0_fiziklibro1
0_fiziklibro1
0_fiziklibro1
Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
5 Laboro – Energio – Povumo

Tio, kion ni observis en la lastaj ekzemploj, okazas ĝenerale. Senvalorigo de energio okazas

ĉiam, kiam energio estas transformata. Do ĉiam, kiam laboro estas farata, parto de la

komenca energio "perdiĝas", ĉar fine ĝi troviĝas en ne uzebla formo.

Fakte rezultas, ke ne vere eblas "konsumo" de energio, ĉar la tuta energio ĉiam konserviĝas.

Sed ĉiam, kiam oni uzas energion, ĝi fine transformiĝas al ne uzeblan internan energion

kaj senvaloriĝas.

5.7 Simplaj maŝinoj

Simplaj maŝinoj estas aparatoj, kiuj povas esti

funkciigataj per nur unu forto. Plejofte, uzante

simplan maŝinon, la forto bezonata por plenumi

difinitan laboron malpliiĝas. Praktike ĉia

mekanika maŝino estas kombinado de pluraj

simplaj maŝinoj.

La bazaj simplaj maŝinoj estas la sekvaj: ŝnuro

kaj stango, klinita ebeno, pulio, levilo.

El tiuj estas farataj pluraj kombinitaj simplaj

maŝinoj kiel ŝraŭbo, kojno kaj takelo. La bildoj

en Fig. 5.20 montras kelkajn simplajn maŝinojn

el la "Cyclopaedia" (Chambers 1728).

En ĉi tiu ĉapitro estos pritraktataj nur la klinita ebeno kaj la simpla takelo.

5.7.1 Klinita ebeno

Se oni devas levi pezan barelon sur

ŝarĝaŭton, laŭeble oni ne levas ĝin

vertikale, sed uzas klinitan ebenon.

Tiamaniere la forto bezonata fariĝas

pli malgranda.

Kio okazas pri la laboro?

Eksperimento 5.1 - Laboro laŭlonge la klinita ebeno

Celo de tiu ĉi eksperimento estas eltrovo de laboro bezonata por

porti la metalan cilindron sur la pinton de triangula lignobloko.

La afero povas esti plenumata laŭ diversaj vojoj.

62

Fig. 5.20: Pulio, kojno kaj klinita ebeno en la

"Cyclopedia" de Chambers (1728)

Fig. 5.22 Fig. 5.21

Fig. 5.23 vertikala levo Fig. 5.24 mallonga klinita ebeno Fig. 5.25 longa klinita ebeno