Schlittschuhlaufen am Dreikönigstag La lasta IS - - Deutsch
Schlittschuhlaufen am Dreikönigstag La lasta IS - - Deutsch
Schlittschuhlaufen am Dreikönigstag La lasta IS - - Deutsch
Erfolgreiche ePaper selbst erstellen
Machen Sie aus Ihren PDF Publikationen ein blätterbares Flipbook mit unserer einzigartigen Google optimierten e-Paper Software.
MEJ Cirkulero 1/2009

Internacia Seminario, IS ne plu okazos

La legenda junulara aranĝo IS (Internacia Seminario),

de pli ol kvindek jaroj ĉiusilvestre organizita en malsama

urbo de Germanio, ne plu okazos. La sama sorto

trafas ankaŭ la pli freŝdate elpensitan junularan novjaran

aranĝon kun la nomo AS (Ago-Semajno), okazintan

ekde decembro 2002 fine de ĉiu jaro en Pollando aŭ

Slovakio. Ekde la venonta jarŝanĝo la du aranĝoj IS kaj

AS kuniĝos en unu, kies nomo tamen ne iĝos simile verbofinaĵa

"OS", sed "Junulara E-Semajno". La litero E en

la nomo laŭ la aranĝantoj ne nepre signifas "Esperanto".

Ekde la venonta jarŝanĝo anstataŭ IS kaj AS

okazos komuna aranĝo de GEJ kaj PEJ, kun la

nomo Junulara E-Semajno

(JES). Estis konsiderita

ankaŭ la nompropono OS, kiu

kvazaŭ kompletigus serion

de verbofinaĵoj, sed fine

venkis JES. Laŭ la organizontoj

la litero E

aludas ĉefe al Esperanto, sed kaze

de bezono ĝi povas simboli ankaŭ aliajn vortojn,

kiel Eŭropo aŭ Edukado, por faciligi ricevadon

de ekstermovadaj subvencioj.

La decido pri la nuligo de IS kaj AS favore al

JES estis sekreta ĝis la novjara nokto. Duonhoron

post la jarŝanĝo, samtempe en IS en Germanio

kaj AS en Slovakio, oni anoncis la decidon

kaj prezentis filmetojn, en kiuj la ĉeforganizantoj

de JES rakontis pri la decido.

La unua Junulara E-Semajno kredeble okazos en

Zakopane en suda Pollando, en la sama ejo, kie

okazis la unuaj kvar Ago-Semajnoj. Samloke

estis ankaŭ la amasloĝejo de la 61-a Internacia

Junulara Kongreso en 2005.

Informo de la Ret-Info, www.eventoj.hu

Paĝo 6

MEJ Cirkulero 1/2009

Praarbaro eltrovita dank' al Google Earth

MOZAMBIKO - 12-an de januaro, 2009.

En la 21-a jarcento, la laboro kaj vivo de esploristoj eble estos pli facilaj

dank' al Google Earth. Dum ili provis difini la limojn de rezervejo por protekto

de la naturo en Mozambiko pere de la fama softvaro kiu mapas la teron

per satelitaj fotoj, biologoj de la Brita Reĝa Botanika Ĝardeno de Kew

(sude de Londono) en 2005 eltrovis nekonatan zonon, kiu aperis pli verde

ol la ceteraj ĉirkaŭantaj zonoj … La esploristoj tiam akiris pli bonkvalitajn

bildojn, por precize scii kio estas tiu verda regiono.

Ili konvinkiĝis pri la ekzisto de praarbaro en tiu ĉi zono, konata nur de la

plej proksimaj enloĝantoj. Proksimume 80 kvadratajn kilometrojn vasta, ĉi

tiu densa zono troviĝas apud la Monto Mabu, kiu neniam antaŭe estis

kartografiita nek esplorita. Tri jarojn post tiu ĉi eltrovo en Google Earth,

internacia teamo de 28 sciencistoj sekve ekiris, en novembro 2008, por

esplori ĉi tiun novan "terra incognita" (nekonatan teron). Dum kvar

semajnoj, ili trapaŝis ĉi tiujn pejzaĝojn ŝirmitajn de iu ajn homa agado, por

eltrovi densan kaj vivoplenan bestaron kaj vegetaĵaron, inter kiu papiliojn,

ĥameleonojn, orkideojn …

La sciencistoj enlistigis ĝis nun nekonatajn specojn de insektoj kaj plantoj,

sed ili scias, ke sia laboro de analizo nur komenciĝas, kaj ke aliaj belaj

surprizoj povas denove okazi. La esploristoj tiel jam revenis kun pli ol 500

specimenoj de malsimilaj specoj en siaj bagaĝoj. "Tio estas eble la plej

granda arbarozono en meza altitudo, kiun mi konas en la sudo de Afriko.

Ĝi ankoraŭ ne aperas sur kartoj, kaj la plejparto de la enloĝantoj de

Mozambiko eĉ ne konas la nomon de la Monto Mabu", klarigas Jonathan

Timberlake, de la Brita Reĝa Botanika Ĝardeno de Kew, en gazetara

komunikaĵo. Pro seninterrompa interna milito inter 1975 kaj 1992, la malmultaj

vojoj kiuj kondukas al ĉi tiu regiono estis detruitaj, kaj la tuta zono

kvazaŭ dezertigita. "La nescio de ĝia ekzisto, ĝia malfacila aliro kaj la

valoro de la arbaro, kie la enloĝantoj venis rifuĝi por eskapi batalojn,

kontribuis al ĝia ĝisnuna protekto".

Ni esperu, ke tiu eltrovo de la sciencistoj ne perturbos la ekologian

sistemon!

Trovu mem tiun ĉi mozambikan praarbaron en Google earth : 16°

17'56.00" S 36°23'44.00" E

Fonto: www.eventeo.net

Paĝo 7