0_fiziklibro1
0_fiziklibro1
0_fiziklibro1
Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
1 Ĝeneralaj fundamentoj

1.6 Precizo de mezuro kaj precizo de kalkulado

1.6.1 Signifaj ciferoj

Nuntempe, uzante elektronikajn poŝkalkulilojn, oni povas facile fari tre precizajn kalkulojn.

Ekzemple, se ni kalkulas la bazan areon de la cilindro, kiu formas la moneron je 10 cendoj,

poŝkalkulilo donas la sekvan rezulton:

A B=π×( d

2 )

2

2

19,6 mm

=π×( ) =301,718558451 mm

2

2

Sed en fiziko, same kiel en tekniko, tiom preciza rezulto en ĉi tiu kazo estas tute sensenca.

Fakte d = 19,6 mm signifas, ke la reala valoro de la diametro estas inter 19,55 mm kaj

19,64 mm. Do la valoro de la baza areo de la cilindro estas inter AB1 kaj AB2.

A B1=π×( 19,55mm

2

) =300,181mm

2

2

kaj A B2=π×(

2

19,64 mm

) =302,951mm

2

2

Pro tio, kiam la mezuro estas donata kun nur tri ciferoj da precizeco, la rezulto de la kalkulado

estas certe preciza nur je la du unuaj ciferoj. La rezulto devas esti rondigata.

Notu! La rezulto de la kalkulado neniam povas esti pli preciza ol la rezulto de la plej

malpreciza mezuro uzata por la kalkulado.

La nombrado de la signifaj ciferoj komenciĝas ĉe la unua cifero, kiu ne estas nulo.

Por la precizo ne gravas la nombro de ciferoj post la komo, sed nur kiom da signifaj ciferoj

troviĝas post la enkondukantaj nuloj.

Do la rezulto AB= 0,0003 m² estas malpreciza, dum AB= 302 mm² estas preciza.

Eksperimento 1.2

Pere de ĉi tiu ekzemplo estos montrata, kiel oni devas

agi, por korekte solvi fiziktaskojn kaj ĝuste utiligi rezultojn

de mezurado.

Tasko

a) Mezuru la necesajn grandojn kaj kalkulu la volumenon

de provtubeto!

b) Trovu metodon por rekte mezuri la volumenon de la

tubeto kaj komparu la rezultojn!

Solvo

a) La mezurado donas la sekvajn rezultojn.

d=16,2 mm l=176mm

→ l1 =l− d

=176mm−8,1mm=167,9 mm

2

cilindro

V 1 = π×( d

2 )

2

×h = π×( 16,2mm

2

2

) ×168 mm = 34628 mm 3 = 34,6cm 3

8

Fig. 1.9: La tuta volumeno konsistas el

cilindro kaj duono de sfero.