You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
24 Gazeto Andaluzia

Oktobro - Decembro

ESPERANTO kaj LA MARA FLAGA

ALFABETO

e s p e r a n t o

Kiam ne estis ebla la per-radia komunikado inter la ŝipoj en la

maro la sola ebleco por starigi tiun komunikadon estis la uzo de

diverskoloraj flagoj, ĉu pendumitaj en masto, ĉu uzataj de signalflagetoj

reprezentantaj la literojn. Kvankam verŝajne la amasa kaj

deviga uzado de radio-aparatoj ĉe ŝipoj en la tuta mondo igis tute nenecesa

la uzadon de tiuj signal-flagoj, ankoraŭ ĉiuj ŝipoj, militaj kaj

civilaj, uzas ilin, por vida longdistanca interkompreniĝado ĉefe inter

surmaraj ŝipoj kaj la havenoj.

La nuntempaj signal-flagoj estis difinitaj en la jaro 1931 de la

Internacia Mara Organizo –IMO- kaj ili konsistas el 40 flagoj, el kiuj

26 reprezentas literojn, 10 numeralojn, 1 flago estas konfirmiga kaj 3

ripetigaj. Krome la literaj flagoj, solaj aŭ kunigitaj, havas alian

signifon, krom la litero reprezentata, tiel ekzemple la uzo de la flago

reprezentantan la litero C indikas “jes”; la litero V sciigas pri “mi petas

vian helpon”; la literoj CP “mi helpos vin”, ktp.

Kiel dirite, ekzistas 26 flagoj reprezentantaj la literojn, tamen

tiuj literoj apartenas al la angla lingva alfabeto, tiel oni ne povas uzi

vortoj kun la literoj Å, Ç, Ñ, Ł, ktp. Kompreneble, ankaŭ ne la

esperantaj literoj Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ, tio estas la supersignitaj literoj.

Tamen, ĉu ne estus eble montri esperantlingvan mesaĝon pere

de signal-flagoj sur ŝipo? Jes! Oni ne scias kiam aperis jena propono,