41ª Edição_Revista ATRAÇÃO
You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Por Said Pontes de Albuquerque
Mediumaj
mesagoj en
Esperanto
TRADUÇÃO desse texto, VIDE página 29 (seguinte), dentro da faixa VERDE.
Falando
em
Esperanto
B. Horizonte
MINAS GERAIS
BRASIL
Servidor aposentado da Assembleia Legislativa do Estado de Minas Gerais.
Antes de trabalhar nessa instituição, era Professor licenciado em Física. É associado à União Espirita Mineira,
que conheceu em 1975, quando iniciou os primeiros estudos de Esperanto.
Multaj mediumaj mesagoj diktitaj al pluraj mediumoj,
inter kiuj Chico Xavier, konsistigas grandvaloran
kolekton da spiritaj informoj pri Esperanto.
Jen kelkaj el iliaj autoroj: Abel Glaser, José Tostas,
Estevina Magalhães, João Ernesto, Amaral
Ornelas, kaj ankau Emmanuel per ”La Misio de Esperanto”,
kiu elstarigas la rolon de Esperanto por
interhoma komprenigo kaj frateco. Per la mediuma
kapablo de tiu rimarkinda mediumo el Minas-Jerajso,
poetoj kiel Castro Alves kaj Cruz e Souza montris
per elokventa talento sian admiron pri la internacia
lingvo. Surprize, Cruz e Souza informas, ke jam en la
spirita mondo li lernis Esperanton kaj tradukis al gi
kelkajn el siaj poemoj, poste diktitaj al la mediumo
Francisco Valdomiro Lorenz.
Rilate la mediuman ricevon de mesagoj rekte
en Esperanto, ni unue reliefigas la laboron de Luiz
da Costa Porto Carreiro Neto, membro de la Akademio
de Esperanto, spiritisto kaj elstara mediumo.
Liaj perfektaj tradukoj en la internacian lingvon de
la verkoj “La Libro de la Spiritoj” kaj “La libro de la
Mediumoj”, de Allan Kardek, kaj ankau “Antau Du
Mil Jaroj” kaj “Paulo kaj Stefano”, de la spirito Emmanuel,
havigis al li internacian rekonon. Li ricevis
rekte en Esperanto multajn poemojn de kelkaj el la
eminentaj unuaj esperantistoj kiuj frue subtenadis la
verkon de Zamenhof, kaj li publikigis poste la rimarkindan
verkon “Mediuma Poemaro”.
Speciale ni volas mencii F. V. Lorenz, unu el la
unuaj aligintoj al Esperanto tuj post gia apero en
1887. Naskiginte en Bohemio en 1872, li ankorau
juna venis en Brazilon, en 1893, kaj estis unu el la
pioniroj de Esperanto inter ni. Pere de siaj spiritualismaj
verkoj li farigis konata en la esoterismaj kaj
spiritualismaj rondoj. Li ellaboris bonegajn literaturajn
tradukajojn en Esperanto kaj ankau verkis “Esperanto
sem Mestre”. Ni laste transkribas tion, kion
Ismael Gomes Braga diris pri Lorenz en la revuo
“Reformador” ( julio 1979):
“Ciuj faroj de lia fruktodona ekzistado estas
signitaj per la manifestigo de la genio, per la rica
intersango kun la superaj sferoj de la Spiritualeco,
dank’ al la klaraj mediumaj kapabloj, ce la ekzercado
de la vera karito, pere de la malavara servado
al la suferanta proksimulo, speciale al la senprotektaj
infanoj, al kiuj Lorenz sin dedicis kvazau patro.
Al lia senkompara genio ni suldas - spiritualistoj,
spiritistoj kaj esperantistoj - multflankajn
literaturajn produktajojn, kies erudicio vekas miregon
al ciuj kiuj al ili proksimigas kaj el ili eltiras
profiton.
Al la mediumeco de Francisco Valdomiro
Lorenz oni suldas interalie unu el la plej
belaj verkoj de la spiritista-esperantista literaturo,
titolita “Vocoj de Poetoj el la Spirita Mondo”, tra
kiu sinsekvas kelkaj el la plej grandaj figuroj de la
Esperanta literaturo, inkluzive la kreinto de la internacia
lingvo, Lazaro Ludoviko Zamenhof.”
28 Atração_maio de 2021
Vide tradução na PÁG. 29 (no quadro verde): Mensagens mediúnicas em Esperanto