You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
VENTO veksilologia revuo en esperanto
Gvatemalo - Kecalo
Kristnaskinsulo - Fetono blanka vosto
En la flago de Gvatemalo, centre de la blanka bendo, kiu simbolas
purecojn kaj valorojn de la nacio situita inter la Pacifika Oceano kaj la Antila
Maro (ambaŭ reprezentataj de la bluaj bendoj), aperas birdo Kecalo, simbolo
devenanta de la popolo Majao kaj simbolo de libereco. La birdo sin apogas sur
pergameno, kie aperas la dato de la sendependiĝo, kiu devas esti ŝirmata ankaŭ
de armiloj. La oliva krono reprezentas la pacon.
La flago de Kristnaskinsulo (aŭstralia teritorio) memorigas la Pacifikan
Oceanon (bluo) kaj la insulon mem (verdo). La birdo estas la “Phaeton
Iepturus” (Fetono kun blanka vosto), tipa mara birdo kiu simbolas la faŭnon de
la teritorio.
Kiribato - Fregato
Papuo Nov-Gvineo - Paradizeo
La birdo fregato ĉiam estis la simbolo de la Insuloj Gilbert (eksa nomo
de Kiribato) kaj, ekde la kolonia periodo, tiu birdo aperas sur la nacia flago.
20
Sur la tradiciaj koloroj nigra kaj ruĝa de Papuo Nov-Gvineo, oni povas
vidi silueton de kumul (paradizeo), kiu reprezentas la plialtiĝon de la nova
nacio.