Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Gazeto Andaluzia 21
Januaro - Marto
ELEGIO
75-a datreveno de la morto de la poeto
MIGUEL HERNÁNDEZ
1910 ~ 1942
Plorante, zorgi volas mi pri l’horto,
en kies tero vi, kompano kara,
kaŝadas sterke ekde l’frua morto.
Nutradu ĉi dolor’ sen plor’, amara,
bukcenan, pluvan kaj orgenan ĥoron,
ke mia al papavaro velko-stara
kiel nutraĵon donu vian koron.
Ĉe mi doloroj svarmas nun sen sato:
eĉ en la spiro havas mi doloron.
Manfrapo ege dura, frosta bato,
la nevidebla hak’ definitiva,
ekpuŝo kruda vin faligis, frato.
Amplekse plejas mia vund’ aktiva,
mi veas en mizer’ super mizeroj
kaj sentas pli vin morta, ol min viva.
Mi, sur kadavro-stoploj, sen esperoj,
sen homa varmo, paŝas senkonsola
de mia kor’ al miaj viv-aferoj.
Ekflugis frue via morto bola,
l’aŭroron frue vekis lumostrio,
surtere frue vi ruliĝas sola.