0_fiziklibro1
0_fiziklibro1
0_fiziklibro1
You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
1 Ĝeneralaj fundamentoj

La paperfolieto falas pli malrapide nur, ĉar la rezisto de aero bremsas ĝin. Se vi faras globeton,

ĝi falas kun preskaŭ sama rapido, kiel la pli peza monero.

Do la nova leĝo povus esti:

Sen rezisto de aero ĉiuj korpoj falas kun sama rapido.

Oni povas kontroli tiun ĉi leĝon farante eksperimenton kun vakuigita tubo, kiu enhavas

moneron kaj plumon.

Kiam la tubo estas plena de aero, la monero falas pli rapide ol la plumo, sed kiam oni

vakuigas la tubon eltirante la tutan aeron, oni vidas, ke plumo kaj monero falas kun sama

rapido. Do la eksperimento konfirmas, ke la leĝo validas.

Eksperimento en vakuo estis farita ankaŭ sur la Luno dum la misio Apollo 15. La astro

naŭto David Scott faligis samtempe martelon kaj plumon. Ili falis kun sama rapido.

Galileo ne havis eblon kontroli la leĝon uzante vakuopumpilon, ĉar ĝi estis inventata nur en

1650.

Li komparis faltempon de korpoj en medioj kun malsama rezisto (akvo, aero) kaj konkludis,

ke se la rezisto estus nulo, ĉiuj korpoj falus kun sama rapido.

Li spertis gravajn malfacilaĵojn, kiam li volis ekzameni faltempon de korpoj, ĉar li ne

havis sufiĉe precizajn horloĝojn.

Li solvis la problemon analizante la movon de metalglobetoj sur klinita sulko. Tiamaniere

li eltrovis la leĝojn de la akcela movo kaj de la libera falo.

Fig. 1.2: Galileo montras la eksperimenton kun klinita sulko al princo Giovanni de Medici

1.2 Mezuro

Mezuro estas grava parto de la naturscienca labormetodo, sed, kio estas mezuro?

Mezuro estas komparo de fizika grando kun mezurunuo.

Por mezuri, unue oni bezonas mezurunuon. Poste oni rigardas, kiom ofte la mezurenda

grando enhavas mezurunuon, aŭ kiom da mezurunuoj estas bezonataj, por atingi la saman

efikon, kiu estas atingata pere de la mezurenda grando.

La ideo estos klarigata en la sekvaj ekzemploj.

2