You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
E2

Delto Tigre kaj San Isidro

} Mardo kaj merkredo 9h00 – 16h00 Prezo: € 50

Ĉe la delto Tigre la riveroj Paraná kaj

Uruguay kuniĝas por formi la Arĝentan

Riveron (Río de la Plata). Survoje al la delto,

vizito al la urbo San Isidro, kie elstaras

la novgotika katedralo, kun sia 66 metrojn

alta turo. Turisma boato navigos inter la

diversaj insuloj. La unika naturo kaj milda

mikroklimato instigis kelkajn familiojn

konstrui tie siajn feridomojn. Tamen,

kelkaj decidis vivi tie dum la tuta jaro kaj

tial la servoj estis adaptitaj al la insulara

vivo, ekzemple la bazaroj okazas surŝipe

kaj tiuj ĉi venas ĝis la klientoj. La lunĉo ne

estas inkluzivigita en la ekskursa prezo.

E3

Poloo-tago en bieno

} Merkredo kaj vendredo 8h30 – 18h30 Prezo: € 145

Argentino estas lando de poloo, sporto

de reĝoj kaj elito ludata sur ĉevaloj. Servate

per vinoj kaj empanadas, argentinaj

viandopasteĉoj, ni ricevos klarigojn pri la

sporto, pri tio kiel la ĉevaloj estas elektataj

por partopreni la ludon, iliaj deveno

kaj trejnado. Sekvos poloomatĉo kun pli

ol 30 ĉevaloj kaj iliaj ĵokeoj. Post la lunĉo,

kie estos proponataj asado kaj vegetaraj

pladoj, ni promenos tra la bieno aŭ nur ripozetos.

Sekvos leciono pri ĉevalrajdado

kaj polooludado. La tago finiĝos per ekscita

poloomatĉo inter la ekskursantoj.

20 18