Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Ekskursoj

Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj

Argentino estas lando kun granda

diverseco pejzaĝa, vetera kaj kultura.

Jen estas proponataj unu antaŭ- kaj tri

post-kongresaj ekskursoj al la plej

interesaj lokoj de la lando.

Dum la antaŭkongresa ekskurso oni

konatiĝos kun la tradicia kaj malnova

nordo – aŭtoktona popolo, lamoj, salebenaĵo,

multkoloraj montoj, akvo faloj

kaj subtropika arbaro –. Dum la postkongresaj

ekskursoj oni konatiĝos kun la

fabela Patagonio en la sudo. Interalie oni

vizitos la plej grandan glaĉeron kaj la plej

sudajn urbon kaj trajnon en la mondo.

Navigado en la Beagle-kanalo. Unu postkongresa

ekskurso iros ekskluzive al la

Igvasuaj akvofaloj.

Ĉiuj antaŭ- kaj post-kongresaj ekskursoj

inkluzivas la flugojn tien-reen (el kaj

al Bonaero) kaj tiujn dum la ekskursoj, tial

nepras ke la mendantoj informu UEA pri

siaj plenaj nomoj tiel kiel ili estas skribitaj

sur la vojaĝdokumentoj.

La prezoj inkluzivas:

• ĉiujn flugojn menciitajn en la

ekskurspriskriboj

• restadon en komfortaj hoteloj (3- aŭ

4-stelnivelaj)

• matenmanĝojn kaj, se indikite, ankaŭ

lunĉojn

• transporton per komfortaj klimatizataj

turismaj busoj; kie indikite, ankaŭ

per boato

• Esperantajn ĉiĉeronojn

La prezoj ne inkluzivas:

• ekstrajn elspezojn en la hoteloj, ekz.

telefonvokojn

• lunĉon, vespermanĝojn kaj trinkaĵojn

• ekstrajn programerojn dumekskursajn

• krommonon

Povas okazi ke la ekskursoj ne nepre

havos la precizan sinsekvon kiel en la

priskriboj, ekzemple pro veteraj kialoj.

Se tiel, estos proponitaj alternativoj.

13 11