Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Gazeto Andaluzia 19

Oktobro - Decembro

sin mem por tiu posteno, ĉar li estas favora rilate la daŭrigon de la

akordo inter AEU kaj la Esperanta Civito. Post voĉdonado oni decidas

ne aprobi la proponon de la Sekretario, kaj tiel oni daŭrigas la 4-an

punkton de la tagordo, tio estas voĉdoni rilate la proponon nuligi la

aliĝon de AEU al la Esperanta Civito kun la jena rezulto:

- 12 voĉdonoj favoraj al la nuligo.

- 3 sindetenoj.

- 1 voĉdono kontraŭa.

Post ĉi tio, la Sekretario de la Asocio, S-ro Julio Herrero

Segura, komunikas sian demision kaj ankaŭ rilate sian agadon kiel

respondeculo de la Libro-Servo kaj de la Instruada Servo de la Asocio.

5. Proponoj kaj demandoj.

Fátima Jiménez kaj Juan Diego Díaz sciigas pri la demarŝoj

cele la konstituo de grupo en Arundo (Malago). Nuntempe ili laboras

por la fondiĝo de Esperanto-Grupo en sia urbo. Ili ankaŭ diskonigis la

ideon okazigi dum la venonta printempo renkontiĝon en Arundo por

antaŭenirigi la instruadon de esperanto en tiu malaga urbo. Same, ili

deziras relanĉi la ideon krei junularan sekcion ene de Andaluzia

Esperanto-Unuiĝo.

Kelkaj membroj de la Asocio esprimis sian deziron faciligi la

komunikadon inter la membroj de la asocio kaj la andaluzaj grupoj,

cele al tio estus eble krei forumojn aŭ grupoj en interreto kaj ĉefe

klarigi la nuntempan ekziston de elektronikaj adresoj ĉe Google, Yahoo

kaj aliaj serviloj.

Oni parolis pri la 16-a Andaluzia Kongreso de Esperanto,

okazonta dum la jaro 2011 en Granado. Oni decidis, ke la unua kaj plej

grava paŝo estos krei komitaton por la organizado de la Kongreso. Do,

la Estraro de AEU kontaktos kiel eble plej baldaŭ kun tiuj membroj

emaj kunlabori en la organizado de la Kongreso.