Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Antaŭkongresa ekskurso

A1

Salta, Jujuy, Iguazú — Tradicio kaj naturo

} 18-a – 25-a de julio, 8 tagoj / 7 noktoj

18.07 Matena transporto al la flughaveno

Aeroparque (AEP). Flugo al la urbo

Salta en la samnoma provinco, for 1 300

km de Bonaero. Alveno, enhoteliĝo kaj

enkonduko al la plej bone konservita koloniepoka

urbo en Argentino. Fondita en

1582, “Salta, la belulino” estas arkitekture

la plej hispana el ĉiuj urboj en Argentino.

Iro al la monteto San Bernando por

panorama rigardo al la regiono. Vizito al

la somera vilao San Lorenzo, al la Nacia

Universitato, al la manartaĵa bazaro k.a.

Tranokto.

19.07 Matenmanĝo. Libera tago.

Sugesto ne inkluzivigita en la prezo: preni

tuttagan ekskurson Trajno al la Nuboj,

trajnvojaĝon preter valoj kaj vilaĝoj kun

unikaj bildoj ĝis la indiĝena vilaĝo La

Polvorilla je 4 200 metroj alte. Reveno

buse. Tranokto.

20.07 Matenmanĝo. Ekveturo al la

najbara provinco Jujuy laŭ la Vojo de la

Nuboj preter San Antonio de los Cobres

al Salinas Grandes, la tria plej granda

salebenaĵo en la mondo. La silento estas

rompata nur de la bruo de la paŝoj sur

la “maro de salo”. Daŭrigo laŭ Cuesta de

Lipán, subenirante 2 000 m en nur 35 km,

kie impresos la diferenco inter la dezerta

kaj la fruktodona pejzaĝoj de la humidaj

valoj. Alveno al Purmamarca aŭ “urbo de

la virga tero” en la aimara-lingvo. Ĝi estas

fama pro siaj adobaj konstruaĵoj kaj ĉefe

pro la plej distinga multkolora monto

konata kiel la Monto de la Sep Koloroj.

Veturo al Humahuaca por tranokto.

21.07 Matenmanĝo, elhoteliĝo kaj

konatiĝo kun Humahuaca je 2 939 m.

Ĝis la fino de la 19-a jarcento ĝi estis

komerce la plej grava urbo en la regiono

siatempe konata kiel Alta Peruo. Ankaŭ ĝi

havas la tipajn adobajn konstruaĵojn de tiu

provinco. Pro la alteco kaj reliefo la temperaturo

povas tre malsimili inter tago kaj

nokto, de 38° ĝis -10° C, laŭ la sezono.

Tie ĉi la indiĝena kaj la hispana kulturoj

miksiĝis en kelkaj aspektoj kaj kunvivas en

aliaj. Mondkonata kiel Quebrada (pasejo)

de Humahuaca, ĝi estas en la listo de

Unesko pri Homaj Heredaĵoj.

La urbetoj Tilcara, Purmamarca kaj

Maimará konservas praamerikajn

indiĝenajn ruinojn. En la seka vetero

kaj malabunda flaŭro sentas sin hejme

bestoj tipe sudamerikaj: vikuno, gvanako,

lagostomo kaj kondoro. Vizito al la urbo

Jujuy. Reveno al la hotelo kaj tranokto.

22.07 Matenmanĝo, elhoteliĝo kaj forveturo

al Cafayate preter valoj kaj historiaj

urbetoj. Meze de la Calchaquíes-valoj,

surlime inter tri provincoj, Cafayate impresas

per pejzaĝo kaj kuniĝo de kulturoj.

Konata pro sia aerkvalito, ĝin vizitas homoj

kun spirproblemoj. La tipaj dometoj

kaj la katedralo kun sia placo multe allogas

turistojn, sed la stelulo sendube estas

la vino Torrontés; dolĉa kun profunda

frukta aromo, dank’ al la uvoj kiuj kreskas

en la seka kaj ne varma regiono. Flugo

al Puerto Iguazú, proks. 1 100 km for de

Salta. Alveno, enhoteliĝo kaj tranokto.

23.07 Matenmanĝo kaj ekveturo al la

argentina flanko de la Igvasuaj akvofaloj,

unu el la plej impresaj naturaj allogaĵoj

de la mondo: proks. 275 akvofaloj sur la

landlimo inter Argentino kaj Brazilo, ene

de naciaj parkoj. Naturaj Heredaĵoj de

Unesko, en 2011 tutmonda voĉdonado

elektis ilin kiel unu el la 7 Novaj Mondaj

Mirindaĵoj. Piedirado laŭ la supraj kaj

subaj promenejoj rande de la akvofaloj

por ĝenerala kaj detala superrigardo.

14 12