Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Gazeto Andaluzia 19
Januaro - Marto
Por klarigi la aferon ni vidu kelkajn ekzemplojn:
Normala uzo de ESTI
Petro estas alta.
Via patrino estis bela.
Morgaŭ estos lundo.
Verbigo de perverba priskribo
Petro altas.
Via patrino belis.
Morgaŭ lundos.
Tiamaniere, ni kreas verbon, ofte eĉ verbo antaŭe ne-ekzistanta,
kiam ni forigas la verbon ESTI en la frazo. Tiel, ĉu ekzistas la verbo
“lundi”? Tamen, ekzistanta aŭ ne-ekzistanta, se oni diras “Morgaŭ
lundos”, ĉiuj komprenas, ke morgaŭ, laŭ la kalendaro, estos lundo.
Kelkaj uzoj de tiu verbigo de perverba priskribo jam estas tute
akceptitaj, ni vidu kelkajn:
- Estas necese paroli laŭte ĉe viaj gepatroj, ĉar ili estas
preskaŭ surdaj.
Necesas paroli laŭte ĉe viaj gepatroj, ĉar ili preskaŭ surdas.
(Es necesario hablar en voz alta en casa de tus padres,
porque ellos están casi sordos).
Ambaŭ frazoj signifas same, tamen la vortoj “estas necese” sur
la unua frazo, fariĝis “necesas” sur la dua. Ankaŭ tiu “esti surdaj”
fariĝis “surdas”. Ĉu ekzistis ia miskompreno se ni komparas ambaŭ
frazojn? Neniu !
Jen pliaj ekzemploj:
- Estas dece oferi la sid-lokon al maljunulo.
Decas oferi la sid-lokon al maljunulo.
- La luno ne estas videbla dum la tagmezo.
La luno ne videblas dum la tagmezo.