Dank’ al agemo, Esperanto kajfeliĉa hazardoS-ro Hiromi Yano estas la ĉefa motoro de tiu ĉiinterŝanĝa projekto, kun kiu aktive kunlaboras laIsrael-Palestina Porpaca Instituto de Oomoto, kiunli prezidas. Hiromi Yano estas ridema, amikemakaj agema, kaj likunlaboras kun diversajaliaj organizaĵoj, kielPeres Center for Peace[Porpaca Centro dePeres] kaj organizaĵo,kiu helpas al la viktimojde militoj kaj teroristajatakoj. Fakte, li memvojaĝas por elekti lapartoprenantojn, trejnila gastigantajnfamiliojn, renkontiĝikun partneroj kajpolitikistoj, ktp. LaJapanoj ne kutimasakcepti eksterlandajngastojn (esperantistoj,certe, estas escepto), kaj ofte ili scias tremalmulte pri Israelo kaj Palestino, do, unu el laKun la ĉefministro, s-ro Abegravaj taskoj por s-ro Yano fariĝas preparado de lagastigantaj familioj. « Ofte oni demandas, kion mifaru, se la infanoj komencas batali », li diras. Nu,bataladoj neniam ĝis nun okazis, sed estasdiversaj aliaj zorgoj : ekzemple, manĝaĵoj (oniinstrukcias la gastigantajn familiojn ne kuiriporkaĵon). Hiromi Yano intence elektas ne troreligiemajnadoleskantojn (simpleĉar estas malfacilealĝustiĝi al severajnormoj de manĝaĵo kajadapti la horarojn porla preĝado). La solajaliaj kriterioj por elektipartoprenantojn estasinteresiĝo pri Japaniokaj almenaŭ baza konode la angla (ĉar tioestas la ĉefa lingvo dela interŝanĝo) : plifacila kriterio ĉeisraelanoj, kaj iommalpli facila ĉepalestinanoj.S-ro Yano havas sennombrajn anekdotojn ligitajnal tiu ĉi interŝanĝa programo. Ekzemple, pri tio,18
kiel tiu programo komenciĝis ― dank’ alEsperanto, Oomoto kaj… feliĉa hazardo ! En 1999Yano iris al Israelo por prepariĝi al la UK-2000 enTel-Avivo, kaj antaŭ la vojaĝo li renkontis laurbestron de Ajabe (tiu urbo, cetere, estas launua japana mondfederisma urbo kaj loko, kiunOomoto konsideras la Jerusalemon de Oriento).La urbestro de Ajabe ― s-ro Shikata ―duonŝerce, petis transdoni amikanmesaĝon de la urbo Ajabe al la urboJerusalemo kaj la proponon (kial ne?!)fariĝi ĝemelurboj. S-ro Yano boneplenumis tiun peton, renkontiĝis kunla urbestro de Jerusalemo kajproponis la ĝemeliĝon. « Bonaideo », diris la tiama urbestro deJerusalemo, kvankam neniu en Ajabevere povis kredi, ke tio vere okazos… ĝiskiam oni ricevis fakson de Jerusalemo kun laoficiala propono de ĝemeliĝo. La ĝemeliĝo oficialeokazis en 2000, kaj kelkajn jarojn poste la urbestrode Ajabe proponis fari kune iun projekton, kiuantaŭenigus pacon inter Israelo kaj Palestino. Tielestiĝis neprofitcela organizo, kaj tiel s-ro Yano,kunlabore kun multaj aliaj organizoj kaj lagastigantaj urboj komencis tiun ĉi laboron. Al miademando, kiel li sukcesis organizi la viziton al laĉefministro de Japanio, li ridante diras : « Mihazarde havis telefonnumeron de la sekretario ».Do, la magia recepto estis « telefoni, klarigi kajkonvinki » !S-ro Yano bone komprenas, ke tiu ĉi projekto,certe, ne solvos la tutan situacion. Sed tamen ĝifaras sian parton, starigas modelon por aliaj kajsekvas la ideon de Onisaburo Deguĉi, lakunfondinto de Oomoto, kiu antaŭnaŭdeko da jaroj diris, ke la israelpalestinapaco estas ekstremegrava por paco en la mondo. Detempo al tempo, s-ro Yano ankaŭrenkontiĝas kun la antaŭajpartoprenantoj. Same en 2013 lirevidis kelkajn partoprenantojn dela interŝanĝo, kiu okazis en 2003. Libone rememoris la vortojn de unupalestina junulino, kies revo estis eniri lapolitikon en la nova lando, Palestino. Ŝi diris, ke larestado en Japanio donis al ŝi esperon, kaj eĉ seposte ŝi malesperiĝis, se ŝia revo pri politikoefektiviĝos kaj se iun tagon ŝi devos fari gravandecidon rilatan al Israelo, antaŭ ol fari la finandecidon, ŝi rememoros tiun senzorgan semajnonen Japanio, kiun ŝi pasigis kun israelano kaj kiu, eĉse por mallonga tempo, fariĝis ŝia amiko…19