12.07.2015 Views

anoncoj - Usona Esperantisto - Esperanto-USA

anoncoj - Usona Esperantisto - Esperanto-USA

anoncoj - Usona Esperantisto - Esperanto-USA

SHOW MORE
SHOW LESS
• No tags were found...

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

EnhavoanoncojForpasoj de Yvette MASSEY, Donald BROADRIBB kaj DoriVALLON-WHEELER; TKEK okazos en Sakramento; AAIEelektas novajn reprezentantojn; Korespondi deziras;Novaj varoj en la libroservolokeVermonta restoracio famiĝas danke al Esperanto;Estontecologo vidas grandan ŝancon por nia lingvoLa konkretaj avantaĝoj deinternacia komunikiloKiel ni, la opaj individuoj, kiuj konsistigas la Esperantanpopolon, povas utiligi la lingvon por satigi niajn bazajnhomajn bezonojn ĉiutagajn?NASK 2013La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto okazossamloke kun la Landa Kongreso, kiu komenciĝos fine dela kursaro.NASK 2013The North American Summer Esperanto Institute comesto William Peace University in Raleigh, NC. Stay for thethe National Convention of Esperanto-USA, in the samelocation.Landa Kongreso 2013Anonco pri la Landa Kongreso de Esperanto-USA en2013 ĉe La Universitato William PEACE en Raleigh, NordaKarolino.Esperanto-USA NationalConvention for 2013An announcement of the National Convention of Esperanto-USA for 2013, at WilliamPeace University in Raleigh, North Carolina.Mia malkovro de Japanujo (dua parto)Ĵenja rakontas siajn aventurojn tra Kioto, Kameoka kaj Ajabe, kun vizito al la junularafesto de Oomoto.Translation for learningIn the last century or so, translation exercises have fallen out of fashion. Now, however,the language teaching community is coming around to the idea that there’s a place fortranslation in language teaching after all.Indaj aĵojVaŝingtonano Joshua MORRIS dividas kun ni siajn spertojn en Kameruno, kie li laboras porla Usona Pac-Korpuso.“Vermaland”Ĉu temas pri fekunda grundo, aŭ inteligentaj vermoj? (Dankon al Breto SANDERS.)

longdaŭraj membroj Duncan CHARTERS, RonGLOSSOP kaj Lusi HARMON reprezentos laorganizaĵon en la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI). La deĵoro daŭros du jarojn.La Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto(AAIE) invitas ĉiujn esperantistojn subteni laorganizaĵon. Ne necesas esti instruisto. LaEsperanto-movado bezonas la laboron de AAIE,kaj vi nun povas aliĝi al AAIE ĉe la retbutiko deEsperanto-USA [http://goo.gl/BCqoc].Dankon pro via subteno.— Ronald GLOSSOP, Prezidanto, AAIEKorespondi deziras45-jara esperantisto de Ukrainujo, fraŭlo,serĉas amikojn de Usono kaj de la tutamondo por korespondi pri lingvoscienco,arto, literaturo kaj politiko. Sergio Ivaniuk,Bocharova 14A - 137, 69098Zaporizhia, Ukraine, Europe.Mi estas viro emerita kaj mi havas sepdekjarojn. Mi ŝatas pentri, aŭskulti bonanmuzikon, kaj legi literaturon. Mi studasEsperanton kaj mi volas praktiki la lingvonper korespondado kun amikoj en aliaj landoj.Mia urbo estas en Andaluzio, en la sudo deHispanujo. Salvador Palma Daniel,Jamaica, 11, 29010 MÁLAGA (España)Novaj varoj en la libroservoBILDVORTARO EN ESPERANTODesmet’ kaj Horvath800-paĝa verkego kun pli ol 30 000 terminoj kajbildoj. La nuna eldono estas bazita sur la iamaeldono de Rudiger EICHHOLZ, kiu siavice estisbazita sur la 2-a eldono de la fama bildvortaro dela germana eldonejo Duden. La nova versio estasadapto de la 6-a eldono de la vortaro de Duden,kaj pro tio estas multe pliampleksa. 25% de la nunajterminoj jam aperis en laadapto de Eichholz; la ceteroestis aldonita de la prizorgantojde la nova versio, la konatajvortaristoj Petro DESMET’ kajJozefo HORVATH. Malmolabindaĵo. 800 paĝoj. 210x155.2012. Belgujo.978-9077066-48-5. $66.70. (ligilo) [http://goo.gl/P6Zr3]BELETRA ALMANAKO 13Prozo de Ulrich BECKER, MiguelFERNÀNDEZ, Júlia SIGMOND,Tim WESTOVER. Poezio de Auld,Ragnarsson, Mitin, Camacho,Godoy, Malia, Zifu, Neves,Philippe, Romero, Urbanová.Eseoj, artikoloj, teatraĵo, leteroj,kaj recenzoj de multaj famajverkistoj. Mola bindaĵo. 171paĝoj. 210x140. 2012. Usono. 978-1-59569-236-8.$13.10. (ligilo) [http://goo.gl/lxeKR]BELETRA ALMANAKO 14Prozo de Bronŝtejn, Smith,Dobozy (tradukita de Faanes).Poezio de Reyna, Naŭmov,Ruggiero, Pannonius (tradukitade Rados). Teatraĵo, eseoj,artikoloj, leteroj kaj recenzo.Mola bindaĵo. 145 paĝoj.210x140. 2012. Usono.978-1-59569-250-4. $13.10.(ligilo) [http://goo.gl/PoKa9]Order from Esperanto-USA, PO Box 1129, El CerritoCA 94530, or online [http://esperanto-usa.org/retbutiko].If a title is out of stock, the online bookstore can notifyyou by email when it becomes available again. Due tofluctuations in the value of the dollar, all prices aresubject to change without notice.

lokeVermonta restoracio famiĝasdanke al EsperantoRaportas Ĵenja (Yevgeniya) AMIS,Ŝildo de la restoracio Esperanto en Burlington,Vermonto.homoj, kiu fakte parolas tiun lingvon.De la kelnero mi eksciis, ke la restoracio funkciasekde 1995 kaj estas aparte populara inter junuloj(verŝajne, ĉar la prezoj estas tute akcepteblaj, kajla porcioj estas tute malavaraj). Ili elektis tiunnomon ĉar oni ŝatis la ideon de Esperanto (fakte,sur la muroj oni povas legi klarigojn pri Esperantoprenitajn el Vikipedio), kaj eĉ la menuo estasfarita por iusence reprezenti la lingvon: ĝi estaskreema elekto de usonaj, mediteraneaj, meksikajkaj aziaj pladoj, multaj taŭgaj por vegetaranoj.BURLINGTON, VERMONTO — Antaŭ kelkaj monatojen kanada televido oni montris novaĵeron pri laurbo Burlington, Vermonto. Oni raportis, ke entiu ĉi loko, kiun National Geographic eĉ nomis“perfekta eta urbo” por altiri franclingvajnturistojn, la registaro aktive kuraĝigas firmaojnuzi la francan: farante dulingvajn afiŝojn,tradukante menuojn kaj dungante vendistojn, kiujscipovas la francan. Mi havis tute neatenditanokazon viziti tiun ĉi ĉarman ĉe-lagan urbon, kaj eĉse mi ne trovis la urbon aparte dulingva (fakte,neniuj lokanoj, kun kiuj ni babilis, eĉ sciis pri tiuprojekto dulingvigi la urbon), ni tamen malkovristie ion, kiu iusence famigis tiun urbon interesperantistoj tra la mondo!Unue mi klarigu, kial nia vizito al Burlington estisneatendita. Ni iris al Usono por aranĝi kelkajnbankajn aferojn, kaj post horo da ŝoforado nirimarkis, ke ni iras en malĝusta direkto. Do,anstataŭ al Novjorkio, kien ni planis iri, ni decidisiri al Vermonto. Bonŝance, ni atingis la bankonekzakte tri minutojn antaŭ la fermo. Sed kiasurprizo! (Aŭ ĉu sinkroneco?) Tuj trans la stratode la banko ni trovis restoracion “Esperanto”.Kompreneble, ni ne povis maltrafi la okazon vizitiĝin. Mia duonŝerca demando en la angla “Ĉu vihavas la menuon en Esperanto” iom konfuzis lakelneron, kaj mi devis ripeti ĝin dufoje. Kvankamli bone konsciis pri la nomo kaj ĝia rilato al lalingvo, li ne komprenis, ke antaŭ li troviĝasRicevinte mil “ŝatantojn” en la socia retejo Facebook,la posedantoj de la restoracio donacos mil dolarojnpor manĝigi malriĉulojn en Vermonto.Mi ankaŭ lernis, ke la restoracio organizasgrandan bonfaran kampanjon por helpimalriĉulojn kaj samtempe diskonigi la restoracionĉe Facebook: se ili kolektos mil “ŝatojn”, ilidonacos mil dolarojn al loka manĝaĵ-banko.Reveninte hejme, mi plusendis tiun informon almiaj amikoj, kiuj plusendis ĝin al siaj amikoj, ktp.Ene de kelkaj tagoj la retejo ricevis jam ĉirkaŭducent pliajn “ŝatojn” kaj tiel multe plialproksimiĝis al la necesaj mil. La respondeculojde la paĝo estis tute surprizitaj pri la “inundo” denovaj ŝatoj de ĉie en la mondo: Kostariko,Japanujo, Rusujo, Nederlando, Hungarujo…Multaj homoj lasis salutojn, komentojn,kuraĝigojn, fotojn kaj informojn pri aliajrestoracioj kun la nomo Esperanto, kajkompreneble, proponojn traduki la menuon enEsperanto. “La kvanto de la lingvoj ĉe nia retejo

jam preterpasas niajn kapablojn”, skribis larespondeculoj kaj petis helpon traduki.Kompreneble, venis kaj tradukoj, kaj la informoj,kie oni povas lerni Esperanton (Lernu.net) kaj laeblo uzi la ilon Google Translate. Finfine, laposedantoj de la restoracio eĉ mem respondis enEsperanto. (Surprize, eĉ tute bone!)Se vi ankoraŭ ne vizitis tiun paĝon por “ŝati” ĝin,bonvolu fari tion [http://facebook.com/esperantoburlington] kaj plusendu al viaj amikoj!Tio helpos ne nur nutri la malriĉulojn dum tiu ĉifesta sezono, sed ankaŭ montros, ke Esperantoestas vivanta kaj uzata lingvo… kaj jes, ankaŭ enUsono!Estontecologo vidas grandanŝancon por EsperantoRaportas James RYAN,VAŜINGTONO — La 16-an de decembro, famaestontecologo (angle, futurist) diris al vaŝingtonajesperantistoj ke ties mondlingvo havas unikanŝancon fariĝi kerna parto de la estonteca mondo.David Pearce SNYDER estis gastparolanto ĉe laĉiujara bankedo de Zamenhof-Tago de laEsperanto-Societo de Vaŝingtono. “Ni estas en laestonteco ĝuste nun”, diris Snyder, kiu aperistelevide en programoj de ABC, NBC, CNN kajMSNBC. “Kaj ni ĉiuj estas estontecologoj”, li dirisen sia parolado titolita Bonvenon al la NovaNormalo, kiu donis superrigardon deestontecologio kaj citis vastan gamon de pensulojkiel Locke, Newton, von Neumann, Teilhard deChardin kaj Kurzweil.Vaŝingtonanoj festas Zamenhof-tagon. Demaldekstre: Charles POWER, Daniela POWER, HaroldGOODMAN, David GAINES, edzino de David SNYDER,Melisa RYAN, David Pearce SNYDER (gastparolanto),Jim RYAN. Foto danke al Emil VOLCHECK.Snyder citis studon de la Fonduso Pew kiukonfirmas ke retumado baldaŭ estos, se ĝi jam neestas, ĉe la kerno de nia vivo en la 21-a jarcento.En mondo informata de Interreto, monda lingvokiel Esperanto – kiu mem temas pri kontakto kajkomunikado – devus esti tute ĉehejme en la novamondo.Ekzemple, Snyder diris, Esperanto povus esti utilarimedo por indiĝenaj popoloj kiuj uzas Interretonpor komunikiĝi kaj kunlabori – sen submetiĝi allingvoj aŭ kulturoj de plimultoj. Plenumante tiunbezonon, “Esperanto povus kapti tiun avantaĝonantaŭ ol la cetero de la mondo”, li diris.Snyder multfoje revenis al la temo dekomplekseco, kiu, li diris, laŭ John LOCKE estasaferoj kiuj spitas homan komprenon – almenaŭpor nun. Li proponis ke esperantistoj levu lademandon: ĉu kompreni kompleksan mondonestas pli facile en Esperanto?La plimulto de estontecologoj, li diris, konsentaske kulturaj konfliktoj estas inter la plej grandajhodiaŭaj defioj. Esperanto, kompreneble, ŝuldassian naskiĝon al la pasio de Zamenhof, inter aliaj,por sanigi interkulturan malakordon.Vigla diskutado sekvis pri la multaj manieroj enkiuj Esperanto jam pruviĝis utila kiel kondukilo,interalie kiel ponto inter maŝinaj tradukiloj. Oniankaŭ parolis pri la jam impona rolo de Esperantoen Interreto, sed konsentis ke ĝi povas kaj devus

esti pli granda.Snyder ankaŭ proponis ke esperantistoj eble faruprezentadon al kuniĝo de estontecologoj:“Esperanto – ĉu la lingvo de la estonteco?”Sanktaluisanoj festas Z-tagonper donacoRaportas Ron GLOSSOP,SANKTA-LUISO, MISURIO — La ĉiujara ZamenhofaBankedo de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luisookazis la 9-an de Decembro. Partoprenis DuncanCHARTERS, Peggy DOLTER, Audrey GLOSSOP, RonGLOSSOP, Jerry JOHNSON, kaj Jeff WILSON. Post lamanĝo ni kantis Esperantajn kantojn kun lamelodioj de la sezono. Ni decidis kontribui $100al la UEA-Fondaĵo por Afriko.Seminario pri UnuiĝintajNacioj kaj UneskoRaportas Humphrey TONKIN,HANOJO, VJETNAMUJO — La 97-a UniversalaKongreso de Esperanto, organizita de UniversalaEsperanto-Asocio en Hanojo, Vjetnamujo, de la28-a de Julio ĝis la 4-a de Aŭgusto, estis la loko deseminario (en Esperanto) pri la laboro deUnuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.La seminario, sub gvido de Humphrey TONKIN kajNeil BLONSTEIN, reprezentantoj de UEA ĉe laĉefsidejo de UN en Novjorko, kaj Renée TRIOLLE,reprezentanto de UEA ĉe Unesko, donissuperrigardon de la strukturo de la du organizaĵoj,kaj precipe de iliaj humanecaj kaj homrajtajagadoj. La celo de la seminario estis prezento de laUN antaŭ la Esperanto-komunumo.Kvardeko da homoj partoprenis, el larĝa gamo delandoj kaj profesioj, inkluzive instruistojn.Materialoj el la seminario estas konsulteblaj en laretpaĝaro de Esperanto por UN[http://www.esperanto-un.org], kie troviĝas ankaŭEsperanto-tradukoj de gravaj dokumentoj de UN,kune kun terminaro pri UN kaj priskribo de lastrukturo de UN.

de la prezidantoLa konkretaj avantaĝoj de internacia komunikiloOrlando E. RAOLAPost ununumera paŭzo, mi sidas denove kajentajpas mian “homilion” (kiel afablemoketebaptis ilin kara amiko kaj fidelaleganto A.S.). Kompreneble, ĉar mi verkas tiujn ĉiliniojn fine de Decembro, mi tute ne povas eviti lanaturan emon retrorigardi al la pasintaj dek dumonatoj por iel taksi la atingojn kaj mistrafojn,kaj samtempe plani kaj revi por nova cikloĉirkaŭsuna tuj komenciĝonta post deko da tagoj.La jaro 2012, laŭ prognozo de kelkaj la jaro de lafino de ĉio, estis bona jaro por la agado deesperantistoj tutmonde, kaj ankaŭ en nia lando.Sukcesaj landa kaj universala kongreso, daŭrigode la instrua kaj eldona agado, plifortikiĝo de lareta kaj socikomunikila ĉeesto de Esperanto…Tamen, ni ĉiam sopiru “pli alten, pli rapide, pliforte…”Historie, ni esperantistoj ĉiam emis seriozekonsideri, abunde pridiskuti kaj priverki lafilozofiajn demandojn: ĉu la mondo bezonasEsperanton? Ĉu la mondo estas preta por ĝi? Perjesa respondo por la unua kaj nea por la dua niĉiam pravigis nian suspektatan mankon deprogreso kaj la ĝeneralan frustiĝon de “poetoj senpopolo…”Sed eblas revortumi tiujn demandojn tutealimaniere: kiel ni, la opaj individuoj, kiujkonsistigas la Esperantan popolon, povas utiligi lalingvon por satigi niajn bazajn homajn bezonojnĉiutagajn? La bezono je amikeco, je interŝanĝo deideoj, la bezono je kunlaboro cele al atingoj deceloj tro grandaj aŭ tro malfacilaj por la fortoj deizoluloj… Ĉu la mondo povos rimarki, ke niposedas helpilon kiu plifaciligus kaj pliriĉigus lavivon de tiuj, kiuj mem decidas alproprigi al sitian helpilon?volas studi surloke la atingojn de la kubanoj rilateal konservado de naturaj rimedoj, daŭripovaterkulturado kaj produktado de nutraĵoj sen aĉajkemiaĵoj. Bone, laŭdinda celo, sed mi demandis,ĉu li scipovas la hispanan lingvon? Nur balbute,tre malmulte ĝin komprenas. Sen komuna lingvo,ĉio estos ege malfacila por tiu juna usonasciencisto, ĉar li planas loĝi ekster la turismejoj,kie ĉiuj parolas la anglan, li emas al kontakto kunla kamparanoj kaj terkulturistoj, ne kun laedukitaj intelektaj elitoj de la urbegoj. Do, jengranda tempoinvesto kadre de lia restado en lainsulo, lernado de la hispana…Mi cerbumis, kiom pli facile estus, se li scipovusEsperanton. Kiom da kontaktoj tra la tuta landomi povus provizi al li, de homoj kiuj laboras enĉiuspecaj produktejoj, de homoj kiuj fratecegastigos lin, nutros lin kaj dividos kun li la plejvaloran trezoron troveblan tie, la varman koron dela popolanoj. Eble mi sugestos al li, antaŭ olvojaĝi, pasigi monaton lernante la internacianlingvon. Eble mi konvinkos lin se mi nur rakontas,kiom riĉega kaj malsimila estis mia vivosperto kielstudento en Japanujo, kie mi kunvojaĝis kungrupo de usonanoj kiuj ĉiutage miris, kiom multemi ĝuis kaj profitis la kontakton kun tiuj “specialajjapanoj” kiuj malfermis por mi siajn domojn, kajpermesis al mi trabori la izolitecon de ĉiujeksterlandanoj kiuj tie aventure kuraĝas elpaŝi ella turismaj cirkloj. Nu, eble…Estimataj: eble ni devos pli aktive en la venonta2013 diskonigi al niaj apuduloj la avantaĝojn kiujnni ĝuis dum longa tempo, ne tiom zorgi pri lagrandaj filozofiaj problemoj de preteco kajtaŭgeco kaj anstataŭe prizorgi la etajn problemojnrilatajn al kreado de pli bona monda socio, po unuhomo en ĉiu paso. Ek!Ĉi matene, mi havis longan paroladon kun junulo,iam antaŭe studento en mia lernejo, kiu planasvojaĝi al Kubo kaj pasigi tie plurajn monatojn. Li

anoncojNASK 2013Ĉi-jare NASK okazos ĉe la Universitato WilliamPEACE en la centro de bela Raleigh, ĉefurbo deNorda Karolino, de la 26-a de Junio ĝis la 5-ade Julio – ok tagoj da lernado, amuzo, kajesplorado de la mirindaj muzeoj, restoracioj,butikoj, kaj sidejoj de la registaro, ĉiuj piedeatingeblaj de la universitata kampuso.La internacia teamo de István ERTL (Hungarujo),Derek ROFF (Usono), kaj Lee MILLER (Usono)instruos trinivele. Hoss FIROOZNIA deĵoros kielhelpinstruisto kaj organizanto de la eksterkursajeventoj.Lernantoj povas resti post NASK porpartopreni en la tuj posta Landa Kongresode Esperanto-USA (de la 5-a ĝis 8-a deJulio), kiu okazos en la samaj konstruaĵoj.Se vi volas partopreni en la Landa Kongreso,nepre aliĝu per la retbutiko de Esperanto-USA[http://esperanto-usa.org/retbutiko].La ĝenerala kotizo de NASK (por kursoj, loĝejo,kaj manĝoj) estas US $725.00 ĝis la 22-a deMarto, kaj US $775.00 poste. Partoprenantojloĝos en du-personaj ĉambroj. Por loĝi sole,aldonu US $180. Lokanoj kiuj ne bezonas loĝejonrajtas pagi nur la kurskotizon kun tagmanĝo (US$320) aŭ sen tagmanĝo (US $250). Stipendiojhaveblas por plentempaj studentoj kajinstruistoj, ankaŭ por tiuj, kiuj loĝas enLatinameriko.Bonvolu kontakti administrantinon EllenM. EDDY per . Por plida informo, vizitu la TTT-ejon de NASK[http://esperanto.org/nask].Pri la loĝejoPartoprenantoj dividos kvar-homajn ĉambrarojn(ĉiu kun du dormoĉambroj kaj necesejo) enklimatizita loĝejo. Al ĉiu gasto oni provizoslitotukojn, litkovrilon, kapkusenon, bantukojn, kajsapon. Ni rekomendas ke oni kunportu etanlampon por legi, vekhorloĝon, pli pezanlitkovrilon, se vi preferas, kaj vestarkojn. En laloĝejo estas tri komfortaj salonoj, ĉiu kuntelevidilo kaj foteloj. Ankaŭ troviĝas du kuirejoj,ĉiu kun fridujo kaj mikroonda forno, kaj senpagajlavmaŝinoj/sekigiloj por vestaĵoj.Senpaga vifio (sendrata aliro al Interreto)haveblas tra la kampuso. La manĝejo estas piedenur unu-du minutojn for, kaj la kuiristo provizasdiversajn bongustajn pladojn el kiuj oni povaselekti. Tra la kampuso troviĝas ankaŭvendmaŝinoj kiuj akceptas kontantan monon, dekiuj oni povas aĉeti diversspecajn manĝetaĵojn kajtrinkaĵojn.Pri la Universitato William PEACEKiam ĝi estis fondita en la jaro 1857, oni nomis lalernejon Peace Institute honore al William PEACE,komercisto kaj presbitero el Raleigh, kiu donacismonon kaj terenon por helpi fondi la lernejon.La Enlanda Milito interrompis konstruadon de laĈefa Konstruaĵo kiam la Konfederacio uzis ĝin kielmalsanulejon por vunditaj soldatoj. Post la milito,la federacia registaro uzis la konstruaĵon kielŝtatan ĉefsidejon de la Freedmen’s Bureau(“buroo de liberigitoj”), kiu helpis al ekssklavojstarigi novajn vivojn.Peace Institute malfermiĝis en 1872 kunprogramoj por kaj geknaboj kaj junulinoj. En la1980-aj jaroj, Peace College jam fariĝis subkolegiopor virinoj, kaj en 1996 ĝi fariĝis kvar-jarabakalaŭra kolegio. En 2011 ĝi fariĝis institucio porambaŭ seksoj, kaj oni renomis ĝin William PeaceUniversity.

anoncojNASK 2013This year NASK meets at William PeaceUniversity in the heart of beautiful Raleigh, thecapital of North Carolina. Arrive on June 26thand depart on July 5th for eight days oflearning, fun and exploration of the city’swonderful museums, restaurants, shopping, andvarious seats of government, all within walkingdistance of the campus.The international team consisting of István Ertl(Hungary), Derek Roff (U.S.), and Lee Miller(U.S.) will provide three levels of instruction. HossFirooznia will serve as an assisting teacher andwill organize extracurricular activities.Students can remain after NASK toparticipate in the Esperanto-USAconvention from July 5th–8th, which takesplace in the same classroom building andresidence hall. If you would like to participatein the convention, please be sure to make thenecessary arrangements at the Esperanto-USAstore [http://esperanto-usa.org/retbutiko].The general fee for NASK 2013 (courses, lodgingand meals) is: US $725.00 until March 22nd,and US $775.00 thereafter. Housing is intwo-person dorm rooms. For a single room, addUS $180. Locals not needing housing have theoption of US $320 course fee only with lunch, orUS $250 course fee only with no meals.Scholarships are available for full-timestudents and teachers, and for residents ofLatin America.Please contact Ellen M. Eddy, theadministrator, at .For more information, please visit the NASKwebsite [http://esperanto.org/nask].Lodging and facilitiesStudents will share four-person suites with ashared restroom and two bedrooms in anair-conditioned residence. A linen package will beprovided to all guests which includes bed linens,blanket, pillow, towels, washcloths and soap. It isrecommended that guests bring comfort itemssuch as a small reading lamp, alarm clock, heavierblanket or quilt, if desired, and clothes hangers.The residence hall contains a comfortable loungeon each floor with television and upholsteredseating, and two kitchens with refrigerator andmicrowave are available. The residence hall is alsoequipped with complimentary laundry facilities.Complimentary access to the Internet is availablevia the University’s wireless guest networkthroughout campus. The dining hall is a pleasantone-minute walk from the residence hall andclassroom building, and the caterer serves avariety of options from which to choose.Coin-operated vending machines located aroundcampus offer a variety of snacks and beverages.About William Peace UniversityFounded in 1857, the school was named PeaceInstitute in honor of William Peace, a Raleighbusinessman and church elder who pledgedmoney and land to help establish it.The Civil War interrupted construction of theuniversity Main Building when it was used by theConfederacy as a military hospital. DuringReconstruction the Federal government used thebuilding as the North Carolina headquarters forthe Freedmen’s Bureau, which helped formerslaves establish new lives.Peace Institute opened in 1872 with programs forboth children and young women. By the 1980sPeace College had become a junior college forwomen, and in 1996 it became a four-year collegegranting baccalaureate degrees. In 2011, theinstitution became coeducational and wasrenamed William Peace University.

anoncojLanda Kongreso 2013La venonta jarkongreso de Esperanto-USAokazos de vendredo, la 5-a de Julio vespereĝis lundo, la 8-a de Julio tagmeze ĉe laUniversitato William Peace apud laurbocentro de Raleigh, Norda Karolino, tujpost la Nord-Amerika Somera Kursarosamloke.La temo ĉi-jare estas Informado, Instruado,Utiligado, kaj la programo rilatos al tiuj kampojpere de prelegoj, kursetoj, diskutoj, kaj metiejoj,ekzemple:Informado: Kiel organizi kaj pliaktivigilokan grupon. Kiel uzi sociajn mediojn kielYouTube kaj Facebook. Kiel prezentiEsperanton en la moderna mondo. Kiaj alirojplej sukcesas aŭ malsukcesas?Instruado: La plej aktualaj ideoj pri lernadode Esperanto. Instruado en la reto. Kion farasEsperanto-USA, ESF, Edukado.net,Lernu.net, AAIE, ILEI, kaj aliaj organizaĵoj.Venu al Raleigh en 2013!Ni aparte invitas komencantojn kaj alilandanojnpartopreni.Kongresanoj povos loĝi malmultekoste enstudenta dormejo, unu aŭ du homoj en ĉambro.(Du ĉambroj dividas banĉambron.) Kelkaj hotelojtroviĝas proksime.Eblos aĉeti pakaĵon de manĝoj en la universitatamanĝejo aŭ se oni preferas manĝi aliloke, estasmultaj restoracioj atingeblaj piede aŭ pere desenpaga aŭtobuso.Eblas vojaĝi al Raleigh pere de aviado (flughavenoRDU), fervojo (Amtrak), aŭtobuso (Greyhound),kaj aŭtomobilo.La kostoj estas baldaŭ anoncotaj kaj similos al tiujde la lastjara kongreso en Teksaso.Utiligado: Kiel vojaĝi, amuziĝi, lerni, kajkomuniki trans lingvaj bariloj pere deEsperanto. Kiuj lastatempaj (kaj malnovaj)libroj, muzikaĵoj, filmoj, retejoj, gazetoj,radioprogramoj, blogoj, ktp en Esperantoestas plej interesaj.Krom la tradiciaj paroloj kaj diskutoj, ni esperasoferti la eblecon aktive lerni kaj fari ion –ekzemple kiel fari mallongan filmon aŭ partoprenien senpaga internacia video-konferenco.Ni havos ankaŭ ekskursojn dum kaj post lakongreso por viziti muzeojn, historiplenajndomojn, ktp.Detaloj kaj plia informo aperos en la TTT-ejo deEsperanto-USA [http://Esperanto-USA.org] kaj envenontaj numeroj de Usona Esperantisto.

anoncojEsperanto-USA National Convention for 2013The next annual convention ofEsperanto-USA will take place from Fridayevening July 5 until midday Monday July 8at William Peace University neardowntown Raleigh, North Carolina,immediately after the North AmericanEsperanto Summer Courses at the samelocation.The theme this year is Information, Instruction,and Utilization, and the program will addressthose three fields by means of talks, short courses,discussions, and workshops. For example:Information: How to organize and energizea local group. How to use social media suchas YouTube and Facebook. How to presentEsperanto to the modern world. What kindsof approaches succeed or fail?Instruction: The most up-to-date ideasabout learning Esperanto. Teaching on line.What do Esperanto-USA, ESF, Edukado.net,Lernu.net, AAIE, ILEI, an other organizationsdo?Visit Raleigh in 2013!We especially invite beginners and foreign visitorsto take part.Inexpensive lodging will be available in a studentdormitory, one or two persons per room, with tworooms sharing a bath. Several hotels are locatednearby.It will be possible to buy a meal package for theuniversity cafeteria or alternatively there are anumber of restaurants in walking distance orreachable by means of a free bus.It’s possible to reach Raleigh by air (at RDUInternational Airport, rail (Amtrak), bus(Greyhound), and car.Pricing is being finalized and will be announcedsoon at levels similar to last year’s convention inTexas.Utilization: How to travel, be amused,learn, and communicate across languagebarriers by means of Esperanto. Which recent(and old) books, music, films, web sites,magazines, radio programs, blogs, etc. inEsperanto are the most interesting.Besides traditional talks and discussions, we hopeto offer participants the ability to actively learnand do things – for example how to make a shortfilm or take part in a free international videoconference.We’ll also have excursions during and after theconvention to visit museums, historic houses, etc.Details and additional information will appear inthe Esperanto-USA website [http://Esperantousa.org]and in future issues of UsonaEsperantisto.

vojaĝe tra la mondoMia malkovro de Japanujo (dua parto)Ĵenja AMISJen la dua parto el la aventuroj de Ĵenja. Legu la unuanparton en n-ro 2012:5.Ŝinkansen malfruas… ne sufiĉe!La grandega stacidomo de Kioto estas plena jehomoj. Estas la tempo de la festo Ulambano, kiamĉiuj japanoj revenas hejmen por honori lamortintajn prapatrojn. Estas varmege kaj egehumide – Aŭgusto ja estas la plej varma monatoen Japanujo. Por iom malvarmigi la lokon, en lastacidomo de Kioto oni disgutetigas akvon – tioiomete malaltigas la temperaturon, sed aldonas alla jam ega humideco.“Tahira-hotelo” en KiotoLa rapida trajno en Ŝinkansen.Post la du perfektaj tagoj en Hiroŝimo ni veturasal Kioto. Estas mia unua fojo en Ŝinkansen – lafama japana trajno, la plej rapida en la mondo.Dum sia 45-jara historio kaj 6-miliarda kvanto dapasaĝeroj, en Ŝinkansen neniam okazis akcidento,kiu kaŭzis morton. “Ŝinkansen neniam malfruas”,diras mia edzo Joel, loĝinta du jarojn en Japanujo.La alventempo de Ŝinkansen averaĝe varias de lacelita tempo je nur 6 sekundoj, kaj en iuj direktojla trajnoj venas ĉiujn kelkajn minutojn. Nia trajnokuras tiom rapide, ke la fostoj de pontoj kvazaŭtute malaperas, sed ial la rapideco de 240-300km/h tute ne sentiĝas. Sed ironie, ĝuste en tiu ĉitago, Ŝinkansen malfruis je tuta horo pro pluvego(aŭ eble pro tiu fanfaronado de Joel, mi ne certas).Nia gastigantino, sinjorino TAHIRA Masako diras,ke se ĝi malfruiĝas je du horoj, oni redonasmonon. (“Do, ĝi malfruiĝis, sed ne sufiĉe!” miŝercas.) Ŝi rakontas, ke iam vizitinta esperantistoel Ĉeĥujo miris, ke oni anoncis 5-minutanmalfruon de Ŝinkansen: “En Ĉeĥujo oni opiniaskvin-minutan malfruon ‘ĝustatempa’ ”, li diris.Eta deflankiĝo. Kiam mia edzo Joel sendis al s-inoTahira mesaĝon pri nia intenco vojaĝi alJapanujo, jam ene de du aŭ tri tagoj ni ricevis latutan provizoran itineron, jam kun renkontiĝojkun pluraj Esperanto-kluboj! Tio estis nurantaŭgusto de la vere nekredeblaj japanaj gastamokaj zorgemo, kiujn ni spertis dum nia restado. Niestas ege dankemaj al ŝi, kaj al ĉiuj bonkoruloj,kiuj gastigis kaj ĉiĉeronis nin!Gesinjoroj Tahira loĝas en centjara eta domo. Miagvidlibro nomas tiajn longajn lignajn vic-domojn“Maĉija”-domoj (“urbaj domoj”) kaj klarigas, keen la malnova tempo oni pagis impostojn laŭgrandeco de fasado: do, pro tio la fasadoj estaskutime malgrandaj, sed la domoj mem estas

longaj. La tre eta kuirspaco (ĉar ne vere apartaĉambro) troviĝas en koridoro – unu ŝtupon sub lanivelo de la tatamo-ĉambroj; malantaŭe“Maĉija”-domoj ofte havas etan ĝardenon. Esencaparto estas la glisantaj pordoj, kiuj ebligas jengrandan salonon por akcepto, jen kelkajndorm-ĉambretojn. S-ino Tahira diras, ke oninomas tiajn malnovajn vic-domojn “harmonikajdomoj” (ĉar tiel ili aspektas!) kaj ŝercas, ke lanajbaraj domoj fakte subtenas unu la alian kaj tielne falas.Je nia alveno, Masako donas al ni du kaskojn porsurmeti okaze de tertremo – bona memorigo, keni estas en loko kie oftas tertremoj. (“Tio donusnovan signifon al la esprimo ‘morti proEsperanto’, se oni estus mortigita per falantajEsperanto-libroj!” ŝercas Joel – ĉar ŝia domoplenplenas je Esperanto-libroj). La domo degesinjoroj Tahira jam travivis multajn tertremojn– bonŝance ĝi neniam estis severe damaĝita, sedĝi kelkfoje iomete moviĝis, kaj pro tio oni bezonasiom da forto por movi la glisantan pordon. Treofte la modesta domo estas amika “hotelo” poresperantistoj vizitantaj Kioton. Same estas por ni– fakte, ĝi fariĝas nia “kansaja bazo” (Kansajoestas regiono de Japanujo kie situas Kioto, Osako,Kobe, i.a.), de kie ni ekskursas al aliaj urbojpreskaŭ ĉiutage. Mi certas, ke ĉiuj iliaj vizitantojsame multe ĝuis, kiel ni, la babiladon kungesinjoroj Tahira!“Elstara lingvo”Kaj Masako, kaj ŝia edzo Minoru multege laboras.Masako estas interalie UEA-aktivulo (delegito,iam komitatano, ktp.), JEI-aktivulo kajprovlegisto de pluraj E-eldonaĵoj. Minoru laboraskiel instruisto de la angla en lernejo kaj en “ĝuku”– speciala lernejo, kiu pretigas gejunulojn por lamalfacilaj universitataj enir-ekzamenoj.Laborante en diversaj urboj, li ofte foriras je lasesa kaj revenas ĉirkaŭ noktomezo – aldone al tio,li foje provlegas lernolibrojn pri la angla! Minoru,tamen, tute ne plendas: tia vivo permesas al limulte vojaĝi per la rapidegaj trajnoj al Ŝinkansen,lia plej ŝatata loko! “La angla estas por enspezimonon, Esperanto – por elspezi”, ŝercas Minoru.Se Esperanto estas malfacila por japanoj, la anglaestas por ili malfacilega. Fakte, la japanaideogramo por “la angla lingvo” povas ankaŭsignifi “elstara lingvo”, kaj ĉiuj strebas perfektiĝien ĝi. Sed malgraŭ tio, ke oni elspezas amason damono (kaj tempo) en “ĝuku”, kaj ofte eĉ tute bonekomprenas la skribitan anglan, sufiĉe malmultajjapanoj sukcesas flue paroli ĝin. Por fariuniversitatan ekzamenon oni devas scii (almenaŭskribe) ĉirkaŭ kvin mil vortojn, povi legi kajkompreni sufiĉe malfacilajn tekstojn kaj ankaŭtraduki (ambaŭdirekte). La parolado ne estasparto de la ekzameno, kaj oni povas tute bone farila ekzamenon sen diri eĉ unu vorton en la angla.Minoru diras, ke ofte estas la kulpo de instruistoj,kiuj tuj korektas ĉiun eraron kaj tiel timigas lalernantojn. Povas esti tiel, ĉar japanoj ĝeneraleestas tre perfektemaj kaj timas embarasiĝi proeraro. Cetere, por lerni la lingvon oni ofte devasparoli pri si, kion japanoj ankaŭ ne emas fari.Vizito al OomotoDe nia “kansaja bazo” Kioto ni trajnas al Kameoka– unu el la du ĉefaj centroj de la religio Oomoto,kien ni estas invititaj de ties Internacia Fako porpartopreni en la junulara festivalo okaze de la120-a datreveno de Oomoto. Kameoka estas urbokun ĉirkaŭ 90 mil loĝantoj kaj troviĝas apud lamontaro kaj la bela Hozu-rivero, kies zigzaganvojon oni povas vidi el la trajno. La vorto“Kameoka” signifas “testuda monteto”, kaj tuteprave, ni ofte vidas testudojn trankvile kuŝi surŝtonoj en lagetoj. (Amuze, la ideogramo portestudo estas unu el la manpleno da ideogramoj,kiujn mi lernas dumvojaĝe, ĉar ĝi fakte iomaspektas kiel testudo). La Oomoto-Centro troviĝasnur dek minutojn piede de la stacidomo kajnemalproksime de la urbocentro, sed la loko estastiom trankvila, ke oni povas pensi, ke oni estastute ekster la urbo.Toŝi, nia “bona ĝino”

trajnon. (Bonŝance por ni, ĉar nia trajno estasnuligita, kaj li do devas rearanĝi la itineron!) ĈarToŝi laboras en la Internacia Fako, li ofte devaszorgi pri vizitantaj eksterlandanoj. Li estas treentuziasma pri sia laboro, tamen eble malfacilaparto de lia laboro estas “varti la infanojn”, kielnin, kiuj ne komprenas la japanan lingvon aŭĉiujn subtilaĵojn de la japana etiketo.Aŭtentika te-ceremonioKun Toŝi en la Oomoto-centro en KameokaAntaŭ nia alveno, nia ĉiĉerono en Oomoto – s-roOKUŬAKI Toŝiomi (Toŝi) – demandis, ĉu ni havasiujn dezirojn por ke li provu realigi ilin. Ni diris,ke se, hazarde, dum la festivalo okazoste-ceremonio, ni volas partopreni ĝin, ĉar mineniam faris tion antaŭe. Antaŭ nia alveno Toŝiinformis nin, ke ni bonŝancas, ĉar ja okazoste-ceremonio dum nia vizito – fakte tuj post niaalveno. Ni alvenas iomete malfrue kaj timasmaltrafi la ceremonion, sed, feliĉe, ĝi ankoraŭ nekomenciĝis. Ni iras al la te-ceremonia domo kajdevas enskribi niajn nomojn en la gastolibro – perinko kaj tuĉpeniko. Joel studis la japanan, kaj dosukcesas pene skribi niajn nomojn per katakanaalfabeto. (“Sufiĉe proksime”, Toŝi diras.) Kiam mikonstatas, ke ne estas aliaj nomoj en la listo, mikomprenas, kial la ceremonio ankoraŭ nekomenciĝis: ni estas la solaj invititoj!Mi eksuspektas, ke Toŝi fakte estas ĉionscia kajĉionpova ĝino, kiu magie povas realigi ĉiundeziron. Tiu suspekto poste konfirmiĝis: jen mihavas iun malfacilan demandon – responde venastuta libro, kiu detale pritraktas ĝin. Jen mibezonas tradukon aŭ interpreton – Toŝi estasapude por helpi. Jen mi petas kutiman verdanteon – kaj post kelkaj minutoj antaŭ mi aperasbelega te-bovlo kun luksa muelita teo Matcha. Jenni bezonas trajnhoraron – ĝi venas elprintita, kunĉiuj klarigoj. Eĉ kiam ni devas foriri, Toŝi iras kunni ĝis Kioto – malgraŭ niaj protestoj, ke nenecesas – por certigi, ke ni kaptas la ĝustanLa oomotanoj ofte lernas kaj praktikas diversajnartojn (kaligrafion, ceramikon, batalartojn,tradician japanan muzikon kaj noo-teatron).Ankaŭ te-ceremonio estas unu el la praktikindajartoj. La te-ceremonio, kiun ni spertas, estas fakteekzercado – ĝin okazigas du belaj virinoj, sub lagvido de sperta instruistino, ĉiuj en tradiciajvestaĵoj. En mia notlibro mi skribas “knabinoj” –tiom junaj ili aspektas; sed kiel mi ekscios poste,ili estas pli aĝaj ol mi pensis, ĉar ĝeneralejapaninoj aspektas pli junaj ol eŭropaninoj – ebleĉar ili ĉiam bone kaŝas sin de la suno. Laceremonio komenciĝas eĉ antaŭ nia eniro en laĉambron (surgenue). Antaŭ la enirejo ni ricevasetan falditan ventumilon, kiun oni en diversajmomentoj devas meti jen antaŭ sin, jen flanken.Ĉiuj agoj de la junulinoj aspektas tre graciaj kajbone ellernitaj. Jen oni purigas la bovlojn, la ilojn,jen boligas kaj verŝas akvon, jen ŝaŭmigas la teon.Ĉio ĉi aspektas kiel teatraĵo, tiel lertaj ili estas.Antaŭ ol trinki la teon, ni manĝas la dolĉaĵojn pormildigi la fortan guston de la teo: sukeritajnsoj-fabojn kaj ĵeleon. Antaŭ ol trinki la teon, oni

devas turni la bovlon tri fojojn por plene admiriĝin. Oni turnas tri-foje ankaŭ post la trinko. Miatebovlo estas blua, kun foliaj desegnaĵoj – ĉarestas somero, ĝi havas tiajn florajn motivojn. Lastilo de tasoj ŝanĝiĝas laŭ la sezonoj. La teo memestas verdege-verda, kiel farbo, tre ŝaŭmeca kajbongustega.Estas aparta talento sidi surgenue tiom longe sendolorigi la krurojn – niaj kruroj ja iom doloraspost la longa sidado, tial ni eĉ pli aprezas lakonsilon de la te-mastrino moviĝi iomete, meze dela ceremonio.Vivantaj ŝtonoj de KameokaJe la kvina matene oni komencas ludi muzikon trala Oomoto-Centro – ĝi komenciĝas per mallaŭtajperkut-muzikiloj, kies laŭteco kreskas, kaj al kiupoiomete aldoniĝas aliaj muzikiloj kaj voĉoj. Estastempo por vekiĝi. Eble pro la 13-horzonadiferenco, aŭ eble ĉar somere en Japanujo heliĝaspli frue ol en Nord-Ameriko (ĉar oni ne ŝanĝashorloĝojn al somera tempo), ni ĉiuokaze vekiĝaseĉ antaŭ la kvina. Matenpreĝo (kvankam nedeviga por ni) estas je la sesa.La plejparto de la homoj en la manĝejo estasgejunuloj kaj infanoj – partoprenantoj en lafestivalo, sed iu ajn oomotano povas iri tien porunu aŭ kelkaj tagoj da ripozo aŭ meditado. Ankaŭinternaciaj vizitantoj kaj esploristoj ofte venas –ekzemple, praktikantoj de batalartoj naskitaj enOomoto, kiel ajkido.La loĝeja kaj administra konstruaĵo estas tutenova, kaj ĝin daŭre plenigas bona fojneca odorode nova tatamo. La domo estas tre bela kajmoderna, kaj nia gastĉambro estas tiel bona, kielen hotelo! Tre plaĉe, ĉiuj skribaĵoj en Oomotoestas en la japana kaj en Esperanto, do ni trovasĉion senprobleme. Fakte, Esperanto estaskonsiderata unu el la praktikindaj artoj, kaj multajoomotanoj lernas ĝin. Kelkaj grupoj da infanoj kajjunuloj havas T-ĉemizojn kun E-skribaĵoj, kajmultaj el ili ĝojas saluti nin en Esperanto kaj eĉiom babili dum la manĝo.Matene ni promenas en la tereno kaj… vizitasŝtonojn! La ŝtonoj en la Oomoto-Centro enKameoka multas – ŝtonetoj kovras la teron interla konstruaĵoj. (En la vestiblo eĉ troviĝas rulseĝokun grandaj pneŭmatikaj radoj, por bone ruliĝisur la ŝtonetoj.) La grandaj ŝtonoj staras, kovritajde musko, kiel gardistoj. Ili vidis multon –silentaj, ili tamen rakontas la historion de tiu ĉiloko. Ili parolas pri la malnova kastelo Kamejama,kiu staris tie ĉi ekde la 16-a jarcento. Ili parolas priĝia morto, kaj ankaŭ pri ĝia dua morto: dum la tielnomata dua Oomoto-afero, la japana registarodetruis la restantan fundamenton de la kastelo.Kial la tiama japana registaro tiel malŝatisOomoton? Simple ĉar ĝia kungvidanto, DEGUĈIOnisaburo, aŭdacis malferme kontraŭstari lajapanan militarismon…Du grandegaj ŝtonoj estis eĉ portitaj de aliaj lokoj.Laŭdire, ili havas kuracajn povojn, kaj se oni tuŝasilin per korpoparto, kiu doloras, ĝi devas kuraciĝi.Sur la ŝtonaj monumentoj estas ankaŭ skribitajinspiraj poemoj de la forpasintaj gvidantoj. Ŝtonojestas gravaj por japan-stilaj ĝardenoj (eble ĉarJapanujo mem estas ŝtoneca lando): ili estas gravaparto de Ŝinto-sanktejoj, budhistaj temploj,parkoj kaj palacoj. La etaj blankaj ŝtonetoj sur lagrundo reprezentas purecon. Certe, nemaltrafendas la grandega Esperanto-ŝtono, surkiu estas skribita “Unu Dio, Unu Mondo, UnuInterlingvo” – devizo de Oomoto.La unua parto de la malferma ceremoniokonsistas el Oomoto-diservo (Ŝinto-stila – jaOomoto estas bazita sur Ŝintoo). Fakte, ĝi estasvera spektaklo, kiun komencas tradicia japanamuziko. Same kiel te-ceremonio, ĉiuj moviĝoj de

la partoprenantoj en la rito de manĝaĵ-oferaĵojestas tre graciaj kaj bone ellernitaj, kaj oni portasvestaĵojn tradiciajn por Ŝintoo. En certa momentode la diservo oni invitas la eksterlandajnvizitantojn (t.e. nin, du personojn el Tajlando kajunu el Mongolujo) oferi pinajn branĉetojn kunblankaj paperoj antaŭ la altaro.Post la diservo komenciĝas la efektiva malfermode la festivalo, kun oficialaj salutoj, k.s. Oni petasnin (kaj la aliajn alilandajn gastojn) saluti laĉeestantojn – kion ni faras en Esperanto kuntraduko en la japanan. Tamen poste atendas ningranda surprizo: la Spirita Gvidantino de Oomotoalvenas kaj, antaŭ ol preni sian lokon sur la podio,haltas por saluti la alilandajn gastojn – veregrandega honoro! (Tamen eĉ plia surprizo atendasnin post la ceremonio – pere de Toŝi, ni ricevas deŝi du belegajn te-tasojn, faritajn laŭ ŝia propradezajno!) La Spirita Gvidantino tiam aliras lapodion, riverencas kaj komencas sian paroladon –Esperante! Fakte ŝi kutimas fari tiel; respekte al ladevizo de Oomoto (“Unu Dio, Unu Mondo, UnuInterlingvo”), ŝi komencas kaj finas ĉiun sianparoladon en Esperanto.Nebula AjabeLa Oomoto-sanktejo en Ajabe.Oomoto havas du centrojn – unu en Kameoka, kajalian en Ajabe, urbeto kun tridek mil loĝantoj,ĉirkaŭata de altaj montoj, ĉirkaŭ unu horon aŭtede Kameoka. Ni iras tien por nur unu tranokto.Onidire, Kameoka estas la “nebula urbo” – sed nividas pli da nebulo ĝuste en Ajabe. Ial ĉie enJapanujo – sed eĉ plie en Ajabe, frumatene – lanebulo estas tiom densa, kaj la nuboj estas tiomproksime al la tero, ke ili kvazaŭ kaptiĝas en lakronoj de la arboj.Kameoka estas misia centro de Oomoto, kaj Ajabeestas ĝia spirita centro, kie troviĝas la ĉefasanktejo: Ĉoosej-den (“Halo de Longa Vivo”), kajkie fakte naskiĝis Oomoto. Konstruite antaŭekzakte 20 jaroj, por la 100-jariĝo de Oomoto, ĝiaspektas kiel tute nova kaj ankoraŭ odoras je freŝaligno. Ĉoosej-den estas konstruita laŭ antikvajapana maniero – tute sen najloj. La nomoj de ladu ĉefaj ĉambroj estas Gruo kaj Testudo: tiuj dubestoj reprezentas longan vivon (laŭ legendo, gruovivas mil jarojn, kaj testudo dek mil jarojn).En malnova sanktejo de Ajabe troviĝas ekspoziciode pluraj artaĵoj de DEGUĈI Onisaburo kajatestaĵoj pri internaciaj ligoj de Oomoto: jen laplena kostumo de anglikana pastro el Usono,James Parks MORTON, kiu gvidis anglikanandiservon ĉe Oomoto, por reciproki la diservon,kiun Oomoto faris en la katedralo de SanktaJohano la Teologo (Novjorko) en 1982. Jen fotode la Dalai-Lamao, kiu vizitis tiun ĉi lokon antaŭiom da tempo, kaj jen la foto de Oomoto-karavanoal Mekko. Joel demandas, kiel ili sukcesis vizitiĝin, estante ne-islamanoj? La respondo estassimpla: la invitinta muftio deklaris, ke Oomotoestas Islamo!Aliaj nepraj vidindaĵoj en la Ajabe-centro estasmalnovega ligna domo kun pajla tegmento,konstruita en la 17-a jarcento – ĝi eĉ nun servaskiel ejo por te-ceremonioj – kaj lago kun insuloj,kiuj samtempe reprezentas la kvin kontinentojnkaj kvin insulojn de Japanujo. (Nun estas nur kvarĉefinsuloj de Japanujo, sed kiam oni kreis lalagon, Tajvano estis parto de Japanujo – tielkvin.)Nia ĉambro en Ajabe estas tradicia japana tatamaĉambro, kaj vespere nin atendas nekutima sperto:baniĝo en komuna japana banejo, kiel sentoo. Poriuj ne-japanoj tio povus esti iom ŝoka. Tradicie,japanoj ĉiam havis komunajn banejojn, kaj antaŭla usona okupacio ili eĉ estis ofte komunaj por

viroj kaj virinoj. Malsame al eŭropanoj/nordamerikanoj,kiuj duŝas sin starante kaj baniĝaskuŝante, japanoj duŝas sin sidante sur malaltaplasta seĝo, kaj baniĝas sidante. Fakte, ne temaspri baniĝo (por laviĝi), sed pri simpla sidado enbankuvo por malstreĉiĝi, jam post la duŝo – kaj laakvo restas en banejo kelkajn tagojn.Ĉie en Japanujo estas tre striktaj reguloj pri ŝuoj:oni portas pantoflojn en ĉiuj lokoj, krom entatamaj ĉambroj (kie oni tute ne portas ŝuojn) kajkrom en necesejo (por kiu ekzistas specialajpantofloj). Ĉiuj lokoj, kie oni surmetas (aŭforprenas) pantoflojn, estas indikitaj per aliaalteco. En Ajabe-centro estas eĉ tri specoj depantofloj: unu plia speco de pantofloj estas nurpor la manĝejo. La ŝuoj (ĉiam samgrandaj) estasprovizitaj en abunda kvanto.La apogeo de la tritaga festivalo estasdancokonkurso kaj festeneto. La partoprenantojdancas ĉirkaŭ muzika podio – ĉiuj movoj kajturniĝoj estas bone planitaj kaj aspektas egefacilaj. (Kiam mi tamen provas mem partopreni,mi komprenas, kiel malfacila ĝi fakte estas!)Multaj junuloj kaj infanoj portas tradiciajnvestaĵojn. Fakte, ankaŭ la festeneto mem estaskonkurso: ĉiuj teamoj preparis diversajnbongustaĵojn, kaj oni povas “aĉeti” kelkajn el iliper specialaj kuponoj. La gejunuloj laŭte ĝojas,kiam oni elektas ilin kaj ne la teamon apude. Trenekutima estas la glaciaĵo, kiu fakte estas… veraglaciaĵo – t.e. pecetoj da glacio, sur kiu oni metassiropon laŭplaĉe.[Sekvos la tria parto venontnumere. – Red.]Ĵenja AMISNaskita en Kievo, Ĵenja pasigiskvin jarojn en Atlanto kaj nunloĝas en Montrealo. Ŝi dum jarojredaktis la revuon Kontakto, kajnun ŝi laboras por la fondusoEsperantic Studies Foundation.

instruadoTranslation for learningD. Gary GRADYTranslation exercises used to be widely usedin language teaching up through the1800s, but in the last century or so theyhave fallen out of fashion. Today’s languageteachers try to get students thinking in the newlanguage as much and as soon as possible.Thinking in one’s native language while trying tocommunicate in the other causes painful delays inboth directions and leads to errors andmisunderstandings, as the patterns of onelanguage leak into the other. Classroomtranslation is also frowned on as an inefficient useof classroom time — an outdated, unnatural, andold-fashioned holdover from the so-calledGrammar-Translation method that dates back tothe 1700s, and from still older styles of languageteaching associated with teaching Latin andGreek.A more subtle objection is that translation isinherently confusing to students, because, asJeremy Harmer put it in The Practice of EnglishLanguage Teaching [http://worldcat.org/oclc/9217150], “Not all languages have words forexactly the same concepts, and it is often the casethat in a given language there is not really a wordwhich means the same as a word in anotherlanguage.” Deliberate or unintentional ambiguity,puns, and so on can be literally impossible totranslate. Robert Frost famously said, “Poetry isthat which is lost in translation.” If a student islearning French with the goal of using French,why not have the student simply use French andnot confuse matters by bringing in a differentlanguage?These objections are for the most part reasonable,but there are also arguments that run the otherway. Well over a decade ago, I heard John Wellsmake the excellent pragmatic point that in the realworld, people who know two languages often needto translate from one to the other, makingtranslation a useful skill in itself. It comes up in allmanner of contexts, from helping a foreign visitorto simply answering a question on the order of“How would you say __ in Esperanto?”More recently other authorities on languageinstruction have said similar things, notablyincluding Guy Cook, a professor at King’s CollegeLondon, whose much-discussed book Translationin Language Teaching [http://worldcat.org/oclc/613313278] won the Ben WarrenInternational House Trust Prize for the mostoutstanding work of 2010 in the field of languageteacher education. The language teachingcommunity is coming around to the idea thatthere’s a place for translation in language teachingafter all. (And in fact, it never entirely went away.)So how might you want to use translation inteaching or learning Esperanto?For a start, it’s worth reiterating that theobjections mentioned earlier still have merit.Students really should learn to converse, read,and write directly in Esperanto. It’s probably not agood idea to make translation a major focus ofinstruction — unless, of course, translation is thesubject of the particular class in question!At the same time, translation is going to come upnaturally in teaching. One of the first questionsstudents should learn to ask is “Kiel oni diras___?” This is a legitimate question even in adirect-method course, and I suspect it likely toencourage students to speak more, not less.Translation can go both ways, and as a practicalmatter, students need to be able to handle bothdirections. A nice conversational exercise wouldbe to have three students take turns playing anEnglish speaker (or whatever the native languagemight be), an Esperanto speaker, and a translatorhelping them communicate. The conversationcould involve something mundane such asordering in a restaurant or asking directions or

talking about oneself, or for greater amusementthe situation could be something more exotic,anything from interrogating a spy to a pick-upattempt in a singles bar. And as with manyexercises, it can be useful not just in a formalclassroom setting but at a club meeting or duringan interkonatiĝa vespero at a kongreso.When William Auld was editingLa Brita Esperantisto, one ofthe most popular regularfeatures was a translationchallenge called Traduku![http://goo.gl/wqfKV] Readerswere invited to send in theirbest effort at producing anEsperanto version of a shortpassage chosen from a recent English-languagenewspaper or magazines article. They were oftenfull of highly idiomatic English, and coming upwith Esperanto equivalents required creativity. Inthe next issue Auld would take particularlydifficult expressions in turn and discuss variousproposed translations. An overall winning entrywould be named, and Auld would offer what hedeemed the best translation, usually combiningthe best of multiple reader submissions.Something similar could be a nice group exercisefor a class or club meeting or an email discussionlist. The subject can also come up naturally indiscussions, of course. I recall a discussion manyyears ago in an Esperanto Usenet group(something a lot of you may be too young toremember – far too many things lately remind meof my age) of the best way to translate “WorldWide Web.” A number of ideas were proposed,many of them based on “araneaĵo”, but theconsensus winner was “Tut-Tera Teksaĵo”, whichlater became established usage. It’s not often thatI’ve been present at the successful coining of anew expression. (I wish I could claim some creditfor the idea, but I was purely a spectator.)In La bona lingvo [http://rano.org/piron], ClaudePiron mentions translating a work of fiction intoeasy Esperanto for beginners, and how impressedhe was that a small set of root words, prefixes, andsuffixes really can be used to express a remarkableamount, just as Zamenhofintended. This suggests thattranslating from English intoEsperanto, or for that matterwriting a short story or articlein Esperanto, doesn’tnecessarily require a largevocabulary.Incidentally, this brings up asubject that isn’t unique to Esperanto but isparticularly relevant to it — that of word-building,something independent from the two traditionalsubjects of language study, mastering thegrammar and memorizing vocabulary. InEsperanto, if you can’t remember a word you canoften invent it. (“Kiu besto bojas?” “Ah–[paŭzopor provi memori la vorton] Malkato!”) Usingthat productive feature of Esperanto takespractice, and translation is one way to develop it.At the same time, looking up words in an English-Esperanto dictionary isn’t a bad thing either,especially when the translation needs to beprecise. (Arbo is fine for some purposes, butsometimes it’s best to use kverko.) One of themost obvious uses of translation is developingone’s vocabulary.For more experienced speakers of Esperanto,another useful exercise, on the high end of thedifficulty scale, is simultaneous translation. Youcan listen to a television program or a radionewscast or whatever you like and translate it intoEsperanto while you listen. It’s hard to do this formore than a few minutes (or sometimes seconds)at a time, and even UN interpreters have to takefrequent breaks. But on the other hand it’s notquite as completely impossible as you might think.There’s another skill that often relates totranslation, even though it isn’t translation assuch. When you’re carrying on a conversation inEsperanto, even if you’re thinking directly inEsperanto, you’ll occasionally draw a blank onhow to say something, even though you can say iteasily enough in English. You can fall back on“Kiel oni diras ____ en Esperanto?” but that onlyworks if the person you’re talking with also

happens to know English. Hence it’s helpful to beable to describe reasonably succinctly what you’retrying to say, even if you can’t say it as directly asyou’d like. If you can’t think of the word for tire inEsperanto, you might say something like, “lakaŭĉuka jako ĉirkaŭ la rado de aŭto”. This issomething similar to word-building skill but notquite the same thing.In summary, as another writer said a while back,translation enriches vocabulary, increases thenumber of figures of speech we can use, anddevelops the ability of interpretation. Intranslating the writings of the best authors weimprove our own powers of expression, becausetranslation forces us to notice details that wouldotherwise escape our attention. That was theopinion of a Roman named Pliny, nearly 2,000years ago.D. Gary GRADYGary is editor of the bulletin of theAmerican Association of Teachersof Esperanto. He lives in Durham,NC.

du jaroj kameruneIndaj aĵojJoshua MORRISVekiĝinte, mi aŭdis la sonon de musomanĝanta. “Bonan matenon, karakunloĝanto”, mi salutis. Jam delonge miĉesis zorgi pri la aliaj vivantaĵoj ĉe mi. Estas neniofarebla; ili estis tie unue. Mi streĉiĝis kaj paŝis alla necesejo. “Kio nova hodiaŭ?” mi demandis al lamortintaj insektoj kiuj ornamis la necesejanfenestron.Ili ne respondis.“Same ĉe mi.”Ekstere, nebulo malrapide supreniĝis de labanan-arboj sub frumatena arĝenta ĉielo, dumjunaj virinoj portis grandajn kruĉojn de akvosurkape.“Ho hm…”, mi oscedis.Mi malrapidis al la kuirejo kaj metis tri grandajn,plenplenajn kulerojn da solvebla kafo en tason demalvarma akvo. Mi trinketis la nigregan likvon.“Ŭaŭ,” mi tusis, “tio malfermos miajn okulojn!”Viro bezonas iom da interna movforto por pasigilongan tagon farante nenion. Estis jam Junio, lalerneja instruado jam finiĝis, kaj mi ja enuis. Mikontente enuis. “Mi profitos de ĉi tiuj tri liberajmonatoj”, mi diris al mi, malfermante Harlequinromanon.Kiam la Pasio Sin Implikas. Du novajkolegoj, ĉarma viro kun rava rideto, kaj belega,sprita virino ial aĉetis domon kune. Post 135 paĝojda parolado pri sentoj, ili geedziĝis kaj naskiskelkajn infanojn.“Ŭaŭ”, mi diris, fermante la libron konsidereme.“Oni estis pagita por tio.” Mi trinketis la reston dela dentosolvanta kafo. “Mi povus verki ion plibonan ol tiun nelegindan forĵetaĵon. Kaj certeestus io en ĝi pli interesa ol tedaj sentoj.”Mi prenis notlibreton kaj mordetis mianmalsupran lipon, pensante. “Mi ĝin titolos…ummm… Dolĉamoro.” Mi min laŭdis. Tre bonatitolo. Mi komencis skribi:La sonorilo super la pordo de la kafejo tintiskiel trinkmono en la poŝo de fraŭlino Dolĉa.Kliniĝante antaŭen por verŝi kafon en la tasonde maljuna sinjoro Harper, ŝi rigardis suprenkaj ridetis al la novalvenanto.“Bonvenon, kara. Sidiĝu ie ajn.”La alta viro kun larĝaj ŝultroj kapsalutis kajkondukis sin al tablo en angulo.Dolĉa alportis menuon kovritan per bildoj defritaĵoj. “Ĉu vi havas nomon, kamionisto?” ŝidemandis, ridetante plenbuŝe.“Mac”, solene respondis la kamionisto tra siajlipharoj.“Ho. Nu, vi estas tiel granda, do mi nomos vin‘Big Mac.’ ”“Prefere ne”, li diris.“Genia”, mi anoncis gaje al la malplena ĉambro.Mi zum-zum-zumis pro la kafo. Tiam mi aŭdisvokon tra la pordo.“Tu es là?” demandis mia najbaro, Papa Douala.Li parolas miksaĵon de la franca, la angla, kajpiĝino, kaj li vizitas min preskaŭ ĉiutage por petiion. Mi min levis kaj malfermis la pordon. “PaDouala, Bonjour.”“Merci, bonjour. You are in?”(“Dankon, bonan tagon. Ĉu vi estas ene?”)“Oui. How?”(“Jes. Kiel vi fartas?”)“J’attends la mort. I am sick. Dat high blood diworry me. Ma skin di cratch. A wan go forhospital, buy medecin, shidon fine. A don make

plenty basket dem, but no man neva come forbuy’am. Money no dey. We dey hungry for house.Black mens di suffa sotey.”(“Mi atendas la morton. Mi estas malsana. Altasangopremo maltrankviligas min. Mia korpodoloras min. Mi volas iri al malsanulejo, aĉetimedikamenton, farti bone. Mi faris multajnkorbojn, sed neniu venis por ilin aĉeti. Mi nehavas monon. Ni estas malsataj en la domo.Nigruloj suferegas.”)“Chai! E no easy, eh? You get how many basketdem?”(“Ho! Ne estas facile. Kiom da korboj vi havas?”)“Four. Buy’am, A beg, make A go for hospital.”(“Kvar. Aĉetu ilin, mi petas, permesu ke mi iru almalsanulejo.”)Mi prenis ekvivalenton de kvar usonaj dolaroj elmia poŝmono kaj donis ĝin al li.“Thank you plenty, eh! Tu me fais toujours bien.Merci, eh!”(“Multan dankon! Vi ĉiam traktas min bone.Dankon!”)“No problem. Nous sommes ensemble.”(“Nedankinde. Ni estas kune.”)Pa Douala eklametis for. Mi refermis la pordonkaj relokis min antaŭ la notlibreto:Mac manĝis sian lardon malrapide, senatente.Dolĉa rigardis lin dum ŝi rondiradis la etanrestoracion, viŝante tablojn, plenigante tasojn,alportante fakturojn. Ŝi interesiĝis pri li. “Miscivolas, kio okupas lian menson…” ŝi pensis,zigzagante inter la tabloj al la meditantakamionisto.“Kiel vi fartas, Big Mac?”Mac ekĝemis. “Bonvolu ne nomi min…”“Ho jen, en via…” interrompis Dolĉa, indikanteal siaj dentoj. Ŝi viŝis al si la manon surantaŭtuko kaj poste metis la montrofingron enlian buŝon, forigante pecon da karbiĝinta lardofiksita inter liaj dentoj.“Eh! Ĝi daŭre genias!” mi ekkriis denove al neniu.“Sinjoro!” iu vokis ekstere kaj frapis la pordon.“Jes? Kiu estas?” mi demandis.“Estas mi.” Ĉiuj ĉiam respondas tiel.“Estas centoj da mi-oj en ĉi tiu vilaĝo. Kiu mi estasvi?”“Sinjoro?” li demandis, ne komprenante.“Eniru”, mi rezignis. “La pordo ne estas ŝlosita.”Lernanto eniris kaj salutis min.“Ho. Michael Jack.” Jes, lia nomo estas vereMichael Jack. “Kiel vi fartas?”“Bone.”“Kion vi alportis al mi?”“Nenion, sinjoro.”“Domaĝe. Kion vi faras?”“Nenion, sinjoro.”“Same ĉe mi”, mi respondis. Michael Jack sidismalpeze apud mi. Li ekfoliumis la notlibreton.“Malgranda knabo, ne legu tion”, mi riproĉis. Onirajtas alparoli pli junajn homojn uzante la nomon“malgranda knabo” aŭ “malgranda knabino”, eĉ setiu pli juna homo estas fizike multe pli granda olla parolanto.“Mi bedaŭras, sinjoro.”“Ni spektu whiteman film.” Mi montris por lisciencfikcian filmon.Michael Jack miris pri la flugantaj aŭtomobiloj.“Wandaful!” li kriis.“Vere. Tia estas whiteman country”, mi ŝercis. Laanglaparolantoj nomas Usonon kaj Eŭroponwhiteman country (“blankulo-lando”).

Li supozis ke mi parolas serioze, do mi klarigis, ketio estas nur fikcio de filmo, kaj ĝis nun neekzistas urboj plenaj je flugantaj aŭtomobiloj.Poste mi reiris al verkado:“Ĉu vi ĝuis la manĝaĵon?” demandis Dolĉa.“Ĝi estis bruligita. Ĉio estis brulgusta.”“Nia kuiristo aĉas”, ŝi ridetis. “Ummm… Ĉu vieble povus veni kun mi al la stokĉambro porhelpi min levi pezan skatolon de buŝtukoj?” Ŝiklinis sin proksime al li. “Mi bezonas iun…grandan.”“Ne”, mi skuis la kapon. “Nun ĝi ekiras enmalĝustan direkton. Tio estas pli erotika ol…”“Sinjoro, kio estas tio?” Michael Jack trovisskatolmalfermilon kaj rigardis ĝin suspekteme.“Oni uzas ĝin por malfermi skatolojn.”“Kiel ĝi funkcias?” li demandis.Mi demonstris ĝin uzante malnovan kafujon. Limiris kaj volis provi. Li tre fieris kiam li sukcesis.“Chai!” li kriis. “Blankuloj! Vi ĉiuj ĉiam faras treindajn aĵojn.”“Ni estas tre mojosaj, ĉu ne?” mi diris. Miremalfermis la notlibreton kaj skribis:(Daŭrigota en venonta numero…)Joshua MORRISJoshua deĵoras en Kameruno porla usona Pac-Korpuso. Ĉi tie liprezentas siajn proprajn opiniojnkaj ĉiutagajn spertojn (kiuj nenecese reprezentas vidpunktojnde la Pac-Korpuso mem).

senintenca esperantaĵo?“Vermaland”Nia membro Breto SANDERS afable sendis foton de tiu ĉi mirinda anonctabulo,kiun li trovis ekster Fenikso, Arizono. Laŭ li, supozeble temas pri “aparte fekundagrundo, danke al vermoj.” Ĝi tamen situas proksime al nuklea centralo, do lihipotezas ke, eble, per mutacioj, “la vermoj fariĝis inteligentaj kaj kampanjas porstarigi propran nacion.” Jes, devas esti. Kiel bonŝance, ke niaj novaj vermajmastroj parolas Esperanton! (Ĉiuokaze, anstataŭ Vermaland’, Breto preferus ebleVermujo.)

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!