos.

Por regalo nia

tiam ni aĉetos

(kaj ĝin prisekretu)

tre bongustajn berojn.

Ludos mi je taŭroj

jam en la vespero.

Vi kun la fratinoj

Juana, Magda, venos

kaj kun Tuerta, Blanka

(la du kuzinetoj)

en la placo lude

la pupinojn flegos.

Kaj se panjo donos

al vi kastanjetojn,

povos vi ĉe l’pordo

danci ĝis elĉerpo.

Andreŭela kantos:

“Panjo, viaj herboj

min ne resanigis:

vanis la rimedo.”

El papero ia

tajlos mi livreon,

kun morusa ŝmiro

bele ĝi aspektos.

Mi kapuĉon faros

plenan de kreneloj,

kiel nigran tufon

la du plumojn metos

el la vost’ de l’koko,

kiun en ĝardeno

ni ĉasadis ride

antaŭ la Karesmo.

Flagon mi alfiksos

tuj al longa vergo,

kaj du blankajn kvastojn

al la ŝnuraj plektoj.