Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
34 Gazeto Andaluzia

Oktobro - Decembro

Turismi en … ALOSNO (Onubo)

Alosno estas vilaĝo en la onuba provinco, okcidente de

Andaluzio. Ĝi troviĝas sur la regiono Andevalo, je 43 kmoj de la urbo

Onubo. La vilaĝo, kune kuna la apuda vilaĝeto Tharsis, havas 4.700

enloĝantojn. Antaŭ kelkaj jaroj oni eltrovis gravajn arkeologiajn

restaĵojn ĉe loko nomita Cabezo Jure, verŝajne tiuj restaĵoj apartenas al

la tria miljaro a.K.. Oni trovis pintojn de sagoj, potojn, kaj metalajn

objektojn

Blazono de ALOSNO

La vilaĝon oni fondis en la jaro 1444

kiam la enloĝantoj de la najbara

vilaĝeto El Portichuelo petis al la

Duko de Medina Sidonia rajtigon por

forlasi sian vilaĝon kaj refondi ĝin sur

loko nomita El Alosno. Verdire El

Portichuelo estis malsana loko, ĉefe

pro la poluado de la akvo, malpurigitaj

de la minista agado. La akvo de tiuj

apudaj zonoj estis tute ne-taŭgaj por la

terkulturado aŭ por la best-bredado.

La Duko de Medina Sidonia ackeptis

la peton kaj li rajtigis la enloĝantojn de

El Portichuelo starigi novan vilaĝon

sur tiu loko nomita Alosno.

La min-riĉeco de la onuba regiono Andevalo estis konata de la

plej antikvaj epokoj. Jam la tartiŝanoj komercis kun la mediteraneaj

popoloj dank’al la metaloj eltiritaj de la riĉaj minejoj, ĉefe kupro kaj

pirito. Historie la divido de la vilaĝo en du zonoj: Alosno kaj Tharsis

ankaŭ estis divido de la ekonomia vivo de la urbo. En Tharsis la plej

grava ekonomia rimedo estis la minejoj, male en Alosno la plej gravaj

viv-rimedoj estas la agrikulturo kaj la bret-bredado.