Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Gazeto Andaluzia 27

Oktobro - Decembro

Paĝoj pri Nia Historio

Notoj pri Esperanto kaj Andaluzio

La unua kurso de esperanto organizata en Sevilo

Dum la jaro 2011 la esperanto-movado en Sevilo festos sian

unuan jarcenton. En la jaro 1911 oni fondis la Sevilan Esperanto-

Asocion, sed unu jaro antaŭe, dum la printempo de la jaro 1910, okazis

la unua kurso de la internacia lingvo esperanto en Sevilo. La inaŭguran

prelegon kaj la dek unuajn lecionojn disdonis la katedriisto pri la franca

lingvo S-ro Casto Vilar y García. Li estis prestiĝa lingvisto, aŭtoro pri

diversaj fonetikaj kaj leksikografiaj verkaĵoj pri la franca lingvo.

Post tiuj unuaj lecionoj la kurson daŭrigis S-ro Trinidad

Soriano, kiu ja estis la vera organizanto de tiu unua kurso okazanta en

la Sociedad Económica de Amigos del País, ĉe la strato Rioja, ĝuste sur

la plej centra kaj komerca kvartalo de Sevilo. La lernantoj de tiu unua

kurso estis:

- Pedro Ruiz Prieto, famega sevila kuracisto.

- Rafael Fiol Paredes, tiam gimnazia studanto.

- Jerónimo Casarrubia, ankaŭ gimnazia studanto.

- Joaquín Machuca, studanto.

- Ceferino Berlot, eminenta muzikisto.

- Rafael Oliva, ankaŭ muzikisto.

- Carlos Martínez, profesoro pri takigrafio.

- Zabala, mon-hava komercisto en Sevilo.

- Jerónimo de Córdoba, pastro.

- Manuel Sánchez, junulo.

- Rita de Hipola

- Alfonso Escobar.

- Manuel Rincón Álvarez, studento.