Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Esperanto-Intensivkursus / Intensa Esperanto-kurso - 1 -

Lektion 7 / Leciono sep Version 2005-09-13

Lektion 7 / Leciono sep

0. Aussprache (5. Teil):

Man spricht

ĵ stimmhaft wie g in dt./fr. Etage

ĥ wie ch in dt. Bach (also hinten im Hals, nicht vorne wie in Echo)

Ausspracheübung:

ĵus, ĝuste, ĵaŭdo, gusto, ĵaluza, ĵeti, ĵusa, ĵaŭda, ĝusta, ĵus, aĵo, trinkaĵo, ĉirkaŭaĵo, manĝaĵo

ĥoro, horo, eĥo, teĥniko, ĥemio, monaĥo, ĥaoso, ĥoralo, ĥirurgo

1. En internacia kunveno

Birgit ŝatas ankaŭ, per trajno veturi trajno : (Eisenbahn)Zug

al internacia kunveno de junuloj. kunveni : zusammenkommen

Tie kunvenas foje pli ol 300 (tricent) gejunuloj

el ĉirkaŭ 20 (dudek) landoj, ĉirkaŭ : um ... herum; ungefähr

lando : Land

do, el la tuta mondo. mondo : Welt

Se oni volas partopreni, parto : Teil

partopreni : teilnehmen

oni laŭ-eble frue aliĝu per aliĝilo, laŭ : gemäß; längs

laŭeble : möglichst

aliĝi : sich anmelden

aliĝilo : Anmeldeformular

ĉar ofte la lokoj ne sufiĉas. loko : Ort; Platz

Kutime oni kunvenas en malmultekosta domo, kosti : kosten

ĉar junuloj ne havas multan monon. multan monon = multe da mono

La kunvenejo ofte estas junular-gastejo. -ar- : Menge

gasto : Gast

junular-gastejo : Jugendherberge

Unue oni devas iri de la stacidomo stacio : Station; stacidomo : Bahnhof

al la kunvenejo,

poste ĉiam estas longa vico antaŭ la akceptejo. akcepti : empfangen, annehmen

akceptejo : Empfangsraum; Rezeption

Fine oni iras al sia dormejo

kaj elpakas sian valizon aŭ dorsosakon. valizo : Koffer

dorso : Rücken

sako : Sack; Beutel

En la akceptejo oni ankaŭ ricevas program-kajeron. programo : Programm

En la programo kutime estas prelegoj, prelego : Vortrag

laborgrupoj, seminarioj grupo : Gruppe

seminario : Seminar

kaj distraj aranĝoj en diversaj salonoj. distri : unterhalten, zerstreuen

aranĝi : veranstalten

salono : Raum, Wohnzimmer

La kunvenon kutime malfermas fermi : schließen; malfermi : öffnen

interkona vespero dum la alvenotago.

Tiam oni revidas malnovajn amikojn kaj

renkontas novajn. renkonti : treffen
Esperanto-Intensivkursus / Intensa Esperanto-kurso - 2 -

Lektion 7 / Leciono sep Version 2005-09-13

Dum la vesperoj oni interbabilas babili : plaudern, schwatzen

kaj trinkas bieron aŭ sen-alkoholaĵojn. biero : Bier

alkoholo : Alkohol

-aĵ- : Ding, Sache (Konkretes)

senalkoholaĵo : alkoholfreies Getränk

Ofte ankaŭ muzikistaro ludas modernan muzikon, muzikistaro = bando : Musikgruppe, Band

kaj oni dancas ĝis post la noktomezo. danci : tanzen

Estas ĝentile, post la danco diri: ĝentila : höflich

„Dankon pro la danco.“ pro : wegen, für (etw. danken)

Tiam oni nepre respondu: nepre : unbedingt

„Ne dankinde.“ -ind- : -wert, -würdig

Ne dankinde : Bitte, nichts zu danken,

gern geschehen [Es ist nicht dankenswert]

Kaj estas ĝentile, se vi aldonas: aldoni : hinzufügen

„Estis tre plaĉe, danci kun vi.“

Je la fermo de la aranĝo ĉiuj diras:

"Ĝis revido! Ĝis iam ie ajn en Esperantujo!" iam : irgendwann

ie : irgendwo

ajn : ... auch immer... (verallgem.)

-uj- : Behälter; Land

Esperantujo : "Esperantoland"

2. Bonvolu respondi jenajn demandojn:

2.01 Kion Birgit ŝatas ankaŭ?

2.02 Per kiu veturilo Birgit kutime veturas?

2.03 Al kia kunveno ŝi ofte veturas?

2.04 Kiom da junuloj venas kutime al tia aranĝo? tia : solch-, so beschaffen

2.05 Ĉu la junuloj venas el la tuta mondo?

2.06 El kiom da landoj ili kutime estas?

2.07 Per kio oni povas aliĝi al Esperanto-aranĝo?

2.08 Ĉu estas sufiĉe, malfrue aliĝi?

2.09 Kial oni devas sufiĉe frue aliĝi?

2.10 Ĉu la kunveno estas en multekosta hotelo? hotelo : Hotel

2.11 Kial junuloj uzas malmultekostan domon?

2.12 Kio estas la kunvenejo ofte?

2.13 De kie oni devas unue iri al la kunvenejo?

2.14 Kie oni akceptas la homojn?

2.15 Ĉu ĉiam antaŭ la akceptejo atendas atendi : warten

nur malmultaj homoj?

2.16 Kion oni faras post la akcepto?

2.17 Ĉu la aĵoj el la valizo aŭ dorsosako plu kuŝu en ĝi?

2.18 Kion oni diras por la ĉambro, en kiu oni dormas?

2.19 Kion oni diras por la ĉambro, en kiu oni kuiras?

2.20 Kion oni do diras por la ĉambro,

en kiu oni lavas sin? lavi : waschen

2.21 Kion oni diras por loko, kie oni kunvenas?

2.22 Kion oni krome ricevas en la akceptejo?

2.23 Kio kutime malfermas la kunvenon?
Esperanto-Intensivkursus / Intensa Esperanto-kurso - 3 -

Lektion 7 / Leciono sep Version 2005-09-13

2.24 Kiam estas la interkona vespero?

2.25 Kiujn oni revidas tiam?

2.26 Kaj kiujn oni renkontas?

2.27 Kion oni vespere faras kutime?

2.28 Kiujn punktojn havas programo kutime? punkto : Punkt

2.29 Kiam oni ankaŭ distras sin?

2.30 Kion la homoj vespere trinkas?

2.31 Ĉu vi ŝatas trinki sen-alkoholan bieron?

2.32 Kiujn aliajn sen-alkoholaĵojn vi konas?

2.33 Kio estas grupo da muzikistoj?

2.34 Kian muzikon Esperanto-bando ludas ankaŭ?

2.35 Ĝis kiam junuloj kutime dancas?

2.36 Kion Esperantistoj diras ĉiam, kiam oni dis-iras? Esperantisto : Esperanto-Sprechender

dis- : zer-, auseinander –

2.37 Kion la Esperantistoj iom ŝerce diras por ĉiu loko,

en kiu oni parolas Esperanton?

3. Formu kompletajn frazojn el jenaj vortoj:

3.01 (Antaŭ, unu, jar, mi, leg, en, Esperant, gazet, ke, Esperant, aranĝ, en, malproksim, urb)

3.02 (En, gazet, ankaŭ, aliĝil)

3.03 (Ĉar, vol, vetur, al, tiu, aranĝ, mi, aliĝ, per, aliĝil)

3.04 (Est, ĝustatemp, ĉar, baldaŭ, ne, plu, loko)

3.05 (Je, unu, tag, antaŭ, forvetur, mi, pak, grand, valizon, kun, mi, aĵ)

3.06 (Mi, vetur, per, trajn, al, kunvenlok)

3.07 (En, urb, en, stacidom, mi, demand, pri, kunvenej)

3.08 (Ne, est, en multekost, hotel, sed, malmultekost, junulargastej)

3.09 (Jam, antaŭ, dom, mi, revid, mult, malnov, amik)

3.10 (Ni, star, en, long, vic, antaŭ, akceptej)

3.11 (La, Esperantist, kiu, akcept, min, demand, ĉu, mi, ĉio, pag)

3.12 (Mi, dir, laŭ, mi, sci, jes)

3.13 (Li, respond, "bon", kaj, don, al, mi, kajer, kun, program)

3.14 (Mi, demand, en, kiu, dormej, mi, dorm)

3.15 (Li, respond, ke, en, dua, dormej, maldekstr)

3.16 (Mi, pren, valiz, ir, al, dormej)

3.17 (En, dormej, mult, lit)

3.18 (Mi, elpak, valiz, kaj, ir, al, lavej)

3.19 (Poste, mi, ir, el, dormej, por, salut, ali, Esperantist)

3.20 (Ĉiam, oni, revid, hom, el, tut, mond)

3.21 (Sed, renkont, ankaŭ, nov)

3.22 (Est, tre, bon, povi, parol, kun, ĉiu, sen, problem)

3.23 (Vesper, ni, sid, kune, kaj, aŭd, modern, muzik)

3.24 (Multaj, danc, special, Esperanto-danc, "La Bamba")

3.25 (Tiam, oni, danc, en, vic, kaj, foje, kis, unu la alian)

3.26 (Mi, danc, "La Bamba", dum, tiu, aranĝ, ĝis, nokto, mez, kaj, kis, ĉiu, aliseksul)

3.27 (Tio, distr, program-punkt)
Esperanto-Intensivkursus / Intensa Esperanto-kurso - 4 -

Lektion 7 / Leciono sep Version 2005-09-13

4. La sufikso -ant- -ant-

La sufikso -ant- formas participon de la aktivo. participo : (gramm.) Partizip

aktiva : aktiv; aktivo : (gramm.) Aktiv

4.1 Participoj unuarange estas adjektivoj. rango : Rang

unuarange : in erster Linie

Ekzemploj: ekzemplo : Beispiel

4.1.01a La gepatroj rigardas al la kritikanta infano.

4.1.02a Hugo ridas pri la krie saltanta bopatrino.

4.1.03a La dancanta Bruno instruas al aliaj danci.

4.1.04a La viro rigardas al la kuŝanta hundo.

4.1.05a Ankoraŭ ĝustatempe mi venas al la atendanta trajno.

4.1.06a Oni akceptas la alvenantajn gastojn en la akceptejo.

4.1.07a La lekciisto lekcias al la bone aŭskultantaj studentoj.

4.1.08a La bebo ridetas pro la patro ludanta kun ĝi (ne „si“! Siehe 4.1.08b).

4.1.09a La patro kritikas la filon havantan tro longajn harojn.

4.1.10a Al Esperanto-aranĝo venas ĉiam ankaŭ homoj parolantaj Esperanton ankoraŭ ne flue.

Empfehlung zum Satzbau:

Adjektive, die höchstens noch um ein Adverb erweitert sind, stehen links vom bezogenen Substantiv;

längere Ergänzungen des Adjektivs rechts vom bezogenen Substantiv.

Beispiele:

links: ... la kritikanta infano ... ; ... la krie saltanta bopatrino ...

rechts: ... la infano kritikanta, ke mankas komputilo ... ; ... la infano kritikanta siajn gepatrojn ...

... la bopatrino krie saltanta de unu angulo al alia ... (oder: ... la bopatrino saltanta krie de ...)

Nicht zu empfehlen:

... la siajn gepatrojn kritikanta infano ... (deutsches Modell)

... la kritikanta siajn gepatrojn infano ... (slavisches Modell)

Bemerkung:

Partizipien mit längeren Ergänzungen sind eher Schreibstil. Beim Sprechen benutzt man statt dessen

gewöhnlich Relativsätze.

El adjektiva participo apud substantivo oni rilati : sich beziehen

ĉiam povas formi rilatan frazon: rilata frazo : (gramm.) Relativsatz

4.1.01b La gepatroj rigardas al la infano, kiu (ilin).

4.1.02b Hugo ridas pri la bopatrino, kiu .

4.1.03b Bruno, kiu , instruas al aliaj danci.

4.1.04b La viro rigardas al la hundo, .

4.1.05b Ankoraŭ ĝustatempe mi venas al la trajno, .

4.1.06b Oni akceptas la gastojn, , en la akceptejo.

4.1.07b La lekciisto lekcias al la studentoj, .

4.1.08b La bebo ridetas pro la patro, .

4.1.09b La patro kritikas la filon, .

4.1.10b Al Esperanto-aranĝo venas ĉiam ankaŭ homoj, .
Esperanto-Intensivkursus / Intensa Esperanto-kurso - 5 -

Lektion 7 / Leciono sep Version 2005-09-13

Ekzerco ekzerci : üben

Transformu la rilatan frazon al participo: transformi : transformieren, umwandeln

(Obige Empfehlung zum Satzbau beachten! Eingeklammerte Teile

dürfen wegfallen.)

4.1.11 La viro, kiu sidas dekstre de mi, estas Hugo.

4.1.12 La junulo, kiu havas longajn harojn, estas Bruno.

4.1.13 La patro, kiu legas, ne rekonas sian filon. rekoni : wiedererkennen

4.1.14 La patrino, kiu aspektas inteligenta, tenas libron

en la mano.

4.1.15 La gepatroj rigardas sian fileton, kiu kritikas (ilin).

4.1.16 La patrino havas botelon, kiu enhavas lakton

por la bebo.

4.1.17 La bebo ridetas al la patro, kiu ludas (kun ĝi).

4.1.18 Homoj, kiuj havas ses gefratojn, vivas en

granda familio.

4.1.19 Viro, kiu edziĝas, ricevas bofamilion. edziĝi : Ehemann werden, heiraten

(als Mann)

Foje, sed ne ofte, la participo aperas en la predikato: predikato : (gramm.) Prädikat

4.1.20 Bruno ĵus dancas; do, li estas dancanta. ĵus : soeben, gerade

4.2 Adverba formo de participo pliklarigas la predikaton pliklarigi : näher erläutern

kaj aldonas informon pri la ago aŭ stato de la subjekto. informi : informieren

Ekzemploj:

4.2.01a Rigardante al sia filo la patro ne rekonas lin.

4.2.02a Instruante oni plej multe lernas. plej : am meisten

4.2.03a Saltante tra la ĉambro la bopatrino krias.

4.2.04a Tranĉante en mian manon, mi ricevas vundon. tranĉi : schneiden (mit einem Messer u.ä.)

4.2.05a Memorante lin bone mi kore salutas la gaston. memori : sich erinnern an jdn./etw.

4.2.06a Skribante novajn vortojn oni pli facile lernas ilin.

4.2.07a Enirante la dormejon mi salutas la homojn tie.

4.2.08a Dirante „Por vi“ la edzino pludonas la telefonon.

4.2.09a Veturante en trajno mi kutime legas libron.

4.2.10a Mariŝa sidas kun la knabo en la domo kisante lin.

Durch die Adverbkennzeichnung kann der Satzteil mit dem Partizip im Satz weit von dem bezogenen Subjekt entfernt sein,

ohne dass der Bezug unklar wird.

El adverba participo oni ĉiam povas formi frazon

kun konjunkcio (kaj ne: rilatan frazon):

4.2.01b Kiam la patro rigardas al sia filo, li ne rekonas lin.

4.2.02b Dum / Se oni instruas, oni plej multe lernas.

4.2.03b Dum la bopatrino saltas tra la ĉambro, ŝi krias. = La bopatrino saltas tra la ĉambro kaj krias.

4.2.04b Per tio, ke / Kiam mi tranĉas en mian manon,

mi ricevas vundon.

4.2.05b Ĉar mi lin bone memoras, mi kore salutas la gaston.

4.2.06b Se / Per tio, ke oni skribas novajn vortojn,

oni pli facile lernas ilin.
Esperanto-Intensivkursus / Intensa Esperanto-kurso - 6 -

Lektion 7 / Leciono sep Version 2005-09-13

4.2.07b mi eniras la dormejon, mi salutas la homojn tie. = Mi eniras la dormejon kaj salutas ...

4.2.08b ŝi diras „Por vi“, la edzino pludonas la telefonon.

= La edzino diras „Por vi“ kaj pludonas ...

4.2.09b mi veturas en trajno, mi kutime legas libron.

4.2.10b Mariŝa sidas kun la knabo en la domo, ŝi kisas lin.

= Mariŝa sidas kun la knabo en la domo kaj kisas lin.

Achtung: Der Handelnde, der die Tätigkeit des Partizips ausübt bzw. Träger des durch das Partizip ausgedrückten Zustands

ist, muss immer mit dem Subjekt des Satzes identisch sein.

Falsch ist daher folgender Satz:

*Estante vintro varmega forno ĝojigas. (Wenn es Winter ist, erfreut ein heißer Herd. Abweichende Subjekte unterstrichen.)

Richtig: Kiam / se estas vintro, varmega forno ĝojigas. Oder einfach: Dum vintro varmega forno ĝojigas.

Richtig: Estante varmoproduktilo forno ĝojigas dum vintro. Oder: Kiel varmoproduktilo forno ĝojigas dum vintro.

4.3 Substantivoj kun -ant- kutime indikas personojn. indiki : anzeigen, angeben

-anto estas do la mallonga formo de -antulo .

4.3.01 Bruno ne estas profesia danc-instruisto,

li estas nur danc-instruanto dum Esperanto-aranĝo.

4.3.02 Ankaŭ la dancantoj de lia klaso ne estas dancistoj, klaso : Klasse, Kursusgruppe

ĉar ili nur dancas je sia amuzo. - amuzi : amüsieren

4.3.03 Nur petanto ricevas helpon. helpi : helfen

4.3.04 Leganto estas persono, kiu (ĵus aŭ kutime) legas.

La person-indikoj kun -ant- estas seksneŭtraj. Se vi volas indiki la sekson, aldonu la sufikson -inpor

virinoj, sed por viroj antaŭmetu vira :

la legantino (‚der weibliche Leser’), la vira leganto (‚der männliche Leser’)

Ekzerco

Daŭrigu nun mem:

4.3.05 Persono, kiu komencas lerni Esperanton,

estas komenc.

4.3.06 La virino, kiu akceptas la Esperantistojn

en la akceptejo, estas la akcept.

4.3.07 Iu, kiu (ĵus aŭ kutime) lernas, estas lern. iu : irgendjemand, irgendwer

4.3.08 Iu, kiu esperas, estas esper. esperi : hoffen

4.3.09 Homo, kiu loĝas en iu lando aŭ urbo,

estas enloĝ.

4.3.10 Personoj, kiuj (ĵus aŭ kutime) legas la gazeton,

estas la leg.

4.3.11 Personoj, kiuj (kutime) fumas, estas fum. fumo : Rauch

fumi : rauchen,

Tabak konsumieren

4.3.11 Homoj, kiuj helpas, estas la help.

4.3.12 Iu, kiu (neprofesie) muzikas, estas muzik.

4.3.13 Homoj, kiuj iras piede, estas pied-ir.

4.3.14 Aliaj, kiuj biciklas, estas bicikl.

4.3.15 Studento estas profesia stud.
Esperanto-Intensivkursus / Intensa Esperanto-kurso - 7 -

Lektion 7 / Leciono sep Version 2005-09-13

4.4 La „a“ en -ant- indikas, ke la ago aŭ stato estas

aktuala en la tempo, pri kiu oni parolas. aktuala : aktuell, gegenwärtig

Oni do devas foje ŝanĝi la tempon, se oni formas ŝanĝi : ändern

participon el rilata frazo:

Mi renkontis amikon, kiu kore salutis min. (Satzgefüge mit zwei Teilsätzen => unabh. Tempus)

=> Mi renkontis amikon kore salutantan min. (Einfacher Hauptsatz => Partizip mit relativem Tempus)

Ekzerco

Formu participon el la rilataj frazoj:

4.4.01 Zamenhof havis bonkoran bopatron, kiu pagis la eldonon de la unua Esperanto-libro.

4.4.02 L.L. Zamenhof vivis en urbo, kiu enhavis homojn el multaj nacioj.

4.4.03 Li kuracis ankaŭ personojn, kiuj ne povis pagi lin.

4.4.04 Mi ricevos monon de iu, kiu prunte donos tion al mi.

4.4.05 La akceptanto salutis ĉiujn, kiuj partoprenis.

4.4.06 Homoj, kiuj lernas Esperanton, ĝojas, ke ili sukcesas, baldaŭ paroli ĝin.

4.4.07 La viro, kiu vidis tion, ekhavis fortan ŝokon.

4.4.08 Oni foje aŭdas aferojn, kiuj ne plaĉas.

4.4.09 En la hejmurbo de Zamenhof loĝis diverspopolanoj, kiuj ne komprenis unu la alian.

4.4.10 Zamenhof ne mem povis eldoni la unuan libron, ĉar li ne havis sufiĉe multan monon.

Ripeto:

Atentu do bone la diferencon: atenti : beachten, aufpassen

diferenci : abweichen

Mi vidis la hundon transirantan la straton =

Mi vidis la hundon, kiu transiris la straton.

Mi vidis la hundon transirante la straton =

Mi vidis la hundon, kiam mi transiris la straton.

5. La nomoj de la landoj en la mondo

La landnomojn oni formas en Esperanto laŭ du diversaj

reguloj: regulo : Regel

5.1 Unua regulo:

El la nomo de la enloĝanto oni formas la nomon de la

lando:

a) per la sufikso -uj- :

Germano loĝas en Germanujo,

Franco loĝas en Francujo,

Slovako loĝas en Slovakujo;

kaj tiel plu por Svedo, Norvego, Dano, Anglo, Skoto,

Sviso, Hispano, Italo, Greko, Polo, Ĉeĥo, Hungaro,

Ruso, k.t.p. k.t.p. = kaj tiel plu

b) per la sufikso -i- : -i- = -uj- (lando)

Anstataŭ la sufikso -uj- en nuntempaj tekstoj kutime anstataŭ : anstatt

aperas la sufikso -i- kun la sama signifo "lando": nuntempo : Gegenwart

Germanio, Francio, Slovakio, k.t.p.
Esperanto-Intensivkursus / Intensa Esperanto-kurso - 8 -

Lektion 7 / Leciono sep Version 2005-09-13

5.2 Dua regulo:

El la nomo de lando oni formas la vorton por la

enloĝanto per la sufikso -an- :

En Nederlando loĝas la Nederlandanoj. Nederlando : die Niederlande

En Irlando loĝas la Irlandanoj. Irlando : Irland

En Kanado loĝas la Kanadanoj, Kanado : Kanada

en Usono la Usonanoj, Usono : USA

en Brazilo la Brazilanoj, Brazilo : Brasilien

en Indonezio la Indonezianoj, Indonezio : Indonesien

en Luksemburgio la Luksemburgianoj. Luksemburgio : Luxemburg (Staat)

(Sed la urbanoj de la urbo Luksemburgo estas Luksemburgo : Luxemburg (Stadt)

la Luksemburganoj.)

Bedaŭrinde oni devas kromlerni, bedaŭri : bedauern; bedaŭrinde : leider

kiun regulon oni devas uzi.

Atentu bone la diferencon:

Lando: Landano:

Regulo 1: Germanujo, Germanio Luksemburgiano

Ekzercoj

5.01 Kiun landon vi konas? (Diru unue la Germanan nomon)

5.02 Kiu estas ĝia nomo en Esperanto kaj

kiel oni nomas la enloĝantojn?

(Se vi ne scias la nomon, demandu la kursgvidanton gvidi : führen, leiten

aŭ uzu vortaron.) vortaro : Wörterbuch

5.03 Ĉu oni do formas la nomon laŭ regulo 1 aŭ

laŭ regulo 2?

Atentu: Nuntempe la plej multaj homoj skribas

ĉiujn nomojn de lando per majusklo, majusklo : Großbuchstabe

sed la nomojn de landanoj per minusklo. minusklo : Kleinbuchstabe

Ekzemple: Germanujo/-io, sed „germano, germana“ ktp.

Eĉ la vorton Esperanto mem kaj vortformojn, eĉ : sogar

devenantajn de ĝi, multaj skribas minuskle:

esperanto, esperantisto, esperantujo, esperanta, ...

Tiu ĉi lernmaterialo tamen uzas ĉiam majusklojn, materialo : Material

majusklo : Großbuchstabe

por klare indiki, ke temas pri nomo aŭ nomdevenaj

vortformoj.

Nur tiam oni bone komprenas ekzemple jenon:

5.04 La vorto Esperanto signifas „esperanto“. (Das Wort Esperanto bedeutet „ein Hoffender“.)

5.05 kun Esperantaj/esperantaj salutoj (Mit Esperanto-Grüßen / mit hoffenden Grüßen)

k.a. k.a. = kaj alia(j)(n)

6. Kompari per "pli" kaj "plej": kompari : vergleichen

6.01 Aŭskulti kanton estas amuze, danci estas pli amuze,

sed danci la dancon "La Bamba" estas plej amuze.
Esperanto-Intensivkursus / Intensa Esperanto-kurso - 9 -

Lektion 7 / Leciono sep Version 2005-09-13

6.02 Partopreni en Esperanto-aranĝo estas interese,

partopreni en seminario eĉ pli interese,

sed partopreni en laborgrupo interesas min plej(e). pleje (isoliert) = plej

6.03 Diskuti interesas min malpli. diskuti : diskutieren

6.04 Mi havas du fratinojn, Lena kaj Birgit;

Birgit estas pli juna ol mi,

sed Lena estas la plej aĝa el ni. ... plej aĝa el : ... älteste von, unter

Demandu nun la aliajn pri iliaj gefratoj aŭ gekuzoj;

6.05 Kiom da...?

6.06 Kiel ili nomiĝas?

6.07 Kiu estas pli aĝa ol ...?

6.08 Kiu estas la plej aĝa (el ...)?

Nun demandu aliajn, kio al ili (mal)pli aŭ eĉ plej plaĉas:

6.09 lerni, legi, televidi

6.10 danci, bicikli, kisi

6.11 veturi, piediri, bicikli

6.12 manĝi kukon, trinki bieron, manĝi freŝan panon

6.13 labori, paŭzi, dormi

6.14 interparoli, babili, diskuti

6.15 rigardi filmon, distri min, amuzi min

ktp. ktp. = k.t.p. = kaj tiel plu

7. Ĉu vi komprenas jenajn Esperantajn vortojn (klarigu ilin per aliaj vortoj aŭ formu frazon kun ili)?

Ekzemplo: loĝejo = parto de domo, ĉambraro, en kiu oni loĝas Aŭ: Domo povas havi plurajn loĝejojn.

7.01 hararo, amikaro, domaro, vortaro (!), homaro, parencaro, ludilaro, ilaro, instruistaro, studentaro,

lekciaro, manĝilaro, junularo, gazetaro, anaro.

7.02 reveni, reiri, re-respondi, rerigardi, rekoni, revidi, reflui, redoni, reteni, repeti ripeti, reagi,

rebati, reaperi, resaluti, repardoni, redemandi.

7.03 akvujo, sukerujo, teujo, kafujo, laktujo, bierujo, lavujo, hundujo, vestujo, ilarujo.

7.04 disbati, disiri, disdoni, disfali, dise, disa.

7.05 konstruaĵo, specialaĵo, aktualaĵo, novaĵo, manĝaĵo, ĉirkaŭaĵo, ĉefaĵo, anstataŭaĵo, finaĵo (de

vorto), legaĵo, trinkaĵo, skribaĵo.

7.06 dormejo, trinkejo, gastejo, lernejo, lekciejo, kuirejo, enirejo/elirejo, kunvenejo, sidejo.

7.07 gepatriĝi, geedziĝi, interamikiĝi, aktualiĝi, Esperantistiĝi, aniĝi, aliĝi, kuniĝi, disiĝi, tagiĝi, someriĝi,

nigriĝi, plilongiĝi, senhariĝi, pliiĝi, senesperiĝi.

7.08 Estas inde, indas, ridinda, salutinda, ĝojinda, farinda, aminda, dezirinda.

(Gehen Sie die Vokabeln früherer Lektionen durch und versuchen Sie, weitere Wortformen abzuleiten.)

8. La tagoj de la semajno semajno : Woche

(Das folgende Volkslied in der Übersetzung von Rudolf Fischer wurde als Ringelreihtanz gesungen, vor allem in der

Lambertizeit im Münsterland. Alle haben sich an der Hand und gehen im Kreis; an den betonten Liedstellen - fett markierte

Silben - wird geknickst. Kann auch als Lockerungsübung im Kursus eingefügt werden, wenn genügend Platz ist. Wenn

nicht, kann man auch statt knicksen einfach in der Runde aufstehen, was schon genügend Bewegung erzeugt. - Der Text

hilft, die Wochentage zu lernen und zu behalten.)

Die Melodie kann man sich unter http://213.198.20.15/jobro/skg-forum/lieder/lied029.htm anhören.
Esperanto-Intensivkursus / Intensa Esperanto-kurso - 10 -

Lektion 7 / Leciono sep Version 2005-09-13

Germana popolkanto kaj -danco:

Laŭrenjo, kara Laŭrenjo vi (Laurentia, liebe Laurentia mein)

8.1

Laŭrenjo, kara Laŭrenjo, vi! kara : lieb; auch: teuer (= multekosta)

Ho, kiam ree kunestos ni? ree (isoliert) : wieder, erneut

Dum lu-u-ndo! - lundo : Montag

Deziras mi: estu la lundo jam,

kaj mi kun mia Laŭrenjo jam, Laŭrenjo jam.

8.2

Laŭrenjo, kara Laŭrenjo, vi!

Ho, kiam ree kunestos ni?

Dum ma-a-rdo! - mardo : Dienstag

Deziras mi: estu la lundo, mardo jam,

kaj mi kun mia Laŭrenjo jam, Laŭrenjo jam.

8.3

Laŭrenjo, kara Laŭrenjo, vi!

Ho, kiam ree kunestos ni?

Merkre-e-de! - merkredo : Mittwoch

Deziras mi: estu la lundo, mardo, merkredo jam,

kaj mi kun mia Laŭrenjo jam, Laŭrenjo jam.

8.4

Laŭrenjo, kara Laŭrenjo, vi!

Ho, kiam ree kunestos ni?

Dum ĵaŭ-aŭ-do! - ĵaŭdo : Donnerstag

Deziras mi: estu la lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo jam,

kaj mi kun mia Laŭrenjo jam, Laŭrenjo jam.

8.5

Laŭrenjo, kara Laŭrenjo, vi!

Ho, kiam ree kunestos ni?

Vendre-e-de! - vendredo : Freitag

Deziras mi: estu la lundo, mardo, merkredo,

ĵaŭdo, vendredo jam,

kaj mi kun mia Laŭrenjo jam, Laŭrenjo jam.

8.6

Laŭrenjo, kara Laŭrenjo, vi!

Ho, kiam ree kunestos ni?

Saba-a-te! - sabato : Samstag

Deziras mi: estu la lundo, mardo, merkredo,

ĵaŭdo, vendredo, sabato jam,

kaj mi kun mia Laŭrenjo jam, Laŭrenjo jam.
Esperanto-Intensivkursus / Intensa Esperanto-kurso - 11 -

Lektion 7 / Leciono sep Version 2005-09-13

8.7

Laŭrenjo, kara Laŭrenjo, vi!

Ho, kiam ree kunestos ni?

Dima-a-nĉe! - dimanĉo : Sonntag

Deziras mi: estu la lundo, mardo, merkredo,

ĵaŭdo, vendredo, sabato, dimanĉo jam,

kaj mi kun mia Laŭrenjo jam, Laŭrenjo jam.

9. Dialogo en la akceptejo dialogo : Dialog, Zwiegespräch

- (akceptanto) Saluton, nun estas via vico.

- Saluton, mi estas {nomo1} el {urbo}.

- Mi estas {nomo2}. - {nomo1} el {urbo}, hm. Ĉu vi sendis aliĝilon?

- Jes, kompreneble. Ĝustatempe.

- Ho jes, jen ĝi ja estas. Ĉu vi devas ankoraŭ pagi ion?

- Mi pensas, ke ne. Laŭ mia scio mi ĉion jam antaŭpagis.

- Jes, mi vidas ĵus, ke tio estas ĝusta. – Jen estas la programkajero.

- Dankon. Tio estas ĉiam la plej interesa materialo.

- Jes. - Ĉu vi volas esti en dormejo kune kun certaj aliaj?

- Jes, laŭ mia peto en la aliĝilo kun mia amik{in}o {nomo}.

- Bone. Mi vidas, ke tiu jam alvenis kaj dormos en ĉambro ses. Mi do donas al vi liton tie.

- En ordo. Kie estas la dormejo ses?

- Se vi eliras el la akceptejo, iru dekstren. Estas tiam la tria ĉambro maldekstre.

- Koran dankon.

- Ne dankinde. Multan plezuron dum la aranĝo.

10. Ripeto de la tagonomoj

La partoprenantoj demandas unu la alian:

Kiel nomiĝas / Kiu estas (la nomo de)

la unua (dimanĉo!), dua, tria, ... tago de semajno?

11. Dialogo: Rehejme de Esperanto-kunveno

- Saluton, {nomo1}. Mi ja longe ne plu vidis vin.

- Saluton, {nomo2}. – Klare, mi estis for kaj partoprenis en Esperanto-kunveno.

- Ho tial. Kaj ĉu ĉio estis en ordo?

- Pli-malpli jes. Komence tamen mi havis problemon. Laŭdire mi ne ĝustatempe aliĝis.

- Kaj kio okazis?

- La akceptanto ne volis doni liton al mi.

- Ne diru! Kaj kiel vi reagis?

- Mi iĝis sufiĉe malĝentila kaj diris laŭte, ke mi jes ja aliĝis ĝustatempe, eĉ tre frue.

- Kaj kion respondis la akceptanto?

- Li konfesis, ke la aliĝilaro estas iom en malbona ordo. Bonŝance ĝuste tiam venis mia

amikino {nomo3}, kun kiu mi volis loĝi en la sama ĉambro. Ŝi diris al la akceptanto, ke ni

aliĝis kune.

- Tio vere estis bonŝanco.

- Jes. Nome, aŭdante tion la akceptanto retrarigardis la aliĝilojn kaj vidis, ke mia aliĝilo kuŝas

kune kun tiu de mia amikino.
Esperanto-Intensivkursus / Intensa Esperanto-kurso - 12 -

Lektion 7 / Leciono sep Version 2005-09-13

- Fino bona, ĉio bona. – Sed la cetera aranĝo estis laŭ via vidpunkto sukcesa, ĉu ne?

- Jes, vere. Ni multe amuzis nin, sed ni ankaŭ partoprenis laborgrupojn kaj seminariojn.

- Kaj pri kio temis?

- Mi estis en seminario, en kiu la gvidanto komparis plurajn diversajn lingvojn kun Esperanto.

- Interese, kaj en kiu laborgrupo vi estis?

- Ni skribis artikolojn por gazeto, kaj poste ni kritikis ilin el la vidpunkto de leganto. Krome mi

lernis popolajn dancojn en speciala kurso.

- Mi jam aŭdas, ke vi multon faris dum tiu aranĝo. Mi pripensas, ĉu ne ankaŭ aliĝi la postan fojon.

12. Sube estas aliĝilo. Kiujn vortojn vi ankoraŭ ne konas? Ĉu vi tamen komprenas ilin?

Jen mi aliĝas al la 2a ITEK .

Aliĝilo al la

2a Internacia Tradicia Esperanto-Kunveno (ITEK)

de la 20a de aŭgusto ĝis la 27a de aŭgusto

en Fantazi-urbo / Fikciujo

familia nomo: persona nomo: naskiĝ-dato: sekso: vegetarano:

viro / virino jes / ne

adreso: (poŝtkodo, urbo, strato, domonumero)

lando (kie mi loĝas): hejmlando (de kie mi venas):

telefon(numer)o: faksil(numer)o: (Inter)ret-adreso:

Mi antaŭpagis ..... eŭrojn al la konto ..............................., banko ..................., bankokodo ..................

Deziroj pri la ĉambro:

Mi deziras simplan ĉambron / luksan ĉambron.

Mi deziras unulitan ĉambron. (Aldonajn dezirojn skribu dorsflanke.)

Mi volas laŭ-eble esti en la sama ĉambro kun ...............................................

Programkontribuo:

Mi kontribuos al la programo per .........................................................................

(dato) (subskribo)