Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
16 Januaro Aprilo - Marto Junio
Gazeto Andaluzia
75-a datreveno de la morto de la poeto
MIGUEL HERNÁNDEZ
1910 ~ 1942
ETERNA OMBRO
Iam mi kredis: la lum’ estas mia,
sed mi en ombron profundan ĵetitas.
Braĝo suneca, kontento radia
lume, bolŝaŭme, dezire krepitas.
Sango leĝera kaj ronda tumultas:
arda, pur-blanka, senlima sopiro.
Lumo la lumon ekstere sepultas.
Al mi nur ombron provizas la brilo.
Nure nur ombron. Sen sun’ kaj ĉielo.
Spacoj. Estaĵoj. Kaj korpoj tuŝeblaj
en la nefluga kaj stagna aero
kaj en la arbo de revoj neeblaj.
Nigraj pasioj, mienoj teruraj.
Ruĝe sin kovri la dentoj jubilas.
La absolutaj rankoroj obskuraj.
Al blindaj putoj la korpoj similas.
Mankas la spaco. Forsinkis la rido.
Jam ne plu eblas al alto sin ĵeti.
Volas la koro kun pli da rápido
l’ ombrojn grandigi, en ilin impeti.