You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Kiel mendi servojn

Ĝeneralaj kondiĉoj de mendado

La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj

estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo

kaj en la Dua Bulteno. Mendante, ĉiu

kongresano akceptas tiujn kondiĉojn.

Bonvolu nepre legi ilin antaŭ ol plenigi

kaj sendi vian mendilon.

Loĝado

Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la

daton de la alveno al la hotelo (ekloĝo);

se oni venas iam post noktomezo,

kalkuliĝas la dato de la antaŭa tago.

Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de

la forlaso de la hotelo (foriro; do, la daton

de la lasta mateno en la hotelo).

Eniro kaj eliro

Principe, eblas okupi ĉambrojn ekde

la 15h00 de la mendita dato, kaj necesas

forlasi la ĉambrojn antaŭ la tagmezo de

la lasta tago. Se vi ne okupas ĉambron

dum la unua mendita tago, oni nuligas la

rezervon kaj vi perdas la plenan pagitan

sumon por la tuta restadperiodo!

Dulitaj ĉambroj/hazarda kunloĝigo

La loĝiga servo ne povas aranĝi hazardan

kunloĝigon de nekonatoj, pro

kio dulitajn ĉambrojn oni disponigas nur

al duopoj kiuj anticipe interkonsentis

pri kunloĝado kaj menciis tion sur siaj

mendiloj. Oni ĉiam fakturas la koston

de plena ĉambro, eĉ se la kunloĝanto

forestas dum iu(j) tago(j). Por faciligi la

trovon de kunloĝanto al homoj kiuj nepre

volas loĝi en dulitaj (aŭ plurlitaj) ĉambroj

sed ne havas kunloĝanton, en la reta

mendilo (http://www.uea.org/kongresoj/

uk_mendilo.html) troveblas anonctabulo

por tiu celo.

Frueco de la mendo kaj alternativoj

Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne estas

senlimaj, kaj precipe ĉar la kongreso okazas

dum la turisma sezono, gravas mendi

kiel eble plej frue. Tial gravas ke ĉe ĉiu

mendo oni nepre menciu ankaŭ alternativajn

loĝvariantojn. El la reta mendilo

eblas scii, kiuj hoteloj jam estas plenaj.

Loĝkonfirmo

Minimume unu monaton antaŭ la UK

vi ricevos konfirmon pri via loĝado, kun

detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj

kongresaj gravaĵoj.

Ekskursoj

Atente traleginte la priskribojn bv. elekti

la servon kaj plenigi klare (preslitere) la

koncernan parton de la mendilo.

Ĉiuj ekskursoj startas de antaŭ la hotelo

Panamericano. Klopodu veni dek kvin

minutojn antaŭ la indikita starthoro de la

ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos

esperantlingvaj interpretistoj. Ili ne estas

profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj

helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco

kaj samideana komprenemo. Ili faros sian

plejeblon por bone servi al vi.

Kun la kongresaj dokumentoj ĉiuj mendintoj

ricevos koverton kun la biletoj de la

menditaj ekskursoj kun la bazaj informoj

pri ili (dato, horo, buso), kiuj eventuale

povos malsami al tiuj presitaj en la Dua

Bulteno. Kaze de malsameco validas la

informoj presitaj sur la biletoj.

Ne forgesu preni ŝirmilon kontraŭ suno,

vento kaj eventuale pluvo. Bv. noti, ke

la tereno en kelkaj ekskursoj povas esti

netaŭga por homoj kun marŝhandikapoj;

la priskribo de la ekskurso kutime mencias

tion.

97