IPI (68) - Esperantic Studies Foundation
IPI (68) - Esperantic Studies Foundation
IPI (68) - Esperantic Studies Foundation
You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
2003

- Lingvistiko: artikoloj en revuoj 104, libroj kaj artikoloj en libroj 44

- naciaj literaturoj 33

- ĝenerala literaturo 4

- sume 185

- Aperis en la sekcio Auxiliary Languages, International Languages: 171

2002

- Lingvistiko: artikoloj en revuoj 262, libroj kaj artikoloj en libroj 105

- naciaj literaturoj 21

- ĝenerala literaturo 1

- sume 389.

- Aperis en la sekcio Auxiliary Languages, International Languages: 295

2001

- Lingvistiko: artikoloj en revuoj 194, libroj kaj artikoloj en libroj 217

- naciaj literaturoj 25

- ĝenerala literaturo 3

- sume 439

- Aperis en la sekcio Auxiliary Languages, International Languages: 407

(La superrigardon kunmetis Humphrey Tonkin).

6 Bernard Golden forpasis

La 19-an de oktobro en la aĝo de 82 jaroj forpasis la konata esperantisto kaj dumviva membro de

UEA, Bernard Golden. Lin funebras la vidvino Éva Golden kaj la du filoj Dániel Lariko kaj

Dávid Alko. Bernard Golden naskiĝis la 23-an de novembro 1925 en Newark, Nov-Jerzejo,

Usono.

Li estis arkeologo kaj aŭtoro de pli ol 1.800 artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj en

Esperanto. Lia verkado estis tiel abunda, precipe sed ne nur en la esperantologia kampo, ke

iutempe oni uzis la neologismon goldeni en la signifo "abunde verki por ĉiaj periodaĵoj".

El liaj beletraj verkoj elstaras la rakontaroj „Hieraŭ - hodiaŭ – morgaŭ“ (1982) kaj „Bestoj kaj

homoj“ (1987), la romanetoj „Infero en aŭtuno“ (1993) kaj „Samanoj en la kosmo“ (1994), kaj la

teatra volumo „Antaŭ la kulisoj“ (1994).

Li lernis Esperanton en 1946, edziĝis al hungarino kaj ekloĝis en Hungario en 1971. Ankaŭ liaj

du filoj scias Esperanton. Bernard Golden estis multjara korespondanto de la internacia magazino

Monato, ano de la Akademio de Esperanto, estrarano de Centro por Esploro kaj Dokumentado pri

la Monda Lingvo-Problemo. Li zorgis pri la pli ol mil Esperantaj terminoj en Dictionarium

museologicum. (1986).

En 1998, koincide kun la alveno de la reta epoko, Bernard Golden publike deklaris verkoĉeson,

sed ne kabeis. Ankoraŭ ne ekzistas kompleta bibliografio de lia vasta verkaro.

26