You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Gazeto Andaluzia 37

Oktobro - Decembro

ofte kantas la vivon, kutimojn kaj sentoj de Alosno kaj la Alosnanoj,

sendube ĝi estas la sento de la tuta vilaĝo.

Nuntempe la Alosna Urbodomo organizas Nacian Konkurson

de Fandangoj kaj estontece eĉ oni pripensas la organizadon de prelegoj

kaj ekspozicioj pri ĉi tiu flamenka branĉo.

Gastronomio

La vintro estas la buĉ-sezono, do estas tre tipaj la porkaĵoj:

pestorejo asado, cachuelo, olla de coles… Ankaŭ dumvintre estas tre

ŝatataj la fungoj nomitaj gurumelos. Dumpaske oni preparas la bollos

de pringue, kaj ene de ili troviĝas ovo. Tre bongustaj estas tipaj

dolĉaĵoj kiel: engañabobos, cagajones de puño, gañotes, ktp.

Festoj

La 16-an de januaro, Sankta Antono Abato Patrono de la bestoj,

oni starigas en Alosno grandaj fajroj, super kiuj oni saltigas ĉevalojn

kaj azenojn, tiel oni protektas ilin kontraŭ la malsanoj.

Dum la Paska Dimanĉo okazas la Pasko de la Laktuko. Aroj da

geamikoj iras en la kamparon akompanitaj de pupoj el pajlo,

simbolantaj Judason. Fine de la tago oni bruligas la pupojn.

La 8-an de decembro, festo de la Senpeka Koncipiteco de la

Virgulino Maria, oni starigas grandajn kolonoj el herboj, ornamitaj de

standardetoj, nomitaj jachas. Dumnokte oni bruligas ilin por festi la

Virgulinon Marian.

Venont-numere Turismi en …..

TARIFA (Kadizo)