Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Gazeto Andaluzia 3
Januaro - Marto
ESPERANTO EN ANDALUZIO
SEVILO
De tempo al tempo Sevila Esperanto-Asocio organizas
kulturajn vizitojn al monumentoj kaj historiaj lokoj de la urbo. Dum la
vizito oni havigas al la ĉeestantoj malgrandan vortaron kun vortoj
rilataj al la vizitata loko. Nia samideanino Lola Perea estas la ĉefa
organizanto kaj prizorganto de ĉi tiuj vizitoj. Lasta-tempe la membroj
de la asocio kaj simpatiantoj havis la ŝancon vidi jenajn lokojn:
- Belarta Muzeo, kie José María Spinola, elstara pentristo kaj
membro de la asocio, agadis kiel ĉiĉerono.
- Paviljono de la Respubliko Ĉilio de la Iberoamerika
Ekspozicio.
- Parlamento de Andaluzio.
- Kultura ekspozicio en la Turo Pelli.
- Preĝejo “San Luis de los Franceses”, unu el la plej
gravaj juveloj de la barokaj konstruaĵoj en Sevilo.
Membroj de Sevila
Esperanto-Asocio kaj
simpatiantoj okaze de
vizito al la Parlamento
de Andaluzio.