You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
VENTO veksilologia revuo en esperanto
Kiel enmeti tekston en la Esperanto-flagon
?José M. Rodríguez (Hispanio)
Flagoj per si mem, kun ties koloroj kaj formoj, reprezentas ideojn, ili
esprimas ion. Same, skribado kun la literoj esprimas ideojn per vortoj. Do,
flagoj kaj skribado iamaniere estas similaj, ambaŭ esprimas ion. Pro tio, ne estas
konvene uzi samtempe tiujn sistemojn, tiel oni devas eviti aperigi vortojn sur
flagoj. Temas pri la veksilologia principo: Ne vortoj sur flagoj.
Malgraŭ ĉi tiu principo estas eble vidi flagojn kie vortoj kaj eĉ frazoj
aperas. Sur kelkaj el ili oni proklamas ideon, jen kelkaj ekzemploj:
Flago de Sauda Arabio kie oni proklamas:
“Ne ekzistas Dio krom Alaho kaj Mohamedo
estas la mesaĝisto de Alaho”
Flago de Irako kun la jena teksto:
“Alaho estas la plej granda”
Ofte oni esprimas ankaŭ celojn aŭ avertojn:
24
Flago de la usona sendependa movado
kontraŭ britaj koloniistoj avertas:
“Ne pied-premu min”.
Flago de Brazilo proklamas celon:
“Ordo kaj Progreso”