22.12.2012 Views

LA SONETOJ EN ESPERANTO

LA SONETOJ EN ESPERANTO

LA SONETOJ EN ESPERANTO

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

IO PAROLI PRI MORTO,

ALIO MORTI

Necesas tie esti, sinjor’ mia,

dum la fortranĉo de la sfer’ surkola!

Facila dir’: mi estas mort-defia!

La fakto tamen restas pli malmola.

Laŭ la moralo estas dub’ nenia:

estas murdist’ murdisto ne simbola;

tamen la vivo, laŭ pensad’ racia,

gravas por ulo reĝa kaj popola.

Mi ĉiam rememoras pri krimulo

en kies brusto vera koro batis,

por kiu morto estis simpla nulo.

Ĉe ekzekuto, tamen, spite spiton,

li, dum ŝancelis kapon, teren gvatis

tiel ke li similis jezuiton.

Giuseppe Gioachino Belli, trad. Gaudenzio Pisoni

(el “Elektitaj sonetoj de G.G. Belli”)

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!