Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
D2

Evita kaj peronismo

} Dimanĉo 14h30 – 18h00. Mardo kaj ĵaŭdo 9h30 – 13h00 Prezo: € 34

La vivo de Eva Duarte, malriĉa junulino

kiu venis el la provinco, karieris kiel aktorino,

edziniĝis al Juan Domingo Perón kaj

promociiĝis al unu el la plej influaj virinoj

de la 20-a jarcento, estos plene revivigita

dum tiu ĉi ekskurso. Vi konatiĝos kun ŝiaj

pensado, politikaj kaj sociaj atingoj kaj

kun la peronisma doktrino. Dum la vizito

al la muzeo Evita vi aŭskultos ŝiajn famajn

paroladojn al la popolo, faritajn de sur la

bal kono de la Rozkolora Domo, kaj aŭdos

detale pri ŝia tuta vivo: de la naskiĝo ĝis la

odiseado de ŝia korpo, kiu fine ripozas en

la tombejo Recoleta.

Arto kaj muzeo

D3 } Mardo kaj vendredo

14h00 - 18h00 Prezo: € 32

Bonaero estas fama ne nur pro sia arkitekturo

sed ankaŭ pro la granda nombro

de artverkoj produktataj tie. Vizito al kelkaj

artgalerioj por admirado de artaĵoj de

lokaj kaj aliaj sudamerikaj artistoj. Vizito

al unu el la diversaj muzeoj en la urbo.

Tango en Bonaero

D4 } Ĵaŭdo 14h00 - 18h00

Prezo: € 61

Amanto kaj spertulo de tango klarigos

pri la historio de tiu fortkaraktera muziko

kaj kiel ĝi estas ligita al la historio kaj

kulturo de Argentino. Vi vizitos la plej

elstarajn lokojn de ĝia ekesto kaj partoprenos

lecionon pri tiu sensuala danco

sub la gvido de profesiulo.

22 20