10.07.2015 Views

6ChhSYflT

6ChhSYflT

6ChhSYflT

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

Printempo 2014 Esperanto-Societo Kebekia Jaro 29, No 115NASK en Kanado ! 2Stipendioj por NASK 3AMO-seminario en Kanado 3Uson-Kanada Landa Kongreso 3Esperanto en teatraĵo 6La ĉiela kastelo 8La paco eblas ! 14Eventoj en Ukrainio 20La Idoj de la Suno 27E-aranĝoj 36La ĉiela kasteloLe château céleste1


Kompreneble, aldone al lastudado, la partoprenantojĝuos riĉan amuzanprogramon : ekskursoj, ludoj,filmoj kaj... ĉiam multe dababilado : ja malsimile algrandaj renkontiĝoj kiel laUK, en NASK oni verekonatiĝas kun la aliaj kajinterŝanĝas ideojn kajperspektivojn. HossFirooznia, respondeca prieksterstudaj aktivaĵoj,instigas la lernantojn gvidi mallongajn programojnpri temo el la propra fako aŭ sperto : « En 2013,ekzemple, lernantoj gvidis dancekzercon, instruisgo-ludon, montris memfaritajn filmojn, parolis pribudhismo... kaj multe pli. »La kotizo, kiu inkluzivas kursojn, loĝadon kajmatenmanĝojn, estas 475 USD (ĝis 1a de aprilo)kaj 525 USD post la unua de aprilo. Onirekomendas kunporti ĉ. $200 por tagmanĝoj kajvespermanĝoj, kiujn oni povas aĉeti sur lakampuso aŭ en apudaj malgrandaj restoracioj.Iom da stipendioj estas haveblaj por plentempajstudentoj, instruistoj kaj loĝantoj de Latin-Ameriko.Krome, por tiuj kiuj dezirasresti kelkajn pliajn tagojn enbela Viktorio post NASK, estoskelkaj ebloj daŭre ĝuiEsperantan etoson : estasplanata post-NASK-aekskurso/amuzprogramo, pluskomuna UEA-ESF-Seminariopor Aktivula Maturigo (AMO)la 9-10an de julio, kaj lakomuna du-landa kongreso deEsperanto-USA kaj KanadaEsperanto-Asocio (KEA)okazos la 11-14-an de julio en apuda urbo Sidney.(Se vi ŝatus resti por la kongreso, bv. aranĝidetalojn kun Esperanto-USA : e-usa@esperantousa.org)Bv. turnu vin al Ellen M. Eddy, la administranto, priĉiuj demandoj : eddyellen@aol.comPliaj informoj : http://nask.esperantic.orgVideoj :Intervjuo kun Derek RoffFilmeto de Fabjo Monteiro[Laŭ Esperantic.org]3


Stipendioj por NASKPor Kanadanoj, ekzistas eblecoricevi stipendion por partopreniNASK-on. La Kanada Esperanto-Asocio havas instruan fondaĵon,pri kiu respondecas IanRichmond, Allan Simon kajGeoffrey Greatrex. Ĝi intencasdisdoni stipendiojn al lernantoj,kiuj intencas ĉeesti NASK-on porpartopreni kurson tie. Oni celashomojn, kiuj jam posedasalmenaŭ ian bazan scion de Esperanto kaj kiesfinancaj rimedoj ne permesus al ili normale venial la aranĝo kaj pagi la kotizojn. Oni intencasdisdoni proks. $2000 en subvencioj ; la sumodonota al unuopulo dependos je la cirkonstancojde la petanto (kie li/ŝi loĝas, ekzemple).Interesatoj bv. sendi retmesaĝon, en kiu onipravigas sian peton kaj klare indikas la sumonpetatan, al Geoffrey Greatrex,greatrex@uottawa.ca. La limdato por petoj estasla 1-a de aprilo 2014 ; la komisiono anoncossiajn decidojn antaŭ la 15-a de aprilo.Usona-Kanada Landa Kongreso-2014 okazos en Kanado !La 62a Landa Kongreso de Esperanto-USAokazos de vendredo la 11-a de julio vespereĝis lundo tagmeze la 14-a de julio en Sidney,Brita Kolumbio, Kanado. Ni aparte invitaspartopreni komencantojn kaj alilandanojn.Aliĝado, loĝado kaj aliaj informoj ĉe la retejode Esperanto-USA : esperanto-usa.org.4


Simpozio : Lingvo kaj EgalecoKunlabore kun la Centropor Esploro kajDokumentado pri laMonda Lingvo-Problemo (CED) kaj laUniversitato deHartfordo, la Stud-grupopri Lingvo kaj laUnuiĝintaj Nacioj organizas simpozion pri lingvokaj egaleco la 29-an de aprilo 2014, en la CentroChurch (777 United Nations Plaza) en Novjorko.Frua aliĝo (antaŭ 29-a de aprilo) kostas $25, kajsurloka aliĝo $30 (senpage por UN-stabanoj,stabanoj de UN-misioj, kaj reprezentantoj deneregistaraj organizoj).Sub la prezido de iama ESF-prezidanto D-roHumphrey Tonkin, la simpozio prezentosantaŭan ESF-prezidanton kaj nunan UEAprezidantonD-ron Mark Fettes kielfestparolanton kaj diskutgvidanton, kaj ankaŭinternacian aron de akademiaj prelegantoj, interkiuj ESF-konsilantarano D-ro Esther Schor.Por plenaj programdetaloj (angle) :www.languageandtheun.orgUEA-Seminario Por AktivulaMaturigo — Kanado (AMO-2)UEA gvidos seminarion pri Aktivula Maturigo enNord-Ameriko inter NASK kaj la Landa Kongreso.La temo de la seminario : « Strategio kaj praktikode Esperanto-informado en Norda Ameriko ».Inter la gvidantoj estos Mark Fettes (prezidantode UEA), Humphrey Tonkin (eks-prezidanto deUEA), Orlando Raola (prezidanto de Esperanto-USA), Hoss Firooznia, Grant Goodall kaj ĴenjaAmis.El inter la temoj : La Nord-Amerika kunteksto, Kielparoli kaj verki pri Esperanto, La scienco persvadi(kiel intervjuiĝi, verki gazetaran komunikon, kreikaj redakti retpaĝojn, uzi sociajn retojn), Organizode la informa laboro, kaj pli !Ni esperas doni kelkajn subvenciojn al junajpartoprenantoj. Por kandidatiĝi, bonvolu sendimesaĝon, kiu resumas vian movadan biografionkaj viajn celojn kiel aktivulo, al mtfettes (ĉe)sfu.ca.Kosto por partopreni la seminarion estas $40. Vipovas aliĝi ĉe la retejo de Esperanto-USA. Se vihavas demandojn, sendu ilin al eusa (ĉe)esperanto-usa.org.5


Esperanto en la teatraĵo The Language Archive !Ĵenja BondelidLa teatraĵo The Language Archive realigita de OutCast Productions, kie « rolis » ankaŭEsperanto, furoris en Vaŝingtonio en ĉi-februare kaj marte. Pri la bona prononco de laaktoroj zorgis Ĵenja Bondelid, la « skulptistino » el la videokurso Esperanto — Pasporto alla Tuta Mondo, kiu eĉ mem rolis en la teatraĵo. Jen ŝia artikolo pri la evento — kaj invito alĉiuj kreemuloj al tre speciala evento, Kino-Teatro-Festivalo, en Vaŝingtonio :www.kotofesto.org — Red.Ĝuste nun, mi sidas malantaŭ la scenejo,aŭskultante miajn gekolegojn (ne-Esperantajnaktorojn), kiuj uzas nian lingvon, kaj mirante primia bonŝanco. Mi eklernis pasintsomere (fakte,dum NASK), ke Outcast Productions en Langley,Vaŝingtonio, planas prezenti The LanguageArchive de Julia Cho — belan teatraĵon, en kiuEsperanto rolas (pli ol iomete !). Mi ekpensis : kiaŝanco ! Precize kiam mi sentis min preta esti plimalferma pri mia esperantisteco antaŭ miaj« ĉiutagaj » konatoj kaj geamikoj, jen oportunotion fari !Mi jam laboris por Outcast kiel danckomponistopor muzika teatraĵo pri la unua mondmilito, Oh!What a Lovely War, kaj estis inter la rolularo. Ĉarmi tiam tre ĝuis labori kun tiel profesieca lokateatra grupo, mi hastis kontakti ilin por proponimin kiel lingvan konsiliston. (Mi konfesas, ke miiom averte rakontis pri Incubus, por instigi ilinakcepti mian proponon.) Tamen, la reĝisoro, NedFarley, kiu rolis kiel unu el la apostoloj en la filmoJesus Christ, Superstar, ne nur bonvenigis mianhelpon, sed bonkore « eltranĉis » por mi la rolonde Esperanto-instruisto, kiun kutime ludus alia6


aktoro, inter siaj diversaj roloj.La okazo utiligi Esperanton en mia teatra medioestis nekredeble bela, kaj mi aparte ŝatas tiun ĉiteatraĵon, kiu estas sammulte korŝira kiom ridiga.Kaj kia oportuno varbi loke ! Nun ĉiuj, kiuj vidis lateatraĵon, scias, kio estas Esperanto, kiu estisZamenhof, kaj kiel sonas la lingvo. (Nu, mia rolopostulis germanan akĉenton, sed la aliaj aktorojuzis sufiĉe internacian prononcon.)Mi sekvigas tiun oportunon per esperant-lingvaaranĝo tre bonŝance jam planita, Kino-Teatro-Festivalo, kiu okazos inter la 11-a kaj la 20-a deaprilo. En ĝi lokanoj kaj aliaj komencantoj povossperti baznivelajn lecionojn pri Esperanto kaj ĉiujkune partoprenos filmfaradon, teatrumadon, kajaliajn scenartojn cele al prezentado dum NOREK(la Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco) la 19-an de aprilo. Por pliinformiĝi prinia programo, instruistaro, kaj aliaj detaloj priKoToFesto, vizitu nian retpaĝon(www.kotofesto.org). Aŭ por lastatempajĝisdatigoj vizitu (kaj « ŝatu ») nian paĝon ĉeFacebook, titolitan « Kinoteatrofestivalo ». Venukunĝui kreivan sperton en Esperanta medio !Sur la fotoj : scenoj el la teatraĵo. Ĵenja Bondelid estas sur la meza foto.7


La ĉiela kasteloĴenja AmisPour les Japonais, les montagnes sont sacrées, « car c'est là qu'habitent lesdieux ». En visitant les ruines du château Takeda, que l’on appelle aussi le« Machu Picchu japonais », et en voyant une « mer de nuages » au-dessousde nous, avec des montagnes comme des îles, j’ai bien compris pourquoi !« Niaj japanaj gastigantoj estas tro bonaj kaj nicerte ne meritas ĉion, kion ili faras por ni », midenove diras silente al mi. Tion mi faras ofte dumnia dumonata restado en Japanio. Nia trajnoekas, kaj mi mansvingas, ĝis mi ne plu povas vidiniajn amikojn, kiuj kuiris por ni, ŝoforis, ĉiĉeronis,kaj gastigis nin en la urbeto Takeda. La larmojaperas nevole, kaj mi vidas, ke ankaŭ miajkunvojaĝantoj, mia edzo Joel kaj amikinoMalgoŝa, suspekte frotas la okulojn. Mi fermas laokulojn kaj antaŭ mi denove aperas la nubamaro, kiu volvas la monton, la pinarbojn, laruinojn de la antikva kastelo per sia magia laktamantelo. Mi vidas ĝin de supre, kaj sentas,kvazaŭ mi starus sur la ĉielo kaj vidus loĝejon dedioj… Mi faras centojn da fotoj kaj provas absorbila aeron, enspiri la nubojn kaj rimarki ĉiun etandetalon por povi ĉiam rememori tiun dutaganvojaĝon al Takeda, kiu daŭros eterne en miakoro…8


Diri tion al aliaj esperantistoj ne vere estas necese,sed ne-esperantistoj ofte surpriziĝas, kiam midiras al ili, ke Esperanto estas eble la plej utilalingvo, kiun mi iam ajn lernis. Kiam antaŭ deko dajaroj mi kun ĝojo anoncis al mia patrino, ke mikomencas lerni Esperanton, mi ricevis oblikvanrigardon kun la (certe, bonintenca !) konsilo « Ĉueble estus pli utile pasigi vian tempon lernante laanglan ?.. ». Nun mia patrino ridas, kiam mirememorigas pri tiu okazaĵo (« Bone, bone, miestis malprava, vi ne devas konstante tionrememorigi… »). SenEsperanto mi ne havus tiomda amikoj, kaj certe nepovus resti du monatojn enJapanio loĝante ĉe Japanoj,kiuj malfermis al ni ne nursiajn domojn, sed ankaŭsiajn korojn.Estas dank’ al Esperanto, kepasintjare ni konatiĝis kun s-ro KOBAJAŜI Masajuki, kiuinvitis nin al sia loĝloko — la eta urbeto Takeda,kies nomo signifas « bambua kampo » kaj kiutroviĝas en la montoj de la regiono Taĵima, engubernio Hjogo. Li multe rakontis pri tiu ĉi urbo,kien li translokiĝis de Tokio antaŭ iom da jaroj, kajdonacis al ni belegajn poŝtkartojn, invitante viziti,se ni denove estos en Japanio. « Ĉu vi hazarde nelaboras por la turisma oficejo de Takeda ? » ŝercismia edzo, kaj ni solene promesis viziti ĝin, kiam nidenove venos al Japanio. Bone por ni, ke tiu ŝancoprezentiĝis baldaŭ !La Japanoj malofte uzas siajn personajn nomojn :ili preferas uzi familinomojn kaj fine aldoni larespektan sufikson « san » — aŭ « ĉan » kielkaresan aŭ pli intiman version. Inter la amikojKobajaŝi estas konata kielKoba-ĉan. Aldone, li memelpensis alian nomon : Komo(kunigo de la inicialoj« Kobajaŝi » kaj« Masajuki »), sed tiu nomoestis tuj transformita al lanomo « Moko » fare de unuel liaj Esperanto-lernantinoj :ridema kaj ŝercema Ĵunko.Niaj amikoj el Takeda« Ĉar vi, Ĵunko, mem estasmokema », diras Koba-ĉan,kompreneble, je granda amuziĝo kaj ĝoja rido deĴunko. Koba-ĉan estas ĝentila, afabla kaj ŝercema,tamen, tute ne mokema. Li ne naskiĝis en Takeda,sed en Tokio — tamen, al la demando, kiu estasvia plej ŝatata urbo, respondas senhezite :9


« Takeda ! ». Li jam vizitis kelkajn landojn kaj revasviziti la foran nordon por vidi la nordan brilon, sedtamen anstataŭ vojaĝi eksterlanden li preferas« porti la eksterlandon al si » invitantealilandanojn al Takeda, kie li laboras kielagrikulturisto : laboro, kiu korespondas al liajidealoj. Li multe preferas la trankvilan vivon enTakeda al sia naskiĝurbo, la rapidega kajtrafikplena Tokio. La sola afero, kiun Koba-ĉaniomete bedaŭras, estas, ke laboro de individuaagrikulturisto estas iomete soleca. Tamen,ĉiusemajne li okazigas Esperanto-kurson, eĉ kunskajpumado kun esperantistoj el aliaj landoj, kiujnli invitis al Takeda. Invitante eksterlandanojn alTakeda Kobajaŝi ankaŭ iusence plenumas laprofetaĵon de kunfondinto de la japana religioOomoto, kiu iam skribis, ke homoj el ĉiuj landojiam kolektiĝos en Takeda.Japana MaĉupikĉuoKvankam la ruinoj de la kastelo staris en Takedajam dum jarcentoj, tiu eta urbeto de ĉirkaŭ milfamilioj famiĝis nur antaŭ sufiĉe nelonge, postserio de japanaj televidprogramoj pri la Takedakastelo.Oni nomas tiun lokon « JapanaMaĉupikĉuo », ĉar tie, same kiel en Maĉupikĉuo,oni povas vidi — se oni estas bonŝancaj — lanubojn de supre ! Se antaŭe oni povis grimpi laruinojn libere kaj senpage, kun la populariĝo detiu ĉi loko oni konstruis turisman oficejon kaj eĉenkondukis la pagon de 300 enoj (ĉ. 3 dolaroj) poreniri la ruinojn. Tamen, eĉ se japanaj turistojmultas (ofte multas ĝis tiu grado, ke ne eblas troviliberan parklokon mezmatene), la loko ne estaskonata eksterlande, kaj turismaj broŝuroj en laangla ankaŭ ne troviĝas. Unu el la kialoj estas ke ĝiestas sufiĉe malproksima de grandaj urboj kaj nefacile atingebla per trajnoj. Krome, ĝi apenaŭhavas hotelojn, kvankam antaŭnelonge unu« depato » (ĉionvendejo, de la angla« department store ») konvertiĝis almalmultekosta hotelo, pro la alfluo de enlandajturistoj.10


Koba-ĉan petas nin vekiĝi frue, ĉar ni devas jamforiri ĉirkaŭ la 6-a matene : unue, ĉar oni povasvidi la plej belan pejzaĝon nur matene, kaj due,simple por kapti la lokon en la parkejo. Kiel ĉiujJapanoj, li alvenas 15 minutojn pli frue ol ladecidita renkontiĝa tempo kaj devas atendi nin, laokcidentanojn, por kiuj « estis preta ĉirkaŭ la 6ahoro » signifas « esti preta je la 6a horo aŭ iometeposte » kaj ne « esti preta je la 5:45 », kiel por laJapanoj. Antaŭ ol alveni frumatene Koba-ĉan eĉkontrolis, ĉu estas liberaj lokoj en la pli supraparkejo — la respondo estis negativa, sed tion li,fakte atendis : ja multaj homoj alvenas la antaŭantagon kaj simple dormas en la parkejo en la aŭto,do, ne surprize, ĉiam mankas spacoj.Suben al la nuboLa ĉielo aspektas tute griza, kiam nia grupo el sespersonoj — tri ne-Japanoj kaj tri lokanoj —komencas la montogrimpadon. Krom Koba-ĉanmem, nin akompanas gesinjoroj Makoto kajMiharu CUMOTO, niaj gastigantoj en Takeda. Nipasigis du noktojn en iliaj ducentjara historiplenadomo, kiu pli similas al muzeo ol al ordinara domo(mi notis, ke ĝi eĉ odoras kiel muzeo !) kaj kietroviĝas Takeda-filio de Oomoto (« Becuin »). Eĉse estas nur frua mateno, jam multas homojirantaj al la kastelo kaj eĉ nemalmultaj revenantajde tie. Ili kun scivolemo rigardas nin : ŝajne, lasolajn eksterlandanojn, kaj ni kun plezuro salutasĉiujn preterpasantojn : « Ohajo gozaimasu ! »Kiam ni atingas la kastelon, post duonhoro, ĝiestas kovrita per densa nebulo, kiu aldonasmisteran guston al la antikvaj ŝtonoj kaj arboj, kiessiluetojn oni vidas tra la blanka nuba kovrilo. Eĉ lahomoj ĉirkaŭe aspektas iom fantomece ! Onidevas iri tre atente, ĉar la vojo estas glita (« zuruzuru», kiel oni diras en la japana lingvo, plena jeonomatopeoj) — hieraŭ pluvis, kaj oni devas estiege atentema, aŭ oni povas fali en la abismon depli ol tricent metroj. Oni ne povas ne admirikelkajn elegantajn Japaninojn, kiuj tamen portashelajn ŝuojn sur altaj kalkanumoj kaj tamen iel11


sukcesas ne malpurigi ilin en la malbela brunakoto, tra kiu oni devas iri por atingi la altanpunkton de la kastelo. Mi ankaŭ konstatas, ke enUsono aŭ en Kanado oni neniel lasus al homoj irial tiu loko sen instali iun barilon por malhelpi, keiu persono falu (ĉu intenceaŭ neintence).En la supra parto de lakastelo homoj jam multas.Oni staras kaj kun esperorigardas jen al la ĉielo, jenal la poŝtelefono por vidila veterprognozon. AnkaŭKoba-ĉan montras al nisian poŝtelefonon : la tagodevas esti suna, sedaspektas, ke la nebuloneniam foriros. La homojaspektas iomete ĉagrenitaj : eble, la prognozoeraris… Kiam ni jam decidas foriri, la miraklookazas. La nubo super ni maldensiĝas kaj ni vidasla ĉielon malfermiĝi. La unua afero, kiu aperasantaŭ miaj okuloj, estas la monto, kiu staras kielinsulo ĉirkaŭata de nuboj. La Japanoj nomas ĝin« nuba maro » (« un-kai »), kaj ĝi vere aspektastiel ! La suno rapide disigas la nubon ĉirkaŭ ni, kajjen la objektoj prenas sian kutiman formon : eĉtiuj strangaj fantomecaj estaĵoj apud vi nunaspektas kiel ordinaraj homoj. Du infanoj, kiujdormis sur kovrilo, vekiĝas kaj kun mirigitaj okulojrigardas suben al la nubo. La veterprognozo neeraris ! Tamen, mi havas alian teorion : niabonkora ĉiĉerono, Koba-ĉan,estas ne vere homo, sedanĝelo (tenŝi japane), ĉar liportis nin al la ĉielo, do, lidevas havi bonan rilaton kunDio kaj ŝanĝi la veteronlaŭplaĉe Koba-ĉan ridas protiu klarigo kaj amuziĝas de tiunova kromnomo.Takeda kaj la ruinoj de laantikva kastelo havas apartansignifon por Oomoto ; en la1930-aj jaroj ĝi eĉ apartenis altiu religio : la fakto, kiun oni ne mencias en laoficiala broŝuro ricevita ĉe la enirejo, je la bedaŭrode niaj akompanantoj. Sur la tereno de la antikvakastelo Oomoto eĉ planis konstrui la trian spiritancentron, aldone al tiuj en Kameoka kaj Ajabe,reprezentantaj umeon (japanan prunon) kaj pinon— la arbojn kun aparta signifo por Oomoto, ĉarbambuo (« take ») estas la tria sankta arbo poroomotanoj. La konstruadon malhelpis la12


persekuto de Oomoto fare de la japana registaro :la t.n. « Dua Oomoto-afero », kiu komenciĝis en1935 kaj daŭris plurajn jarojn. Pro la kontraŭo al latiama japana militarismo, Oomoto perdis multajnel siaj terenoj, inkluzive de tiu en Takeda, ĝiajsanktejoj kaj konstruaĵoj estis detruitaj (kvankam« Becuin », kie ni tranoktis, bonŝance, ne estistuŝita). En Becuin troviĝas tre kurioza malnovafoto farita mallonge antaŭ la Dua Oomoto-afero :jen aro da personoj, kun la gvidantoj, staras apudla kastelo, pozante por la foto. Iomete flanke de lagrupo troviĝas granda figuro — multe pli granda olordinara homo. Kompreneble, tiu estaĵo ne estiskun la fotita grupo. Oni diras al ni, ke kelkaj homojpensas, ke tio estis Dio — aŭ eble la fantomo de lamalnova kastelo, kiu fojfoje vizitas sian malnovanregnon.La kastelo estis konstruita antaŭ preskaŭ 600jaroj : en la jaro 1441. Ĝi kelkfoje ŝanĝis siajnposedantojn, kaj oni supozas, ke ĝi estis detruitaĉirkaŭ la fino de la 16a jarcento. Sed, ĉu la kasteloestis vere detruita aŭ eble la homoj memforprenis la suprajn ŝtonojn post la forlaso de lakastelo fare de ties lasta mastro, oni ne scias :supozeble, la lasta kastelestro faris ritan seppuku,kiam oni akuzis lin pri la bruligo de la kastel-urbo.La supra parto de la kastelo estas kovrita deŝtonetoj. Niaj gvidantoj rimarkigas, ke multaj el iline vere estas ŝtonetoj, sed la restaĵoj de laantikvaj tegoloj, kiuj iam kovris la kastelon —malfacilas kredi, sed tiuj ŝtonetoj-tegoleroj kuŝasĉi tie jam kelkcent jarojn…***Vidinte ion tiel ĉiele belan, kiel la ĉiela kastelo deTakeda, la vortoj mankas por priskribi siajnspertojn (kaj releginte tiun tekston mi denovekonstatas, kiom mallertan laboron mi farisprovante tion fari). Pro tio revenante hejmen peraŭto ni silentas, ĉar la parolado kvazaŭ forprenusla magion de tiu mistera loko. La Takeda-kastelo,kovrita de lakta nebulo, kaj la monto, kiu soleceaperas, kiel insulo en la nuba maro, estos por ĉiamgravuritaj en mian memoron !13


La paco eblas !Ĵenja AmisDepuis dix ans, l’Institut israélo-palestinien pour la paix d’Oomoto organise unprogramme d’échange pour les adolescents qui ont perdu un ou plusieurs membres deleur famille comme victimes des guerres ou des actes terroristes. Les ados qui viennentd’Israël et de Palestine habitent avec des familles japonaises et apprennent nonseulement bien des choses sur la culture exotique du Pays du soleil levant, mais trouventaussi le courage de vivre en paix avec d’autres ados, tellement prochesgéographiquement et culturellement, mais tellement éloignés politiquement…Elpensi solvon por diversaj problemoj de lahomaro estas ege facile. Renovigebla energio ?Neniu problemo ! Instali la sunpanelojn en ĉieshejmo ! Malsato ? Facile ! Justa komerco kajredistribuado de manĝaĵoj. Internaciakomunikiĝo ? Nu, kompreneble : Esperanto !Facilas, ĉu ne ? Kio vere malfacilas estas realigition je la tutmonda skalo ― kaj antaŭ ĉio,konvinki aliajn personojn pensi kaj agi same,kiel vi.Israel-palestina konflikto estas unu el tiajproblemoj, kiuj ofte malesperigas multajn, eĉ laplej brilajn pensantojn kaj politikistojn de niatempo. Kolero naskas koleron, morto semasmorton, venĝo pliigas venĝon… La reciprokamalamo kvazaŭ eniras la sangon ekde infanaĝo,kaj foje aspektas, ke ne estas fino al tiu ciklo.Ĝuste pro tio, ĉiam, kiam mi vidas eĉ plejmalgrandan paŝon por haltigi tiun ĉi malbonancirklon, tio feliĉigas mian koron. Dum la 100-aJapana Esperanto-kongreso mi lernis pri eble etasur la tutmonda skalo, sed tre grava kaj trekonkreta agado por repacigi israelanojn kajpalestinanojn. Kompreneble, tiu agado ne povassolvi la tutan komplikan kaj kompleksan situacion,sed eĉ se ĝi helpas solvi ĝin je la nivelo de kelkajindividuoj, ĝi tamen estas ege grava kaj necesa. Ja14


milito komenciĝas ne sur la batalkampo, sed en lakapoj de homoj, kaj same tie, en la kapoj dehomoj, devas komenciĝi paco. Ĉi-oktobre niparolis kun la kunorganizantoj de la israelpalestinaporpaca agado ― esperantistoj kajoomotanoj Hiromi Yano kaj Yasuo Tabuchi, kiujplezure rakontis al ni pli pri tiu ĉi admirindainiciato.« Ni venis kiel unu grupo… kaj niforiros kiel unu grupo »Imagu la jenan scenon :grupo de gejunulojforflugas el Japaniohejmen, kaj duono de lagrupo estas haltigitapor pli severa kontroloĉe pasportkontrolo. Laaliaj grupanoj faris, kionamikoj kutime farus entia situacio : ili trankvileatendis siajnkamaradojn, eĉ se tiosignifus maltrafon desia aviadilo. Tamen, tiuĉi situacio estis iom neordinara : la duono de lagrupo, kiu rapide pasis la kontrolon, estis la junuladelegacio el Israelo, kiu venis al Japanio porpartopreni en la israel-palestina porpacainterŝanĝo. La alia duono de la grupo, kiel vi,certe, jam divenis, estis la palestinaj junuloj. Laisraelanoj povis jam esti sidantaj en aviadilo, sedili preferis dum tri horoj atendi siajn palestinajnamikojn. « Ni venis ĉi tien kiel unu grupo, kaj tiel,kune, ni foriros », pensis la junuloj. Kaj tiel, kune,ili foriris de la Lando de Leviĝanta Suno… Ĉiu al siahejmloko : iuj al Israelo, kaj aliaj al Palestino, tiomproksimaj geografie sed tamen tiom apartaj propolitiko…Tiuj gejunuloj aspektiskiel ordinarajadoleskantoj, portantajĝinzojn, t-ĉemizojn kajaŭskultantaj muzikon.Tamen, ili ne estisordinaraj junuloj : ĉiujsenescepte estis la plejdelikataj personoj, kiuj«... multaj gejunuloj ne povis perfekte eltrinki la perdis almenaŭ unu elteon, sed tamen ili plezure manĝis la dolĉaĵojn » siaj gepatroj, geonkloj,gefratoj aŭ gekuzoj promilitoj aŭ teroristajatakoj. Ili pasigis unu semajnon en Japanio kajamikiĝis kadre de la interŝanĝa projekto, kiu celas15


amikigi junulojn, kiuj tro june eksciis, kion signifasperdi siajn familianojn pro militoj… Tiu historio enla flughaveno okazis en la jaro 2003 ― la jaro,kiam oni komencis tiun ĉi projekton. Jam okazispluraj tiaj interŝanĝoj, la lasta el kiuj estis enaŭgusto 2013 en la urbo Kiotango.« Ni ne havas konfidon. Tial paconeniam venas. »Same kiel en la antaŭaj jaroj, ankaŭ en aŭgusto2013 israelaj kaj palestinaj adoleskantoj pasigisunu semajnon en la domoj de ordinaraj Japanoj :en unu japana familio ĉiam loĝis po unu israela kajpo unu palestina junulo aŭ junulino. « Loĝi kunepor palestinanoj kaj israelanoj estas io, kion tiujjunuloj neniam antaŭe povis imagi », diris al niYasuo Tabuchi, pasia kaj aktive engaĝita en laprojekto. Laŭ s-ro Tabuchi, multaj el tiuj junulojestis kaptitaj en la malbona ciklo « venĝo-suferovenĝo», kaj partopreno en tiu projekto por iliestis la maniero rompi ĝin. Ĝuste tio estas, fakte,la celo de tiu interŝanĝo : ĝi permesas eligi lainfanojn de tiu ciklo kaj doni al ili la ŝancon porinteramikiĝo kaj interkompreniĝo sur neŭtralatereno kaj malproksime de sia hejmo. Lamalproksimeco de la kutimaj cirkonstancoj kaj dela rutino, aliaj vivmaniero, etiketo, kulturo, muzikokaj kutimoj helpis al multaj el la partoprenantajjunuloj kompreni, ke ili havas pli da similaĵoj olmalsamecoj rilate la manĝaĵojn, muzikon aŭ eĉlingvon, notis s-ro Tabuchi.Diri, ke la junuloj tre ŝatis la restadon en japanajfamilioj, estas diri nenion : ĉiuj, kiuj iam vizitisJapanion, tre bone scias, ke japana gastamo verene havas limojn. Kaj la japanaj gastigantaj familiojfaris ĉion, por ke la infanoj ĝuu, sentu sin hejmekaj spertu la kulturon de la gastiga lando, perprezentaĵo de teceremonio, muziko kaj artaĵoj,surmetado de tradiciaj japanaj vestaĵoj kaj eĉ lavizito al la japana ĉefministro. La historion de tiujjunuloj ankaŭ sekvis japana televido, kaj plej16


atente filmis ilian surprizan reagon al la unuafojagustumado de la japana ceremonia teo(« maĉĉa ») kun iom amara gusto. « Gusto deverda teo estas tre forta kaj multaj gejunuloj nepovis perfekte eltrinki la teon, sed tamen iliplezure manĝis ladolĉaĵojn », dirasridetante s-ro Tabuchi,aldonante, kealkutimiĝo al manĝaĵojestas ĉiam gravakultura barilo. Lainfanoj ankaŭ kunegrimpis monton, kioevidentiĝis por lapartoprenantoj kielvera inico : kuneŝvitante kajkuraĝigante unu laalian, israela knaboNur kaj palestina knabino Amal, en la kompaniode japanaj infanoj kaj plenkreskuloj, kune atingisla pinton. « Ĉiu agado, ankaŭ agado por paco,estas granda laboro, kaj nur kun ŝvito, kun strebo,kaj kune oni povas atingi ĝin », tiel s-ro Tabuchiresumis la esencon de tiu eduka ekzerco.Certe, la amikiĝo inter la infanoj ne okazis je laKune ŝvitante kaj kuraĝigante unu la alian,israela knabo Nur kaj palestina knabino Amalkune atingis la pinton de monto.unua momento : la infanoj prenis iom da tempopor alkutimiĝi, interkompreniĝi kaj amikiĝi unu alla alia. Unu partoprenanto diris, ke tiuj dek junulojestas kuraĝaj, ĉar ordinaraj junaj homoj el Israelokaj Palestino ne povas pasigi tempon agrable kuneen ĉi tiu maniero. Ankaŭ lagvidantoj de tiujara eventoestis eksterordinaraj : seantaŭe dum la komunafotado la du grupoj kutimesidis aparte, la lastjaragrupo, kun la instigo de iliajgvidantoj, ekde la komencomiksiĝis eĉ por la unuakomuna fotado. Fine de lasemajna restado, onidemandis al la infanoj priiliaj impresoj pri Japaniokaj tiu ĉi interŝanĝo. Larespondoj de lapartoprenantoj estis kortuŝaj : Amal, la palestinaknabino, diris, ke ŝia sonĝo estas neniom dabataloj plu… Israela kondukanto de la grupo Yubalfaris tre sagacan rimarkon kaj diris, ke Japanojfidas unu la alian, kaj ĉe li « la baza problemoestas, ke ni ne havas konfidon. Tial paco neniamvenas ! »17


Dank’ al agemo, Esperanto kajfeliĉa hazardoS-ro Hiromi Yano estas la ĉefa motoro de tiu ĉiinterŝanĝa projekto, kun kiu aktive kunlaboras laIsrael-Palestina Porpaca Instituto de Oomoto, kiunli prezidas. Hiromi Yano estas ridema, amikemakaj agema, kaj likunlaboras kun diversajaliaj organizaĵoj, kielPeres Center for Peace[Porpaca Centro dePeres] kaj organizaĵo,kiu helpas al la viktimojde militoj kaj teroristajatakoj. Fakte, li memvojaĝas por elekti lapartoprenantojn, trejnila gastigantajnfamiliojn, renkontiĝikun partneroj kajpolitikistoj, ktp. LaJapanoj ne kutimasakcepti eksterlandajngastojn (esperantistoj,certe, estas escepto), kaj ofte ili scias tremalmulte pri Israelo kaj Palestino, do, unu el laKun la ĉefministro, s-ro Abegravaj taskoj por s-ro Yano fariĝas preparado de lagastigantaj familioj. « Ofte oni demandas, kion mifaru, se la infanoj komencas batali », li diras. Nu,bataladoj neniam ĝis nun okazis, sed estasdiversaj aliaj zorgoj : ekzemple, manĝaĵoj (oniinstrukcias la gastigantajn familiojn ne kuiriporkaĵon). Hiromi Yano intence elektas ne troreligiemajnadoleskantojn (simpleĉar estas malfacilealĝustiĝi al severajnormoj de manĝaĵo kajadapti la horarojn porla preĝado). La solajaliaj kriterioj por elektipartoprenantojn estasinteresiĝo pri Japaniokaj almenaŭ baza konode la angla (ĉar tioestas la ĉefa lingvo dela interŝanĝo) : plifacila kriterio ĉeisraelanoj, kaj iommalpli facila ĉepalestinanoj.S-ro Yano havas sennombrajn anekdotojn ligitajnal tiu ĉi interŝanĝa programo. Ekzemple, pri tio,18


kiel tiu programo komenciĝis ― dank’ alEsperanto, Oomoto kaj… feliĉa hazardo ! En 1999Yano iris al Israelo por prepariĝi al la UK-2000 enTel-Avivo, kaj antaŭ la vojaĝo li renkontis laurbestron de Ajabe (tiu urbo, cetere, estas launua japana mondfederisma urbo kaj loko, kiunOomoto konsideras la Jerusalemon de Oriento).La urbestro de Ajabe ― s-ro Shikata ―duonŝerce, petis transdoni amikanmesaĝon de la urbo Ajabe al la urboJerusalemo kaj la proponon (kial ne?!)fariĝi ĝemelurboj. S-ro Yano boneplenumis tiun peton, renkontiĝis kunla urbestro de Jerusalemo kajproponis la ĝemeliĝon. « Bonaideo », diris la tiama urbestro deJerusalemo, kvankam neniu en Ajabevere povis kredi, ke tio vere okazos… ĝiskiam oni ricevis fakson de Jerusalemo kun laoficiala propono de ĝemeliĝo. La ĝemeliĝo oficialeokazis en 2000, kaj kelkajn jarojn poste la urbestrode Ajabe proponis fari kune iun projekton, kiuantaŭenigus pacon inter Israelo kaj Palestino. Tielestiĝis neprofitcela organizo, kaj tiel s-ro Yano,kunlabore kun multaj aliaj organizoj kaj lagastigantaj urboj komencis tiun ĉi laboron. Al miademando, kiel li sukcesis organizi la viziton al laĉefministro de Japanio, li ridante diras : « Mihazarde havis telefonnumeron de la sekretario ».Do, la magia recepto estis « telefoni, klarigi kajkonvinki » !S-ro Yano bone komprenas, ke tiu ĉi projekto,certe, ne solvos la tutan situacion. Sed tamen ĝifaras sian parton, starigas modelon por aliaj kajsekvas la ideon de Onisaburo Deguĉi, lakunfondinto de Oomoto, kiu antaŭnaŭdeko da jaroj diris, ke la israelpalestinapaco estas ekstremegrava por paco en la mondo. Detempo al tempo, s-ro Yano ankaŭrenkontiĝas kun la antaŭajpartoprenantoj. Same en 2013 lirevidis kelkajn partoprenantojn dela interŝanĝo, kiu okazis en 2003. Libone rememoris la vortojn de unupalestina junulino, kies revo estis eniri lapolitikon en la nova lando, Palestino. Ŝi diris, ke larestado en Japanio donis al ŝi esperon, kaj eĉ seposte ŝi malesperiĝis, se ŝia revo pri politikoefektiviĝos kaj se iun tagon ŝi devos fari gravandecidon rilatan al Israelo, antaŭ ol fari la finandecidon, ŝi rememoros tiun senzorgan semajnonen Japanio, kiun ŝi pasigis kun israelano kaj kiu, eĉse por mallonga tempo, fariĝis ŝia amiko…19


Eventoj en Ukrainio : vidpunkto de krimeanoOpinieDum la lastaj monatoj la tuta mondo spektis kunmaltrankvilo la eventojn en Ukrainio. Kiel, eble, lalegantoj de La Riverego jam scias, ĝia redaktoronaskiĝis en Ukrainio (tiam parto de Sovetunio), enla urbo Kievo, kiu fariĝis la epicentro de laprotestaj movadoj. Same mi,maltrankvile, sekvis la novaĵojn ―ĉagrenite ne nur pro la eventoj mem,sed ankaŭ pro tio, ke la raportoj plejofte montris nur unu flankon de la« vero ». La artikolo, kiun ni prezentas,estas nia strebo doni la voĉon ankaŭ alla alia flanko. Ĝi estas verkita de JefimZajdman, denaska loĝanto de Krimeo, kaj ĝi bonereprezentas la sentojn de multaj krimeanoj, kiujlastatempe decidis secesii de Ukrainio kaj aliĝi alRusio : lingva demando, cetere, ankaŭ ludis sianrolon en tiu decido. Ĉu la artikolo de Jefim estassenpartia ? Ne, kaj ĝi ne pretendas esti… ĝi estassimpla opinio de unu persono, kiu travivis laeventojn. Kaj, eble, ankaŭ ĉar verki senpartianartikolon pri tiu tikla temo simple ne eblas.Tamen, ni pensas, ke ankaŭ la « hereza » opiniode krimeaj ruslingvanoj meritas esti aŭdita.Jefim estas bone konata en Ukrainio kaj eksterUkrainio : gvidanto de E-klubo « Tero » en famaripozurbo Jalto, en Krimeo, longdaŭravicprezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio (nomumita de la asocio kielEsperantisto de la jaro en 2011 kaj2012) kaj pasia esploranto pri la historiode la frua Esperanto-movado. Lia klubo,sentroige, estas la plej aktiva en lalando : ĉe ĝi funkcias E-teatro, kiu dum la lastajkvin jaroj prezentis spektaklojn en multaj E-renkontiĝoj kaj festivaloj. La klubo organizis triurbajn Lingvajn Festivalojn, kie okazistradukkonkursoj, en kiuj ĉiufoje gajnis tradukojpere de Esperanto. Lia devizo estas : « Unue miestas homo, poste judo (ruslingva), esperantisto(ekde 1957 jaro), matematikisto k.a. ».Noto: La redakcio kaj la Esperanto-Societo Kebekia ne respondecas pri opinioj de unuopaj aŭtoroj20


Jefim ZajdmanAntaŭ la eventoj en KrimeoUnue mi volas diri, ke rusoj, ukrainoj kaj belorusojestas frataj popoloj. Due, ke rusa lingvo devushavi rajton esti dua oficiala lingvo en Ukrainio, ĉarpreskaŭ ĉiuj en Ukrainiokapablas paroli (aŭ almenaŭkompreni) ĝin, kaj en multajpartoj de Ukrainio la rusalingvo estas la lingvo de laplejmulto.Mia rilato al Janukoviĉ, laeksigita prezidento, kaj liapartio komence estispozitiva, ĉar li promesis farila rusan lingvon la duaoficiala lingvo. Tial mi, kielmultaj aliaj krimeanoj,voĉdonis por li kielprezidento de la lando. Sed post kiam onienprizonigis la estrojn de la antaŭa registaro,nome Timoŝenko kaj Lucenko, kaj kiam lapartianoj de Janukoviĉ komencis uzurpi fremdajnposedaĵojn, ili montris sin banditoj, kaj pro tio mivoĉdonis por la partio de Timoŝenko en laparlamentaj elektoj. Fakte, lin kaj liajn partianojnRuslingvanoj en Ukrainio, laŭ la KievaInternacia Instituto pri Sociologio (blue :rusa, flave : ukraina)interesis nur mono, pri la popolo Janukoviĉ neinteresiĝis. Politike li, kiel la antaŭaj prezidantoj,ĉiam manovris inter Ukrainio kaj Rusio, kajmontris intereson al la Eŭropa Unio.Dum lastaj 23 jaroj Ukrainio estis demokratialando. Laŭ mi, eĉ tro demokratia, kio permesis alUsono plenigi ĝin per agentaro,helpi al la naciistoj deokcidentaj regionoj prepariarmitajn banditojn por Majdan― kaj, fakte, eĉ gvidis ilin tien 1 .Novembre 2013 en intertraktojde Janukoviĉ kun Eŭropa Uniooni proponis al Ukrainiomizeran monhelpon porpreventi la krizon okaze de laasociiĝo 2 , kiun Janukoviĉfacilanime rifuzis, des pli, ke lisciis, ke li povas ricevi de Rusiomulte pli grandan monhelpon de15 miliardoj da dolaroj. Tiam komenciĝis pacajmanifestacioj en Majdan (la centra placo enKievo, kiu fariĝis la epicentro de la eventoj), kiujnamase partoprenis kieva junularo. Janukoviĉpromesis, ke li daŭrigos intertraktojn kun EU porinterkonsenti pri pli da kontraŭkriza monsumo,sed al la kieva junularo aliĝis radikalaj elementoj21


el la okcidentaj regionoj de Ukrainio, kiuj celispliakrigi la situacion : ili provokis la policon kaj,sekve, estis dispelitaj kaj batitaj. Ĝuste tion planisla radikaluloj, kaj ili komencis konstrui multajnbarikadojn, perforte okupi gravajn urbajnadministraciajn konstruaĵojn kaj ataki nearmitajnpolicanojn de la speciala taĉmento « Berkut » perbastonoj, ŝtonoj kaj molotov-kokteloj(brulboteloj).Samtempe estis seninterrompa agitado sur lascenejo en Majdan, kiun partoprenis ankaŭreprezentantoj kaj gvidantoj de Pollando, Litovio,Usono, Eŭropa Unio. Paroli sur la scenejo eblisnur « por »… Neniu reprezentanto de Rusio aperistie, sed tutegale ukrainaj amaskomunikiloj kriis prirusia enmiksiĝo. Komenciĝis informa milito, kajflanke de Usono eĉ vera « fera kurteno ».Tamen finfine Janukoviĉ kaj reprezentantoj de EUinterkonsentis pri la armistico, kiu komencisefektiviĝi : oni liberigis parton de la arestitajbatalantoj, kaj la polico komencis forigi parton dela barikadoj. Sed tio ne taŭgis por la radikaluloj kajiliaj mastroj el eksterlando, kaj rezulte ili okazigisprovokon. Aperis iuj kaŝpafistoj, kiuj pafisambaŭflanken : jen al la manifestaciantoj, jen al lapolica taĉmento « Berkut » 3 . Tio frenezigis lamanifestaciantojn kaj ili komencis ataki lapolicistojn. Ĉi-foje la radikaluloj jam estis boneKun la tempo, pacaj manifestacioj por Eŭropa Unio degeneris en anarkion22


armitaj, ĉar en la okcidentaj regionoj iliprirabis armildeponejojn 4 . La polico,aliflanke, havis pafilojn nur kun gumajkugloj kaj tial ĝi rapide retiriĝis. Oni tujdeklaris, ke la kaŝpafistojndungis Janukoviĉ.Tiamaniere la armisticoestis rompita kaj formiĝisnova registaro, eĉ se posteaperis pruvoj, ke lakaŝpafistojn uzis provoke laradikaluloj aŭ la novaregistaro ― tion konfirmisinterparolo de la estonaministro de internaj aferojkun la ĉefa reprezentantode EU Catherine Ashton,kiun oni kaŝe registris kaj montris en Youtube 5 .Rezulte, Rusio deklaris, ke okazis puĉo, ke la novaregistaro estas nelegitima, kaj ke Janukoviĉ restaslaŭleĝa prezidento de Ukrainio.La 23-an de februaro la nova registaro abolis laleĝon pri lingvoj por naciaj malplimultoj, laŭ kiuen sud-orientaj regionoj kaj Krimeo, kie laplejmulto de loĝantoj estas rusparolantoj, la rusalingvo havis la statuson de la regiona lingvo,samrange kiel la ukraina. La loĝantaro tie estisNovnazia flagotimigita de eblaj invadoj de armitajbanditoj al iliaj urboj, ĉar dank’ al laukrainaj televidprogramoj pri la eventojen Majdan ili vidis tiujn ekstremulojn.Krome, la nova registaroanstataŭigis regionestrojnen tri orientaj regionoj peroligarĥoj por kontraŭstaritie popolajn protestojn 6 .Du el la plejekstremdekstraj organizojen Ukrainio, kiuj ardeaktivis ĉe Majdan, estas laDum la manifestacioj aperis novnaziismaj partiosimboloj« Svoboda » (« Libereco »)sub la gvido de Tjahnibokkaj la taĉmentoj « PravijSektor » (« Dekstra sektoro », kiu fariĝis partio ĉimarte),sub la gvido de Dmitro Jaroŝ. Ilin kaj aliajnekstremulojn unuigas malamego al rusoj kajjudoj 7 ; plejparte ĉiuj ili estas el regiono Galicio deokcidenta Ukrainio. Oni ŝercas, ke ili eĉ pretusfariĝi islamistoj, se tio helpus tute liberiĝi deRusio. Iliaj herooj estas Bandera kaj Ŝuĥeviĉ ―gvidantoj de la Ukraina Ribela Armeo, kiu dum ladua mondmilito batalis kontraŭ Sovetunio kunekun la nazioj 8 . Tjahnibok estas arda ksenofobo ;23


Jaroŝ nomas sin revoluciulo 9 . Lijam deklaris, ke li pretas batalipor la prezidenta posteno la 25-an de majo, kaj ke liaj homoj neforlasos Majdan-on kaj nefordonos siajn armilojn, porpostuli de la registaro pluajnŝanĝojn. Do, la situacio en Kievoestas tute neantaŭvidebla, kaj launuan puĉon povos sekvi la dua.Eventoj en KrimeoAnkaŭ mi kun la edzino vivis enJalto en konstanta streĉo. 26-ande februaro la kieva registarodecidis eksigi la parlamenton dela Krimea Aŭtonoma Respubliko.Ĉe la parlamento tuj komenciĝisdu manifestacioj : kontraŭstariskrimeaj tataroj kaj la rusakomunumo. Estis interbataloj,aperis viktimoj. Gvidanto de larusa komunumo Aksjonovintervenis inter la batalantoj kajsukcesis apartigi ilin.Nokte reprezentantoj de la rusa komunumopenetris en la parlamenton, kaj baldaŭ laPropagandilo de la antaŭajunulara sekcio de la partio« Svoboda », « Patriotoj deUkrainio », kiu poste aliĝis al lapartio « Pravij Sektor ». Iliasimbolo, Wolfsangel, estis uzatade SS kaj aliaj naziaj organizojparlamento deklaris la decidonorganizi referendumon pri lastato de la aŭtonoma respubliko :ĉu ĝi aliĝu al Rusio aŭ restu enUkrainio, sed kun la konstituciode la jaro 1992, laŭ kiu Krimeohavis pli da rajtoj.Tiam mi kun la edzino promenisen la urbo kaj ekvidis en la centraplaco amason da homoj.Evidentiĝis, ke okazas registriĝoal la taĉmentoj de sindefendo.Ekde tiam la homoj en Krimeoekspiris libere, kaj ili ne plu timisla alvenon de la armitaj banditoj,ĉar la sindefendaj taĉmentojformiĝis en ĉiuj urboj, kaj enSebastopolo situas rusia floto,kiu, se necese, defendos ilin. Larusa floto oficiale rajtas situi tieĝis 2017 kaj havi plurajn bazojnen la duoninsulo, kiuj provizas lafloton. Entute en la floto estis ĉ.15 mil maristoj kaj soldatoj, kajRusio havis la rajton pligrandigi la kvanton ĝis 25mil.La taĉmentoj tuj baris la mallarĝan terkolon, kiu24


ligas Krimeon kunkontinenta Ukrainio, porpreventi enpenetron de laradikaluloj. Ili ankaŭekgardis kelkajnstrategiajn objektojn (duflughavenojn kajtelevidan stacion). Al lataĉmentoj aliĝis krimeajanoj de « Berkut » ― tioestis rezulto de alia erarode la kieva registaro :malfondo de « Berkut »,post kio radikalulojpersekutis la berkutanojn.Ĉar en la duoninsulotroviĝis ankaŭ multajukrainaj militaj bazoj kunkirasaj transportiloj kaj ĉ.20 mil soldatoj, Kievopovis ordoni al lamilitistoj subpremi la novan krimean registaron.Tial ĉiujn bazojn ĉirkaŭis taĉmentoj de sindefendokun soldatoj el la bazoj de la rusa floto (la lokaloĝantaro ame nomis tiujn soldatojn « ĝentilajverdaj hometoj »). Ĉio ĉi helpis rapide prepariĝi alAfiŝo por krimea referendumo (Sebastopolo) :« 16-an de marto ni elektas inter »la referendumo, kiu okazisla 16-an de marto. Estisklare, ke la plejmulto de laloĝantoj voĉdonos poraliĝo al Rusio, sed ni timisprovokojn : ja 12% dekrimeaj tataroj apartenasal aparta organizaĵoMedĵlis, en kies vicojtroviĝas radikalajislamistoj 10 .Ni ne dubis, ke multajhomoj partoprenos en lavoĉdonado, kaj plejmultovoĉdonos por Rusio, des plien Sebastopolo, kiepreskaŭ ĉiuj loĝantoj estasrusoj kaj sentas sinpatriotoj de la urboheroo11 . Ili elektisPostreferenduma festado en la krimea ĉefurbo « popolan urbestron » kajkolektis monon por lasalajroj de eks-berkutanoj. Sed ni ne antaŭvidistiom amasan partoprenon (ĉ. 80%) kaj voĉdononpor Rusio (96%). Homoj enviciĝis por voĉdoniantaŭ la malfermo de voĉdonejoj : tiu tago kaj lasekva fariĝis festo. La balotadon ĉeestis multaj25


ĵurnalistoj kaj ekspertoj, kaj ĉiuj ili konvinkiĝis, kela balotado estis organizita bone kaj senriproĉe.Oni timigis nin, ke somere fiaskos la ripoza sezonoen Krimeo, kaj ke Ukrainio malŝaltos elektron alKrimeo, sed ni jam scias, ke ĉi-somere el Rusio alKrimeo venos pli da ripozantoj ol iam antaŭe. Laelektron Ukrainio vere duonigis, sed ni ne sentastion, ĉar Rusio helpis bone prepariĝi al tio.Restas aldoni, ke la legantoj eble ne tre fidos tion,kion mi skribis, ĉar la okcidenta gazetaro kajtelevido kaŝis la veron, precipe en Usono, kiefakte estis kaj restas « fera kurteno ». Des pli kemi ne povis detale priskribi la situacion. Tial, seaperos demandoj, mi pretas respondi al ili en lasekvaj numeroj de la revuo.Notoj1 Kvankam usonaj registaraj organizoj neniam agnoskis sianenmiksiĝon en la eventoj en Ukrainio, estas indikoj, ke ili jaludis gravan rolon ; ankaŭ privataj organizoj, kiel tiu de GeorgeSoros, estis aktive engaĝitaj en la eventoj en Ukrainio. Pli dainformoj, ekzemple, en The Guardian kaj BBC (angle).2Legu pli en Vikipedio (angle).3Legu pli en Christian Science Monitor (angle).4Legu pli en Kyiv Post (angle).5Legu pli en Independent (angle).6 Unu el tiuj novaj guberniestroj estas la dua plej riĉa personoen Ukrainio, Ihor Kolomoyskyi (legu pli en Vikipedio, angle).7Antaŭe nomata la Social-naciista Partio de Ukrainio,« Svoboda » estas, interalie, samideano de la Nacia Fronto(« Front national ») de Francio kaj la Brita Nacia Partio(« British National Party »), kun kiuj ĝi iam membris en laekstremdekstra organizo la Eŭropa Alianco de Naciaj Movadoj.Oficiale, « Dekstra Sektoro » difinas sin kiel nek ksenofoba nekantisemita, sed naciista, defendanta la tradiciajn valorojn deblanka, kristana Eŭropo. Aliflanke, la regiona kunoriganto dela organizo Oleksandr Muziĉko, mortigita de la nova ukrainaregistaro ĉi-marte, deklaris ke « li batalos kontraŭ komunistoj,judaĉoj kaj rusoj tiomlonge, kiom la sango fluas tra liajvejnoj ». Multaj komentariistoj ne hezitas apliki la etikedon« nazia » aŭ « novnazia » al tiuj du partioj. Tiel komentis ilianorientiĝon Vesna Popovski, esploristo de la Eŭropa Institutode la Londona Ekonomika Lernejo : « De unu flanko, iliaagendo estas eŭropa ― ili tre ŝatus aliĝi al la Eŭropa Unio. Dealia flanko, ili estas kontraŭjudaj, kontraŭgejaj kajkontraŭrusaj » (legu pli en USA Today, angle).8La sekvantoj de Bandera kaj Ŝuheviĉ estis, interalie,respondecaj pri mortigo de 70-100 mil poloj en 1944.9Pro siaj antisemitaj paroloj Tjahnibok eĉ estis elpelita el laparlamento (legu pli en Jamestown.org [angle]. Jaroŝ estasserĉata de la rusa polico pro kunlaboro kun ĉeĉenaj teroristojkaj flamigaj paroloj (ekzemple, alvokoj eksplodigi rusajn gaskondukilojnen Ukrainio ― legu pli en Vikipedio).10En Krimeo nun loĝas ĉ. 300 mil krimeaj tataroj (la tutaloĝantaro de Krimeo estas ĉ. 2,3 milionoj).11Sebastopolo estis grava areno de batalo dum la KrimeaMilito, kun la fama 349-taga sieĝo de la urbo, kaj dum la DuaMondmilito, kun 250-taga sieĝo, post kio ĝi ricevis la nomon« urbo-heroo » ― legu pli en Vikipedio.26


LiteratureLa Idoj de la SunoDennis DrownĈapitro 2MateneKiam la Taga di'Kolordancas kun la diin'Rigardu respekteMalfermu memoreTrovu en viMateneEn vi trovu linKolordancu kun la diin'- prapatroj de la TaŭaklaLa matena ĉielo pleniĝis je ruĝaj kaj oraj radioj debrila suno. Etaj nuboj, streĉiĝante tra la ĉielo, fierereflektis la kuraĝajn kaj fajrecajn kolorojn. Ili ardiskiel rozpetaloj brulantaj super la montaro. La ruĝajdezertaj sabloj briletis per la glora matena suno,dum ĝi vekiĝis de sia profunda dormo kaj ĉasis lalunon for de la ĉielo. Paradizo estis tie ĉi por tiu,kiu sciis vidi, tiu, kiu sciis malfermi siajn okulojn alla mirindaĵoj de la Tero.Barbara ne povis vidi ĝin. Ŝi ne rimarkis la beleconde la dezerta sunleviĝo. Ŝi ankoraŭ frustriĝis protio, ke ŝi devis dividi tendon kun sia frateto.Pasintnokte li dufoje vekis ŝin, ĉar li pensis, ke liaŭdis ian sonon de ekster la tendo. Ĉu la bubotimas ĉion ? pensis Barbara. Sufiĉe malbona estasmia sorto, ke mi devas iri kun Paĉjo ĉi tien, mezede nenie, por vivi kun liaj sovaĝuloj, sed nun mihavas lin kun mi preskaŭ tuttempe. Hejmealmenaŭ ni ambaŭ havis niajn proprajn ĉambrojn,kaj eblis lin eskapi.Tamen eĉ tie la vivo ne estis tiom bona. Mi nepovas kompreni, kial li ĉiam devas esti kun mi,27


aparte kiam miaj amikinoj venas viziti min. Sednun mi ne plus havas amikinojn. Nun mi kaj miastulta frato devas esti ĉiam kunaj en tiu ĉi damnatendo, ĉiam kunaj en tiu ĉi damna loko.Tiam la bubo ekvekiĝis. « Bonan matenon », li dirisdormeme. Barbara eliris el la tendo sen doni al liajnan respondon. Ŝia patrino estis tie, apud lafajro, kuiranta ion por la matenmanĝo.« Bonan matenon ! Kiom da ovoj vi volas ? »Barbara rigardis sian patrinon dum momento. Ĉuvere ŝi povas esti tiel gaja, aŭ ĉu ankaŭ ŝiabomenas tiun ĉi dezerton ?« Du. Dankon », Barbara respondis finfine kajsidiĝis apud la fajro por forigi la matenanmalvarmon. La aero tre freŝis kaj iom malvarmisen la dezerta mateno, kaj tia ĝi restos dum paro dahoroj, antaŭ ol la suno iros sufiĉe alten por vereekbaki ĉion. La varmo de la fajro trankviligisBarbaran iomete, kaj ŝi ekpensis pri sia antaŭavivo, la vivo, kiun ŝi forlasis antaŭ nur kvin tagoj.Ŝia menso vagis, ĝis ŝi ekpensis pri sia adiaŭa festo.Venis ĉiuj ŝiaj amikinoj. Ŝi pensis pri sia amikinaro.Mi devintus pasigi la someron kun ili, ŝi pensis.Estis la somerferio antaŭ ŝia antaŭlasta jaro enliceo. Sed nun ŝi ne finus la liceon kun siajgeamikoj. Anstataŭe ŝi pasigos du jarojn en tiu ĉidezerto kun la propra patro kiel hejminstruainstruisto. Barbara pensis pri la koncepto.Hejminstruo. Ĉu ĝi povus esti vera instruo ? Certeĝi neniel estus kiel hejmo. Ĝi estus nurmalproksima, tiom for de ĉio, kion ŝi konas.Tiam ŝi pensis pri Danielo. Ankaŭ li ĉeestis lafeston, kvankam li heziteme diris al ŝi, ke li nevolas veni, ĉar li ne volas diri « ĝis ». Kia dolĉulo !Kia belulo, kun siaj helbrunaj haroj jam denoveiomete tro longaj, sufiĉe longaj por zorgigi Panjon.Ĉu Panjo sciis, ke li kisis min tiun tagon ? Ne.Kompreneble, ne. Kiel ŝi scius ? Barbararememoris lian vizaĝon, liajn verdajn okulojn, kiujfikse rigardis la ŝiajn. Profundan malĝojon ŝi vidisen tiuj okuloj, dum ili parolis pri la venonta misio.Iel ili trovis sin solaj en la gastoĉambro, sidantajsur la lito. La kurtenoj estis fermitaj, kaj Barbararimarkis, kiel la ombroj falis sur la vizaĝon deDanielo. Tiel li aspektis mistera kaj multe pli aĝa olsiaj deksep jaroj.« Tiom terure vi mankos al mi », Danielo diris al ŝi.« Mi petos al miaj gepatroj, ĉu mi povos iri vizitivin, eble pli malfrue en la somero. Verŝajne laeklezio permesus… » Lia voĉo haltis. Ili ambaŭsciis, ke nek liaj gepatroj nek la eklezio taksus tion28


ona ideo. Ili ne volis paroli pri tio.Dum momento ili restis tie silente, ambaŭ nesciante ekzakte kion diri. Tiam li tuŝis ŝianmentonon kaj milde karesis ŝian vangon. Liajfingroj estis varmaj kaj Barbara sentis sinektremeti. Ŝi volis diri ion. Ŝi rigardis supren al liavizaĝo kaj pensis, ke ŝi vidas larmon en lia okulo ?Belega knabo. Jen li kisis ŝin.Neniam antaŭe knabo kisis ŝin. Ŝajnis, ke ŝiajamikinoj ĉiam estis kisantaj iun knabon aŭ alian,sed ŝia strikta Kristana eduko emis nei al ŝi tiankonduton. « Ho, Dio mia ! », ŝi pensis, kaj tiam, nu,tio ĉi tute ne malbonas. Ŝi apenaŭ povis kredi tion,kio estas okazanta. Ŝi devus diri al li ne. Ŝi devusatendi.Ŝi ne volis atendi.Barbara sentis la varmecon de Danielo. Ĝi estisbona. Sen konstati, kion ŝi faras, ŝi ekis interplektisiajn fingrojn en lian hararon kaj karesi lian kolon.Ŝi povis senti sian korpon respondi al lia varmo.Barbara ŝatis la kison. Ŝi ŝategis ĝin. Ekkomprenopri tio surprizis ŝin kaj ektimigis ŝin. Unue ŝi provisregi sian timon, rezistante al la varmo, kiun ŝisentis, rezistante la sentojn de deziro, kiuj subiteestis venantaj ŝajne el nenie. Ŝia korpo tamen volispli, kaj ŝi premis lian brakon, tirante lin pliproksimen al si. Ŝi redonis al li la kison.« Barbara ? » Subite la fajro malaperis sub ondegode nova timo. Tiu ĉi estis timo de alia speco, timo,kiun ŝi tre bone konis. Barbara rigidiĝis. Ŝi tujforpuŝis la manojn de Danielo kaj saltetis de sur lalito. Ŝi turnis sin al la pordo kaj vidis sian patrinoneniri.« Ah, jen vi ! Kial tiom mallumas ĉi tie ? Barbara,oni… » Maria haltis, vidinte la knabon tie.Barbara povis senti sian koron bategi, sonadi enŝiaj oreloj. Laŭte ! Tiom laŭta ĝi estis, ke ŝi ektimis,ke ŝia patrino iel aŭdus ĝin.« Nu, vi malaperis. Ne forgesu, ke vi havas aliajngastojn ĉi tie. » Maria turniĝis kaj eliris el laĉambro. « Vi scias, ke ne plaĉus al via patro, se vimalaperus tiel dum via propra festo », ŝia voĉodaŭrigis, dum ŝi malaperis al la koridoro.« Jes, Panjo. Mi venas tuj », vokis Barbara. Rapideŝi kisis la vangon de Danielo kaj elkuris el laĉambro.« Ankoraŭ dormanta ? » Barbara eliris subite el siarevado. Jen Panjo donanta al ŝi teleron kun ŝiaovaĵo, fingro-indikanta al ŝi paton kun frititaj29


terpomoj. Ŝi ruĝiĝis iomete. Ŝi sentis sin, kvazaŭŝia patrino povus legi ŝiajn pensojn.« Mi pensas, ke mi uzis tro da salo en la terpomoj,sed ĉiukaze ili bongustas. Kaj ne forgesu preĝi,antaŭ ol vi manĝos, Barbara. Tiuj ĉi malformalajmanĝoj, kiujn ni havas survoje, ne signifas, ke niforgesu tiun, kiu provizis nin per tiuj ĉi bonajnutraĵoj. Estu dankema. »« Jes, Panjo. Kompreneble. »Post la matenmanĝo ili malstarigis la tendojn kajreŝarĝis la ĵipon. Tiu ĵipo, kiu antaŭ monato estistute nova kaj briletis blue en la lumo, nun estistute kovrita per polvo, kaj Barbara pensis, ke ĝicerte baldaŭ paneos. La dezerto prenas ĝin, ŝipensis al si mem ; samkiel ĝi nun ekprenas niajnvivojn. Ho, damne !Ŝi paŭtis de la malantaŭa seĝo. Estis la lasta tagode la vojaĝo al la vilaĝo de la Taŭakla, kaj ŝiintencis resti laŭeble en sia propra mondo. Ŝi dirisnenion. Ŝia patro, aliflanke, fervore provis lastmomenteinstrui al sia edzino iom de la Taŭaklalingvo. « Kia idioto ! », pensis Barbara. Li sciaspreskaŭ nenion. Eĉ mi povas aŭdi tion. Li pasigis trimonatojn en tiu vilaĝo antaŭ jaro. Ĉio alia, kion liscias pri ilia lingvo, venis de notoj, kiujn donis al lila eklezio. Barbara provis laŭeble ne aŭskulti, dumli ludis kiel instruisto.« Mi ankoraŭ ne komprenas la vortojn gao kajmigau. Vi diris, ke ili ambaŭ signifas ni. »Stefano ridetis. « Gao estas ni, se oni enkalkulas lapersonon, al kiu oni parolas. Do, se mi uzas lavorton gao, mi parolas pri mi mem, pri vi, kajankaŭ eble (aŭ eble ne) pri aliaj personoj. Tamen,se mi uzas migau, mi ne enkalkulas vin. Mi parolasnur pri mi kaj alia persono aŭ aliaj personoj. »« Ŝajnas al mi iom komplike. Ĉu vi pensas, ke ebleili volos lerni nian lingvon ? »« Paĉjo », intermetis Roĉjo de malantaŭe, « hieraŭla vojo finiĝis. Kiel ni scias, kiel iri al la vilaĝo ? »Ĉio ĉi estis por li tute nova sperto. Jen li pasigishorojn nur rigardante tra la fenestro sen elbuŝigieĉ vorton. Jen li havis amason da demandoj, kiujnli starigis unu post la alia al siaj gepatroj. Hieraŭ livolis scii, kial, se tio ĉi estas dezerto, estas ne nurkaktoj, sed ankaŭ foje arboj. Stefano klarigis, ke ĉitie ne pluvas dum preskaŭ la tuta jaro. Tiam, dumpli-malpli tri monatoj, oni havas sezonon de pluvokaj multege pluvas dum tiu tempo. Plantoj aperasel nenie kaj kreskas freneze. Ili havos iom daverdaĵo. Post tiu sezono, preskaŭ ĉio mortos30


denove krom la kaktoj kaj tiuj arboj. La Taŭaklanomas ilin obaek, kaj ili vidos plurajn tie, kie estosla nova hejmo.Nun la demando temis pri la manko de bona vojo.« Nu », respondis Stefano al sia filo, « plejparte miuzas la kompason por orientigi nin kaj mi diligentekalkulas la distancon, kiun ni veturas. Ceterememoru, ke mi jam estis ĉi tie antaŭ jaro. Mimemoras iom pri la loko. »Tiel pasis la vojaĝo ĝis Maria ekvidis etan linion defumo malantaŭ montetaro en la distanco.« Stefano, ĉu tio estas la vilaĝo ? » Ŝi fingromontrisal la fumo.« Ja estas ĝi ! », li diris. Ekscito montriĝis en liavoĉo. « Barbara, Roĉjo, ĉu vi vidas ? »Ankaŭ Roĉjo ekscitiĝis. Li enspiris subite. « Kiom datempo, antaŭ ol ni alvenos ? »Barbara diris nenion. Ŝia koro komencis batifortege, sed ŝi ŝajnigis sin laŭeble neinteresata prila tuta afero.Pasis alia horo kaj duono. Finfine ili alvenis almalgranda aro da ĥatoj. Stefano malrapidigis laĵipon, kaj ili rampis antaŭen ĝis la lasta. Marianombris ilin. Staris dek ĥatoj tie, sed videblisankaŭ aliaj aroj iom pli for ĉe la bazo de lamontetaro. Malrapide la familio pasis grupon detri virinoj, kiuj laboris kune ĉe grandega pistujo, kiusidis sur la grundo. Ĝi estis giganta ligna bovlo,farita el kavigita arbotrunko. Ĉiu virino havispistilon, duoble pli longa ol la alteco de la virinoj.Unu virino sekvis alian je la tasko pulvorigi ion, kioestis en la bovlo, sed nun ili paŭzis dum minutopor rigardi la ĵipon kaj la novulojn en ĝi.Maria sentis sin, kvazaŭ ŝi retroiris en la tempon.Tre ofte ŝi pensadis pri la nova vivo, kiu estasatendanta ilin, sed la realo nun lasis ŝin senvorta.Estis polvo kaj malpuro ĉie. Ĝi kovris la ĥatojn.Stefano jam plurfoje parolis pri unu-ĉambraj ĥatoj,sed iel ŝi neniam vere imagis, ke personoj faktepovus loĝi en io tiom malgranda. Tiam ŝi pensis prisi mem en tia loĝejeto, kaj poste pri sia tutafamilio en unu el ili ! Sed Stefano diris, ke ni neloĝos en ĥato, ŝi rememoris. Ili devis konstrui porni domon, eĉ se li diris, ke ĝi malgrandus. Ho,Sinjoro ! Espereble dometo pli taŭgus por ni. Ĝidevas taŭgi.Ŝi rigardis la virinojn ĉe la pistujo. Jam denove ilirekomencis sian laboron. Ili faras ian farunon,verŝajne, ŝi pensis. Ŝia menso kuris : ĉu ili scivolaspri ni ? Mi certas, ke malofte venas veturilo al tiu ĉieta vilaĝo, sed post rapida ekvido ili apenaŭ31


atentas nin. Ŝi rimarkis, ke unu el la virinoj portassian bebon, volvitan kaj ligitan al la partrina dorsoper multkolora ŝtofo. La kompatinda etaĵo alfrontisalidirekte de sia patrino. Ĝi aspektis kiel iadorsosako kun etaj brakoj. Ŝajnis tamen, ke ĝisufiĉe kontentis esti tie kun sia patrino.Stefano haltigis la ĵipon kaj malfermis sian pordon.« Mi devas trovi Keĉagon. Li estas la ĉefo. Vi povaseliri, sed restu ĉe la aŭto, ĝis mi revenos. »Maria forte volis krii al sia edzo, diri al li, ke prefereili iru ĉiuj kune. Sed ŝi decidis ne komplikigi ilianalvenon per trudemaj petoj, restis silenta, kajrigardis sian edzon piediri al alia ĥataro iom pliproksima al la montetoj.Post momento ŝia rigardo revenis al la virinojlaborantaj. Ŝi jam aŭdis multfoje la rakontojn deStefano pri la vilaĝo kaj ties popolo, sed vere esti ĉitie, meze de ĉio, entute malsamis. Strangaj ideojkomencis flosi tra ŝia menso : ĉi tiuj virinoj estosniaj najbaroj. Ŝi provis kompreni, kion signifus tio.Ŝajnis nereale. Ŝi aŭskultis la pum-pum-on de lapistiloj. Ŝia rigardo sekvis iliajn brakojn, dum ililevis la longegajn stangojn kaj tiam forte subenigisilin denove. Pum. Unu el la virinoj ekkantismallaŭte, kaj post momento la aliaj du komenciskunkanti kun ŝi. Maria aŭskutis ilian kanton. Ŝi nekomprenis la vortojn, sed la muziko parolis al ŝi.Tio, kion ĝi diris, tristigis ŝin.Ĉi tiuj estas realaj homoj nun, ne plu nekonatoj elforaj rakontoj de mia edzo. Kiel ni atingos ilin ? Ĉuili volos lerni tion, kion ni venis por instrui ? Mitimas terure la ideon de du jaroj en tiu ĉi loko, sedĉu du jaroj sufiĉos por konsciigi ilin pri la mesaĝo,kiun ni havas por ili ? « La bona novaĵo » ĝinomiĝas. Ĉu ili taksos ĝin tiom bona ? Stefano japravis. Unue ni devos iom kompreni ilian kulturon.Sed kiel kompreni ? Ni apenaŭ scipovas ilianlingvon, kaj ni scias preskaŭ nenion pri vivo envilaĝeto tia.Ankaŭ Barbara silentis, dum ŝi konsideris proprajnpensojn. Nur Roĉjo ekscitiĝis kaj ŝajnis pretakomenci la aventuron. Li elsaltis el la ĵipo. Ŝajnis,ke li intencas iri al la virinoj laborantaj pri lapistado, kiam lia patrino rememorigis lin pri tio, kePaĉjo diris, ke ili restu ĉe la aŭto.Roĉjo esprimis sian malkontenton per laŭtasuspiro. Li sciis, ke io plia estigus ordonon, ke lirestu en la ĵipo kun sia patrino. Tion li ne volis, doli decidis enketi pri la ĥato plej proksime de la ĵipo.Ĝi estis ortangula, pli-malpli, sed la anguloj estisiom rondigitaj. La muroj ŝajnis havi strukturon defostoj, sur kiuj estis ŝmirita ia helgriza argila stuko.32


La tegmento estis farita el helbruna pajlo.La ĥato ne havis fenestrojn, sed staris pordaaperturo en la pli longa muro proksime de li. Perede ĝi, li povis vidi iom de la interno de la ĥato. Ĝihavis nenian plankon krom la tero. Roĉjo povis vidimalmulton en ĝi, nur kelkajn argilajn potojn. Livolis enmeti sian kapon por pli bone rigardi, sed lisciis, ke tio estus malĝentila. Tamen li povis vidi, keankaŭ la alia muro de la ĥato havis pordanenirejon, samkiel tiu, tra kiu li observis. Unu sidisekzakte kontraŭ la alia. Interese, li pensis, kaj lirapide kontrolis la aliajn ĥatojn. Ili ĉiuj tre similis launuan. Bonege, li pensis, ili ĉiuj havas du truojn ensiaj domoj.« Jen interesa loko », li flustris.Post nelonge Stefano revenis al la ĵipo. Kun li estisviro iom malalta kun helbruna haŭto kaj nigrajharoj, kiuj malsuprenpendis ĝis liaj ŝultroj.Seriozan mienon li havis, kaj iel evidentis, ke tiu ĉiviro estas la tribestro. Liaj profundaj brunaj okulojrigardis fikse al Maria dum iom da tempo, poste alBarbara kaj fine al Roĉjo, kiu ankoraŭ estisesploranta ĉirkaŭ la ĥatoj proksime de la ĵipo.Ŝajnis al Maria, kvazaŭ li mense inspektus tiujnfremdulojn, kiuj venis kaj intencis vivi inter liapopolo. Ŝi provis legi lian vizaĝon por vidi, ĉu iliaalveno malplaĉis al li, sed ŝi povis vidi nenianindicon pri ajna penso, kiun li eble havas malantaŭtiuj malhelaj okuloj. Profunde en ŝi kreskis la dubojpri ilia misia laboro en tiu ĉi loko.Li surhavis mallongan ĝinzon, la unuan civilizaĵonen la vilaĝo laŭ la okuloj de Maria. Tamen li portissur si nek ĉemizon nek ŝuojn, kaj pro liaduonnudeco, ŝi tuj forgesis la drelikan ŝorton.Frapis ŝin forte tio, ke tiu ĉi viro estis indiĝeno. Demalantaŭe je pluraj paŝoj knabineto sekvis ilin. Ŝiestis vestita samkiel la virinoj laborantaj ĉe lapistujego, per ia volvaĵo el multkolora ŝtofo. Ŝiaspektis pli-malpli okjaraĝa kaj havis longajnnigrajn harojn, kunigitajn en dikan plektaĵon.Maria eliris el la ĵipo kaj diris al Barbara, ke ŝi farusame. Ŝi ridetis laŭeble varme, etendis sian manonkaj diris : « Saluton. Mi nomiĝas Maria Whitley. »La viro rerigardis al ŝi, sed lia vizaĝo montrisnenian ŝanĝon. Tuj ŝi konstatis, ke li ne komprenisŝin. Ŝi ridetis denove kaj reprovis kun grandamalfacileco en la Taŭakla, « Eh, Maria Whitley…mido…jada. »« Mot’ji, ko Keĉago mido jadaa, » li respondis alMaria tiom rapide, ke ŝi apenaŭ komprenis launuan vorton. Eĉ se tiu ĉi estis ekzakte la speco dedialogo kiun ŝi jam studis kun sia edzo. La cetero33


de tio, kion diris la viro, restis terura sensencaĵo.Mot’ji signifis bone aŭ bona. Ŝi certis pri tio,preskaŭ.Kiam ŝia menso fine decidis rezigni pri liarespondo, Maria konstatis, ke la viro ne faras sianparton de la manpremo. Strange, li ne premis ŝianmanon, sed nur suprenlevis iom sian propranduone pugnigitan manon. Ŝi tute ne certis, kionfari. Eble li iel intencis oferti sian manon pormanpremo, sed ŝi ne povis preni ĝin, dum ĝi estiskunpremita tiel. Finfine ŝi provis laŭeble farimanpremecan agon kaj rapide prenis lian pojnonkaj skuetis ĝin. Tiam ŝi suprenrigardis al lia vizaĝo,serĉante senespere por ajna indico, ke ŝi farisĝuste. Nenion. Estis nur tiu sama, tro seriozamieno, kiun ŝi vidis, dum li piediris al la aŭto kunŝia edzo.Stefano vokis al Roĉjo por revenigi lin al la ĵipo kajprezentis lin kaj Barbaran al Keĉago. Mariaaŭskultis, kiam ŝia edzo parolis al la viro, Keĉago,en ties lingvo. Ŝi apenaŭ povis kredi, ke Stefanopovas fakte komuniki kun li. Memevidente li devasankoraŭ iom ekzerci sin al la lingvo, ŝi pensis, sedalmenaŭ li povas paroli kun li. Kiom malfacile estispor mi nur diri al li mian nomon. Terure ! KaraSinjoro, vere malplaĉas al mi diri tion ĉi, sed eblemi ja devis studi iom pli diligente antaŭ ol fari tiunĉi vojaĝon.« Ni iros nun al nia domo. Ĉu vi povas sekvi nin enla aŭto kun la infanoj ? » demandis Stefano.« Kio ? », Maria respondis senspire. « Ho, jes,kompreneble. » Subite ŝajnis al ŝi, ke ĉio okazistreege rapide. La domo, ŝi pensis. Ni iras nun al ladomo. Ni iras al nia nova vivo. Ŝi sentis sinnervoza. Ŝi eksentis sin svenema.Dum longa momento ŝi pensis pri siaj infanojvivantaj en tiu ĉi loko. La infanoj ! Ŝi malfermis sianbuŝon por voki al ili kaj diri, ke ili eniru la aŭton,sed konstatis subite, ke ili jam enas kaj atendas ŝin.Ŝi mem eniris kaj startigis la ĵipon. Stefano kajKeĉago estis piedirintaj iun distancon, jampreterpasis la tieajn ĥatojn, kaj ekproksimiĝis almalgranda konstruaĵo, ĉirkaŭ kiu estis malaltabarilo. Iom malantaŭ ili daŭre sekvis la eta knabinoen la multkolora volvaĵo.Maria rigardis la konstruaĵon. Ĝi malgrandis, sed ĝiestis vera domo, ne ĥato. La tereno ene de labarilo entenis sekan dezertan sablon anstataŭverdan kaj hejmecan gazonon, sed la domo neaspektis tro malnormala. Maria ne poviskompreni, kial ĝi nervozigas ŝin, kial ĝi donas al ŝimornan senton. Ŝi pensis, tio devas esti nia hejmo.34


Montrealaj Esperanto-Kunvenoj (MEK)Sabato 29-a de marto 2014Vendredo 11-a de aprilo 2014, 18 h*Vendredo 25-a de aprilo 2014, 19:30 hVendredo 9-a de majo 2014, 18 h*MEKARO: 17-19-a de majo 2014Vendredo 30-a de majo 2014, 19:30 hVendredo 13-a de junio 2014, 18 h*Julio-aŭgusto: feriojVendredo 12-a de septembro 2014, 18 h*Vendredo 26-a de septembro 2014, 18 h*ARE: 10-13-a de oktobro 2014Vendredo 31-a de oktobro 2014, 19:30 hVendredo 14-a de novembro 2014, 18 h*Vendredo 28-a de novembro 2014, 19:30 hSabato 13-a de decembro 2014, 18 h*Acerejo apud Tririvero (detaloj en la retejo: esperanto.qc.ca)Resto Végo (sube)MEDOResto Végo (sube)Ŝerbruko (www.mekaro.ca)MEDOResto Végo (sube)Resto Végo (sube)Itala manĝo en MEDO (alportu ion!) kaj jarkunsido de ESKSilver Bay, New YorkMEDOResto Végo (sube)MEDOJarfina festo kaj LASTA kunveno en MEDO ! Alportu ion ! Anoncu vin alnormandfleury@esperanto.qc.ca* Noto : manĝo je la 18 h , babilado ekde 19:30 h. Por temaj vesperoj kun manĝoj vi povas alporti ion kaj veni je la 18 h aŭ vi povasveni simple por babili je la 19:30 h.Resto Végo St-Denis (restaurant végétarien) : 1720, rue St-Denis (entre de Maisonneuve et Ontario, métro « Berri-UQAM »).MEDO (Montreala Esperanto-Domo) : 6358-A, rue de Bordeaux • Montréal • H2G 2R835


Esperanto-renkontiĝoj17-19-a de majo 2014 : 11-a MEKAROSherbrooke, Kebekio30-a de junio — 7-a de julio 2014 : NASK Viktorio, Kanadojulio 2014 (detaloj: esperanto-usa.org) : usona/kanada landa kongreso Viktorio, Kanado18-25-a de julio 2014 : 70-a IJKFortalezo, Brazilo26-a de julio — 2-a de aŭgusto 2014: UK Bonaero, Argentino16-18-a de majo 2015: 12-a MEKAROToronto, Ontario25-a de Julio — 1-a de aŭgusto 2015 : 100-a UK Lille, Francio21-23-a de majo 2016: 13-a MEKAROGranby, Kebekioprovizore: 15-a MEKARO (2018) : Montrealo (Kebekio)Montrealaj esperantistoj : la jaro 1966 (maldekstre) kaj 1971 (dekstre)el persona arkivo de Onil Perrier (elkoran dankon, Onil)36

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!