0_fiziklibro1
0_fiziklibro1
0_fiziklibro1
You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
3.3.5 Suprenforto

3 Transmisio de forto en fluidoj

En eksperimento de Fig. 3.34/3.35, la fortmezurilo

mezuras la forton, kiu necesas por subteni la aluminan

cilindron. Ĝi egalas al 0,79 N kiam la cilindro

troviĝas ekster akvo (3.34), sed ĝi malgrandiĝas al

valoro de 0,50 N kiam la cilindro estas enakvigita

(Fig. 3.35).

Sekvas, ke en akvo agas forto, kiu puŝas la korpon

supren. Tiu forto agas ankaŭ en ĉiu alia fluido

kaj estas nomata suprenforto FS.

La kialo de suprenforto estas facile komprenebla, se

oni rezonas pri la hidrostatika premo aganta sur la

korpon.

Fig. 3.36

La rezultanta suprenforto rezultas

Rilate al la skizo de Fig. 3.36, la premo aganta sur

la supran facon de enakvigita korpo rezultas

p1 = ρ⋅g⋅h 1

kie ρ estas la denso de fluido.

V estas la volumeno de mergita korpo, kiu estas egala al

volumeno de forŝovita fluido. Fine rezultas la tiel nomata

principo de Arkimedo( 20 )

La suprenforto aganta sur korpo, kiu troviĝas ene de fluido,

estas egala al pezoforto de fluido, forŝovita per la korpo

mem.

La forto, kiu puŝas la korpon malsupren, estas

La premo aganta sur la suba faco rezultas

p2 = ρ⋅g⋅h 2

La forto, kiu puŝas la korpon supren, estas

20 Arkimedo (helene Αρχιμ ήδης Arĥimedes,

287212 a.K.) estis elstara, greka matematikisto kaj inĝeniero.

Legendo rakontas, ke li malkovris la principon dum banado kaj tuj elkuris, preskaŭ tute nuda, en la stratoj

de Sirakuzo, kriante "Eŭreka!" (mi trovis ĝin).

36

F 1 = p 1 ⋅A = ρ⋅g⋅h 1 ⋅A

F 2 = p 2 ⋅A = ρ⋅g⋅h 2 ⋅A

F S = F 2− F 1 = ρ⋅g⋅A⋅(h 2−h 1) = ρ⋅g⋅A⋅h = ρ⋅g⋅V

F S = ρ⋅g⋅V = m⋅g = F G

Fig. 3.34 Fig. 3.35

Fig. 3.37: Arkimedo farante

eksperimentojn