You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Gazeto Andaluzia 31

Oktobro - Decembro

La por-instruista asocio organizas ĉiujare konferencon, ofte unu

sejmano antaŭ la okazigo de la Universala Kongreso kaj en la sama

urbo. Ene de la ILEI-konferencoj okazas klerigaj, organizaj kaj

kulturaj programoj pri trejnado de instruistoj, flego de ekzamensistemoj,

reta kaj distanca lernado kaj similaj kampoj.

La Prezidanto de ILEI

estas la nov-zelandano Stefan

MacGill kaj la sidejo de la

asocio troviĝas ĉe la sama

sidejo de Universala Esperanto-

Asocio en Roterdamo

(Nederlando). Viziteblas la

TTT-paĝo de ILEI sur interreto

ĉe http://ilei.info/ En Hispanio

antaŭ jardekoj estis tre aktiva la

sekcio de ILEI, kaj famega sia

perkoresponda kurso, pere de

kiu lernis la internacian lingvon

centoj da personoj. Sed

nuntempe, ne ekzistas sekcio de

ILEI por la tuta Hispanio,

tamen antaŭ kelkaj jaroj sekcio

de ĉi tiu por-instruista asocio

ekfunkciis en Katalunio, vizitu ĝian TTT-paĝon ĉe

http://www.xtec.es/~pmarti10/espvers.htm

Ĉu Vi ankoraŭ ne pagis Vian kotizon por la jaro 2011 ?

Se Vi deziras helpi nin en la disvastigado de esperanto en

Andaluzio, aliĝu al Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.