Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
8 Gazeto Andaluzia

Oktobro - Decembro

sunon unufoje ĉiu kvar jaroj, tio signifas, ke ĝi ankaŭ pasas proksime al

nia planedo ĉiu kvar jaroj. Por trankviligi ĉiujn, NASA asertas, ke la

ebleco okazi nova kolizio estas proksimume egala al nulo.

TURISMAJ BROŜUROJ EN ESPERANTO

Okaze de la pasinta Andaluzia Kongreso de Esperanto, Jaeno

novembro 2010-a, Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kunlabore kun la

organizantoj de la Kongreso, eldonis du turismajn broŝurojn pri la urbo

Jaeno. Sur unu el ili aperis kompleta informado pri la Jaena Katedralo,

juvelo de la renasenca arkitekturo kaj sendube unu el la plej vizitindaj

lokoj en la urbo Jaeno. La alia broŝuro temis pri la kvartalo La

Magdalena, ĉar ĉe ĝi situis la kongresejo, kaj la organizantoj de la

kongreso proponis dum ĝi piediran viziton al tiu antikva kaj tipa jaena

kvartalo. Do, ambaŭ turismaj broŝuroj utilis unuafoje kiel turismaj

gvidiloj por la partoprenantoj en tiu Andaluzia Kongreso.