You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Troigoj, misproporcioj kaj prisilentoj

Ĉio estas tre interesa, ĉio ekstere brilas, ĉio estas raportita en pozitiva tono pri homo ŝajne

senmakula, ajna kritiko forestas. Neniu dubas, ke Bokarjov estis respektinda lingvosciencisto kaj ke ankaǔ la

nivelo de lia poresperantista agado estas taksenda kiel “nemezureble alta”, kiel konfirmas la oficiala

nekrologo. Jam en la antaǔparolo al la Esperanta-rusa vortaro de 1974 (reeldonita en 1982) Bokarjov estis

komparita de sia lingvista kolego V. Grigorev eĉ kun grandkalibraj lingvistoj kiel H. Schuchardt, J.

Baudouin de Courtenay, A. Meillet, N. Trubeckoj, O. Jespersen, E. Sapir, A. Martinet, N. Juŝmanov. Fiere la

aǔtorino ripetas en sia libro la ateston de tiu apenaǔ superebla honorego. 8 Ĉu ankaǔ la aserto de la nekrologo

en la sovetia eldono de Paco, ke Bokarjov estis la “plej profunda (pli bone: profundega) teoriulo de nia

movado”, ne same ŝajnas troigita? Sendube, al Bokarjov apartenas la merito esti restariginta la

interlingvistikon kaj esperantologion kaj per tio la Esperanto-movadon mem depost 1956 en Sovetunio pere

de kelkaj utilaj artikoloj, prelegoj kaj agadoj. Sed ĉu oni povas kompari la scienc-teorian nivelon de la

interlingvistika-esperantologia kontribuo de Bokarjov kun la signifa teoria verkaro de E.K. Drezen, grava

nomo, kiu en tiu kunteksto nepre devus esti emfazita? 9 Pri tio eblas disputi. Mi starigas ĉi tie nur demandojn,

sen havi la ambicion ilin respondi. Necesus atente relegi, kompari kaj pritaksi ĉion verkitan de tiuj aǔtoroj. 10

Dum la Granda Teroro kaj la granda patrolanda milito

Antonina Bokarjova ankaǔ notas per unu sola magra frazo, ke ŝia patro bonŝance evitis la

reprezaliojn kontraǔ esperantistoj dum la jaroj 1936-38. Jes, vere bonŝance, ĉar neniu krom denuncema aĉulo

povus al li deziri la saman tragikan sorton, kiun spertis liaj Esperanto-kolegoj Drezen, Varankin, Nekrasov,

Muravkin, Miĥalskij, Futerfas aǔ Deškin, Demidjuk k.m.a.! La stalinisma teroro, kiu rabis la vivon de

centmiloj, daǔre estas hontinda kaj dolora ĉapitro patrolanda, kiun multaj rusaj aǔtoroj eĉ nuntempe ankoraǔ

hezitas tuŝi. En la libro de Bokarjova ĝi meritus enprofundiĝon, alie ĉio restas tro supraĵa. En la tikla tempo

Bokarjov estis okupata pri sia profesia kariero por en 1939 povi ekstudi de la Instituto pri Lingvo kaj

Pensado de Nikolaj Marr en Leningrado. Sian doktorigan tezon li defendis en 1955.

Kiel oni legas en nekrologoj, Bokarjov defendis la patrujon kiel volontulo en la kolonoj de la

defendantoj de Leningrado, kie li batalis kiel soldato de marbrigado ekde la 11a de septembro 1941. Li estis

grave vundita kaj longan tempon troviĝis en la hospitalo. En 1946 li revenis hejmen, havante la rangon de

majoro, “kun militordeno kaj medaloj sur la brusto. Kaj ni ĝis la lastaj liaj tagoj eĉ ne suspektis pri liaj heroaj

agoj kaj meritoj!” (Sulje).

Post la milito Bokarjov translokiĝis al Moskvo, kie estis fondita la Instituto pri Lingvoscienco, al kiu

li aliĝis. Sed kion Bokarjov vere sciis pri la eventoj ĉirkaǔ la sovetia Esperanto-movado dum la stalinismaj

persekutoj en la 30aj jaroj, kion li neniam povis aǔ volis komuniki al la posteuloj post la morto de Stalin, eĉ

kiam la unuaj rehonorigoj de viktimoj jam okazis? Nu jes, mi scias, ke publike skribi pri ĉi tiu temaro

longtempe ne eblis, tiel ke antaŭ la Gorbaĉova erao inter la sovetianoj regis nur nebulaj imagoj kaj malforta

intereso pri la stalinismaj fifaroj, kiujn oni prefere ne menciis kaj sufokis. 11

Interesa en tiu ĉi kunteksto estas la sciigo de Bokarjova, ke “li neniam parolis pri siaj kontaktoj kun

superuloj, sed mi certas, ke tiamaj burokrataj instancoj forprenis multe de lia sano, kiu estis jam malforta. Lia

8

En prezentoj pri sovetia lingvoscienco Bokarjov kutime ne estis menciita en la sama rango kiel ekzemple Vinogradov,

Reformatskij, Uŝakov, Larin, Filin, Ŝĉerba, Bulachovskij, Beloded, Konrad, Jakubinskij, Jarceva, Guchman, Ĵirmunskij,

Trubaĉev, Ivanov, Serebrennikov k.a. La nomo de Bokarjov kutime aperis ĉefe en la vico de lingvosciencistoj, kiuj

okupiĝis pri kaǔkazaj lingvoj, analoge kiel ekzemple Ariste por la finn-ugraj lingvoj kaj Sevak por armenaj temoj.

9

En sia fama artikolo, kiun Bokarjov verkis kun O.S. Achmanova por Voprosy jazykoznanija en 1956, la nomo de E.K.

Drezen aperis sole en iu piednoto en formo de verkindiko, kio ja ŝajne ne estis tute sufiĉa trakto, sed kio signifis

singardan kaj mallaǔtan remencion de ankoraǔ oficiale persekutita kamarado kaj samideano (E.K. Drezen estis oficiale

rehonorita de la sovetiaj instancoj nur en majo 1957). Anstataŭ pri Drezen Bokarjova skribis tutan alineon pri E.

Polivanov.

10

La listo de publikigitaj interlingvistikaj-esperantologiaj verkaĵoj de Bokarjov estas magra kompare kun aliaj aŭtoroj.

Kiel M.I. Isaev atentigis (en Problemy interlingvistiki, 1976, p. 8), Bokarjov preferis prelege, do buŝe prezenti siajn

temojn sen pretigi prespretan manuskripton.

11

Bokarjov forpasis antaǔ ol aperis la verkoj de A. Solĵenicin, precipe ‘Gulaga Arkipelago’ (1973), kaj ‘7000 tagoj en

Siberio’ de Karlo Ŝtajner (1975), kiu aperis en Esperanto-traduko en 1984.

35