13.01.2015 Views

db_2014_bonaero

db_2014_bonaero

db_2014_bonaero

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

Germanio: Postbank, IBAN: DE51 3701

0050 0318 2915 09 (BIC: PBNKDEFF).

Svedio: Nordea, IBAN: SE95 9500 0099

6042 0074 3740 (BIC: NDEASESS).

Svislando: Postfinance, IBAN:

CH86 0900 0000 1200 2310 0

(BIC: POFICHBEXXX).

Pagante per banka ĝiro de ekster

Nederlando, nepre aldonu 10 eŭrojn por

la bankokostoj.

Ĉekoj. Se vi pagos per banka ĉeko,

sendu ĝin al la konstanta adreso. La ĉeko

estu en eŭroj kaj nepre aldonu 25 eŭrojn

por la bankokostoj. Prefere sendu ĉekojn

titolitajn al unu el la bankoj en Nederlando.

Ne forgesu ĉiam klare indiki la

celon de via pago.

Kreditkartoj. Eblas pagi ankaŭ per

kreditkartoj Visa, Eurocard, Mastercard kaj

American Express, indikante la numeron

de la karto, la daton ĝis kiam ĝi validas,

kaj la 3 kontrolciferojn malantaŭe sur

la kartoj (CVC-numero). En tiu kazo bv.

aldoni 5% al la pagata sumo pro administraj

kostoj, tiel ke por grandaj sumoj estas

konsilinde uzi alian pagmanieron.

Paypal. Eblas pagi pere de Paypal

uzante la adreson financoj@co.uea.org.

Bv. aldoni 5% al la pagata sumo pro

administraj kostoj.

Asekuro

La kongreskotizo inkluzivas nenian asekuron.

Necesas do, ke ĉiu aliĝinto zorgu

mem pri taŭga asekuro, ekz. kontraŭ

akcidento kaj malsano dum la kongreso.

La kongreso ne repagas mendojn (ekzemple

por loĝado, ekskursoj, bankedo),

se la malmendo venas post la difinita

limdato. Ĉar temas pri relative grandaj

monsumoj, estas konsilinde asekuri sin

kontraŭ eventuala nepartopreno. Pri tio

konsultu vian kutiman asekuriston.

Donacoj

La kongreso bonvenigas donacojn por

la ĉi-subaj celoj:

• Ĝenerala Kaso: por la ĝenerala subteno

al la organizado de la UK.

• Blindula Kaso: helpas al blindaj kongresanoj.

• Fondaĵo Canuto: helpas membrigon

al UEA de esperantistoj el landoj kun

transpagaj problemoj.

• Triamonda Kaso: helpas al kongresanoj

el triamondaj landoj.

• Volontula Fondaĵo: subtenas volontulan

servon ĉe la Centra Oficejo.

• Solidareco per libroj: por helpi al

junaj kongresanoj el latinamerikaj landoj

butikumi en la kongresa libroservo.

• Adoptaj Gepatroj: subvencias partoprenon

de infanoj el landoj kun transpagaj

problemoj en la Internacia Infana

Kongreseto.

Mencio pri ĉiu donacinto aperos en la

Kongresa Libro kaj en la revuo Esperanto.

Kontaktinformoj

Centra Oficejo de UEA

Kongresa Administracio

Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015

BJ Rotterdam, Nederlando; tel. +31 (0)10

436 1044, fakso: +31 (0)10 436 1751;

retadreso: kongresoj@co.uea.org.

N.B.: Pri ĉiuj aferoj bv. korespondi nur

kun la CO kaj neniam skribi al LKK. La

membroj de LKK ne traktas individuajn

petojn kaj leterojn kaj ne respondos ilin.

26 24

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!